terça-feira, 3 de fevereiro de 2015

ĈIU EL NI ENRETIGU AMASE KAJ SENĈESE SIAJN ESPERANTAJN AŬ PRIESPERANTAJN TEKSTOPRODUKTOJN

ĈIU EL NI ENRETIGU AMASE KAJ SENĈESE SIAJN ESPERANTAJN AŬ PRIESPERANTAJN TEKSTOPRODUKTOJN

Josenilton kaj Madragoa

Iam Gilbert René Ledon diris al mi, ke pri ĉio oni devas publikigi en Esperanto. Se certa teknika libro, ekzemple, ne furoros, nek havos minimuman publikon, ne gravas. Gravas, ke ĝi aperu kaj restu sur bretoj, kiel akireblaĵoj, tiel ke neniu povos diri, ke tia aŭ tia alia temo ne legeblas en Esperanto. Kaj li mem, kiel inĝeniero, presigis multajn verketojn pri teknikaĵoj, tio en tempo antaŭa al la disvastigebleco de Interreto.

Surbaze de tiu konsilo, de kelkaj jaroj mi skribas kaj publicas miajn ideojn kaj tradukojn en Esperanto, sed mi faras tion rekte en Interreto, ĉefe pere de mia blogo. Estas certe, ke mi havas tre malgrandan publikon, sed almenaŭ unu leganto estas fidela, lojala kaj konstanta, nome: mia blogo mem.

En la antaŭinterreta geologia pratempo la amatoraj verkistoj kaj tradukistoj spertis multan frustracion kaj eĉ ekzistadan krizon pro tio, ke ili ne sukcesis furori per siaj publicaĵoj, aŭ pro tio ke ili eĉ ne sukcesis publici siajn, laŭ ili, publicindaĵojn.

Unu konsolo nuntempa, kion ebligas la popularigitaj interkomunikadaj teknologiaj rimedoj, estas tio, ke oni simple publicu en la universampleksa revuo nomata Interreto siajn tekstojn/sonaĵojn/videaĵojn kaj lasu ilin je la dispono de la mondo, en liaj prefere senpagaj blogoj, jutubovideoj, fejsbukaj paĝoj aŭ vikipediaj paĝoj, interalie.

Pli larĝasence, mi pensas, ke ĉiu amatora pensisto aŭ pensulo, kiu agadas intelekte por Esperanto, nepre devas publici siajn esperantaĵojn en unu el tiaj menciitaj virtualaj medioj kaj/aŭ en aliaj ne menciitaj tie ĉi (ĉefe se li ne havas monon por presigi librojn aŭ libretojn aŭ por gravurigi diskojn, aŭ se iliaj tekstoproduktoj ne estas je la nivelo de la grandaj profesiaj revuoj).
Li povas aŭdaci sendi siajn enretigitaĵojn al potencialaj interesatoj, de tempo al tempo (por ne ĝeni ilin), aŭ povas, minimume, fiksi definitive la ligilon de sia interreta breto (blogo, jutubovideo, fejsbuka paĝo aŭ vikipediaj paĝoj) malsupre de la skribejo de siaj retmesaĝoj. Se ne eĉ unu ricevanto degnos malfermi liajn esperantaĵojn, li povos dormi en paco kaj sen ekzistada krizo, kun la certeco, ke li diskonigis sian kontribuon por savi la universon. Se neniu legis ĝin, la problemo estas de tiu ĉi, ne lia. [He-he-he!]

Ĉar la konkurenco pri legindaĵoj estas pli kaj pli granda kaj selektiga en la virtuala nuntempo, kompreneble ju pli oni plibonigos, forme kaj enhave, siajn publicontaĵojn, des pli probable li havos legantojn. Tamen, dum tia plibonigeco ne montriĝos sufiĉe kontentiga kaj profesinivela, li daŭre devas publici ĉion, kion li havas, en la stato en kiu ili troviĝas. La bazaj kaj observendaj kondiĉoj estas nur, ke la publicintaĵoj plej eble obeu la bazajn gramatikajn regulojn, kaj ke ili estu pozitivaj tekstoj, kiuj harmoniu kun la spirito de Esperanto mem. Estas rekomendinde, ke oni evitu skribi (almenaŭ publike) antaŭjuĝajn aŭ antaŭjuĝovekajn aferojn. Ke oni evitu temigi malamajn aŭ malamigajn aferojn, sed ĉiam profitu la oportunon por diskonigi esperajn aŭ esperigajn vortojn/sonojn/bildojn/videojn pri ĉio ajn interesa kaj rilata kun la lastatempaj bonaj pensaĵoj kaj esperoj de la nuntempa geotransira homara generacio.
Ideale estus, ke Esperanto ĉiam ligiĝus, rekte aŭ nerekte, al bonaj memoraĵoj, kaj ke ĝi ĉiam asociiĝus kun paco, harmonio, interrespekto kaj aliaj pozitivaĵoj, tiel ke, se iu ekkontaktiĝus kun esperanta teksto, li tuj elvokus en la menson agrablan senton, submemorante, ke iam antaŭe li legis plaĉan interesaĵon en Esperanto aŭ kiel traduko el Esperanto. Tio estas NLP-aĵo.

Tamen, iel ajn, ĉion, kion ni trovos bela, utila, necesa, pensiga, sentiga kaj urĝa al la konado aŭ sento de aliaj homoj, ni devas fiksi, dokumentigi en niaj kutimaj interretaj medioj, kaj diskonigi al aliaj homoj, en Esperanto aŭ dulingve. Se ne okazos alies minimuma reago al tiu bonintenca arta, artefarita aŭ informa produkto, ne gravas. La tekstoproduktinto plibonigu, plirafinu, plistiligu, plibone formatigu kaj plimultmediigu sian venontan montraĵon.

Certe estas, ke, se iu havas plendemokratian, sencenzuran kaj senpagan rimedon por publici siajn pensoproduktojn, li neniam plu havos motivon por frustriĝi, kaj ankaŭ faros bonan servon por la disvastigado de Esperanto.

Ĉiu e-isto estu natura propagandisto de la Internacia Lingvo, per siaj tekstoj, ĉefe se li povos publici ambaŭlingve siajn aferojn. Eĉ se liaj legantoj ne komprenos Esperanton, almenaŭ ili scios, ke la sendinto estas esperantisto kaj ke Esperanto estas vivanta en la mondo. Se ĉiuj interretaj esperantistaj tekstoproduktantoj farus tion, Esperanto mem furorus multe pli inter la plej uzataj lingvoj de la virtuala mondo kaj, oblikve, de la realhoma mondo. Tial, anstataŭ 247.000.000 da retejoj kun la nomo Esperanto (laŭ informo en la 3-a de februaro 2015), Guglo montrus la duoblon de tiu nombro post unu jaro; kaj anstataŭ la 26-an lokon, Vikipedio estus okupinta la 13-an lokon inter la lingvo-versioj de Wikipedia, post unu jaro.

La amatora esperantista pensulo, artisto aŭ komunikisto estas antaŭ ol ĉio fortulo. Li rezignas neniam, simple ĉar... li ne bezonas rezigni, se li havas blogon, jutubokonton, fejsbukan paĝon aŭ vikipediajn paĝojn.


4 comentários:

Cindio disse...

Vi daŭre levas la kandelon.

Blogdopaulo disse...

Mi konsentas. Per tio, oni kreos Esperantan kulturon, nome la tutan produktajharon de Esperantistoj. Tio estas grava por la lingvo kaj precipe por ties uzantoj.

Anônimo disse...

Mi konsentas kun rezervoj:
anstataŭ iele-trapele publici ĉion, oni publicu nur bonkvalitan materialon, tiel el la vidpunkto morala kiel el la vidpunkto gramatika kaj redakta. Tial estas gravege, ke antaŭ ol publici tekston en interreto oni reviziu au revizigu ĝin.

Antonio Felix disse...

Kara Josenilton. Mi gratulas vin pro tre opornuna artikolo. La disvastigado de la lingvo Esperanto estas bona rimedo por la homoj scii pri la lingvo. Sed, por publikigi tekston en Esperanto estas grava revizi ĝin. Kiu faros tion?