segunda-feira, 10 de junho de 2024

KIAM ONI UZAS LA ESPRIMOJN PROCENTO DA KAJ PROCENTOJ DE LA

 PRI PROCENTO DA

En la literaturo la esprimo PROCENTO DA estas uzata nur, kiam procento signifas parton. Ekzemple:

La procento da saĝo estas tre malgranda (O percentual de inteligência é muito pequeno)

La fluigo de emanaĵo povos obei procedon kun plej granda procento da fidindeco…

Tiu ĉi proporcio, donita kiel procento da la longeco, estas nomata "cefalika indikilo."

La delikataj zorgoj estas nur la procentoj de tio, kion ili ricevis.

 

PRI PROCENTOJ DE LA

En tiu ĉi kazo, ĉiam en la plurala formo, la uzo okazas ĉe nombraj proporcioj el cent.

Okdek procentoj de tiu nombro konsistas el lernantoj en la templo…

Ĉu vi scias, ke ne pli ol 6,4 procentoj de la okcidentaj blankaj homoj, al kies kategorio s-ro Kertsch anis, havas B-tipan sangon?

UNESCO multe laboris por la elementa edukado, ĉar en nia mondo pli ol kvindek procentoj de ĉiuj plenaĝuloj ne povas legi kaj skribi.

Posedantoj de bienoj, minejoj kaj fabrikejoj, devas dividi siajn profitojn kun siaj laboristoj, kaj donadi difinitan, juste fiksitan procenton de la gajnoj al siaj laboristoj...

La standoj en bazaroj estas tre malaltkostaj, kaj oni ne devas fordoni procenton de la profito…

Nenhum comentário: