sábado, 22 de dezembro de 2018

PRI LA PROPONO DE UZADO DE LA PRONOMO 'ĜI' AŬ 'RI' POR SAMSEKSEMULOJ


Anstataŭ homigi aŭ transigi la signifon de ĜI, kiel proponas kelkaj pensuloj, eble unu ebla solvo en baldaŭa estonteco estos plilarĝigi la signifon de LI kaj ŜI, tiel ke neniu samseksemulo ofendiĝos se li/ŝi estos aludata kiel li aŭ ŝi, se li havas virecan korpon aŭ virinecan korpon respektive.
La unua difinilo de seksulo estas lia seksorgano kaj lia nomo en la naskiĝdokumento. Kaj, aŭtomate, surbaze de la seksa organo, kun la vira nomo iros la pronomo LI, kaj kun la virina nomo iros la pronomo ŜI. Kun la kresko venos eblaj psikologiaj redifinoj. Kun la mono venos sekse fizika transformiĝo (ĉe tiuj, kiuj volos). Eble estontece oni klasigos la du biologiajn seksojn jene: Ĝis seksa aspekto en kontraŭo, se homo naskiĝis kun peniso, tiu homo estas traktenda kiel LI. Se homo naskiĝis kun vagino, tiu homo estas traktenda kiel ŜI. Pri intimaj seksoj, kies klasigebleco estas vasta, ili estas aparte malfacile nomeblaj kaj des pli malfacile pronomeblaj.
Aparte pri LI, tiu pronomo jam estas suficxe largxa, ne aludante nur al viro. Vidu ekzemplojn en frazoj tiaj, kiaj "ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li". Zamenhof mem aludis al Dio per la pronomo Li.

"Kiam temas pri personigitaj aferoj, oni uzas laŭvole li, ŝi, ĝi, laŭ tio, ĉu oni volas atribui al ili viran, inan, aŭ senseksan karakteron. En iu fabelo de Andersen estas kolumo, kiu rolas kiel viro: la responda pronomo estas ĉie li; la virinajn rolojn ludas ŝtrumpa rubando, gladiio kaj tondilo: al ĉiu el ili respondas la pronomo ĝi. En aliaj, "la Morto" "la Vintro", "la Somero" estas reprezentataj per li, "la Modesto" per ŝl; same "la Fortuno" (ŝi) en Hamleto". - en PLENA ANALIZA GRAMATIKO

Plietendante la sencojn de LI kaj ŜI, oni plue valorigos la fundamentajn difinojn de la FUNDAMENTO kaj malnecesigos aliajn tiajn proponojn de kontraŭfundamentaj pronomoj, inkluzive ankaŭ de la pronomo RI, same diskutata tie kaj tie de kelkaj pensuloj.



Nenhum comentário: