domingo, 25 de junho de 2023

PRI NECESI KAJ BEZONI

 


Multaj portugallingvaj esperantistoj konfuzas la verbojn NECESI kaj BEZONI, traktante ilin ambaŭ kiel transitivajn verbojn. Vere estas, ke NECESI estas netransitiva, kaj BEZONI estas transitiva.


 ======================


Amo estas necesa. Ni bezonas amon.

Ĉu estas necese kompreni la kulturon de aliaj homoj? Jes, necesas, aŭ estas necese, kompreni la kulturon de aliaj homoj. Necesas la kompreno de la kulturo de aliaj homoj. Oni bezonas kompreni la kulturon de aliaj homoj.


Ĉu necesas trinki sufiĉe da akvo por resti hidratita? Jes, estas necese trinki sufiĉe da akvo por resti hidratita. Oni bezonas fari tion.


Ĉu estas necese esprimi dankemon al tiuj, kiuj helpis nin? Jes, bezonatas esprimi (aŭ oni bezonas esprimi) dankemon al tiuj, kiuj helpis nin. Necesas (aŭ estas necese) al ni fari tion.


Ĉu estas necese protekti la medion kaj zorgi pri nia planedo? Jes, necesas protekti la medion kaj zorgi pri nia planedo. La protekto de la medio kaj la zorgo pri nia planedo estas tre necesaj. Ni bezonas protekti la medion kaj zorgi pri nia planedo.


Ĉu estas necese organizi la taskojn por plenumi la projekton? Jes, necesas (aŭ bezonatas, aŭ estas bezonate) organizi la taskojn por plenumi la projekton.


Ĉu estas necese lerni lingvojn por pli bone komunikiĝi kun multaj homoj? Ne, ne necesas lerni multajn lingvojn por pli bone komunikiĝi kun multaj homoj. Bezonatas lerni Esperanton.


Ĉu estas necese esti konsiderema kaj respekti la opiniojn de aliaj? Jes, necesas (aŭ estas bezonate) esti konsiderema kaj respekti la opiniojn de aliaj.


Ĉu estas necese havi aŭtonomecon kaj esti kapabla decidi pri sia propra vivo? Jes, tio necesas.


Ĉu estas necese prizorgi sian korpon per sana manĝaĵo kaj regula movado? Jes, necesas prizorgi sian korpon per sana manĝaĵo kaj regula movado.


Ĉu estas necesa respondeco preni zorgon pri siaj propraj agoj kaj decidoj? Jes, necesas (aŭ estas necesa) respondeco preni zorgon pri siaj propraj agoj kaj decidoj.


Ĉu estas necesa trankvileco en malfacilaj situacioj por klarigi la pensadon? Jes, necesas (aŭ estas necesa) trankvileco en malfacilaj situacioj por klarigi la pensadon.


Ĉu estas necese prepariĝi antaŭe por sukcesi en gravaj taskoj? Jes, necesas (aŭ estas bezonate) prepariĝi antaŭe por sukcesi en gravaj taskoj.


Ĉu estas necese akiri novajn sciojn kaj ĉiam pligrandiĝi kiel persono? Jes, estas bezonate akiri novajn sciojn kaj ĉiam pligrandiĝi kiel persono.


Ĉu estas necese helpi aliajn homojn en malfacilaĵoj kaj doni subtenon? Jes, necesas helpi aliajn homojn en malfacilaĵoj kaj doni subtenon. Tio estas vere necesa aŭ bezona. [Kvankam malmulte uzata en la Literaturo, estas ĝuste uzi la adjektivon ‘bezona’, kiel sinonimon de la adjektivo ‘necesa’.]


Ĉu estas necese apreci kaj ŝati la belajn malgrandajn momentojn de la vivo? Jes, necesas aprezi kaj ŝati la belajn malgrandajn momentojn de la vivo.


Ĉu estas necese esti pacema kaj rezisti la tenton de kolero kaj malpaco? Jes, necesas esti pacema kaj rezisti la tenton de kolero kaj malpaco.


Ĉu estas necese esti fleksebla kaj adaptiĝi al ŝanĝantaj cirkonstancoj? Vere tre necesas. Sendube, necesas esti fleksebla kaj adaptiĝi al ŝanĝantaj cirkonstancoj. Estas bezonate. Tio estas ja bezona.


Ĉu estas necese ŝajni fidinda kaj plenumi siajn promesojn al aliaj homoj? Jes, necesas ŝajni fidinda kaj plenumi siajn promesojn al aliaj homoj. Tio estas necesa. Tio estas bezona.


Ĉu estas necese havi celon por atingi la sukceson? Jes, necesas havi celon por atingi la sukceson.


Ĉu estas necese krei bonajn rilatojn kun amikoj kaj familianoj? Jes, necesas krei bonajn rilatojn kun amikoj kaj familianoj.


Ĉu estas necese aŭ bezonate provi novajn aferojn kaj elĉerpi novajn spertojn? Jes, necesas provi novajn aferojn kaj elĉerpi novajn spertojn. Estas bezonate.


Ĉu estas necese resti fidela al siaj valoroj kaj principoj en la vivo? Jes, necesas resti fidela al siaj valoroj kaj principoj en la vivo.


Ĉu estas necese havi pozitivan kaj dankeman animstaton? Jes, estas bezonate havi pozitivan kaj dankeman animstaton.


Ĉu estas necese zorgi pri sia menso kaj spiriteco per meditado kaj pripensado? Jes, necesas zorgi pri sia menso kaj spiriteco per meditado kaj pripensado.


Ĉu estas necese havi paciencon en la vivo? Jes, necesas havi paciencon en la vivo.


Resumo:

Ĉu oni bezonas havi paciencon? Jes, oni bezonas paciencon. Ĉu pacienco estas necesa? Jes, pacienco necesas (aŭ bezonatas). Pacienco estas bezona aŭ bezonata.

Amo estas necesa. Amo estas bezona. Ni bezonas amon, ĉar amo necesas.

Nenhum comentário: