domingo, 10 de novembro de 2013

FRAZOJ DE LA POETO MANOEL DE BARROS

Manoel de Barros (1916-2014) estis avangarda brazila poeto, multpremiita, verkinta pli ol dek poemlibrojn, inter kiuj la plej konata estas “LA LIBRO PRI LA NENIO”. Li estas la plej aklamita vivanta poeto en Brazilo.

As coisas muito claras me noturnam.


Tudo que eu não invento é falso.


Gosto de viajar mais por palavras do que de trem.


Poeta é um ente que lambe as palavras e depois se alucina.


Sou mais a palavra ao ponto de entulho.
Amo arrastar algumas no caco de vidro,
envergá-las pro chão, corrompê-las, -
até que padeçam de mim e me sujem de branco.


Só quem está em estado de palavra pode enxergar as coisas sem feitio.


No osso da fala dos loucos têm lírios.


Desfazer o normal,
há de ser uma norma.


Eu precisava de ficar pregado nas coisas vegetalmente e achar o que não procurava.


A voz de um passarinho me recita.


Escrever nem uma coisa 
Nem outra - 
A fim de dizer todas -
Ou, pelo menos, nenhumas. 



Assim,
Ao poeta faz bem
Desexplicar - 
Tanto quanto escurecer acende os vaga-lumes.


A minha independência tem algemas.


Por pudor sou impuro.


Pois minha imaginação não tem estrada. E eu não gosto mesmo da estrada. Gosto do desvio e do desver.


Do lugar onde estou já fui embora.


Me procurei a vida inteira e não me achei, pelo que fui salvo.


A maior riqueza do homem é a sua incompletude. Nesse ponto sou abastado.


Há muitas maneiras sérias de não dizer nada, mas só a poesia é verdadeira.


Quando as aves falam com as pedras e as rãs com as águas - é de poesia que estão falando.


Quem anda no trilho é trem de ferro, sou água que corre entre pedras: liberdade caça jeito.


...que a importância de uma coisa não se mede com fita métrica nem com balanças nem barômetros etc.
Que a importância de uma coisa há que ser medida pelo encantamento que a coisa produza em nós.


A mãe reparou que o menino
gostava mais do vazio
do que do cheio.
Falava que os vazios são maiores
e até infinitos.


Passava os dias ali, quieto, no meio das coisas miúdas.
E me encantei.


Prezo insetos mais que aviões.
Prezo a velocidade
das tartarugas
mais que a dos mísseis.
Tenho em mim
esse atraso de nascença.
Eu fui aparelhado
para gostar de passarinhos.
Tenho abundância
de ser feliz por isso.
Meu quintal
É maior do que o mundo.


Sou livre para o silêncio das formas e das cores.


Tentei descobrir na alma alguma coisa mais profunda do que não saber nada sobre as coisas profundas.
Consegui não descobrir.


Poesia é voar fora da asa.


Poesia não é para compreender mas para incorporar.
Entender é parede: procure ser árvore.


Meu fado é de não entender quase tudo.
Sobre o nada eu tenho profundidades.


No fim da tarde, nossa mãe aparecia nos fundos do quintal:
Meus filhos, o dia já envelheceu, entrem pra dentro.


Melhor jeito que achei para me conhecer foi fazendo o contrário.


Um fim de mar colore os horizontes.


Sou hoje um caçador de achadouros da infância.
Vou meio dementado e enxada às costas cavar no meu quintal vestígios dos meninos que fomos.


A palavra amor anda vazia. Não tem gente dentro dela.


Onde eu não estou, as palavras me acham.


Noventa por cento do que escrevo é invenção. Só dez por cento é mentira.


La aferoj tre klaraj noktigas min.


Ĉio, kion mi ne inventis, estas falsa.


Mi ŝatas vojaĝi pli per la vortoj ol per la trajno.


La poeto estas estulo, kiu lekas la vortojn kaj poste haluciniĝas.


Mi plej ŝatas la vortojn pretajn fariĝi rubo.
Mi amas treni kelkajn el ili per vitropeco, fleksi ilin planken, malpurigi ilin, - ĝis ili kompatas min kaj malpurigas min per blanko.


Nur tiu, kiu estas en stato de vorto, povas vidi la senformajn aferojn.


En la osto de la frenezulaj paroloj estas lilioj.


Malfari la normalon
devos esti norme.


Mi bezonis vegete alfiksiĝi sur la aferoj, kaj tiel trovi tion, kion mi ne estis serĉanta.


La voĉo de la birdeto recitas min.


Skribi nek pri io
nek pri alio –
por diri ĉion
aŭ almenaŭ nenion.



Do,
al la poeto faras bone
malklarigi -
same kiel mallumiĝi lumigas la lampirojn.


Mia sendependeco havas katenojn.


Pro pudoro mi estas malĉasta.


Mia imagado ne havas vojon. Kaj vere mi ne ŝatas vojojn. Mi ŝatas la devojiĝon kaj la devidiĝon.


De la loko, kie mi estas, mi jam foriris.


Mi serĉis min la tutan vivon, sed ne trovis min, tiel ke mi estas savita.


La plej granda riĉaĵo de la homo estas lia nekompleteco. Je tio mi estas riĉega.


Ekzistas multaj seriozaj manieroj diri nenion, sed nur la poezio estas vera.


Kiam la birdoj parolas kun la ŝtonoj, kaj la ranoj, kun la akvoj, tiam estas pri poezio, pri kio ili parolas.


Kio iradas sur fere rektliniaj reloj, tio estas vagonaro. Mi estas akvo, kiu fluas inter ŝtonoj. La libero havas sian irmanieron.


... la graveco de io ne mezurindas per mezurbendo, nek per pesiloj, nek per barometroj ktp. La graveco de io devas esti mezurata laŭ la raviĝo, kiun ĝi kaŭzas en ni.


Iu patrino rimarkis, ke ŝia filo pli ŝatas la malplenon ol la plenon.
Li diradis, ke la malplenaĵoj estas pli grandaj kaj eĉ senfinaj.


Mi pasigis la tagojn tie, kviete, meze inter la aĵetoj. Kaj tial mi fasciniĝis.


Mi pli estimas la insektojn ol la aviadilojn.
Mi pli estimas la rapidecon
de la testudoj
ol tiun de la misiloj.
Mi enhavas en mi
tiun denaskan malrapidemon.
Mi estis ekipita
por ŝati la birdetojn.
Mi havas abundon
da feliĉo pro tio.
Mia korto
estas pli granda ol la mondo.


Mi estas libera por la silento de la formoj kaj de la koloroj.


Mi provis trovi en la animo aferon pli profundan ol la nescio pri la profundaj aferoj.
Mi sukcesis ne trovi ĝin.


Poezio estas flugo sen flugiloj.


La poezio ne estas io, por ke oni komprenu ĝin, sed por ke oni internigu ĝin.
Komprenado estas muro. Klopodu esti arbo.


Mia sorto estas malkompreni preskaŭ ĉion.
Pri la nenio mi havas profundajn elpensaĵojn.


En la fino de la vespero nia patrino alvenadis en la profundon de la korto:
- Miaj filoj, la tago jam maljuniĝis. Do endomiĝu.


La plej bona maniero, kiun mi trovis, por koni min, estis fari kontraŭe.


La fino de la maro kolorigas la horizonton.


Hodiaŭ mi estas ĉasanto de infantrovaĵujoj.
Duonfreneza, mi iras kun la fosilo sur la ŝultro, fosi mian korton, por trovi la postsignojn de la infanoj, kiuj ni estis.


La vorto amo estas malplena. Neniu estas en ĝi.


Tie, kie mi ne estas, la vortoj trovas min.


Naŭdek procentoj de ĉio, kion mi skribas, estas inventoj. Nur dek procentoj estas mensogoj.



Pri la poeto (portugallingve):


2 comentários:

Henriqueta Garcia D'Angelo disse...

Mi tre dankas! Estas bonan materio. Luiz Carlos Nunes D'Angelo. dangelo.lcn@gmail.com

Nazaré Laroca disse...

Gratulon, Josenilton! Nur poetanima filozofo kiel vi kapablas traduki la versojn de Manoel de Barros, la mirinda poeto, kiun mi amegas! :)