DILMA ROUSSEFF PERDE O MANDATO DE PRESIDENTE DA REPÚBLICA // DILMA
ROUSSEFF PERDIS LA MANDATON DE PREZIDENTO DE LA BRAZILA RESPUBLIKO
31-08-2016
Após seis dias de sessão e
mais de 60 horas de trabalho, o Senado Federal decidiu nesta quarta-feira
(31), por 61 votos a 20, condenar Dilma Rousseff pelo crime de responsabilidade
e retirar seu mandato de presidente da República. Em uma segunda votação,
foram mantidos seus direitos políticos.
Dilma Rousseff foi
responsabilizada pela edição de três decretos de créditos suplementares, sem
autorização legislativa, e por atrasos no repasse de subvenções do Plano
Safra ao Banco do Brasil, em desacordo a leis orçamentárias e fiscais.
O presidente do Supremo
Tribunal Federal (STF), Ricardo Lewandowski, que presidiu a sessão de
julgamento, lavrou a sentença e determinou que Dilma Rousseff e Michel Temer fossem
comunicados da decisão, e Temer já está empossado como presidente definitivo
do Brasil, depois de uma solenidade ocorrida ainda na tarde desta data (la
31-a).
Post ses tagoj da sesio kaj
pli ol sesdek horoj da laboro, la Federacia Senato de Brazilo decidis en tiu ĉi
merkredo (la 31-a), per 61 voĉdonoj kontraŭ 20, kondamni Dilma Rousseff pro krimo
de misspeza respondeco kaj eksigi ŝin el ŝia mandato kiel prezidento de la respubliko.
En kroma voĉdonado, tamen, estis tenitaj ŝiaj politikaj rajtoj (inkluzive tiun
esti elektita por publika posteno).
Dilma Rousseff estis respondecigita pro la publikigo de tri dekretoj por suplementaj
kreditoj, sen rajtigo de la Leĝodona Povo, kaj ankaŭ pro repasigo de subvencioj
de “Plano Safra” (projekto celanta
monhelpi terkulturistojn) al Banko de Brazilo, en malakordo kun la buĝet- kaj
spezo-leĝoj.
La prezidanto de la Plejsupera Federa Tribunalo (PFT) - Ricardo Lewandowski, kiu prezidis la juĝosesion,
eldiris la verdikton kaj ordonis, ke Dilma Rousseff kaj Michel Temer (la vicprezidento
en la okupo de la prezidenteco) estu komunikitaj pri la fina decido, kaj Temer
jam estas enpostenigita kiel la definitiva prezidento de Brazilo (ĝis la fino
de 2018), post soleno okazinta ankoraŭ en la vespero de ĉi tiu dato (la 31-a).
Após seis dias de sessão e
mais de 60 horas de trabalho, o Senado Federal decidiu nesta quarta-feira
(31), por 61 votos a 20, condenar Dilma Rousseff pelo crime de responsabilidade
e retirar seu mandato de presidente da República. Em uma segunda votação,
foram mantidos seus direitos políticos.
Dilma Rousseff foi
responsabilizada pela edição de três decretos de créditos suplementares, sem
autorização legislativa, e por atrasos no repasse de subvenções do Plano
Safra ao Banco do Brasil, em desacordo a leis orçamentárias e fiscais.
O presidente do Supremo
Tribunal Federal (STF), Ricardo Lewandowski, que presidiu a sessão de
julgamento, lavrou a sentença e determinou que Dilma Rousseff e Michel Temer fossem
comunicados da decisão, e Temer já está empossado como presidente definitivo
do Brasil, depois de uma solenidade ocorrida ainda na tarde desta data (la
31-a).
Post ses tagoj da sesio kaj
pli ol sesdek horoj da laboro, la Federacia Senato de Brazilo decidis en tiu ĉi
merkredo (la 31-a), per 61 voĉdonoj kontraŭ 20, kondamni Dilma Rousseff pro krimo
de misspeza respondeco kaj eksigi ŝin el ŝia mandato kiel prezidento de la respubliko.
En kroma voĉdonado, tamen, estis tenitaj ŝiaj politikaj rajtoj (inkluzive tiun
esti elektita por publika posteno).
Dilma Rousseff estis respondecigita pro la publikigo de tri dekretoj por suplementaj kreditoj, sen rajtigo de la Leĝodona Povo, kaj ankaŭ pro repasigo de subvencioj de “Plano Safra” (projekto celanta monhelpi terkulturistojn) al Banko de Brazilo, en malakordo kun la buĝet- kaj spezo-leĝoj.
La prezidanto de la Plejsupera Federa Tribunalo (PFT) - Ricardo Lewandowski, kiu prezidis la juĝosesion, eldiris la verdikton kaj ordonis, ke Dilma Rousseff kaj Michel Temer (la vicprezidento en la okupo de la prezidenteco) estu komunikitaj pri la fina decido, kaj Temer jam estas enpostenigita kiel la definitiva prezidento de Brazilo (ĝis la fino de 2018), post soleno okazinta ankoraŭ en la vespero de ĉi tiu dato (la 31-a).
Dilma Rousseff estis respondecigita pro la publikigo de tri dekretoj por suplementaj kreditoj, sen rajtigo de la Leĝodona Povo, kaj ankaŭ pro repasigo de subvencioj de “Plano Safra” (projekto celanta monhelpi terkulturistojn) al Banko de Brazilo, en malakordo kun la buĝet- kaj spezo-leĝoj.
La prezidanto de la Plejsupera Federa Tribunalo (PFT) - Ricardo Lewandowski, kiu prezidis la juĝosesion, eldiris la verdikton kaj ordonis, ke Dilma Rousseff kaj Michel Temer (la vicprezidento en la okupo de la prezidenteco) estu komunikitaj pri la fina decido, kaj Temer jam estas enpostenigita kiel la definitiva prezidento de Brazilo (ĝis la fino de 2018), post soleno okazinta ankoraŭ en la vespero de ĉi tiu dato (la 31-a).
*-*-*-*-*-*-*-*-*-
INFÂNCIA É A MELHOR FASE PARA APRENDER NOVO IDIOMA, APONTAM ESTUDOS // LA INFANAĜO ESTAS LA PLEJ BONA FAZO LERNI NOVAN LINGVON, ELMONTRAS STUDOJ
26-08-2016
Aplicada
não apenas ao âmbito profissional, a fluência em outra língua
pode proporcionar experiências incríveis. A melhor fase para
começar a aprender um novo idioma é durante a infância, de
acordo com cientistas do Kings College em Londres, e
da Brown University em Rhode Island.
Os
profissionais estudaram 108 crianças com desenvolvimento cerebral
normal, com idades entre um e seis anos, e descobriram que antes
dos quatro anos de idade, quando ligações entre neurônios se
desenvolvem para processar novas palavras, as influências
exteriores exercem maior impacto sobre os pequenos.
A
pesquisa, publicada no The Journal of Neuroscience, comprova
que o cérebro está mais propenso ao processo de aperfeiçoamento
da linguagem entre dois e quatro anos de idade.
Pesquisam
positivas relacionadas ao bilinguismo na infância surgem em
contrapartida às frequentes discussões que apontam a prática
como um atraso no desenvolvimento infantil. "A ideia de que
um novo idioma pode confundir as crianças é a mais frequente
entre os pais, mas não está correta. Muitos neurocientistas, de
todo o mundo, já provaram que um novo idioma só ajuda. Com a
nova língua eles (as crianças) ganham mais facilidade em
aprender novas palavras", exemplifica Lourdes, que é
psicopedagoga e coordenadora do programa bilíngue no CEAV Jr,
escola especializada em ensino infantil do Distrito Federal.
A
imersão de crianças em um ambiente bilíngue oferece diversos
benefícios ao desenvolvimento infantil. Entre eles estão a
melhora da fala e articulação, aumento da percepção auditiva,
aprimora a estruturação do pensamento, além de apresentar um
novo mundo com diferentes expressões e culturas.
=========
(Se
essa segunda língua acrescida for o Esperanto, naturalmente podem
se observar outras melhorias, como a ludicidade linguística, a
capacidade mais firme de pensamento direto e lógico, a construção
frasal mais rápida, a improvisação expressional, o sentimento
de segurança pensamental e verbal, além da propedêutica do Esperanto
como ponte para o aprendizado de outras línguas nacionais, etc.
|
Aplikata
ne nur en la profesia medio, la flueco en alia lingvo povas havigi
bonegajn spertojn.
La
plej bonefika fazo komenci lerni novan lingvon (aŭ idiomon) estas la
infanaĝo, laŭ sciencistoj de Kings College, en Londono, kaj de
Brown University, en Insulo Rodo (usona ŝtato).
Tiuj
fakuloj studis 108 infanojn havantajn normalan cerban disvolviĝon,
kun aĝoj inter unu kaj ses jaroj, kaj malkaŝis, ke antaŭ ilia
kvarjariĝo, kiam la koneksoj inter la neŭronoj disvolviĝas por
procezi novajn vortojn, la eksteraj influoj havas pli grandan
forton ĉe la etuloj.
La
esploro, publikigita en The Journal of Neuroscience, konfirmas,
ke la cerbo estas pli ema al la procezo de ellaborateco de la
lingvo inter la dua kaj kvara jaraĝoj.
Pozitivaj
esploroj rilataj al la dulingveco en la infanaĝo nun aperas
kontraŭantaj la oftajn diskutojn, kiuj akuzas tian praktikadon
kiel malfruigon al la infana disvolviĝo. “La ideo, ke iu
aldonita lingvo povas konfuzi la infanojn, estas tre ofta inter la
gepatroj, sed ĝi ne estas ĝusta. Multaj neŭrosciencistoj el la
tuta mondo jam pruvis, ke dua lingvo nepre helpas. Per la nova
lingvo, ili (la infanoj) akiras pli da facileco lerni novajn
vortojn”, - eksplikis Lourdes, kiu estas psikopedagogino kaj la
estrino de la dulingveca programo de CEAV Jr, lernejo faka pri
infan-instruado en la Federa Distrikto (Brazilo).
La
enmeto de infanoj en dulingvan medion donas plurajn bonaĵojn al
la infana disvolviĝo. Inter ili estas la pliboniĝo de la
parolkapablo kaj la plialtiĝo de la aŭdperceptebleco, krom tio,
ke ĝi plibonigas la strukturigon de la pensado kaj prezentas
novan mondon per malsamaj esprimoj kaj kulturoj.
=========
(Se
la aldonata dua lingvo estas Esperanto, kompreneble povas
rimarkiĝi aliaj plibonigaĵoj, kiel la lingvoludemeco, la pli
firma rekta kaj logika pensokapablo, la pli rapida
frazokonstruado, la esprim-improvizeco, la sento de pens- kaj
parol-sekureco, krom la propedeŭtikeco de Esperanto kiel ponto por la
lernado de aliaj naciaj lingvoj, ktp.
|
FONTO:
ASTRÔNOMOS ANUNCIAM A DESCOBERTA DE PLANETA MUITO PARECIDO COM A TERRA // ASTRONOMOJ ANONCIS LA ELTROVON DE IU PLANEDO TRE SIMILA AL LA TERO
25-08-2016
Um
grupo internacional de astrônomos (liderada pelo astrônomo
Guillem Anglada-Escudé, da Universidade Queen Mary de Londres)
fez um anúncio histórico nesta quarta-feira (24), sobre a
descoberta de um novo planeta bem parecido com a Terra.
A
descoberta está sendo considerada o maior passo até hoje para
encontrar vida fora da Terra.
O
novo planeta chama-se Próxima b. Ele é rochoso em massa parecida
com a da Terra. E, assim como a Terra gira em torno do sol, ele
gira em torno de uma estrela - chamada Próxima Centauri.
O
novo planeta está numa distância dessa estrela em que a
temperatura estimada permitiria a existência de água em estado
líquido na superfície - condição fundamental para vida.
O
novo planeta está a cerca de 40 trilhões de quilômetros da
Terra. Mas em termos de espaço, isso é perto. O que dá
esperança aos cientistas de conseguir capturar uma imagem que
ajude a comprovar se há vida no planeta.
Um
dos astrônomos que participaram da pesquisa é o brasileiro
Cláudio Melo - que deu uma entrevista em espanhol às agências
de notícias. Cláudio explica que, agora, é preciso estudar, por
exemplo, a atmosfera do planeta, a temperatura, buscar algum sinal
de vida: "Só a distância entre o planeta e a estrela não
garante que tem vida lá".
|
Internacia
grupo de astronomoj (gvidata de la astronomo Guillem
Anglada-Escudé, el la Universitato Queen Mary, el Londono) faris
historian anoncon en la lasta merkredo (la 24-a), pri la eltrovo
de iu nova planedo tre simila al la Tero.
Tiu eltrovo estas konsiderata la plej grava paŝo ĝis hodiaŭ por trovi vivon ekster la Tero. La nova planedo estas nomita Proksima B. Ĝi estas roka, kun maso simila al tiu de la Tero. Kaj, same kiel la Tero rondiras ĉirkaŭ la Suno, Proksima B ĉirkaŭiras stelon nomatan Proksima Centaŭro. La nova planedo situas je distanco tia de tiu stelo, ke ĝia probabla temperaturo povas ebligi
la
ekziston de akvo en likva stato en ĝia surfaco – kio estas
esenca kondiĉo por la vivo.
La nova planedo estas 40 trilionojn da kilometroj malproksima de la Tero. Tamen, rilate al la grando de la Spaco, tio estas proksima, kio donas esperon al la sciencistoj kapti bildon, kiu povos konfirmi, ĉu estas vivo en tia planedo. Unu el la astronomoj, kiuj partoprenis la esploron, estas la brazilano Cláudio Melo, kiu donis intervjuon, en la hispana, al novaĵ-agentejoj. Cláudio klarigis, ke nun estas necese studi, por ekzemplo, la atmosferon de la eltrovita planedo kaj ĝian temperaturon, por serĉi iun signon de vivo: “Sole nur la distanco inter la planedo kaj ĝia stelo ne certigas, ke estas vivo tie”. |
FONTO:
*/*/*/*/*/*/*/*/*/
CHINA LANÇA PRIMEIRO SATÉLITE DE COMUNICAÇÃO QUÂNTICA DO MUNDO // ĈINIO LANĈIS LA UNUAN SATELITON POR KVANTUMA KOMUNIKADO EN LA MONDO
17-08-2016
A
China lançou o primeiro satélite de telecomunicação quântica
do mundo na madrugada desta terça-feira, informou a agência
oficial de notícias chinesa Xinhua. O equipamento, chamado Quess
(sigla em inglês para Quantum Experiments at Space Scale), é
um passo importante do país rumo a sistemas de comunicação
completamente seguros, à prova de hackers e espiões.
Com
o apelido de Micius, em homenagem a um filósofo e cientista
chinês do século V a. C., o aparelho pesa 600 quilos e tem
tamanho similar ao de um automóvel compacto.
Esse
tipo de comunicação se baseia no entrelaçamento quântico, um
fenômeno que faz com que, ao interagir, duas partículas se
tornem tão ligadas que qualquer intervenção em uma se torna
perceptível na outra. Assim, qualquer tipo de espionagem deixaria
marcas. “Consequentemente,
é impossível a escuta, interceptação ou corte da informação
transmitida dessa forma”, afirmou a agência Xinhua no
comunicado após o lançamento.
Em
entrevista ao site da revista científica Nature, no início deste
ano, Pan Jianwei, o físico chinês responsável pelo projeto
Quess, afirmou que o lançamento iria expandir os limites do
conhecimento científico.
Projetos
semelhantes reúnem cientistas de países como Canadá, Japão,
Itália e Cingapura em busca de tipos de comunicação mais
seguros que os atuais.
De
acordo com a agência Xinhua, há “perspectivas enormes” para
o uso da tecnologia em áreas militares e financeiras.
|
Ĉinio
lanĉis la unuan sateliton de kvantuma telekomunikado en la mondo,
en la frumateno de la lasta mardo (la 16-a), kiel informis la
oficiala ĉina novaĵagentejo Xinhua.
La objekto, nomata Quess (anglalingva siglo por Quantum
Experiments at Space Scale),
signas gravan paŝon de tiu lando cele al plene sekuraj
komunik-sistemoj, imunaj kontraŭ retpiratoj kaj
spionoj.
Alnomata Micius, kiel omaĝo al ĉina filozofo kaj sciencisto el la 5-a jarcento a.K., la aparato estas 600 kilogramojn peza kaj estas tiel granda kiel kompakta aŭtomobilo. Tia komunik-sistemo baziĝas sur la kvantuma interplektiĝo – fenomeno, kiu igas, ke, interagante, du partikloj fariĝu tiel interligitaj, ke ia ajn okazaĵo ĉe unu iĝas perceptebla ĉe la dua. Tiel, ia ajn spionaĵo lasus spurojn. “Sekve estas neeblaj la aŭskultado, baro aŭ interrompo de transmisiata informo per tiu sistemo” - asertis la agentejo Xinhua, en komunikaĵo, post la lanĉo. En intervjuo al la retejo de la scienca revuo Nature, en la komenco de ĉi tiu jaro, Pan Jianwei, la ĉina fizikisto respondeca pri la projekto Quess, asertis, ke tiu lanĉo ekspansiigos la limojn de la scienca konado. Similaj projektoj kunigas sciencistojn de aliaj landoj, kiel Kanado, Japanio, Italio kaj Singapuro, celante komunikajn sistemojn pli sekurajn ol la nuntempaj. Laŭ la agentejo Xinhua, estas “vastegaj perspektivoj” por la utiligado de tia teknikaĵo en militaraj kaj financaj terenoj. |
FONTO:
************
REFUGIADA QUE VENCEU PROVA NO RIO JÁ NADOU TRÊS HORAS
PARA SALVAR OUTRAS 19 PESSOAS // RIFUĜINTINO, KIU VENKIS EN KONKURO EN RIO, JAM ESTIS NAĜINTA
TRI HOROJN, POR SAVI ALIAJN 19 HOMOJN
07-08-2016
Yusra Mardini, de apenas 18 anos, ficou muito longe de
uma semifinal olímpica ao cravar 1:09.21 na primeira eliminatória dos 100m
borboleta na tarde deste sábado. Mas isso pouco importava. O tempo foi
suficiente para ela vencer sua bateria, a primeira das disputas. Algo
impensável para alguém que, há um ano, nadava para salvar outros 18
refugiados que tentavam escapar da Síria.
"Sem nadar eu nunca estaria viva agora", diz
Mardini.
Em agosto de 2015, ela e sua irmã decidiram que não
dava mais para viver em meio à guerra na Síria. Como muitos, pegaram um barco
para chegar à Europa. No meio do caminho, porém, o motor deste bote parou de
funcionar. Morte quase certa para as duas e outras 18 pessoas.
Quase.
Yusra, sua irmã e outras duas pessoas pularam na água e
nadaram por três horas empurrando o bote até uma ilha na Grécia.
"Eu queria mostrar ao mundo inteiro que depois da
dor, depois da tempestade, vem a calmaria", disse logo após competir e
ganhar sua bateria no Rio de Janeiro.
Sim, Yusra.
Você conseguiu, mostrou ao mundo inteiro que há esperança!
|
Yusra Mardini, havanta nur 18 harojn, iĝis tre malproksima de iu olimpika duonfinalo, atinginte 1:09.21 en la unua elimina konkuro pri papilia naĝo, en la vespero de la hieraŭa tago (sabato, la 6-a). Tamen tio malmulte gravis. Tiu tempodaŭro estis sufiĉa, por ke ŝi venku en tiu faknaĝado, la unua el ĉiuj tiaj konkuroj. Tio estis neelpensebla por ŝi, kiu, antaŭ unu jaro, naĝis por savi aliajn 18 rifuĝintojn, kiuj provis forfuĝi el Sirio.
“Sen la naĝado
mi ja ne estus vivanta nun”, diris Mardini.
En aŭgusto
2015, ŝi kaj ŝia fratino decidis, ke ne plu estas elteneble vivi meze en la
milito en Sirio. Kiel multaj aliaj, ili tiam prenis iun barkon, por transiri al Eŭropo.
Sur la akva vojo, tamen, la motoro de la barko ĉesis funkcii. Tio signis la preskaŭ
certan morton de ili du kaj de aliaj 18 kunirantoj.
Preskaŭ.
Yusra, ŝia
fratino kaj aliaj du homoj ĵetiĝis en la akvon kaj naĝis dum tri horoj, puŝante
la barkon ĝis iu insulo en Grekio.
“Mi volis
montri al la tuta mondo, ke post la doloro, post la tempesto okazas la
senvento”, ŝi diris, tuj post kiam ŝi konkuris kaj venkis en sia naĝofako, en
la nun okazantaj Olimpiaj Ludoj de Rio-de-Ĵanejro.
Jes, Yusra, vi
sukcesis. Vi montris al la tuta mondo, ke estas espero!
|
FONTO:
http://espn.uol.com.br/noticia/619663_refugiada-que-venceu-prova-no-rio-ja-nadou-tres-horas-para-salvar-outras-19-pessoas
===========================================
A ABERTURA DA
OLIMPÍADA DO RIO EM IMAGENS ESPETACULARES // LA MALFERMO DE LA OLIMPIKO EN RIO, PER SPEKTAKLORIĈAJ
PREZENTAĴOJ
06-08-2016
O estádio do Maracanã foi palco nesta sexta-feira da
cerimônia de abertura da Olimpíada do Rio de Janeiro, que contou com muitos
recursos visuais e a presença de grandes artistas da música brasileira.
Cerca de 4.800 pessoas participaram da apresentação,
que começou às 20h. Baseada em temas como sustentabilidade, o sorriso
brasileiro e a "gambiarra", incluiu dança, música, luzes, fogos de
artifício, história e celebridades.
Apesar de Fernando Meirelles, diretor do espetáculo,
ter afirmado mais cedo que o último ensaio antes da cerimônia foi um
desastre, o público no estádio e os milhares de telespectadores ao redor do
mundo assistiram a um show espetacular.
O músico Paulinho da Viola iniciou a cerimônia cantando
o Hino Nacional. A trilha sonora continuou com a participação de artistas
como Elza Soares, Jorge Ben Jor, Marcelo D2, Karol Conká e Zeca Pagodinho,
além de outras músicas que foram do samba, passando pelo maracatu e pelo rap,
até o funk.
Durante "Garota de Ipanema", de Tom Jobim e
Vinícius de Moraes, a modelo gaúcha Gisele Bundchën desfilou pelo palco.
A parte visual buscou representar símbolos brasileiros,
como as florestas, e parte da história do país, começando pelos povos
indígenas e a chegada dos portugueses, passando pelo desembarque dos povos
africanos durante a escravidão e a migração de árabes e orientais.
Também foram retratados o crescimento das grandes
cidades e o trabalho de nomes como o arquiteto Oscar Niemeyer e o paisagista
Burle Marx.
Um dos pontos
altos da cerimônia foi o voo de uma réplica do 14-Bis, de Santos Dumont.
|
La stadiono
Marakanao estis la scenejo, en la lasta vendredo (la 5-a), de la
malfermo-ceremonio de la Olimpiaj Ludoj de Rio-de-Ĵanejro (daŭrontaj ĝis la
21-a de aŭgusto), kiu enkalkulis multajn belvidaĵojn kaj la ĉeeston de
grandaj artistoj de la brazila muziko.
Ĉirkaŭ 4.800 homoj partoprenis en la prezentado, kiu komencis je la 8-a vespere. Bazita sur
temoj, kiel daŭripoveco, la brazilana rido kaj la nomata “gambiarra” (brazileca improviza
solvemeco per malmultaj rimedoj), ĝi inkludis dancon, muzikon, lumojn, artfajraĵojn
kaj historion, krom la ĉeesto de eminentuloj.
Malgraŭ tio,
ke Fernando Meirelles, la direktoro de la spektaklo, diris pli frue, ke la
lasta prov-ludo plene fiaskis, la publiko en la stadiono kaj la miloj da
telespektantoj ĉirkaŭ la mondo vidis mirindegan spektaklon.
La muzikisto
Paulinho da Viola inaŭguris la ceremonion, kantante la brazilan nacian
himnon. Aliaj kanzonoj aŭdiĝis tuj poste, per la voĉo de aliaj artistoj, kiel
Elza Soares, Jorge Ben Jor, Marcelo D2, Karol Conká kaj Zeca Pagodinho, krom diversaj
aliaj muzikaĵoj, kiuj sinsekvis, ekde la sambo, la marakatuo kaj la repo ĝis
la funko.
Dum la
prezento de “Knabino el Ipanemo”, de Tom Jobim kaj Vinicius de Moraes, la
sud-riogranda modelino Gisele Bundchën defilis sur la podio.
La vidmontra
parto prezentis brazilajn simbolojn, kiel la arbaroj kaj parto de la brazila
historio, komencante per la indiĝenaj popoloj kaj la alveno de la portugaloj,
daŭrigante per la elŝipiĝado de la afrikaj popoloj, dum la sklavigo-periodo, kaj
la enmigrado de araboj kaj orientanoj.
Ankaŭ estis
prezentataj la kreskado de la grandaj urboj kaj la laboro de famnomuloj, kiel la arkitekto Oscar Niemeyer kaj la pejzaĝisto Burle Marx.
Unu el la kulminaj
punktoj de la ceremonio estis la flugo de iu repliko de 14-Bis (la unua motorpropulsita aviadilo), de Santos Dumont.
|
FONTO:
http://exame.abril.com.br/estilo-de-vida/album-de-fotos/a-abertura-da-olimpiada-no-rio-foi-espetacular-veja-fotos
*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/
ESTUDANTE CRIA SACHÊ QUE TORNA LEITE ADEQUADO A
INTOLERANTES À LACTOSE // STUDENTINO
KREIS SAKETETON, KIU FARAS LA LAKTON BONA POR NETOLERANTOJ AL LAKTOZO
03-08-2016
A estudante paranaense Maria Vitória Valoto, de 16 anos, criou um produto que pode mudar a vida dos intolerantes à lactose. Com um projeto científico, ela desenvolveu um sachê que torna o leite comum adequado para o consumo daqueles que sofrem da condição.A ideia inicial surgiu de pesquisadores da universidade Unopar, de Londrina, e foi aprimorada pela adolescente junto com a ajuda de seus professores. O produto chamou a atenção de diversas empresas e o Google anunciou o projeto como finalista de sua feira internacional de ciências. A premiação está marcada para setembro de 2016, na sede da empresa, na Califórnia.A capsula do sachê armazena a enzima lactase, substância que "quebra" a lactose (e isso é justamente o que falta no organismo dos intolerantes, provocando alergias ao leite ou a produtos derivados dele). Contudo, o consumo não é imediato: para usá-la, é preciso colocar no leite e esperar até cinco horar para poder consumir o líquido sem lactose.A diferença da cápsula em comparação aos outros produtos já existentes, é não é necessário ingerir nenhum medicamento ou até mesmo comprar produtos sem lactose, a pessoa só precisa comprar as cápsulas e um leite comum.A estudante acredita na simplicidade do processo e pensa em ajudar quem mais precisa, por isso ela criou um produto buscando atingir um grande número de pessoas, de todas as classes sociais.A jovem pesquisadora cursa o 2º ano do ensino médio e já pensa em empregar a ciência em sua profissão. Para ela, a ciência é fundamental para a sociedade, capaz de transformar a vida de diversas pessoas.O que é Intolerância à lactose?A intolerância à lactose, também conhecida como deficiência de lactase, é a incapacidade que o corpo tem de digerir lactose - um tipo de açúcar encontrado no leite e em outros produtos lácteos.A intolerância à lactose acontece como consequência de um outro problema: a deficiência de lactase. Ela ocorre quando o intestino delgado deixa de produzir a quantidade necessária da enzima lactase, cuja função é quebrar as moléculas de lactose e convertê-las em glucose e galactose. |
La brazila studentino Maria Vitória Valoto, 16-jara, kreis produkton, kiu povas ŝanĝi la vivon de la netolerantoj al laktozo. Pere de iu scienca projekto, ŝi ellaboris iun saketeton, kiu faras la ordinaran lakton bona por la konsumado de tiuj, kiuj suferas je tia netolereco. [Saketeto estas la esperanta nomo por tiu pli-malpli kvarcentimetr-kvadrata saketo de salo, teo, spico, sukero aŭ aromaĵo.]La komenca elpensaĵo estis de esploristoj de la Universitato Unopar, en la urbo Londrino, en la ŝtato Paranao, Brazilo), sed ĝi estis plibonigita de la adoleskantino, kun la helpo de ŝiaj profesoroj. La rezultaĵo vekis la atenton de multaj entreprenoj, kaj Guglo anoncis la projekton kiel finaliston en sia venonta internacia foiro de sciencoj. La premiado estas fiksita por septembro 2016, en la sidejo de la entrepreno, en la usona ŝtato Kalifornio.La saketeto entenas la enzimon laktazon, substancon, kiu malkombinas la laktozon. Ĝuste la laktozo estas tio, kio mankas en la organismo de la netoleremuloj, kaj tiu manko kaŭzas alergion al la lakto aŭ al produktoj derivitaj el ĝi (pro la ĉeesto de la laktozo).Tamen, la konsumo de la laktazo ne estas tujpreta: por uzi ĝin, necesas meti ĝin en la lakton kaj atendi ĝis post kvin horoj, por ke oni povu konsumi la likvon sen la laktozo.La diferenco de la saketeto de laktazo, kompare kun la aliaj samcelaj produktoj jam ekzistantaj, estas, ke estas necese engluti neniun medikamenton, nek necesas aĉeti produktojn sen laktozo. Oni bezonas aĉeti nur la saketetojn kaj la ordinaran lakton.Maria Vitória kredas pri la simpleco de la elpensaĵo kaj intencas helpi necesbezonantojn. Pro tio ŝi kreis produkton celante atingi grandan nombron da homoj el ĉiuj sociaj klasoj.La juna esploristino kursas la duan lernojaron de la mezgrada instruado kaj jam pensas utiligi la Sciencon en sia profesio. Por ŝi la Scienco estas esence grava por la socio, kapabla transformi la vivon de multaj homoj.Kio estas netolereco al laktozo?La netolereco al laktozo, ankaŭ konata kiel nesufiĉeco de laktazo, estas la senkapableco, kiun la korpo havas, digesti la laktozon – specon de sukero trovata en la lakto kaj en aliaj laktoproduktoj.La netolereco al laktozo estas sekvo de iu alia problemo, nome la nesufiĉeco de laktazo. Ĝi okazas tiam, kiam la maldika intesto lasas produkti la necesan kvanton de la enzimo laktazo, kies funkcio estas malkombini la molekulojn de la laktozo kaj konverti ilin en glukozon kaj galaktozon. |
FONTO:
http://www.minhavida.com.br/saude/noticias/21171-estudante-cria-sache-que-torna-leite-adequado-a-intolerantes-a-lactose?utm_source=social&utm_medium=facebook&utm_campaign=saude
LIVRO RECEBIDO
NA CADEIA MUDA A VIDA DE PRESO: UNIVERSIDADE // LIBRO RICEVITA
EN LA KARCERO ŜANĜIS LA VIVON DE IU MALLIBERULO
01-08-2016
Um livro mudou a vida de um homem que
estava preso na solitária, nos EUA.
Depois de ler a publicação, o americano Reginald Dwayne Betts, hoje com 35 anos, é um poeta de sucesso e acaba de se formar em Direito pela Universidade Yale, uma das instituições de maior prestígio dos Estados Unidos.Condenado a nove anos de prisão por roubo, quando tinha 16 anos, Reginald recebeu na cadeia uma antologia de poemas escritos por negros, intitulada “Poetas Negros”. “Aquilo mudou minha vida”, disse à BBC.
Um dos poetas que Betts leu foi Etheridge
Knight (1931-1991), que escreveu sobre o período em que passou preso.
“Ele não ficou culpando os outros, mas descreveu seus próprios problemas, experiências e vícios. Ele me fez dar valor à palavra escrita”, diz Betts.
“Knight, em especial, foi um sujeito que
virou poeta na prisão e fez sucesso com seus textos após ser libertado. Ler
ele e outros poetas me fez decidir ser também um poeta.”
Betts diz que isso o ajudou a aguentar o tempo que passou na prisão e, após sua libertação em 2005, o levou para um caminho completamente diferente.Cinco anos depois, ele estava casado, tinha dois filhos e um emprego, estudava Literatura na faculdade e havia publicado livros antes de completar 30 anos.Ele é o autor de “Uma Questão de Liberdade: Memórias de Aprendizado, Sobrevivência e Amadurecimento na Prisão” e das coleções de poemas “Shahid Lê a Palma da Própria Mão” e “Bastardos da Era Reagan”.
Direito
O período na prisão também despertou nele
o interesse pelo Direito, mas ser advogado não era exatamente um objetivo de
vida.
“Quando estava na prisão, havia feito um curso básico de Direito, escrevi uma petição de habeas corpus por conta própria, trabalhei na biblioteca de livros jurídicos. Ao voltar para casa, participei a atuar como ativista. Meu mundo já estava dividido entre Direito e Literatura.“Ele se inscreveu para faculdades de Direito e foi aceito em várias, entre elas quatro das universidades do grupo de elite dos Estados Unidos, a Ivy League, do qual Yale faz parte“Eu havia estado preso, e todos sabiam disso. Mas, quando me formei, fui escolhido para carregar a bandeira e liderar minha classe na entrada da cerimônia. Isso foi muito legal.”
Inspiração
Betts não esconde seu passado dos filhos.
Recentemente, convidado a dar uma palestra na escola do filho mais velho, fez
uma consulta a ele.
“Perguntei o que deveria falar, e ele sugeriu que falasse de mim. Respondi que, se citasse meus livros, teria que abordar meu período na prisão. Ele disse que deveria fazer aquilo, pois poderia ser inspirador para alguém”, diz Betts.
“Então, é meu
filho quem me inspira hoje. Porque é fácil sentir vergonha de alguém que foi
preso, mas ele sabe que alguém pode ter sua redenção: ir para a prisão e
tornar-se uma pessoa diferente. Ele sabe quem sou hoje e que não deveria
esconder os meus erros.”
|
Unu libro ŝanĝis
la vivon de iu viro metita en izolĉelon
(aŭ antikve nomitan ublieton, forgesejon aŭ forgeskelon), en Usono.
Traleginte la publikaĵon, la
usonano Reginald Dwayne Betts, nun 35-jaraĝa, estas plensukcesa poeto kaj ĵus
diplomiĝis pri Juro pere de la Universitato Jalo (en la urbo Nov-Haveno, en
la ŝtato Konektikuto), unu el la plej prestiĝaj institucioj de Usono.
Kondamnite, pro rabo, al naŭ jaroj
da prizono kiam li estis 16-jara, Reginald ricevis en la malliberejo unu
antologion de poemoj verkitaj de nigruloj, titolitan “Nigraj Poetoj”. “Tio ŝanĝis
mian vivon”, li diris al BBC.
Unu el la poetoj, kiujn Betts
legis, estis Etheridge Knight (1931-1991), kiu skribis pri la tempoperiodo,
en kiu li estis malliberigita.
“Li ne restis kulpiganta aliajn,
sed priskribis siajn proprajn problemojn, spertojn kaj miskutimojn. Li igis
min valorigi la skribitan vorton”, diris Betts.
“Knight aparte estis iu, kiu fariĝis
poeto en la prizono kaj furoris pri siaj tekstoj, post kiam li estis
liberigita. Legi lin kaj aliajn poetojn igis min decidi esti poeto.”
Betts diris, ke tio helpis lin
elteni la tempon, kiun li pasigis en la karcero, kaj, post sia liberiĝo, en
2005, irigis lin al vojo tute malsama.
Kvin jarojn poste li estis edziĝinta,
havis du filojn kaj unu oficon, studis Literaturon en fakultato kaj estis
publikiginta librojn, antaŭ ol kompletigi 30 jarojn.
Li estas la aŭtoro de “Demando pri
Libereco: Memoroj pri Lernado, Postvivado kaj Maturiĝo en la Prizono” kaj de
la poemkolektoj “Shahid Legas la Polmon de la Propra Mano” kaj “Bastardoj de
la Epoko de Reagan”.
Juro
La
tempoperiodo en la prizono ankaŭ vekis en Reginald Dwayne Betts la intereson por la Juro, tamen fariĝi advokato ne nepre estis iu
vivocelo lia.
“Kiam mi
estis en la malliberejo, mi partoprenis bazan kurson pri Juro. Tiam mi
skribis peticion por habeas corpus,
proprainiciate, kaj laboris en la biblioteko de juraj libroj. Reveninte
hejmen, mi komencis agadi kiel aktivisto. Mia mondo jam estis dividita inter
Juro kaj Literaturo.”
Li kandidatiĝis
al fakultatoj pri Juro kaj estis akceptita en multaj el ili, inter kiuj kvar el
la universitatoj de la usona elita grupo, nome Ivy League, de kiu Jalo faras parton.
“Mi estis
malliberigita antaŭe, kaj ĉiuj sciis pri tio. Tamen, kiam mi diplomiĝis, tiam
mi estis elektita por porti la flagon kaj gvidi mian kolegaron dum la eniro
al la ceremonio. Tio estis tre ĝojiga.”
Inspiro
Betts ne kaŝas
sian pasintecon al la filoj. Antaŭnelonge, invitite por fari prelegon en la
lernejo de la plej aĝa filo, li konsiliĝis kun li.
“Mi demandis,
pri kio mi devos paroli, kaj li proponis, ke mi parolu pri mi mem. Tiam mi
atentigis lin, ke, se mi mencios miajn librojn, mi devos paroli pri mia tempo
en la karcero. Li diris, ke mi devos fari tion, ĉar tio povos esti inspira
por iu”, diris Betts.
“Do, estas mia filo, kiu inspiradas min nuntempe. Tiel
estas, ĉar estas facile honti pri iu, kiu estis malliberigita, tamen li scias,
ke iu ajn povas havi sian redempton: ekzemple, irinte al la prizono, fariĝi
alia homo. Li konscias, kiu estas mi hodiaŭ, kaj ke mi ne devas kaŝi miajn
erarojn.”
|
Um comentário:
Naturalmente, a coisa deve ser transmitida ludicamente, sem pressão, sem rigor, sem interferir no ritmo normal de desenvolvimento da criança, para que a criança cresça sonhando com o tempo em que usará a segunda língua fora de casa, não com o tempo em que deixará de usar a segunda língua para sempre. // Kompreneble, la afero devas esti instruata lude, sen premo, sen rigoro, sen ŝanĝi la normalan disvolviĝon de la infano, por ke la infano kresku revante pri la tempo, kiam li uzos la duan lingvon ekster la hejmo, sed ne kun la tempo, kiam li maluzos la duan lingvon definitive.
Postar um comentário