segunda-feira, 16 de fevereiro de 2015

KIEL ONI PREPARIĜU, POR PUBLICI SIAJN REDAKTAĴOJN EN ESPERANTO?

KIEL ONI PREPARIĜU, POR PUBLICI SIAJN REDAKTAĴOJN EN ESPERANTO?

Josenilton kaj Madragoa

Verki skribe estas arte; arte pri la enhavo kaj arte pri la formo. La gramatiko estas negrava, sed ĝi bezonas esti plej eble perfekta, por ne aperi antaŭ la okuloj de la publiko. Se teksto estas sen ia ajn groteska eraro, neniu rimarkas la ĝustajn formojn de ĝi en ties tuto, sed unu sola tia eraro rapide vekas la atenton eĉ de duonanalfabetoj kaj povas tuje kompromiti la legindecon de la produktaĵo.
Pro tio estas anonime grava la arto de la reviziado en la nuntempo.
Antaŭlonge, kiam ni ne povis revizii niajn skribaĵojn antaŭ ol presi ilin, la afero de la verkado estis multe pli malfacila, bezonanta veran talenton kaj mensajn skizojn antaŭ la tajpado de ĉiu frazo (escepte de la geniuloj kaj de la sensitivuloj, kiuj daktilografis inspirite aŭ motivite de la diino de la literaturo). Tial (estas dirate, ke) Victor Hugo avertis jene: "Verkistoj, meditu multe kaj korektu malmulte. Faru viajn skrapaĵojn en via propra cerbo."
Grava problemo estas, ke, almenaŭ en Brazilo, preskaŭ ne ekzistas metiistoj pri reviziado de esperantaj amatoraj tekstoj. La redaktantoj kiuj ne estas je la nivelo de postulado de la eldonejoj, mem revizias (kiam ili revizias) siajn tekstoproduktojn kaj tuje publicas ilin en la eldonejon de la popolo (en Interreton), (multfoje farinte nur unu rapidan kaj supraĵan revizion). Ŝajnas, ke tio estas nekontestebla fakto, ĉu ne?
Unu trajto de ĉiu amatoro estas tuje publici sian ĵus redaktitan tekston, estante tiu ĉi ankoraŭ varma, kruda, plena je grasaĵoj kaj superfluaj ripetaĵoj kaj kun multa manko de koĥereco. Estas terure! Mi mem ankoraŭ ofte pekas pri tio. Kiel rezulto aperas tekstoj kun multaj krudaj eraroj, kelkaj eĉ skandalaj, enprizonigaj sen rajto al intima vizito, krom aliaj fuŝaĵoj, malkoĥeraĵoj, tedaĵoj, dormigaĵoj ktp.

“Verki estas la arto fortranĉi vortojn.” 
– Carlos Drummond de Andrade

Ideale estas revizii tri fojojn; la unua, serĉe de deliktaj eraroj; la dua, serĉe de stilaj plibonigendaĵoj; kaj la tria, prefere en la sekvanta tago, por fari eltranĉojn de troaĵoj (ne devige en tiu preciza ordo).

Nu, erari en redaktado estas home. [Sed publikigi erarojn ne ĉiam estas pardoninde. ] Estas atribuita frazo al la brila brazila juristo, oratoro kaj verkisto Ruy Barbosa (la Patrono de la Kulturo en Brazilo), ke ne ekzistas skribisto, kiu ne eraras (certe ankaŭ pro tio, ke ne ekzistas lingvo nek homo perfekta). Pli radikale, en la libro “Korespondaĵoj de Fradique Mendes”, de la portugala verkisto Eça de Queiroz, estas dirate, ke neniu scias skribi (pro la neprecizeco kaj ne plena vortigebleco de la homa lingvo). Konsole, ĉu ne? [Se li estus koninta Esperanton, li certe estus malpli radikala aŭ malpli ĝeneraliga, almenaŭ sub la sama sinpravigo.] Per sama diapazono, amiko nia, kiu estas portugallingva reviziisto de studentaj redaktaĵoj diris, ke ne ekzistas reviziisto, kiu sukcesas vidi cent procentojn de la eraroj en iu longa teksto, ĉefe se temas pri plenmakula redaktaĵo.
[Kompreneble la spertaj aŭ artaj tekstistoj malofte pasigas krudajn gramatikajn erarojn. Kun la tempo ili fariĝas naturaj gramatikistoj. Iliaj eraroj estas plej ofte stilaj, kelkaj el kiuj eĉ intencaj, aperantaj kiel esprimaj efektoj kaj eĉ plibeligantaj la finan produkton (kio dependas aparte de tio, kiu aŭtoras la tekston ).]

Kompreneble, post kelka tempo da metoda kaj persubstreka legado, oni povos konstati, ke kelkaj esprimoj en libroj de la alta literaturo povus esti pli trafe aŭ pli precize skribitaj, ol kiel ili aperas tie. Nu, ni devas ĉiam teni en la menso, ke ankaŭ Esperanto estas homa lingvo; ke la grandaj kaj ĉies respektataj tekstoj estis verkitaj de homoj, kiuj estis, do, eraremaj, kiom ajn spertaj kaj intelekte superaj ili estis. Eĉ en FUNDAMENTA KRESTOMATIO oni povas rimarki kelkajn eraretojn, kiuj, tamen, estas sufiĉe nerimarkindaj kaj apenaŭ rimarkeblaj. Iel ajn, fakte estas, ke tiu baza libro, kiel etendaĵo de LA FUNDAMENTO DE ESPERANTO, estas modelo sekvenda de ĉiuj, ĉie kaj ĉiam. Do, eventualaj eraretoj en ĝi fariĝis ĝustaĵoj, nome de la eterna unuformeco de la lingvo. Alie, se Esperanto estus tiel erudicie perfektema kiel ekzemple Volapuko, ĝi certe jam estus same pereinta aŭ estus limigita al rondoj de pedantaj intelektuloj.


Nu, la fakto estas, ke tekstojn de komencantoj aŭ de nekonatuloj oni eklegas tuje serĉantaj gramatikajn erarojn, por pritaksi, ĉu ili estas ja legindaj aŭ ne. Se erari estas home, serĉi alies erarojn estas homege.
Tial estas tre grave, ke la komencanta kaj ankoraŭ nekonata verkisto mem, kvazaŭ profesie, netigu siajn tekstojn plej eble perfekte, por helpi la reviziiston helpi lin kaj eĉ por allogi legantojn kaj aparte eldonistojn. Li nepre helpiĝu de la elektronikaj reviziiloj kaj korektiloj. [Ni, tie ĉi en nia redakto-metiejo, neniam malbezonas la programojn Esperantilo kaj Lingvohelpilo.]

Estas interese diferencigi REVIZII de KOREKTI. Revizii estas fajnigi, atentigi la skribinton pri iu aŭ alia erareto, kiun tiu ĉi faris en la tuto de sia teksto. Plej normale. Sed estas esperinde, ke la skribinto mem faris siajn tavolojn da revizio, de la plej malkrudigaj ĝis la plej fajnigaj. Siavice, korekti estas ĝuste tio, kion kelkaj pigraj aŭ malatentemaj skribistoj volas, ke la reviziistoj faru pri iliaj tekstoj. Tio estas, ili lasas tekston kun averaĝe unu eraro en ĉiu frazo, neglekteme, eĉ se ili mem kapablas korekti, kaj esperas, ke la reviziisto/revizianto forigu ĉiujn stumblaĵojn kaj preparu, preferinde formatante, la tekston por la publikado. En vero ili tute ne scias skribi, aŭ ne estas intimaj kun la gramatiko, eĉ se iu aŭ alia estas bona argumentisto, bona pensisto, kreiva pri ideoj aŭ lerta imagpovulo. Povas esti ankaŭ ke iu tia ĝenulo estas duonanalfabeto pri la dua lernita lingvo, aŭ laciĝis post la studado de la unua leciono de la gramatiko, sed iluzie kredas sin kapabla miregigi la mondon per sia teksto, kaŝe esperante, tamen, ke iu bonvola kaj amika revizianto korektu kaj plibeligu lian pleneraran malneton. Estas same normale. Erari estas home, same kiel iluziiĝi.
Unu el la kvalitoj de bona reviziisto estas la pacienco, kio pli altiĝas, se temas pri teksto ja publikinda pro sia granda utileco, neceseco aŭ beleco. Antaŭ tia malneto, ĉiu klopodo de korektado povas valoregi la penon, eĉ se en ĝi svarmas forigendaj gramatikaj krimoj.

Laŭ la forma vidpunkto, la bona teksto, do, ne estas tiu, kiu montras neniun eraron, sed estas tiu, kiu montras minimuman kvanton da eraroj, jen gramatikaj, jen stilaj, jen literaturaj. Teorie. Se oni ne estas talenta stilisto nek literaturisto, sed volas aŭ bezonas skribi al iu publiko pri io ajn, kion li opinias publikinda aŭ publikenda, li klopodu por almenaŭ skribi konforme kun la normoj de la baza gramatiko, kiu en Esperanto estas tre simpla kaj facila.

****

Kiuj estas, do, la bazaj konsiloj por la komencanto en la skribarto, sed kiuj ankoraŭ ne sufiĉe bone posedas la lingvon Esperanto? [Kompreneble tie ĉi ni direktas nin al tiuj, kiuj ne estas geniuloj pri verkado de tekstoj. Tiuj ĉi bezonas multe malpli da peno kaj tempo por atingi verkecan redaktostilon, sen notindaj eraroj, tuj dekomence.]

Antaŭ ol komenci verki tekstojn por diskonigado, estas nepre necese, ke la skribonto, antaŭ ol ĉio, profunde, sisteme, discipline kaj regule elstudu pezan, dikan kaj senbildan gramatikon de Esperanto, de la unua ĝis la lasta leciono, ĉiutage, sen rapidemo, oferante, se necese, la TV-dramserion de la 8-a. Simple. Kaj li faru ĉiujn proponitajn ekzercojn de la libro, prefere skribante per krajono aŭ globkrajono, kiel en la malnovaj tempoj.
[Tiel estas, ĉar, laŭ la gramatika vidpunkto, skribi estas malsama ol paroli. La parola lingvo estas senbrida, senkontrola, emocia, forte intuicia, kies kontraŭnormaj eraroj estas normalaj. Kontraŭe, la skriba lingvo estas intime alkroĉita al la normoj de la gramatiko, de la stilo kaj eĉ de la literaturo (ĉefe se temas pri Esperanto, kies ĉiu nova teksto, ideale, devas aperi kiel aldono al la Fundamento). Krome, kio estas dokumentita, por kunkonsistigi la eternecon de la lingvo, tio estas la skribitaĵoj, ne la parolaĵoj, kiuj flugas kun la vento. Tio estas pli evidenta pri Esperanto, kies unua etapo de lernado estas la legado, kaj kies modelo de esprimado kuŝas en altstila literaturo, diference de la naciaj lingvoj, en kiuj oni unue lernas aŭskulti kaj paroli la hejman kaj tute liberan lingvon kaj nur poste lernas legi kaj skribi la formalan lernejan lingvon. Kompreneble, ju pli oni penas skribi bone, des pli oni parolas bone, kiel natura sekvo, en ĉiu lingvo. Pro la universaleco kaj unuformeco de Esperanto, ĉiu kiu skribas publike devas nutri en si la senton de kunrespondeco por la gvardio de tiu karakterizo, eĉ se li arte kaj lerte intermiksas en sia tekstoproduktado sian personan stilon.]
Kaj ĉio tuta nur por skribi plej eble simple. Oni devas elkoni profunde la lingvon, por esprimiĝi simple, milde kaj delikate.
Neniu iluziiĝu: oni atingas la simplecon nur post multa laboro.” – Clarice Lispector.

****

Dum la procedo de trastudado de Esperanto pere de iu serioza kaj gravmiena libro, estas alte konsilinde, ke la ellernanto skribu improvizajn frazojn for de la ekzemploj de la lernolibro, sed kun samaj strukturoj.

Alia bona rimedo estas fari almenaŭ unu tutan kopion de LA FUNDAMENTO DE ESPERANTO. Tio multe helpos en la enkapigo de la ĝustaj kaj modelaj bazaj esprimformuloj de la lingvo.

[Kompreneble, se iu jam kredas sin preta komenci verki kaj publikigi siajn produktaĵojn tuje, sen bezono de tiu tuta prepariteco, des pli bone. La mondo atendas lian vort-ekspozicion.]


Post tiu elstudado, fininte la lastan lecionon, oni povas komenci redakti kaj publici siajn laŭ li ĉies interesajn kaj diskonigindajn tekstojn.

Tamen, ripete, antaŭ ol publici ĉiun tekston, oni devas mem revizii ĝin, almenaŭ trifoje, frazon post frazo. Oni konsideru, ke ĉiu frazo estas en si unu individua teksto. Ĝi meritas plenan atenton. Oni eĉ devas fari enkadrigon de ĝiaj sintagmoj en specon de morfosintaksa liniilo, laŭ tiu ĉi simplega kaj baza ekzemplo, (kiu povas esti ekspansiigita de fakuloj pri gramatiko):
  


****

Se, post kiam li havos plenan certecon, ke la fina rezulto de la skribado estas centprocente perfekta, li povos submeti ĝin al alies revizio, des pli bone. Se tio ne eblos, do, okazu tio, kion Dio volas. Ni ne povas fali en la sindromon de pedantismo. 
[Laŭ ni jam skribis antaŭe, en alia artikolo, estas grave ne doni malsanecan gravecon al la perfekta skribado, nek en originalo, nek en traduko. Ni rememoru pri la genia brazila romanisto João Guimarães Rosa, kiu, en la kvina eldono de sia “Granda Sertono – Vojetoj”, ankoraŭ faris korektojn per skribilo en la ekzemplero, kiun li ricevis. La granda brazila prozistino Clarice Lispector, doninte siajn originalojn al la reviziisto, petadis al li, ke, post lia laboro, ili iru rekte al la eldonejo, ĉar ŝi tute ne volis scii tion, kio estis korektita. La granda argentina majstro pri la rakonto, Jorge Luís Borges, konsiderata de multaj kiel la plej bona pri tiu literatura genro en la mondo, diris, ke “Ni publikigas, por ne pasigi la vivon korektante malnetojn. Tio estas, ni publikigas iun libron, por liberiĝi de ĝi.”
El tio oni povas rezoni por la jena komforta premiso: ĉiu frazo jam publikita ĉiam povus esti skribita pli bone, aŭ kun pli da precizeco, aŭ kun pli da estetiko, aŭ kun pli da miregaĵoj, jen en la originalo, jen en la traduko. Grave, do, estas navigi en la arto kaj kundividi siajn vojaĝojn kun la aliaj, en la stato, en kiu la ŝipo kaj la maroj troviĝas. Aliflanke, vivi en la ĝustega mondo, malvarme objektiva, notarieca kaj neriproĉeble kravatumita, estas negrave, ne estas necese.
Same, kion ni neniam devas, estas tio, lasi iri al la gramatikaj havenoj kaj al aliaj literaturaj ŝipoj, serĉe de apogo, de riparadoj, de vortaraj fueloj kaj de plibonigoj al niaj skribaj veturiloj.]


****

Rilate al la skribarto, la granda avantaĝo de Esperanto, kompare kun la naciaj lingvoj, estas, ke teorie, post kiam oni ellernis profunde ĝian tutan gramatikon, oni havas multe malpli da probableco erari en tiu lingvo, ol en sia nacia lingvo. Unue, en Esperanto, ĝenerale ĉiuj morfemoj ĉirkaŭ radikoj (afiksoj kaj gramatikaj finiĝoj) havas fiksajn kaj klarajn signifojn (la stabileco de la morfologio). Due, la sintagmoj estas klare montrataj, aŭ per la aldono de specifaj morfemoj aŭ per la apudiĝo de koncernaj prepozicioj (la stabileco de la sintakso). En Esperanto tiuj distingoj estas regulaj, sekuraj kaj universalaj, kiel la lingvo mem. Do, koninte la signifajn morfemojn krom la radikoj kaj la markilojn de la sintagmoj, oni havas ĉion favoran, por skribi firme kaj senerare. Lia redakto eĉ povos esti simplega, peza aŭ sengracia, sed ĝi estos ĉiam konforma al la bazaj reguloj de la lingvo.

****

Laŭ antaŭe dirite, la eraroj ĉiam estos neeviteblaj, ĉar kiuj skribas, tiuj estas homoj, ne robotoj. Ĉefe pri Esperanto, la erareco plej ofte ne estas en la lingvo, sed en onia malatento, malkono aŭ blindeco en la momento de la redakto aŭ de la memrevizio. Estas home nature. Tamen, ju malpli da eraroj aperas en teksto de novulo, des pli tio montras, ke li bone, serioze kaj metode ellernis la lingvon.

Por brazilanoj, ekzemple, la plej rekomendinda gramatiko, niaopinie, estas “ESPERANTO SEM MESTRE”, de Francisco Valdomiro Lorenz (elŝutebla el http://www.febnet.org.br/wp-content/uploads/2012/06/EsM-p.pdf).

Paralele al tio, estas nepre necese, eĉ devige, ke oni legu multe da klasikaĵoj el la alta literaturo, komence de FUNDAMENTA KRESTOMATIO (elŝutebla el http://www.elerno.cn/elibro/fundamenta_krestomatio.pdf), kiu ideale estu ree legata kiel la unua libro en ĉiu jaro, dum multe da jaroj.
Kaj preferinde oni legu ilin en sia papera versio, ĉar la cerboj de ni, plenkreskuloj, ankoraŭ ne darvine adaptiĝis al la virtualaj medioj. La teksto sur papero ankoraŭ estas cerbe pli asimilebla ol la teksto sur ekrano, tio por ne paroli pri la didaktika substrekebleco de la unua formo. [La plej junaj legantoj, nome tiuj malpli ol 14-jaraĝaj, eble havas pli da facileco legi sur ekranoj longan tempon, kaj sen laciĝo, ĉar ili havas kvantumsaltigan aparaton en la cerbo, kiu favoras ilin pri tio. Sed tio estas hipotezo por alia artikolo. ]


****

Bone ankaŭ estas skribi milde, sen la prema kaj pedanta zorgumado pri perfekteco, inspirite, kaptante la bonajn ideojn, esprimojn, dirmanierojn kaj eĉ tutajn gramatikajn solvojn, kiuj kutime aperas en la surfaco de la menso, venintaj el la profundo de la memoro (kio vastiĝas pli kaj pli per la senĉesa legado) aŭ el la pensondoj vagantaj tra la spirita aero ĉirkaŭ aŭ super la redaktanto. Ju pli spirite kaj inspirite envolvite oni skribas, des pli probable li pretigos sin kapti tiajn intuiciaĵojn.

****

En la fino de la finoj, post la profunda ellernado de la esperanta gramatika teorio, kio plej validas, tio estas la senĉesa praktikado, kaj de la skribado, kaj de la legado, ĉiutage, havante kiel staĝoperiodon la tutan enkarnan vivon.


Atendante viajn korektoproponojn al tiu amatora kaj nefakula rezonaĵo, kiu havas siajn erarojn, kaj forme kaj enhave, mi dankas vin pro via ĝentila kaj pacienca atento.


2 comentários:

Cindio disse...

Eble mi aŭdacas, sed mi volas mencii, ke la 'eldonejo de la interreto' estas foje uzita por konversacii tekste. Miaj blogaĵoj estas spontanaj rimarkoj aŭ publikaj notoj. Polurado kaj reviziado forviŝus la familiarecon.
Mi vidas komentojn de ĝentilhomo en ipernity.com, sub blogaĵoj - tiu homo prikomentas, ke la verkinto bonvole jam ne verku esperantlingve ĝis ŝli povos verki senerare. Li jam senesperigis unu el miaj amikoj.....
Do, unuflanke, mi komprenas kaj akceptas vian konsilon zorgeme skribi. Sed aliflanke, ĉagrenas min bridi tekstan parolon per rigoreco. Sed...ĉu ekzistas alia flanko? Ne, tempas akordigi la pensojn. Oni povus uzi etikedojn por distingi inter formalaj kaj neformalaj verkoj.

Josenilton kaj Madragoa disse...

Cindio, via ideo estas brila! Interkonsenti distingilo inter formala teksto kaj neformala aux parola teksto. Dankon!