terça-feira, 7 de abril de 2015

RETALHOS DIÁRIOS - RECORTES DE E-MAILS (ABRIL DE 2015)

Laŭ gazeta novaĵo, en 2015 la ferioj inter la labortagoj en Brazilo malprofitigos al la komerco 92,7 miliardojn da realoj


Sed tamen, plej certe, tiaj ferioj, meze inter la labortagoj de la semajno, devos profitigi 92,7 miliardojn da ridetoj kaj trankviligaj gestoj al la homaj personoj. Mi preferas tian ĉi profiton.
En Brazilo oni nomas "dias úteis" (“utilaj tagoj”) la labortagojn de la semajno. Kiel maljuste! La vere utilaj tagoj de la semajno estas sabato, dimanĉo kaj la okaza feria tago. Ili estas utilaj por la familio, por la homaj rilatoj kaj por la amo. ☺☺☺


=============================


DRONE EN ESPERANTO: ĈU SENPILOTA AVIADILO, AŬ, SIGLE, SENAVO?

Historie, duvorta nomo eble taŭgas pli kiel difino ol kiel uzebla rutina nomo. Ĉio tio, tamen, dependas de la kunteksto. Kompreneble en la vortaroj, indas aperi la du nomoj - la unua, duvorta aŭ duradika, kaj la dua, unuvorta aŭ unuradika, ku povas esti plikompreniga neologismo aŭ 15-regula mondkonata nomo.

Pri la aludata veturilo, la angla lingvo, ekzemple, havas la nomojn unmanned aerial vehicle, UAV, unpiloted aerial vehicle, remotely piloted aircraft kaj RPA (krom la populara DRONE). Certe, en la parolaj kuntekstoj, en anglalingvaj medioj, estas pli utiligataj UAV kaj RPA. Kaj en Esperanto? Ĉu povus esti SENPILOTA (aŭ FORPILOTA) AERVETURILO, aŭ, sigle, SENAVO (aŭ FONAVO)?

Kaj kio pri AVIADILO, anstataŭ AERVETURILO, FLUGAPARATO, FLUGROBOTO aŭ io alia?


AVIADILO eble estas uzinda nur pro historia uzateco, sed, vere, kvankam multaj el ili havas la formon de aviadilo, ili estas nenio pli ol flugaparatoj, aŭ, pli ĵuse, flugrobotetoj, kiuj ne estas regataj de malproksime de pilotoj, sed estas antaŭprogramitaj por traflugi certan spacon kaj, krome, fari ion, kiel ekzemple, pafi celon. Kaj ni ne malatentu pri la novaj tiaj apararetoj, kiuj estas mikroskopgrandaj, povantaj piki la homan korpon, tute sen formo de aviadilo, sed kun formo de moskito.


Por pli ĝuste difini tiun pli modernan flugaranĝaĵon, ŝajnas, ke FLUGAPARATO estas pli taŭga ol FLUGMAŜINO, ĉar tiu ĉi lasta estas multe pli ĝeneralsenca, inkluzivanta eĉ grandajn aviadilojn. 

FLUGAPARATO donas la sencon pri io malgranda, kun mekanika kaj elektronika aranĝaĵo, kiu flugas.
Krome, APARATO estas pli ĝusta ol AVIADILO, ĉar APARATO estas io ajn, sen difinita formo, povanta havi formon de aviadilo, aŭ ne. Rigardu, ekzemple, diversajn formojn de tia aranĝaĵo en:


Rimarku, ke la plimulto el ili havas formon similan al virabelo, tial ilia populare konata nomo "drone" (virabelo en la angla).

La modernaj tiaj objektoj estas evoluoprodukto de la sportaj senhomaj lud-aviadiletoj, apartenanta al la ludarto Aeromodelismo aŭ, pli amplekse, miniaturismo.
Okazas, ke, de kelkaj jaroj, tiuj ludiloj inspiris la elkreon de novaj tiaj flugaparatoj, sed kun aliaj celoj, ne ludaj, sed observaj, helpaj, mortigaj... Kaj ili preskaŭ ne havas la formon de aviadilo, malsame ol la inspirintaj flugludiloj.

Tamen, se iu el vi aŭskultos min, ĉe iu ajn stratangulo de Esperantujo, parolanta la vorton VIRABELOn, anstataŭ DRONO, kiel aludon al tia aranĝaĵo, bonvolu ne miri. 


===================================


UAKA KIEL ESPERANTIGO DE NASA


Ni proponas, ke en Esperanto NASA (National Aeronautics and Space Administration) tradukiĝu kiel UAKA (USONA AERONAŬTIKA KAJ KOSMA ADMINISTRACIO), ĉar ĝi klarigas, al kiu lando apartenas tiu Spaca agentejo.

Oportunokaze ni kredas eĉ konsilinde, ke la nomo de ĉiuj naciaj organizoj de la mondo devas esperantiĝi ne kun la adjektivo “NACIA...”, sed, anstataŭe, kun la adjektivo de la lando, por esti pli klarindika en Esperantujo.

Kion vi pensas?



======================================

Sobre o chamado "miracle mineral supplement" (MMS) (ou "suplemento mineral milagroso)



Trata-se de uma substância química supostamente curativa, à base de dióxido de cloro (proibida ou veementemente criticada em alguns países).

Eis uma entrevista de Jim Humble, seu descobridor e principal divulgador:


Mais informações (confiáveis, ou ainda não) em:

A prima facie, nossa crença é de que os caminhos da cura, seja do que for, normalmente têm seus viéses próprios, que, via de regra, não prescindem dos recursos da medicina dos homens ou da natureza.

Entretanto, com a fé, seja fé religiosa, fé filosófica (lógica, indutiva, dedutiva, raciocinada...), fé psicológica (sugestionamento) ou fé científica (convicção baseada em pesquisas, experiências, relatos científicos...), qualquer recurso nominalmente curativo é mais potencializado, mesmo que no fundo, no fundo, o "remédio" seja apenas pílula de farinha em pó. É clássico, não é?

Bem, a própria postura de neutralidade ou de total inconsciência do paciente já pode ser útil para o trabalho de reação benéfica da natureza corporal a qualquer intervenção medicamentosa.

Portanto, levamos para esta escuta da entrevista do Jim Humble a premissa de que, diferentemente dos animais, nenhum recurso, natural ou artificial, cura nenhum ser humano "milagrosamente", se não houver uma preparação ou predisposição espiritual mínima deste, para que haja essa pretendida cura física (ou mental). Tal preparação ou predisposição deve estar sintonizada no que podemos chamar de frequência de cura
E essa sintonização pode ser adquirida pelo próprio paciente ou por terceiro, seja depois da passagem de um certo tempo de maturação ou busca da referida frequência, seja pelo mérito do paciente. E, também, se essa sintonização for suficientemente grande, o paciente pode até nem precisar de recurso material, podendo ficar bom só com a força do pensamento. Tem casos.
No mais comum das vezes, é questão antes de tudo de se estar no ponto, sob os “olhos simpáticos do Cosmos” (ou decisão divina coincidente com a pretensão do paciente) para se ser curado, porque simplesmente chegou a hora. [E muitas vezes essa "hora" pode ser até mesmo a hora da morte, que também é uma terapia, ainda que deva ser aplicada exclusivamente pelo Criador.]

Também ocorre o contrário: o sujeito até já passou do ponto de ser curado, mas não está na frequência de cura, por falta de fé ou de consciência de que não precisa mais sofrer aquele perrengue. Enfim, têm casos e casos.
Espero que, após assistir à entrevista e principalmente depois de eventual teste da substância, esses meus conceitos a priori tenham sofrido modificações, para melhor. E os seus?


É básico frisar que o dióxido de cloro é em si um veneno. Seu uso, portanto, deve ser em gotas gradativamente aumentadas, até o ponto de resposta satisfatória e não mais além disso.

Nenhum comentário: