sábado, 18 de abril de 2015

KIEL REVIZII TEKSTON, LIBRON AŬ ĴURNALAN ARTIKOLON – de la brazila verkisto JULIANO MARTINZ

KIEL REVIZII TEKSTON, 
LIBRON 
AŬ ĴURNALAN ARTIKOLON 

JULIANO MARTINZ

Elportugaligita el


Post ol skribi libron aŭ kronikon, aŭ eĉ ankaŭ redaktinte artikolon por iu ĵurnalo, alvenas la momento revizii la skribitaĵon. 
Kiel fari bonkvalitan revizion?

KIEL REVIZII IUN TEKSTON

Faceti la propran laboraĵon, doni formon al sia skribaĵo, doni gracion al la ideoj antaŭe misaranĝitaj... La tasko esplorkontroli tekston kaj fari ĝian mesaĝon klara kaj konvinkiga, kapabla impresi ĝiajn legontojn, estas io, kio postulas tempon kaj disciplinon. Por multaj verkistoj tiu tasko estas agrabla – la plej bona parto de la ago skribi. Por aliaj ĝi estas la granda koŝmaro – la momento, en kiu la verkisto eliras el sia loko de entuziasmo kaj renkontas siajn timigajn erarojn, malĝustaĵojn tiel evidentajn, ke, laŭ lia rigida opinio, ili povas strangoli lian deziron daŭrigi.

REVIZII ESTAS NECESE

Se vi ekfinas skribi romanon, rakonton aŭ eĉ artikolon por iu ĵurnalo, la revizio estas nepre necesa. Revizii ne signifas nur korekti erarojn, sed ankaŭ plibonigi tion, kio jam estas bona. Multaj ideoj ŝajnas perfektaj en iu unua rigardo, sed eble ili estas nekompreneblaj al la plimulto de iliaj legontoj. La revizio povas helpi identigi tiajn “blindajn punktojn”, kie la konfuzaj vortoj makulas la mesaĝon, anstataŭ klarigi ĝin.

KIEL REVIZII TEKSTON

Por revizii iun tekston aŭ libron estas necese koni kaj sekvi la procedurojn por tio. Mi persone preferas revizii tekston, nur post kiam mi finskribis ĝin – sendepende de kiom longa ĝi estas. Disciplino. Unu tasko post alia. Unue, skribi. Poste, reskribi. Sed estas aliaj reguloj, kiuj povas esti fiksitaj kaj sekvataj, por ke la tasko revizii libron aŭ tekston estu pli facila por vi.

ANTAŬ OL EKREVIZII, MALAPUDIĜU DE VIA SKRIBAĴO

Fininte la skribon de via teksto, delokiĝu fizike kaj emocie de ĝi. Diru al ĝi: “Ni atendu kelkan tempon”, kaj post tio daŭrigu vian vivon. Preferinde en la sekvanta tago, reprenu tion, kion vi skribis, kaj vi konstatos, ke vi rigardos ĝin el alia vidpunkto. Tiam la nenecesaj frazoj saltos antaŭ viajn okulojn, kaj la konfuzaj ideoj signos al vi, kvazaŭ dirante: “neniu komprenas min”.

Tie ĉi taŭgas la jena atentigo: konstatante viajn erarojn, vi devas ĝojegi, sed ne senti vin malkontenta. Konsideru, ke pli malbone estus, se vi estus antaŭ malbona teksto, sed taksus ĝin tute neriproĉebla. La kapablo trovi erarojn en viaj tekstoj estas kvalito, kiun vi devas valorigi, ĉar sen ĝi viaj tekstoj emos esti amaso da ridindaj kaj konfuzaj ideoj.

PRINTU VIAN SKRIBAĴON

La plimulto el la homoj, kiuj taksos vian libron, legos ties printitan version. La plej granda parto de la eldonejoj postulas, ke la originaloj estu senditaj per presita formato por pritakso (neniam per elektronika formato). Pro tio vi bezonas legi vian libron sammaniere kiel la kritikaj okuloj de la eldonistoj.

Krom tio, estas neneigeble: la presita formato havas realecon, kiu superas la elektronikan. Tio eĉ povas ŝajni nereala koncepto, sed granda vero estas, ke la okuloj perceptas reliefojn en printita teksto, kiuj estas neperceptataj sur la ekrano de la komputilo.
 
Do, por revizii viajn tekstojn, ĉiam printu ilin. Ĉiam. Poste prenu ruĝan skribilon kaj faru la tajladon, kiu estas parto tre amuza en la procedo de kreado.

LEGU VOĈE

Se legi la tekston laŭtvoĉe, dum la procedo de revizio, estas aŭtomate ĉe vi, bonege. Se ne, estas la horo ekhavi tiun kutimon. Aŭskulti skribitan sintakson estas bonega maniero konstati tion, kio ne bone “sonas”. La skribita mesaĝo bezonas enflui milde en viajn orelojn, por sukcesi flui en la menson kaj la koron de viaj legantoj.

REVIZIU LA REVIZION – SED TAMEN NE ESTU TRO KAPRICA

REVIZIU LA REVIZION DE TEKSTOJ KAJ ARTIKOLOJ

Mi supozas, ke tiun procedon vi jam uzas nature. Laŭ la respondoj kaj retmesaĝoj, kiujn mi ricevas, “revizii la reviziion” ne estas solvo, sed estas problemo por multaj verkistoj. Tiel estas, ĉar multaj el ili perdas la limon de tio, kio estas akcepteble bona, kaj faremas senfinan lopon, ĉiam reviziante, reviziante kaj reviziante.

Tenu en la menso, ke revizii estas necese. Farinte la ŝanĝojn, vi bezonos kontroli, ĉu ili kontribuas por la flueco de la teksto. Tiam vi konstatos, ke kelkaj ŝanĝoj ankoraŭ bezonas esti farataj, sed en malpli granda nombro ol en la antaŭa fojo.

Pensu ĉi tiele: vi revizias tekston unuan fojon kaj poste faras 30 ŝanĝojn. En dua revizio vi faras 10 ŝanĝojn. Tiam vi decidas fari unu plian revizion, kaj en tiu lasta vi faras 15 ŝanĝojn... bonvolu halti! Io estas neĝusta. Se la nova nombro da ŝanĝoj estis pli granda ol lastfoje, tio signifas, ke viaj revizioj estas malbonigantaj la tekston, anstataŭ plibonigi ĝin. Sekvu ĉi tion kiel regulon: se la kvanto da korektitaj pecoj ne tre malpligrandiĝas inter unu revizio kaj alia, estas la momento ĉesi.

Ĝenerale, ĉiu teksto bezonas esti reviziata nur du aŭ tri fojojn. Se vi daŭros revizianta ĝin, ĝis vi konsideros ĝin perfekta, nu, estu certa, ke vi portos vian nekompletan libron kune kun vi al la ĉerko. La perfekteco estas lumjarojn malproksime de ni. Ni estas oscilemaj kreitaĵoj. Tio, kion ni opinias bela hodiaŭ, povos soni sentimentalaĉa morgaŭ. Mi povas esti ampasia nun kaj skribi: “La bela suno eternigis sian lumon sur via haŭto”. Tamen, ama elreviĝo, tuj poste en la nokto, povos igi min skribi pri la sama afero jene: “La suno frapegis per sia lumo vian haŭton”. Ni estas kunpuŝataj ĉiumomente de novaj faktoj kaj emocioj. Kaj ĉio tio remodladas niajn ŝatojn kaj personecon. La esenco daŭras la sama, sed la detaloj de nia esto estas afekciataj. Kaj estas tiuj ŝanĝataj detaloj, kiuj faras, ke ni senfine trovas, ke la teksto “ankoraŭ ne estas bona”.
Do vi ne bezonas skribi la perfektan libron. Vi bezonas havi memdisciplinon (aŭ frenezjakon), por scii, kiam vi devas ĉesi.

KONKLUDO

Por tiuj, kiuj tro multe koncentriĝas pri ĉiu konstruata frazo, la granda defio estas tio, ekteni sin ĉe senkompata flanko kaj fortranĉi, sen kortuŝemo, la nenecesaĵojn.

Sendepende, ĉu tio koncernas vin, aŭ ne, la kapableco redakti siajn proprajn tekstojn estas lertaĵo malfacile disvolvebla, sed tamen ĝi estas baze necesa procedo al verkistoj kaj ĵurnalistoj. Kiel verki tekston, estas la unua demando. Kiel fari la revizion, estas la maniero certigi, ke vi estas ĉiam progresanta, kaj plibeliganta ankoraŭ pli, tion, kion via kreema naturo estis kapabla disvolvi.

3 comentários:

Blogdopaulo disse...

Bonega, instrua, pensiga teksto! Ni konsciu, ke reviziado estas same grava kiel verkado mem - foje eche pli grava. Kaj kiam oni verkas en Esperanto, estas tre utile peti, ke ankau alilingva Esperantisto provlegu la rezulton: tro ofte la denaska lingvo enshovighas en la skribon.

Hary disse...

prave, tutprave!

Antonio Felix disse...

Bona leciono ĉi tiu tekto. Ĝi estos tre utila al mi por bone verki.