En la nokto de la 13-a de Majo 2025, je la 21:45, la mediumo, spiritisma oratoro kaj ambasadoro pri la paco en la mondo Divaldo Pereira Franco, en la aĝo de 98 jaroj, forlasis la terkruston kaj reiris al la Spirita Patrujo. Li dediĉis sian enkorpan ekzistadon al la disvastigo de la Spiritisma Doktrino kaj al la amo al la proksimulo, en Salvadoro - la ĉefurbo de la brazila ŝtato Bahio, kaj tra la mondo.
La funebra vigilo de la mort-restintaĵoj (laŭ la tradicia popola kutimo) okazis en la sport-salono de la Restadejo ĉe la Vojo (Mansão do Caminho), de la 9-a ĝis la 20-a horo, en la 14-a de Majo (merkredo). La entombigo okazis en la posta tago, la 15-an de Majo, je la 10-a matene, en la Tombejo Bosque da Paz.
Naskiĝinte en la 5-a de Majo 1927, en la bahia urbo Feira-de-Santano (110 km for de Salvadoro), Divaldo
Franco estis mediuma psikografo de pli ol 260 spiritaj verkoj, kun pli ol 10 milionoj
da ekzempleroj venditaj kaj tradukitaj al 17 lingvoj, inkluzive de Esperanto. La
tuta monprofito de la vendado de tiaj verkoj estis direktita al la sociaj helpfaroj de la Restadejo
ĉe la Vojo kaj ankaŭ al aliaj karitataj institucioj. Li faris pli ol 20 mil
prelegojn en pli ol 2500 urboj kaj 71 landoj. Liaj psikografaĵoj, de pli ol
200 Spiritaj aŭtoroj, inkluzive de Joanna de Ângelis, konsolas kaj inspiras
milionojn da homoj tra la mondo.
Kune kun Nilson de Souza Pereira (forpasinta en 2013), li fondis la
Spiritisman Societon Vojo de la Elaĉeto (Centro Espírita Caminho da Redenção),
en 1947, kaj la Restadejon
ĉe la Vojo, en 1952. Ĉi tiu institucio, situanta en malriĉa kvartalo de Salvadoro,
estas komplekso de 44 konstruaĵoj, kie ĉiutage pli ol 5000 personoj — infanoj,
junuloj, plenkreskuloj kaj maljunuloj — ricevas materian, edukadan kaj spiritan
asiston.
Karese nomata "Onklo Divaldo", li adoptis pli ol 685 infanojn,
kiuj kreskis en la loĝdomoj de la Restadejo ĉe la Vojo. Pro sia sindediĉo
al humanecaj aferoj, li ricevis pli ol 800 honoraĵojn de kulturaj, sociaj,
religiaj, politikaj kaj registaraj institucioj.
Lia tuta bonfara heredaĵo restas kiel lumo gvidanta la vojon
de tiuj, kiuj serĉas konsolon, esperon kaj spiritan lumon.
Nenhum comentário:
Postar um comentário