quarta-feira, 19 de março de 2025

ESPLORISTOJ TROVIS LA ORIGINON DE ĈIUJ HINDEŬROPAJ LINGVOJ // PESQUISADORES ACHAM ORIGEM DE TODOS OS IDIOMAS INDO-EUROPEUS




https://www.dw.com/pt-br/pesquisadores-acham-origem-de-todos-os-idiomas-indo-europeus/a-71953112

 

A notícia da DW Brasil relata que pesquisadores do Instituto Max Planck de Antropologia Evolutiva, na Alemanha, e da Universidade de Harvard, nos EUA, publicaram um novo estudo na revista Science que fortalece a teoria da Anatólia como a origem de todas as línguas indo-europeias.

Utilizando uma vasta base de dados de árvores genealógicas de línguas e registros históricos, os pesquisadores combinaram evidências linguísticas e históricas para mostrar que as línguas indo-europeias se originaram na Anatólia (atual Turquia) há cerca de 8.100 a 9.500 anos. Essa conclusão antecipa em milhares de anos a hipótese alternativa de que as línguas se espalharam a partir das estepes pônticas (região entre o Mar Negro e o Mar Cáspio) há cerca de 6.000 anos, juntamente com a expansão da cultura Yamnaya, associada à domesticação de cavalos e ao uso de rodas.

O estudo, portanto, oferece evidências robustas que apoiam uma origem mais antiga e um processo de dispersão diferente para a família linguística indo-europeia, que inclui línguas faladas por bilhões de pessoas hoje, como inglês, espanhol, hindi e persa.

 

Laŭ novaĵraporto de DW Brasil, esploristoj de la Instituto Max Planck pri Evolua Antropologio, en Germanujo, kaj de la Universitato Harvardo, en Usono, publicis novan studaĵon en la scienca revuo Science, kiu plifortigas la teorion pri Anatolio kiel la devenloko de ĉiuj hindeŭropaj lingvoj.

Uzante ampleksan datenbazon de lingvaj genealogiaj arboj kaj ankaŭ historiajn registraĵojn, la esploristoj kunigis lingvistikajn kaj historiajn pruvaĵojn, por elmontri, ke la hindeŭropaj lingvoj devenis el Anatolio (nuntempa Turkujo) antaŭ proksimume 8.100 ĝis 9.500 jaroj. Tiu konkludo antaŭenigas je jarmiloj la alternativan hipotezon, laŭ kiu la lingvoj disvastiĝis el la pontikaj stepejoj (regiono inter la Nigra Maro kaj la Kaspia Maro) antaŭ proksimume 6.000 jaroj, kune kun la disvastiĝo de la Jamnaja kulturo, asociita kun la malsovaĝigo de ĉevaloj kaj la utiligo de radoj.

La studaĵo do prezentas solidajn pruvojn, kiuj subtenas ankoraŭ pli antikvan devenon kaj malsaman distribuiĝprocezon por la hindeŭropa lingvofamilio, kiu inkluzivas lingvojn parolatajn nuntempe de miliardoj da homoj, kiel la anglan, la hispanan, la hindian kaj la persan.

 

 

 

Nenhum comentário: