sábado, 29 de julho de 2023

PREPOZICIOJ EN LA SENCOJ DE POZICIO KAJ DIREKTO

 

 


 

LISTO DE PREPOZICIOJ ESPRIMANTAJ POZICION (SEN LA AKUZATIVO ĈE LA LOKATIVA KOMPLEMENTO) KAJ DIREKTON (KUN LA AKUZATIVO ĈE LA LOKATIVA KOMPLEMENTO).

 

 Organizis: Josenilton kaj Madragoa

 

JEN LA DUSENCAJ PREPOZICIOJ UZATAJ: EN, SUR, SUB, TRANS, CIS, ANTAŬ, MALANTAŬ, KONTRAŬ

 

Kiom vi pagos, por flugi en Italujon?

Kiom da kontinentoj estas sur la Tero?

Morgaŭ mi iros en la domon de Aleksandra.

Abimbolo ŝanĝigis siajn dolarojn en eŭrojn.

Ĉiu lando estas sur kontinento aŭ sur insulo.

Ekvidinte urson, rapide mi grimpis sur pinon.

Hieraŭ nova satelito estis lanĉita en la Spacon.

Kial vi iros en la straton, se tiel multe pluvas?

La kato estas sur la lito, kaj sur kio estas la lito?

Kio estas trans la universo? Cis kio estas la universo?

La ŝipeto deiris de trans la lago kaj nun navigas cicen.

Aŭdinte strangan bruon, la hundoj tuj kuris en la korton.

Kien vi volos transiri por vivi, post la planeda transiro?

Oni transplantos la malnovan kverkarbon en la novan parkon.

La hundoj estas sur la grundo, kaj sur kio estas la grundo?

Kato iris en la kaĝon kaj nun ĝi iras malkviete en la kaĝo.

La domo estas sur la strato, sed en aŭ sur kio estas la strato?

Mi veturis antaŭ la montaron, por preĝi antaŭ la budha monumento.

Ŝi ankoraŭ vivas cis la maro, sed baldaŭ ŝi transloĝiĝos transen.

Pro la forta pluvo multa akvo fluis sur la grundon de la ĝardeno.

La kato estas trans la strato, kaj la strato estas trans la placo.

Ĉu vi preferas promeni cis (ĉi-flanke de) la lago, aŭ trans la lago?

La submarŝipo estis lanĉita sur la maron kaj nun ĝi navigas en la maro.

Kontinento estas trans unu oceano kaj cis alia oceano, ĉu vi konsentas?

Lia aŭto paneis ĝuste tiam, kiam li veturis en la nacian parkon hieraŭ.

La lando estas trans (ali-flanke de) la maro. Trans kio estas la lando?

La kajto flugis cice, sed nun ĝi flugas transen. Poste ĝi revenos cicen.

Ĉu la arbo estas tute sur la grundo, aŭ ĉu parto de ĝi estas en la grundo?

Ĉu vi estas preparita por eniri en la mondon de Metaverso kaj iradi en ĝi?

La aviadilo jam flugas super la oceanon kaj baldaŭ estos fluganta super ĝi.

La arbo estas trans la valo. Kio estas trans la arbo? Kio estas cis la arbo?

La birdaro flugis trans la golfeton kaj nun restas trans la golfeto ĝis la venonta somero.

En la lernoklaso Debora unue sidis antaŭe, sed poste ŝi translokiĝis malantaŭen.

Mi naĝas tra la mezo de la rivero, trans la riveron, por promeni trans la rivero.

Kaŝe la komunistoj gluis multajn afiŝojn antaŭ la domojn de la lokaj aŭtoritatuloj.

Ĉu direblas, ke la urbo estas trans la monteto, kaj ke la monteto estas cis la urbo?

Nun la libro videble kuŝas sur la tablo, sed antaŭe ĝi estis metita sub la skatolon.

La libro estas sur la tablo, sub la florvazo, en la ĉambro kaj ekster la libroŝranko.

La nova aviadilo tre mirinde flugis en la ĉielon, sed nun nevideble ĝi flugas en la nuboj.

La Tero estas en la sunsistemo, kaj la sunsistemo orbitas ĉirkaŭ la dumagnituda stelo Alciono.

Klaŭdio loĝas transe, sed li volas ekvivi cice. Pro tio li sin pretigas por translokiĝi cicen.

Loĝante antaŭ la preĝejo, mi kondukis la tutan familion antaŭ la novan pastron por bonvenigi lin.

La infanoj ludis sur la gazono de mia korto, sed nun ili kuras sur la gazonon de la najbara korto.

Dezirante novan monprovizon, Agnaldo deiris de malantaŭ la patro kaj kuris malantaŭ la baptopatron.

La ŝtonoj kuŝis sur la grundo, sed, pro la tertremo, ili ruliĝis kaj estas kuŝigitaj en la naĝejon.

La forta Leonardo vekiĝis antaŭ la rabisto, tuj poste leviĝis kontraŭ la rabiston kaj forkurigis lin.

La floroj kreskis sur la herbo de mia korto, sed nun ili estas transportataj en la botanikan ĝardenon.

Anatola portis la aferon antaŭ la juĝiston, atendante, ke li decidu pri ŝia plendo antaŭ la karnavalo.

La soldato postkuris la rabiston, arestis lin kaj poste iris malantaŭ la riĉulon por redoni ties monon.

La tuta studentaro de la urbo venis antaŭ la policestron, por plendi pri la manko de sekureco antaŭ la gimnazio.

La hundoj kuris sur la pavimita vojo, sed nun, ĵus ekvidinte kokinojn sur la tervojo, ili kuras sur ĝin, por kapti ilin.

La muso promenas trans la strato, kaj la kato deiras de cis la strato por kuri trans la straton, celante kapti la ronĝulon.

La maljunulo vivas tie, trans la rivero, sed baldaŭ li venos tien ĉi, cis la riveron, por vivi definitive tie ĉi, cis la rivero.

Ĉio en la mondo iras en, sur, sub, super, antaŭ, malantaŭ kaj trans ion alian, depende de la atento aŭ atentigo de ĉiu observanto.

Antaŭe li vivis antaŭe, nun li vivas malantaŭe, sed li diris, ke poste li vivos ankoraŭ pli malantaŭe, tute izoliĝinta de la civilizacio.

Ĉio en la mondo estas en, sur, sub, super, ekster, antaŭ, malantaŭ, post kaj trans io alia, depende de la atento aŭ atentigo de ĉiu observanto.

Lia loĝejo estas trans la granda truo. Tamen, konsiderante, ke la natura rando de truo estas senlima, ĉu eblas diri, ke la rando de truo estas la tuta Tero?

Katarina promenas sur la Strato Lenova, dum Jukihiro promenas en la Strato Agano. Ĉu povas esti, ke ili renkontiĝos ĉe la proksima stratangulo, por tiam komenci longedaŭran amrilaton en sia vivo sur la terkrusto?

Ĉu eblas diri precize, ke la vilaĝo estas antaŭ, aŭ malantaŭ la monto? Ĉu por vi la vilaĝo estas cis, aŭ trans la monto? Aŭ ĉu tio estas relativa, dependanta de via vidpunkto kiel rigardanto?

Ĉu la hundo estas cis, aŭ trans la ponto? Ĝi estas cis, aŭ trans, depende de la vidpunkto. Por la cis-ulo (aŭ ĉi-lokulo, aŭ ĉi-flankulo) ĝi estas transe, sed por la transulo (aŭ ali-flankulo) ĝi estas cise (kiel li povas diri).

Antaŭ sep mil jaroj preskaŭ ĉiuj ni, ĉefe la nomitaj hebreoj, hindoj, egiptoj kaj arjoj, venis el la dustela sistemo Kapelo (la biblie nomebla Ĝardeno de Edeno), en la konstelacio Kaprino, tien ĉi, la landon Nod, orienten de la Edeno (kiel sciigas la Genezo, 4:16), kiel ekzilitoj. Sed nun kien ni transiros post la fino de nia pasloĝado sur la Tero (kiu estas la biblie nomebla lando Nod)? Kien ni transloĝiĝos? Ĉu orienten, okcidenten, norden, aŭ suden de la lando Nod? Aŭ ĉu vi deziras resti tie ĉi mem, sur la ventorozo, kiu estos la nova Tero?

Nenhum comentário: