Fui convidado a fazer uma preleção sobre saúde mental. Os que me
convidaram supuseram que eu, na qualidade de psicanalista, deveria ser um
especialista no assunto. E eu também pensei. Tanto que aceitei. Mas foi só parar para pensar para me arrepender. Percebi que nada sabia. Eu me explico.Comecei o meu pensamento fazendo uma lista das pessoas que, do meu ponto de vista, tiveram uma vida mental rica e excitante, pessoas cujos livros e obras são alimento para a minha alma. Nietzsche, Fernando Pessoa, Van Gogh, Wittgenstein, Cecília Meireles, Maiakovski. E logo me assustei. Nietzsche ficou louco. Fernando Pessoa era dado à bebida. Van Gogh matou-se.Wittgenstein alegrou-se ao saber que iria morrer em breve: não suportava mais viver com tanta angústia. Cecília Meireles sofria de uma suave depressão crônica. Maiakoviski suicidou-se. Essas eram pessoas lúcidas e profundas que continuarão a ser pão para os vivos muito depois de nós termos sido completamente esquecidos.Mas será que tinham saúde mental? Saúde mental, essa condição em que as idéias comportam-se bem, sempre iguais, previsíveis, sem surpresas, obedientes ao comando do dever, todas as coisas nos seus lugares, como soldados em ordem unida, jamais permitindo que o corpo falte ao trabalho, ou que faça algo inesperado; nem é preciso dar uma volta ao mundo num barco a vela, basta fazer o que fez a Shirley Valentine (se ainda não viu, veja o filme) ou ter um amor proibido ou, mais perigoso que tudo isso, a coragem de pensar o que nunca pensou. Pensar é uma coisa muito perigosa… Não, saúde mental elas não tinham… Eram lúcidas demais para isso.Elas sabiam que o mundo é controlado pelos loucos e idosos de gravata.Sendo donos do poder, os loucos passam a ser os protótipos da saúde mental.Claro que nenhum dos nomes que citei sobreviveria aos testes psicológicos a que teria de se submeter se fosse pedir emprego numa empresa. Por outro lado, nunca ouvir falar de político que tivesse depressão. Andam sempre fortes em passarelas pelas ruas da cidade, distribuindo sorrisos e certezas. Sinto que meus pensamentos podem parecer pensamentos de louco e por isso apresso-me aos devidos esclarecimentos.Nós somos muito parecidos com computadores. O funcionamento dos computadores, como todo mundo sabe, requer a interação de duas partes. Uma delas chama-se hardware, literalmente “equipamento duro”, e a outra denomina-se software, “equipamento macio”. Hardware é constituído por todas as coisas sólidas com que o aparelho é feito. O software é constituído por entidades “espirituais” – símbolos que formam os programas e são gravados nos disquetes. Nós também temos um hardware e um software. O hardware são os nervos do cérebro, os neurônios, tudo aquilo que compõe o sistema nervoso. O software é constituído por uma série de programas que ficam gravados na memória. Do mesmo jeito como nos computadores, o que fica na memória são símbolos, entidades levíssimas, dir-se-ia mesmo “espirituais”, sendo que o programa mais importante é a linguagem. Um computador pode enlouquecer por defeitos no hardware ou por defeitos no software.Nós também. Quando o nosso hardware fica louco há que se chamar psiquiatras e neurologistas, que virão com suas poções químicas e bisturis consertar o que se estragou. Quando o problema está no software, entretanto, poções e bisturis não funcionam. Não se conserta um programa com chave de fenda.Porque o software é feito de símbolos e, somente símbolos, podem entrar dentro dele.Ouvimos uma música e choramos. Lemos os poemas eróticos de Drummond e o corpo fica excitado. Imagine um aparelho de som. Imagine que o toca-discos e os acessórios, o hardware, tenham a capacidade de ouvir a música que ele toca e se comover. Imagine mais, que a beleza é tão grande que o hardware não a comporta e se arrebenta de emoção! Pois foi isso que aconteceu com aquelas pessoas que citei no princípio: A música que saia de seu software era tão bonita que seu hardware não suportou… Dados esses pressupostos teóricos, estamos agora em condições de oferecer uma receita que garantirá, àqueles que a seguirem à risca, “saúde mental” até o fim dos seus dias. Opte por um software modesto. Evite as coisas belas e comoventes. A beleza é perigosa para o hardware. Cuidado com a música… Brahms, Mahler, Wagner, Bach são especialmente contra-indicados. Quanto às leituras, evite aquelas que fazem pensar. Tranquilize-se há uma vasta literatura especializada em impedir o pensamento. Se há livros do doutor Lair Ribeiro, por que se arriscar a ler Saramago? Os jornais têm o mesmo efeito. Devem ser lidos diariamente. Como eles publicam diariamente sempre a mesma coisa com nomes e caras diferentes, fica garantido que o nosso software pensará sempre coisas iguais. E, aos domingos, não se esqueça do Silvio Santos e do Gugu Liberato. Seguindo essa receita você terá uma vida tranqüila, embora banal. Mas como você cultivou a insensibilidade, você não perceberá o quão banal ela é. E, em vez de ter o fim que tiveram as pessoas que mencionei, você se aposentará para, então, realizar os seus sonhos. Infelizmente, entretanto, quando chegar tal momento, você já terá se esquecido de como eles eram…” |
Mi estis
invitita fari prelegon pri la mensa sano. Kiuj invitis min, tiuj supozis, ke
mi, kiel psikanalizisto, fakas pri tiu afero. Ankaŭ mi
same pensis, tiel, ke mi akceptis la inviton. Sed, apenaŭ mi enpensiĝis serioze pri la afero, mi pentis. Mi konkludis, ke mi scias nenion. Mi klarigu min. Mi komencis mian pripenson farante liston da homoj, kiuj, laŭ mia vidpunkto, havis riĉan kaj viglan mensan vivon... homoj, kies libroj kaj verkoj estas nutraĵo al mia animo. Nietzsche, Fernando Pessoa, Van Gogh, Wittgenstein, Cecília Meireles, Maiakovski. Sed tamen mi tuj maltrankviliĝis. Nietzsche freneziĝis. Fernando Pessoa estis drinkema. Van Gogh sin mem mortigis. Wittgenstein ĝojigis sin tiam, kiam li eksciis, ke li mortos baldaŭ: li ne plu sukcesis vivi kun tiom da angoro. Cecília Meireles suferadis mildan kronikan deprimon. Maiakoviski suicidis. Tiuj klarmensaj kaj profundaj homoj daŭre estos pano al la vivantoj, dum longa tempo, post kiam ili estos tute forgesitaj. Sed, ĉu ili havis mensan sanon? Mensa sano – tiu stato pere de kiu la ideoj kondutas bone, ĉiam samaj, antaŭkalkuleblaj, sen surprizoj, obeemaj al la ordonoj de la devo, kun ĉiuj aferoj en siaj ĝustaj lokoj, kiel vicordigitaj soldatoj, neniam permesante, ke la korpo manku al la laboro, nek ke ĝi faru ion neatenditan. Eĉ ne necesas ĉirkaŭi la mondon per velŝipo. Sufiĉas fari tion, kion faris Shirley Valentine (se vi ankoraŭ ne vidis, vidu la filmon), aŭ sperti malpermesitan amon, aŭ, pli danĝere ol ĉio, havi la kuraĝon pensi ion, kio neniam estis pensata. Penso estas afero tre danĝera... Ne, mensan sanon ili ne havis... Ili estis tre klarmensaj kontraŭ tio. Ili konsciis, ke la mondo estas regata de frenezuloj kaj maljunuloj kun kravatoj. Kiel mastroj de la povo, la frenezuloj fariĝas la prototipoj por la mensa sano. Kompreneble, neniu el tiuj nomoj, kiujn mi menciis, postvivus psikologian teston, al kio li devus submetiĝi, se li petus dungon en entrepreno. Aliflanke, mi neniam aŭdis pri politikistoj havantaj deprimon. Ili marŝas ĉiam fortaj en piedirejoj tra la urbostratoj, disdonantaj ridetojn kaj certecojn. Mi sentas, ke miaj pensoj povas sami al pensoj de frenezulo, kaj tial mi tuje faru la necesajn klarigojn. Ni estas tre similaj al komputiloj. La funkciado de la komputiloj, kiel sciate, postulas la interagon de du partoj. Unu el ili nomiĝas aparataro aŭ, laŭlitere, “malmola ekipaĵo”, kaj la alia nomiĝas programaro aŭ “mola ekipaĵo”. La aparataro konsistas el ĉiuj solidaj aferoj, el kiuj la komputilo estas farita. La programaro estas konsistigita el “spiritaj” entoj – simboloj, kiuj formas la programojn kaj kiuj estas konservitaj en diskojn. Ankaŭ ni havas unu aparataron kaj unu programaron. La aparataro estas la cerbaj nervoj, la neŭronoj, ĉio tio, kio konsistigas la nervan sistemon. La programaro konsistas el serio da programoj, kiuj restas konservitaj en la memoro. Tiel same kiel en la komputiloj, kio restas en la memoro, tio estas la simboloj, malpezegaj entoj, eĉ nomeblaj “spiritaj”. La plej grava programo estas la lingvo. Komputilo povas freneziĝi pro difektiĝoj en la aparataro, aŭ pro difektiĝoj en la programaro. Ankaŭ ni. Kiam nia aparataro freneziĝas, endas venigi psikiatrojn kaj nervologojn, kiuj venos al ni kun siaj ĥemiaj porcioj kaj bisturioj, por ripari tion, kio pereis. Tamen, kiam la pereo okazas en la programaro, porcioj kaj bisturioj ne efikas. Oni ne riparas programon per ŝraŭbturnilo, ĉar la programaro estas farita el simboloj, kaj nur simboloj povas eniri en ĝin. Ni aŭdas kanzonon, kaj sekve ni ploras. Ni legas erotikajn poemojn de Drummond, kaj la korpo ekscitiĝas. Prezentu al vi sonaparaton. Imagu, ke la gramofono kaj ĝiaj akcesoraĵoj (la aparataro) kapablas aŭdi la muzikaĵon kaj sekve emociiĝi. Imagu pli, ke la beleco estas tiel granda, ke la aparataro ne entenas ĝin, kaj sin difektas pro la emocio! Nu, estis ĝuste tio, kio okazis al tiuj homoj, kiujn mi menciis en la komenco: la muziko, kiu aŭdiĝis el ilia programaro estis tiel bela, ke ilia aparataro ne subtenis... Post tiuj konjektaĵoj, ni povas preskribi recepton, kiu certigos al tiuj, kiuj severege sekvos ĝin, “mensan sanon”, ĝis la finiĝo de iliaj vivoj. Prefere elektu modestan programaron. Evitu la belajn kaj kortuŝajn aferojn. La belo estas danĝera al la aparataro. Singardu kun la muziko... Brahms, Mahler, Wagner, Bach estas speciale kontraŭindikindaj. Pri la legaĵoj, evitu tiujn, kiuj estas pensigaj. Tamen ne ĉagreniĝu. Estas vasta literaturo specialigita por malebligi la pensadon. Se estas libroj de D-ro Lair Ribeiro, kial riski legi Saramagon? La ĵurnaloj favoras al tiu sama celo. Ili devas esti legataj ĉiutage. Ĉar ili publikigas ĉiam la samajn aferojn, kun malsamaj nomoj kaj vizaĝoj, estas certigate, ke nia programaro pensos ĉiam samajn aferojn. Kaj, en la dimanĉoj, ne forgesu Silvio Santos kaj Gugu Liberato[1]. Sekvante tiun recepton, vi ĝuos vivon trankvilan, kvankam banalan. Sed, ĉar vi kulturis la sensentemecon, vi ne perceptos, kiel banala ĝi estas. Kaj, anstataŭ sperti la saman destinon de tiuj homoj, kiujn mi komence citis, vi emeritiĝos por realigi viajn sonĝojn. Bedaŭrinde, tamen, kiam alvenos tiu momento, vi jam estos forgesinta, kiaj ili estis..." |
[1] Prezentistoj de
popularaj brazilaj televidprogramoj, samtrajtaj al “Domingão do Faustão” kaj
“Raul Gil”. – Noto de la tradukinto.
Nenhum comentário:
Postar um comentário