quinta-feira, 29 de junho de 2023

EKZEMPLOJ DE FRAZOJ KUN ‘PARTOPRENI –ON’ KAJ ‘PARTOPRENI EN –O’


 

Kiuj partoprenis la inaŭguron de la nova filio en Madrido?
Ĝin partoprenis multaj profesiuloj el multaj landoj.

Kiam vi partoprenos la kurson pri Esperanto?
Mi partoprenos la kurson pri Esperanto en la venonta jaro.

Kiuj partoprenas la semajnfeston en nia urbo?
La semajnfeston en nia urbo partoprenas lokaj loĝantoj kaj ankaŭ vizitantoj.

Kial vi partoprenis en la debato pri lingvaj rajtoj?
Mi partoprenis en la debato pri lingvaj rajtoj, ĉar mi emas defendi la samrajtan internacian komunikadon.

Kiuj partoprenos en la prelego pri esperantologia historio?
La prelegon pri esperantologia historio partoprenos konataj esperantologoj kaj lingvistoj.

Ĉu vi partoprenis en la organizado de la kongreso?
Jes, mi partoprenis la organizadon de la kongreso kiel membro de la loka kongresa komitato.

Kiel vi partoprenis la lastan simpozion?
Mi partoprenis en la lasta simpozio virtuale.

Ĉu vi pretas partopreni en la estraro de la kompanio en Ugando?
Jes, mi jam estas tute preta partopreni en ĝi.

Kiom da homoj partoprenas la kurson pri Esperanto?
En la kurso pri Esperanto partoprenas ĉirkaŭ dudek kvin homoj.

Kiam ni partoprenos la ceremonion en la urba parko?
Ni partoprenos en la ceremonio la venontan dimanĉon.

Kiuj partoprenos en la internacia kongreso en Cearao?
En la internacia kongreso okazonta en Fortalezo partoprenos esperantistoj el diversaj landoj.

Por kio ili partoprenas en la projekto pri junaj esperantistoj?
Ili partoprenas la projekton pri junaj esperantistoj por disvastigi la Internacian Lingvon.

Kiuj partoprenos la diskuton pri la nova libro?
En la diskuto pri la nova libro partoprenos verkistoj, kritikistoj kaj legantoj.

Ĉu vi partoprenis la laborgrupon pri la organizado?
Ne, mi ne partoprenis en la laborgrupo pri la organizado.

Kie vi partoprenos la renkontiĝon kun la aŭtoro?
Ni partoprenos en la renkontiĝo kun la aŭtoro interne de la biblioteko de la urbo.

Kiom da personoj partoprenis en la lasta evento?
En la lasta evento partoprenis proksimume tridek personoj.

Kiam vi partoprenis la internacian festivalon?
Neniam mi partoprenis en la internacia festivalo.

Kiu partoprenis la renkontiĝon en la urbo?
El tiu ĉi grupo nur Andreo partoprenis en la renkontiĝo.

Kiuj partoprenas la kurson pri Esperanto?
La ĝemelaj gefratoj Honorato kaj Honorina partoprenas en la kurso.

Kiam vi partoprenos la simpozion?
Mi partoprenos la simpozion post du semajnoj.

Kial ili partoprenis la debaton?
Ili partoprenis en la debato, ĉar ili estas fakuloj pri ĝia ĉeftemo.

Kiuj el via urbo partoprenos la kongreson en Fortalezo?
Tereza kaj Asdrubalo partoprenos en tiu kongreso.

Kiom da homoj partoprenis la feston hieraŭ nokte?
Cent homoj partoprenis en la festo.

Kie vi partoprenis la lastan kunvenon de la estraro?
Mi partoprenis en la lasta kunveno en mia hejmo mem, per interreto.

Kiu partoprenis en la semajnfina ekskurso?
El mia klaso nur Gilberto partoprenis en la semajnfina ekskurso.

Kiuj partoprenas la teatraĵon kiel aktoroj?
Kanuto kaj Anatolo partoprenas la teatraĵon.

Kiam vi partoprenos la kurson pri fotografado?
Mi partoprenos en la kurso pri fotografado venontmonate, en la tria lernantaro.

Kial ili partoprenis la manifestacion?
Ili partoprenis en la manifestacio, ĉar ankaŭ ili batalas por ŝanĝoj en la institucio.

Kiu inter ili partoprenos la renkontiĝon en Parizo?
Sandra havos specialan partoprenon en la renkontiĝo.

Kiom da muzikistoj partoprenis la koncerton antaŭ la konĉerto?
Dek du muzikistoj partoprenis en la koncerto.

Kial vi ne partoprenis la antaŭan prelegaron?
Mi ne partoprenis en ĝi, ĉar mi estis vojaĝanta.

Kiuj en lia familio partoprenis la kurson pri dancado?
Neniuj el liaj familianoj partoprenis la kurson pri dancado.

Kiuj partoprenas la ekskurson al la montoj?
Genoveva kaj Hermengarda partoprenas en la ekskurso al la montoj.

Kial vi partoprenos la seminarion pri kvantuma komputado?
Mi partoprenos en ĝi, ĉar mi volas aktualigi miajn konojn pri kibernetiko.

Kial ili partoprenis la debatadon?
Ili partoprenis en la debatado, ĉar ili tre amas polemiki.

Kiu el via instruistaro partoprenos la konferencon en Varsovio?
Nur la instruisto Zenobio partoprenos en la konferenco.

Kiom da homoj partoprenis la ĵazkoncerton ĝis la fino?
Dudek du homoj partoprenis en la ĵazkoncerto ĝisfine.

Kiel vi veturos por partopreni la lastan negocokunsidon?
Mi veturos per helikoptero por partopreni en la lasta negocokunsido.

Ĉu vi ŝatas partopreni diskutrondojn ĉeeste, aŭ virtuale?
Mi ŝatas partopreni en ili ĉeeste.

Ĉu vi opinias, ke la novversiaj artefaritaj intelektuloj (aŭ aŭtonomaj robotoj) ŝatos partopreni demokratece en la diskutdebatoj pri teknologio kaj robotik-leĝaro?
Mi kredas, ke ili ŝatos partopreni ĉiajn diskutojn, sed ne demokratece.

 


Nenhum comentário: