LA ATEISTO
rakonto de la
brazila verkistino
Rachel de Queiroz
(1910 —2003)
Jam
antaŭ tre longe estis unu viro, kiu estis ateisto. En la malgranda vilaĝo, kie
li loĝis, ekzistis neniu alia ateisto krom li, tiel ke la kompatindulo vivis en
granda izoleco. Tamen li estis orgojla kaj neniam faris plendon, eĉ kiam li
sentis sin pli soleca, por ekzemplo en la dimanĉoj, kiam la tuta popolo de la
loko iris aŭskulti la meson, kaj li restis vaganta inter la arboj de la placo;
aŭ ankaŭ en la antaŭtago de la Kristnasko, kiam la personoj okupiĝis pri la
Kripo kaj la Koko-Meso. Ili levadis raketojn en la aeron, la sonoriloj sonadis,
ĉiuj ĝojiĝis kaj noktomanĝis kune. Tamen la ateisto ĉiam fordankis la invitojn,
kiujn oni faris al li: ne preĝinte, li ne kredis, ke li havas rajton partopreni
la kunvespermanĝon, des pli ke, estante ateisto, li estis ankaŭ honesta; li
enŝlosiĝis en la hejmon kaj restis kun la kandelo lumanta, legante unu el siaj
libroj pri ateismo. Kaj, se unu el la personoj venantaj de malproksime miris la
figuron de tiu soleca viro leganta ĉe la malvarmeto de la fenestro kaj demandis,
kial li ne ĉeestas en la meso aŭ en la kunmanĝo, lokanoj klarigis jene:
-
Li ne povas, li kompatindulo. Li estas nia ateisto.
Pri
la cetero la ateisto vivis same kiel ĉiuj aliaj. Li laboradis en sia ofico,
plantadis brasikojn kaj origanojn en la korto, zorgis pri du perdrikhundoj kaj
ĉe la noktiĝo partoprenis en rondo de samlokanoj, kiuj konversaciis sidante sur
la ŝtupoj de la fontano. Kaj kiam la interparolo tuŝis la temon pri religio,
ĉiam estis iu, kiu rimarkigis:
-
Vi, kiu estas ateisto...
Tamen
alvenis unu jaro, en kiu nia ateisto, pro diversaj kialoj, ŝajne eksentis sin
ankoraŭ pli soleca. Mi forgesis diri, ke li estis fraŭlo. Kvankam la vilaĝo
havis ian fieron posedi tiun strangulon – iun publikan ateiston -, la fraŭlinoj
ne sentis kuraĝon edziniĝi kun viro tiel stigmatizita kaj kiu, apenaŭ li
formortos, iros nepre sendite al la infero.
Venis
hunda pesto, kiu mortigis liajn du perdrikhundojn. Tio ŝajnis puno por
pligrandigi la solulecon de la kompatinda ateisto. Kaj liaj libroj, tiel multe
legitaj kaj relegitaj, jam rakontis al li nenion plian. Dum la tago la laboro
helpadis lin pri kompanio, kaj vespere li kunestis kun la amikoj. Tamen en tiuj
antikvaj tempoj la homoj estis tre religiemaj kaj grandan parton de la tempo
ili pasigis en la katolika preĝejo: en la mateno estis la meso, en la vespero,
la rozario, en la nokto, la naŭtaga devotado, kaj dum ia ajn festo, la
procesioj. Kaj en tiuj grandnombraj horoj, en kiuj la tuta popolo enmetiĝis en
la preĝejon, la ateisto eliris el la hejmo, sidiĝis en la ombro de la krucego,
sentis la bonan odoron de la incenso brulanta en la fumiloj, kaj tiam sentis
ian ekdeziron eniri, rigardi la orkoloron de la vestoj de la sanktuloj kaj la
belan latinon de la pastro. Tamen li ĉiam sin detenis de tio; kion dirus la popolanoj,
se ili vidus lin tie interne?
Aliajn
okazojn pri envio li spertis en la tagoj de procesio, kiam liaj amikoj vestis
religian mantelon el kolora silko kaj transportis la portilon, la stangojn de
la paliumo aŭ la lumantajn kandelegingojn, sed li staris en stratangulo kun
la manoj pendigitaj ekde la kubutoj, en sia malnova vestaĵo de la ĉiutago. Tiam
li reiris al la laboro, kvankam estis festotago, sed neniu skandaliĝis pri tio,
ĉar ĉiuj komprenadis lian situacion de ateisto, malgraŭ tio, ke ili bedaŭris
pri lia malfeliĉa destino.
Sed
ĝuste tiam, en la fino de tiu jaro, aperis iu junulino, kiu menciinde estis
nevino de la pastro kaj kiu enamiĝis al la ateisto. Kiel tio komenciĝis, neniu
scias, sed la amo estas tia: junulino pasas tra la strato, ekvidas viron, kiun
ŝi vidadis la tutan vivon kaj subite ŝi sentas baton ene de la brusto kaj
komencas ami tiun viron.
Unue
li nur kortuŝiĝis antaŭ la rigardoj, kiujn ŝi direktis al li, tiel dolĉaj kaj
amikemaj. Tamen, poste, rimarkante sin amata, li, kiun neniu antaŭe amis,
komencis ankaŭ ami ŝin.
Tiam
ĉiuj loĝantoj de la loko bedaŭris pri la geamantoj, sciante, ke ili povos
ekpensi pri geedziĝo kaj ke la pastro ne transdonos tiun naivan ŝafinon en la
manojn de iu memkonfesinta ateisto.
Tiel
alvenis la Kristnasko. Estis aranĝita la Kripo kaj komenciĝis la pilgrimado de
la vizitantoj, kiuj venis kisi la piedon de la Infano. Kaj tiam la amatino de
la ateisto insistis, ke li akompanu ŝin en tiu deviga vizito. Li diris, ke ne
kaj ke nur grandpene li konsentus eniri en la ĉambron kaj resti en angulo, dum
ŝi faros siajn devotaĵojn. Tamen tion la junulino ne akceptis:
-
Kiom kostas unu kiso? Ĉu vi ne kisas min?
Li
ridetis:
-
Sed tamen vi estas homo, vi estas el karno kaj mi amas vin. La Infano, kiel vi
nomas ĝin, estas pupo el ceramiko.
La
junulino argumentis, ke el ceramiko estas ankaŭ la taso, kiun li portas al la
lipoj kaj kiu tute ne malutilas al li. Li tiam menciis sian memamon, cetere ĉar
li estis la loka ateisto, la sola tie. En tiu momento la junulino ekploris,
dirante, ke se li havas pli da memamo, ol amo al ŝi, ilia amrilato estos finita. La
ateisto ektimis pri tiu minaco kaj tial donis sian konsenton, kvankam
kontraŭvole. Li akompanis la triumfan junulinon, eniris en la vicon post ŝi kaj
alfrontis onies miregajn rigardojn. Unuj post aliaj, la devotuloj haltis antaŭ
la Kripo, fleksis la genuojn, eldiris preĝeton kaj kisis la piedon de la
Infano. Nun venis la vico de la amatino, kiu, farinte sian riverencon kaj
doninte la kison, turniĝis kaj ridetis al sia bona ateisto, celante animi lin.
Li disetendis la rigardon ĉirkaŭen kaj vidis en ĉiuj la saman mienon de ĝojo
kaj espero. Do li decidiĝis: li fleksis la malglatan genuon kaj klinis la kapon
sur la piedetojn de la adorato. Kaj jen li sentis sub la lipoj ne la malvarmon
de la porcelano, sed la varmon de la karno, la moviĝon, la pulsadon de la
karno. Li levis la okulojn, teruriĝinte. Tiam li rigardis la Infanon kaj vidis, ke Li
ridetas radiante al li, kaj el Liaj okuloj eliĝis lumo, kian neniam okuloj el
ceramiko havus.
Oni
diras, ke la ateisto falis sur la plankon, kun la brakoj krucigitaj, plorante
kaj adorante. Kaj tiam en tiu nokto de Kristnasko ĉesis ekzisti la sola ateisto
en tiu vilaĝo.
Sed
oni diras ankaŭ, ke li ne edziĝis al la amatino. Li ne povis tion, ĉar li
forlasis ĉion kaj fariĝis monaĥo.
///////////////
INTERRETA
FONTO DE LA ORIGINALO EN LA PORTUGALA:
Rachel de Queiroz naskiĝis en Fortalezo, la ĉefurbo de la ŝtato Cearao, en la nordoriento de Brazilo, en la 17-a de novembro 1910, kaj forpasis en Rio-de-Ĵanejro, en la 4-a de novembro 2003. Ŝi estis tradukistino, verkistino, ĵurnalistino, fekunda kronikistino kaj grava brazila dramaturgino. Elstara aŭtorino pri la nordorienta socia fikcio, ŝi estis la unua virino membriĝi en la Brazila Beletristika Akademio.
4 comentários:
Tiu estas tre interesa rakonto! Ĝi montras kiel estas malfacila oni ne kunkredi ion, kion la amaso kredas. Tamen, en la rakonto de Raquel, la katolika ideo venkis ĉar, se okazus kontraǔe, ŝi mem estus klasifikita kiel ateistino.
Desiderio
Raquel de Queiroz estis ateistino.
Mi konas alian version de la sama rakonto:
Vivis iam en vilaĝo iu normala, intelekta homo. Li estis klera, moderna kaj racia homo, kompreneble ateisto. Krom li ĉiuj aliaj vilaĝanoj estis postrestintoj de la pasinta jarcento, kiuj sen lerneja klero rakontis fabelojn unu al la alia. Fabeloj estis diversaj: Ruĝulino kaj la lupo, Cindrulino, aŭ Jesuo kaj la taĉmento, kaj aliaj infanaj fabeloj.
Nia heroo, la moderna junulo tamen estis persistema homo, kaj organizis lernejon en la vilaĝo. Tie ili lernis historion, biologion, fizikon, astronomion - kaj fine ĉiuj vilaĝanoj komprenis, ke por la funkciado de la mondo ne estas bezonataj la religiaj fabeloj...
La saĝan, ateistan junulon tre amis la knabinoj, do baldaŭ la vilaĝo havis ne nur ateistajn plenkreskulojn, sed ankaŭ ateistajn infanojn...
Jen la fino, kuru filo, ili vivis feliĉe ĝis ilia vivofino - sen pastroj kaj preĝejoj...
---------
Ĉiu povas decidi, kiu versio plaĉas al li... :-)
.
Dankegon pro la kontribuo, Szilvási!
Postar um comentário