segunda-feira, 20 de abril de 2015

KIO BARAS PLI VASTAN FLUECON EN LA ESPERANTA PAROLO?

La akiro de la flueco en Esperanto, principe, malsimilas al tiu de la naciaj lingvoj.
Mankas al la esperantistoj praktikigaj esperant-esperantaj medioj, eĉ artefaritaj. Preskaŭ ne ekzistas esperantparolataj filmoj, babilejoj, babilaj oportunoj, amuzaj revuoj, televidprogramoj...
Kompense estas amaso da esperantaj libroj, kiujn, tamen, bedaŭrinde, tre malmultaj homoj emas legi en la nuntempo.

Unu demando estas, ke, diference de la naciaj lingvoj, kiuj en la parolo plenplenas je slangoj, solidigitaj gramatikaj eraroj, kontraŭnormaj dirmanieroj, ktp, la esperanta lingvo ne povas iri tra tiu sama liberala vojo, ĉar ĝi havas kernan kompromison kun siaj universalaj karaktero kaj unuformeco en la tempo kaj la spaco. Ĝi havas kompromison kun la Fundamento, jen por la skribado, jen por la parolo, kaj tian bazan lingvan modelon neniu nacia lingvo havas. 
Kvankam kun simpla baza gramatiko, vere estas, ke Esperanto estas intelekta lingvo. Ĝi lernendas pli per la cerbo ol per la koro. Kaj ĝi esperas, ke ĝiaj uzantoj respondecemas, antaŭ kaj post ĉio, pri tiu ĝia universaleca trajto. Nur surbaze de la Fundamento, kaj nur encerbiginte dekomence la Fundamenton, oni povas flugi, kanti, poeziumi, inventi, tordi, ami, homi... en Esperanto.
Do paroli pli kaj pli flue, sed ankaŭ paroli pli kaj pli ĝuste en Esperanto, estas defio de ĉiuj esperant-parolantoj, eĉ de tiuj, kiuj emas petoli kaj ludi per la reguloj, vortoj kaj esprimoj.

****

Lerninte duan nacian lingvon, oni plej ofte akiras ties fluecon per du rimedoj: aŭ li iras, por pasigi kelkan tempon en la lando de la dua lernita lingvo, aŭ li simulas la medion naturan de la dua lingvo, en sia propra vivmedio.

Okazas, ke pri Esperanto, nek unu rimedo, nek la alia, eblas samoportune, samabunde kaj samnivele. Ankoraŭ kiel tradicie, nur la senĉesa legado kaj skribado helpas serioze en la akiro de la esperanta flueco, kiu, siavice, nepre paralelas kun la gramatika baza reguleco, kaj tiun ĉi lastan oni akiras nur per “duonfreneza” senĉesa legado kaj relegado de la grandaj fundamentecaj aŭtoroj.

Ĉu vi konsentas kun ĉio tio? Kio mankas, aŭ kio troas, en tiu (eble nur apriora) pripensaĵo?


Nenhum comentário: