domingo, 16 de dezembro de 2018

ĈU BRAZILO HAVAS ŜTATOJN, AŬ PROVINCOJN?




Tie ĉi en Brazilo, dum la kolonia kaj imperia periodoj la landaj partoj nomiĝis PROVINCOJ, sed dum la respubliko ili nomiĝas ŜTATOJ.

La Federacia Respubliko Brazilo konsistas el federaciaj ŝtatoj. [Kontrolu la 3-an difinon de ŝtato en PIV.]

Ni parolas tie ĉi pri federacio de ŝtatoj, kiuj konsistigas la respublikon, aŭ landon, aŭ regnon. [Vidu la duan difinon de federacio en PIV.]

Ĝenerale estas ŝtatoj konsistigantaj respublikon aŭ federacion, ne nepre ŝtaton.

Sciu eĉ, ke la ŝtatoj de la federacia respubliko Brazilo havas relativan sendependecon, kun propraj leĝaroj kaj propra konstitucio, kvankam ĉiuj ili submetiĝas same al la centra federa povo, kiu havas la tutnacian konstitucion.

En federacia respubliko apenaŭ aŭdeblas la esprimo 'nacia ŝtato'. En ĝi la nocio de nacia ŝtato perdas povon, kaj plielstariĝas la nocio de federacio, kiu pliofte aŭdigas la nomon 'Unio', kiu estas unuiĝo de regnoj (laŭ PIV), sed estas ankaŭ unuiĝo de federaciaj ŝtatoj kaj ankaŭ de eksprovincoj ŝanĝiĝintaj en ŝtatojn pro alveno de la respublika regadformo .

Siavice, REGNO kaj IMPERIO havas tutnacian unuecon de regpovo, kaj ĝiaj partoj, kiuj nomatas provincoj, estas tute dependaj de la centra povo. Kaj la provincoj ne konsistas el municipoj, kiel en la federaciaj ŝtatoj, sed konsistas el grafejoj, kantonoj, ktp.

Nenhum comentário: