sábado, 9 de fevereiro de 2013

SENTAR-SE À JANELA / SIDI ĈE LA FENESTRO (Alexandre Garcia)

SENTAR-SE À JANELA
Alexandre Garcia (jornalista da TV Globo)

Era criança quando, pela primeira vez, entrei em um avião.
A ansiedade de voar era enorme.
 Eu queria me sentar ao lado da janela de qualquer jeito, acompanhar o vôo desde o primeiro momento e sentir o avião correndo na pista cada vez mais rápido até a decolagem.
 Ao olhar pela janela via, sem palavras, o avião rompendo as nuvens, chegando ao céu azul.
Tudo era novidade e fantasia..
 Cresci, me formei, e comecei a trabalhar. No meu trabalho, desde o início, voar era uma necessidade constante.
 As reuniões em outras cidades e a correria me obrigavam, às vezes, a estar em dois lugares num mesmo dia.
 No início pedia sempre poltronas ao lado da janela, e, ainda com olhos de menino, fitava as nuvens, curtia a viagem, e nem me incomodava de esperar um pouco mais para sair do avião, pegar a bagagem, coisa e tal.
 O tempo foi passando, a correria aumentando, e já não fazia questão de me sentar à janela, nem mesmo de ver as nuvens, o sol, as cidades abaixo, o mar ou qualquer paisagem que fosse.
 Perdi o encanto. Pensava somente em chegar e sair, me acomodar rápido e sair rápido.  As poltronas do corredor agora eram exigência . Mais fáceis para sair sem ter que esperar ninguém, sempre e sempre preocupado com a hora, com o compromisso, com tudo, menos com a viagem, com a paisagem, comigo mesmo.
 Por um desses maravilhosos 'acasos' do destino, estava eu louco para voltar de São Paulo numa tarde chuvosa, precisando chegar em Curitiba o mais rápido possível.
 O vôo estava lotado e o único lugar disponível era uma janela, na última poltrona.
Sem pensar concordei de imediato, peguei meu bilhete e fui para o embarque.
 Embarquei no avião, me acomodei na poltrona indicada: a janela.
Janela que há muito eu não via, ou melhor, pela qual já não me preocupava em olhar.
 E, num rompante, assim que o avião decolou, lembrei-me da primeira vez que voara.
Senti novamente e estranhamente aquela ansiedade, aquele frio na barriga.
Olhava o avião rompendo as nuvens escuras até que, tendo passado pela chuva, apareceu o céu.
 Era de um azul tão lindo como jamais tinha visto. E também o sol, que brilhava como se tivesse acabado de nascer.
 Naquele instante, em que voltei a ser criança, percebi que estava deixando de viver um pouco a cada viagem em que desprezava aquela vista.
 Pensei comigo mesmo: será que em relação às outras coisas da minha vida eu também não havia deixado de me sentar à janela, como, por exemplo, olhar pela janela das minhas amizades, do meu casamento, do meu trabalho e convívio pessoal?
 Creio que aos poucos, e mesmo sem perceber, deixamos de olhar pela janela da nossa vida.
 A vida também é uma viagem e se não nos sentarmos à janela, perdemos o que há de melhor: as paisagens, que são nossos amores, alegrias, tristezas, enfim, tudo o que nos mantém vivos.
 Se viajarmos somente na poltrona do corredor, com pressa de chegar, sabe-se lá aonde, perderemos a oportunidade de apreciar as belezas que a viagem nos oferece.
 Se você também está num ritmo acelerado, pedindo sempre poltronas do corredor, para embarcar e desembarcar rápido e 'ganhar tempo', pare um pouco e reflita sobre aonde você quer chegar.
A aeronave da nossa existência voa célere e a duração da viagem não é anunciada pelo comandante.
Não sabemos quanto tempo ainda nos resta.
Por essa razão, vale a pena sentar próximo da janela para não perder nenhum detalhe.
Afinal, “a vida, a felicidade e a paz são caminhos e não destinos”.
   

SIDI ĈE LA FENESTRO
 Alexandre Garcia (ĵurnalisto de TV Globo)

Mi estis infano, kiam unuafoje mi eniris en aviadilon.
La emocio flugi estis grandega.
Mi ĉiam mendis sidlokon ĉe la fenestro, por ĝui la flugon ekde ĝia unua momento kaj senti la aviadilon kurantan sur la trako pli kaj pli rapide, ĝis ĝi deteriĝos.
Rigardante tra la fenestro, mi vidis, gapa, la aviadilon trapasi la nubojn, atingantan la bluan ĉielon. Ĉio estis novaĵo kaj fantazio.
Mi plenkreskis, diplomiĝis kaj eklaboris. En mia ofico, ekde la komenciĝo, flugi estis ĉiam necese.
De tempo al tempo malproksimaj kunvenoj kaj urĝaj taskoj devigis min iri al du urboj en unu sama tago.
Komence, mi ĉiam nepre volis sidi apud la fenestro, kaj, kun knabeca vido, mi miradis la nubojn, ĝuadis la vojaĝon. Eĉ ne ĝenis min atendi iom pli, por eliri el la aviadilo, preni la bagaĝon ktp.
La tempo pasis, la profesia vivo plivigliĝis kaj mi ne plu nepre volis sidi ĉe la fenestro nek miri la nubojn, la sunon, la urbojn malsupre, la maron aŭ ian ajn eksteran pejzaĝon.  Mi perdis la entuziasmon.  Mi volis nur eniri kaj eliri, eksidi rapide kaj eliri rapide. Tiam la sidlokoj ĉe la koridoro estis postulo. Ili faciligis mian eliron, ĉar mi bezonis atendi neniun. Mi estis ĉiam zorgema pri la horo, pri la kompromiso, pri ĉio, escepte pri la vojaĝo, pri la pejzaĝo, pri mi mem.
Dum unu el ĉiuj hazardoj de la destino, en pluvplena posttagmezo mi volegis reveni de San Paŭlo, bezonante alveni al Kuritibo plej eble urĝe.
La aviadilo estis plenplena kaj la sola libera sidloko estis ĉe fenestro, en la lasta seĝvico. Sen hezito, mi akceptis tuje, prenis la bileton kaj iris enveturiĝi.
Mi eniris en la veturilon kaj eksidis sur la rezervitan sidlokon, ĉe la fenestro, io, kion mi delonge ne atentis, aŭ plibone, tra kiu ja ne estis grave por mi rigardi.
Kaj apenaŭ la aviadilo deteriĝis, subite mi rememoris la unuan fojon kiam mi flugis. Strange, mi sentis denove tiun korpremon, tiun malvarmon en la ventro. Mi miris la aviadilon flugantan tra la malhelaj nuboj, ĝis, post la ĉeso de la pluvo, aperis la ĉielo. Ĝi havis bluon tiel belan, kiel mi neniam vidis antaŭe, same pri la suno, kiu brilis kvazaŭ ĝi estus ĵus naskiĝinta.
En tiu momento, kiam mi fariĝis denove infano, mi eltrovis, ke mi estis lasanta iom vivi dum ĉiu vojaĝo en kiu mi preteratentis tiun vidaĵon.
Mi ekpensis la jenon: ĉu mi ne lasis ankaŭ sidi ĉe la fenestro rilate aliajn aferojn en mia vivo, kiel ekzemple rigardi tra la fenestro de miaj amikrilatoj, de mia geedzeco, de mia laboro kaj de persona kunvivado?
Mi kredas, ke iom post iom kaj eĉ senkonscie, ni lasas rigardi tra la fenestro de nia vivo.
Ankaŭ la vivo estas vojaĝo, kaj se ni ne sidas ĉe la fenestro, ni perdas tion, kio estas plej bona: la pejzaĝojn, kiuj estas niaj amoj, ĝojoj, malĝojoj kaj fine ĉio, kio faras nin vivantaj.
Se ni vojaĝos nur sur koridora seĝo, rapideme por alveni ien ajn, ni ne havos la gravan okazon ĝui la belaĵojn, kiujn la vojaĝo proponas.
Se ankaŭ vi estas en akcela ritmo, ĉiam mendanta koridoran seĝon, por eniri kaj eliri rapide kaj tiel gajni tempon, haltu iomete kaj pripensu, kien vi volas alveni.
La aeroplano de nia ekzistado flugas rapidege kaj la daŭro de la vojaĝo ne estas anoncita de la piloto. Ni ne scias, kiom da tempo ankoraŭ restas por ni. Pro tio penvaloras sidi ĉe la fenestro, por ne preteratenti ian ajn detalon.
En la fino de la finoj “la vivo, la feliĉeco kaj la paco estas vojoj, ne destinoj”.





Nenhum comentário: