sábado, 1 de junho de 2024

ESPERANTLINGVAJ SPIRITISMAJ DIALOGEROJ [Sen la Akuzativoj]

 

ESPERANTLINGVAJ SPIRITISMAJ DIALOGEROJ

[Sen la Akuzativoj]

 

Organizis: Josenilton kaj Madragoa

 

La Libro de la Spiritoj (O Livro dos Espíritos)

- Kiu estas tiu bele bindita libro sur la predik-katedro?

- Ĝi estas LA LIBRO DE LA SPIRITOJ, la unua kodlibro de la nomata kardeka pentateŭko.

LA GENEZO (A GÊNESE)

- Kiu estas la titolo de tiu libro kuŝanta sur la studo-tablo?

- Ĝi estas LA GENEZO, la lasta kodlibro de la spiritisma kodlibraro.

- Kiam okazis la kodigo de la Spiritismo?

- Ĝi okazadis de 1857, kiam publikiĝis LA LIBRO DE LA SPIRITOJ, ĝis 1868, kiam publikiĝis LA GENEZO.

Intima Reformo (Reforma Íntima)

- Kiu estas la plej granda celo de la Spiritisma Doktrino?

- Ĝi estas tio, kunlabori en la intima reformo de la personoj per la senĉesa studado de ĝiaj postulatoj kaj ĝeneralaj instruoj kaj ankaŭ per la laborado en la tereno de justeco, amo kaj karitato.

Animo (Alma)

- Kio estas tio brilanta?

 – Tio estas la evoluinta animo de Antono, kiu estas momente partelkorpiĝinta.

Aŭro (Aura)

- Kio estas tio forte lumanta?

- Tio estas la bela aŭro de Rita.

Aŭtentikeco (Autenticidade)

- Ĉu tiu spirita mesaĝo estas aŭtentika?

- Jes, ĝi estas vera, originala, ne falsita.

Akcepto (Aceitação)

- Ĉu lia akcepto al la spiritismaj veroj jam estas fakto?

- Jes, la spiritismaj veroj jam estas nedubeble veraj por tiu eksmaterialisto.

Libervolo (Livre-Arbítrio)

- Ĉu ekzistas plena aŭ absoluta libera volo?

- Ekzistas la liber-volo, sed ĝi estas ĉiam relativa, ne absoluta.

Memhelpo (Autoajuda)

- Kio estas pli grava: ĉu la senĉesa helpo al la aliaj, aŭ la ekskluziva memhelpo al si mem?

- La helpado al la aliaj estas pli grava ol la helpado al si mem.

Memamo (Autoamor)

-Ĉu la intima memamo estas la bazo por amo al la aliaj?

- Jes. Tio estas instruo de Jesuo.

Memanalizo (Autoanálise)

- Ĉu la memanalizo estas signo de matura saĝo?

- Jes, ĝi estas utila kaj helpa al la morala progreso.

Memkompato (Autocompaixão)

- Ĉu la memkompato estas necesa?

- Jes, kompreneble. La memkompato forte necesas.

Memkonado (Autoconhecimento)

- Kaj la memkono? Ĉu ĝi estas esence grava?

- Ankoraŭ pli grava ol la memkompato.

Memkonscio (Autoconsciência)

- Ĉu la memkonscio de la bestoj estas simila al tiu de la homoj?

- Kompreneble ne. En la bestoj ne estas enkarniĝinta Spirito.

Memregado (Autocontrole)

- Kio estas pli grava, ĉu memkonado, aŭ memregado?

- La bremsa memregado estas pli discipliniga.

Memkritiko (Autocrítica)

- Ĉu la forta memkritiko de Anatole estas eduka?

- Ne; lia troa memkritikado estas maleduka kaj eĉ danĝera.

Memkuraco (Autocura)

- Ĉu la povo de la preĝo estas utila al la memkuraco?

- Certe. Multfoje la preĝo estas la bezonata kuracilo, en kombino kun la fido.

Memdefendo  (Autodefesa)

- Ĝis kia grado la onia memdefendo estas necesa instinkto?

- Ĝis la ĝustamezura protekto de oni.

Memeltrovo  (Autodescobrimento)

- En kiu fazo de la enkarna vivo la memeltrovo estas pli efika?

- En la enkarneco la memeltrovo estas pli efika ne en la infaneco, nek en la adoleskeco, nek en la matureco, sed en la maljuneco.

Memdisciplino  (Autodisciplina)

- Kiu virto pli gravas, ĉu la memdisciplino, aŭ la memregado?

- Depende de la okazo, unu aŭ la dua. Aŭ ambaŭ.

Memregado (Autodomínio)

- Ĝis kiu grado la memregado estas decida homa kvalito?

- Ĝis antaŭ la premo de la sortovicoj, aŭ la allogo de la feliĉaĵoj.

Memedukado  (Autoeducação)

- Ĉu la procedo de memeduko estas esence grava por la evoluo de la homo?

- Jes, kompreneble, kaj la memeduko estas proporcia al la memkonado kiel persono, individuo, identulo kaj spirito.

Memefikeco (Autoeficácia)

- Ĉu la interveno de la Spiritoj en la tria dimensio estas memefika, aŭ dependas de la homa akcepto?

- La aliula interveno, jen spirita, jen homa, ĉiam dependas de multaj faktoroj. Kompreneble, ju pli supera oni estas, des pli memefika estas lia intervenado.

Memestimo (Autoestima)

- Ĉu la memestimo de Rajmondo estas bona, aŭ malbona kvalito lia?

- Ĉar lia konado pri si mem estas tre elstara, mi kredas, ke lia memestimo estas ĉiam favora al li.

Memmastrumado (Autogestão)

- Ĉu la memmastrumado de oni estas la fundamento por la mastrumado de ĉiuj ĉirkaŭ li?

- Ne nepre, ĉar ĉiuj ĉirkaŭ oni ne estas pasive submetebla al oni. Ĉiam estas limoj en la regado, mastrumado kaj kontrolado de oni super alies vivo. La daŭreco de tiaj povoj obeas al la diaj kaj naturaj leĝoj, krom al la povoj de aliaj ankoraŭ pli superaj povuloj aŭ plipotenculoj.

Memilumino (Autoiluminação)

- Ĉu la praktikado de jogo, meditado, memizolado, asketa vivo k.c. nepre kondukas al la memiluminado?

- Ĉio ĉi tio eĉ povas konduki al la memilumino de la animo, ĝis certa grado, sed la memiluminado de la Spirito okazas per la senĉesa praktikado de bono kaj servado al la Bono en la interhomaj rilatoj.

Memliberigo (Autolibertação)

- Kio estas memliberigo, en via opinio?

- Por mi memliberigo estas plena libera uzo de la adjektiveca libervolo en la farado de substantiveca bono.

Aŭtonomeco (Autonomia)

- Kia estas la aŭtonomeco de Genoveva?

- Ĝi estas evidenta kaj impresa, kvankam, kompreneble, ne absoluta, malgraŭ ŝiaj fizika juneco kaj mona riĉeco.

Mempardono (Autoperdão)

- Ĉu vi opinias, ke la mempardono de oni estas montro de karitato al si mem?

- Mi pensas, ke jes. La mempardono estas komenca trairado al justeco, per tia pruvo de memamo kaj memkaritato.

Memofero (Autossacrifício)

- Kiam persona memofero estas merita?

- Kiam ĝi estas farata por bono de si aŭ de alia.

Memtolero (Autotolerância)

- Tiu Spirito predikis, ke la memtolero estas pruvo de memkomprenemo kaj nobleco.

- Li tute pravas. Kaj li mem certe estas nobla Ento.

Memtransformo (Autotransformação)

- La memtransformo estas natura rezulto de la intima reformo.

- Ĉu ĝi do ne elmontriĝas subite?

- Ne; ĝi venas ne en procedo homa, sed en procezo natura.

Memvalorigo (Autovalorização)

- Estas ĉiam necesa la memvalorigo per la pliboniĝo de la karaktero.

- Por kio taŭgas la memvalorigo?

- Ĝi taŭgas por la plena progreso de la Spirito, en kombino kun la aliaj memaj kvalitoj.

Bono (Bem)

- La farado de bono estas ĉiutaga devo de ĉiu kristano, ĉu ne?

- Jes, per la ofta faro de bono okazas la servado al la Bono kaj la misia kristaneco.

Spiritista Societo (Centro Espírita como sociedade)

- Ĉu vi estas membro de tiu spiritista societo, kiu kuniĝas ĉiam sub tiu arbo?

- Mi, ne, sed mia frato, jes.

Spiritisma Societejo (Centro Espírita como espaço físico)

- Kio estas tiu domo, kie vi volontulas ĉiusemajne?

- Tiu domo estas centjara spiritisma societejo.

- Kiel granda estas la nombro da membroj de la spiritista societo de tiu spiritisma societejo?

- La nombro da ili estas ĉirkaŭ 200.

Klaraŭdado (Clariaudiência)

- Kio estas klaraŭdado en la spiritisma terminaro?

- Klaraŭdado estas la speco de mediumeco pri la aŭskultado de voĉoj de Spiritoj.

Klarvidado (Clarividência)

- Kiel funkcias la mediumeco pri klarvidado?

- Ĝi okazas per la vidado de elkarniĝintaj Spiritoj.

Fluideca Fadeno / Ŝnuro (Cordão Fluídico)

- Kiam okazas la elkarniĝo de la Spirito?

- Ĝi okazas ĉe la forrompiĝo de la fluideca fadeno.

Fluida / Fluidaĵa / Fluideca Fluo (Corrente Fluídica)

- Kiel Aŭgusto konversaciis kun Frida sen la pero de komunik-aparato, se ili estas fizike tiel malproksimaj unu de la dua kaj en malsamaj dimensioj?

- Ili dialogis telepatie, per fortaj fluidecaj fluoj.

La Kristo (O Cristo)

- Ĉu vi scias, kiu estis la misio de la Kristo, kiam li enkarnecis sur la tera krusto?

- Almenaŭ en Liaj lastaj tri jaroj da enkarneco, Lia misio estis instrui pri la Evengelio kaj paroli pri la dia mesaĝo de savo, krom demonstradi pri la kristeca amo.

Malobsedado; Malobsediĝo; Malobsedigo (Desobsessão)

- Kiu estas la malsameco inter malobsedado, malobsediĝo kaj malobsedigo?

- Malobsedado estas la procedo de liberigo de obsedito aŭ obsedato disde obsedinto aŭ obsedanto; malobsediĝo estas la procedo de malobsedado uzata de la obsedato mem; malobsedigo estas la procedo de tria intervenanto por la liberigo de obsedito aŭ obsedato disde obsedinto aŭ obsedanto.

Dio (Deus)

- Kiu estas la unua demando de La Libro de la Spiritoj?

- Ĝia unua demando estas: “Kio estas Dio?”

- Kaj kiu estas la respektiva respondo?

- La koncerna respondo estas la jena: “Dio estas la superega intelekto, primara kaŭzo de ĉiuj estaĵoj.”

Altaj Spiritaj Sferoj (Altas Esferas Espirituais)

- D-ro Gustavo diris, ke en siaj spiritismaj konferencoj li prelegas ĉiam sub la inspiro de la altaj spiritaj sferoj.

- Mi kredemas pri tio, ĉar lia prelegaro estas verva, indukte magneteca, plena de vereco kaj rimarkinde profunda amo.

La Doktrino de la Spiritoj, La Spiritisma Doktrino, Spiritismo aŭ La Spiritismo (A Doutrina dos Espíritos, A Doutrina Espírita ou O Espiritismo)

- Kiuj estas la postulatoj de La Doktrino de la Spiritoj, La Spiritisma Doktrino, Spiritismo aŭ La Spiritismo?

- Ili estas Dio, la senmorteco de la Spirito, la komunikebleco de la Spiritoj, la plureco de la loĝataj fizikaj kaj nefizikaj mondoj kaj la reenkarniĝo.

Ektoplasmo (Ectoplasma)

- Kio estas ektoplasmo?

- Ektoplasmo estas emanaĵo, kiu eliĝas el la korpo de iuj mediumoj, en formoj materie videblaj.

Enkarniĝo (Encarnação)

- Kiam okazas la spirita enkarniĝo?

- La nomata enkarniĝo de la Spirito okazas per la ligiĝo de ĝia fluideca fadeno aŭ ŝnuro al la ĵus formiĝinta spermatozoa-ovola embrio. En la momento de tiu triiĝo, la koncerna Spirito transformiĝas al animo kaj tiam la homa estulo naskiĝas.

Elkarniĝo (Desencarne, Desencarnação)

- En kiu momento okazas la elkarniĝo de la Spirito?

- Ĝi okazas en la momento, kiam la fluideca ŝnuro de la animo rompiĝas de la materia korpo.

- Kiu estas la diferenco inter elkorpiĝo kaj elkarniĝo?

- Konvencie, elkorpiĝo estas provizora parta apartiĝo de la animo for de la fizika korpo, kaj elkarniĝo estas la definitiva tuta apartiĝo de la animo for de la fizika korpo.

Enkarneco; enkorpa vivo (Encarnação, a vida do espírito na carne)

- Kiam komenciĝas kaj kiam finiĝas la enkarneco?

- Ĉiu nova reenkarneco komenciĝas ĉe la reenkarniĝo kaj finiĝas ĉe la reelkarniĝo de la Spirito.

Reenkarno / Reenkorpo de iu (A Reencarnação de Alguém Específico)

- Laŭ la feliĉa enkorpa vivo de Jozefo, oni diras, ke li estas la reenkarno de sia propra avo.

- Mi ne kredas pri tio, ĉar lia avo estis feliĉa homo kaj franciskece tre malriĉa, dum Jozefo estas fiere tre mon-riĉa.

- Sed tamen ĉu estas nature, ke oni estu la reenkarno de sia propra avo?

- Jes, tio okazas ofte. Nenature, sed estas eble ankaŭ, ke oni estu la reenkarno de sia propra patro.

- Iom nekredeble. Kiel tio povas okazi?

- Se spermatozoa-ovola embrio formiĝas kun la kontribuo de spermo iam lasita de elkarniĝinta viro en spermobanko, kaj ĉi tiam estas la Spirito de la sama elkarniĝinto kiu ligiĝas al la embrio nun formata el nova ovolo, sed kun la sama spermatozoo (kies spermo elbankiĝis), per la nomata envitra fekundigo, ĉio certe kunigita kun specifa celo, per ago de la alta spiritaro.  

Vagado; Vaganteco; Erarvagado; Erarvaganteco; Vagstato (Erraticidade)

- Kie estas la Spirito de Toŝiko post sia elkarniĝo?

- Li estas en vagstato, ne en fizika difinita loko. Li erarvagadas senĉese.

Evangelio en la Hejmo (Evangelho no Lar)

- Paŭlo, en kiu tago de la semajno okazas la studo de la Evangelio en via hejmo?

- Ĝi okazas en sabato.

Evangelizado (Evangelização)

- Ĉu vi scias, ĉu estas evangelizistoj en tiu spiritista societo?

- Jes, en tiu spiritista grupo estas du junaj geevangelizistoj.

- Ĉu estas granda ĉambro de evangelizado en tiu spiritisma societejo?

- Jes, ĝia evangelizejo estas tre granda, kun biblioteko plena de spiritismaj porinfanaj libroj.

Evoluo; evoluado (Evolução)

- Per la farado de bono oni estas en vera evoluado al Dio, ĉu ne vere?

- Estas vero efektive, ke per la praktikado de justeco, amo kaj karitato la evoluo al Dio estas pli certa, ne sinua kaj ne plena je sinsekvaj altoj-malaltoj.

Rezonata Fido (Fé Raciocinada)

- Kia estas la spiritisma fido?

- La fido bazata sur la instruoj de Spiritismo estas rezonata.

Fluidoterapio (Fluidoterapia)

- Mi aŭdis, ke Sandro estas tute kuracita per fluidoterapio.

- Jes, estas vere, kaj nun li estas tre forta kaj pli junaspekta.

Kunfrato (Confrade)

- Tereza estas mia samsocietanino aŭ kunfratino laŭ la Doktrino.

- Kaj mi volontulas en tiu spiritisma domo, kie ĉiuj membroj estas mia samsocietanaro aŭ kunfrataro.

Frateco; Fratamo; Fratemeco; Fratameco (Fraternidade)

- La fratamo estas kvazaŭ leĝo inter la kristanoj.

- Mi tute konsentas kun vi, mia kara kunfrato.

Superaj Spiritoj (Espíritos Superiores)

- Kie vivas la superaj Spiritoj?

- La superaj Spiritoj vivas en superaj dimensioj, sed ili intervenas ankaŭ en nia tria dimensio, en misioj aŭ por helpi specife.

Malsuperaj Spiritoj (Espíritos Inferiores)

- Ĉu la malsuperaj Spiritoj estas eterne malsuperaj?

- Ne; ankaŭ la malsuperaj Spiritoj morale progresas, sed en etapoj pli longaj kaj malpli rapidaj.

Noblaj Spiritoj (Espíritos Nobres)

- Noblaj Spiritoj laboras kiel gvidantoj ĉe tiu spiritista societo.

- Estas vere. Mi rimarkas, ke la aŭro de unu el ili brilas tre forte.

Vulgaraj Spiritoj (Espíritos Vulgares)

- Kio agrablas al la vulgaraj Spiritoj?

- Ĝenerale vulgaraĵoj (vulgaraj aferoj) plaĉas al vulgaraj Spiritoj.

Puraj Spiritoj (Espíritos Puros)

- Kiaj estas la puraj Spiritoj?

- La puraj Spiritoj estas “unuaklasaj superaj Spiritoj, distingiĝantaj de la ceteraj pro siaj perfekteco, konoj, proksimeco al Dio, pureco de sentoj kaj senkondiĉa amo al bono kaj al la Bono”.

La Spiritaro (A Espiritualidade (os Espíritos como um todo))

- Ĉu la Alta Spiritaro ĉiam agadas por helpi en la evoluo de la homaro?

- Jes, la Alta Spiritaro senĉese kunlaboras por la morala kaj evolua progreso de la homoj, inkluzive dum la sinprezentoj de la leĝo de detruado.

Spiriteco (Espiritualidade (Condição, Nível Espiritual))

- Spiritismo kaj Spiritualismo estas necesaj, sed spiriteco estas multe pli necesa.

- Kiel difineblas spiriteco?

- Spiriteco estas la alproksimiĝo de la homo al la spirita stato. Ju pli spiriteca, des malpli materieca estas la homo.

Spirita Gvidanto (Guia Espiritual)

- Kiel tiu tre juna mediumo servis hodiaŭ ĉe la mediumeco-tablo?

- Li sukcesis bone servi kun la helpo de sia spirita gvidanto.

Animismo. Animmanifestiĝo. Animsinprezento. Propranimprezentado. Memmediuneco (Animismo)

- Ĉu tio ĉi manifestita de li estis rezulto de mediumeco, aŭ nur de animismo? Ĉi tiu skribita mesaĝo ne estas klara.

- Ĉu vi, do, ne certas, ke li estas ordinara mediumo? Ĉu vi kredas, ke eble li estas animisto aŭ animmanifestemulo?

- La enhavo de liaj mesaĝoj estas propra de lia klereco, kvazaŭ li estas propranimprezentema.

Senmorteco (Imortalidade)

- Ĉu la senmorteco estas atributo de la Spirito, aŭ de la animo?

- Konsiderante, ke animo estas la nomo de la Spirito dum la enkarneco, ni povas diri, ke la senmorteco estas atributo de la Spirito, ne de la animo.

La Interekzisteco (A Interexistencialidade)

- Kio estas la interekzisteco?

- La interekzisteco estas la kunagado, intima, interinflua kunvivado de la spirita mondo kun la materia mondo.

Intuicio (Intuição)

- La preleganto diris, ke la elekto de la temo de lia prelego hodiaŭ estas rezulto de forta spirita intuicio.

- Tiu intuicio estis bone oportuna, ĉar tiu temo estas tre aktuala kaj bonvena.

Jesuo (Jesus)

- Jesuo diris: “Mi estas la lumo de la mondo”.

- Kiu estas la signifo de tio?

- Tio volas diri, ke li estas la gvidanto de la vojo al la novaj ĉieloj kaj al la nova Tero.

Leĝo de Adorado (Lei de Adoração)

- Ĉu la adorado estas natura leĝo, aŭ ĉu ĝi estas lernata kun la kulturo?

- La adorado estas natura leĝo, ĉar ĝi rezultas el sento kunnaskita kun la homo.

Preĝo (Prece)

- Kio estas la preĝo?

- Simple parolante, la preĝo estas la intima vorta komunikado kun Dio, aŭ kun ia ajn supera Ento.

- Ĉu estas la preĝo formo de adorado al Dio?

- Jes, sed ni konsideru, ke adorado al Dio estas leviĝo de la animo al pli supera nivelo de mondo, per pensoj, vortoj kaj agoj, konscie, aŭ ne.

Leĝo de Kaŭzo kaj Efiko (Lei de Causa e Efeito)

- Kiu estas la diferenco inter la leĝo pri kaŭzo kaj efiko laŭ la Spiritismo kaj la leĝo pri la karmo laŭ la Hinduismo?

- En principo, la leĝo pri Kaŭzo kaj Efiko preskribas, ke la efiko de la kaŭzoj estas libervole modifebla per memkorekta aŭ elaĉeta (aŭ elpaga) konduto de la kaŭzinto, dum la leĝo pri la karmo diktas, ke la efiko de la kaŭzoj estas determinisme nemodifebla, sendepende de nova konduto de la kaŭzinto.

Leĝo pri Memkonservado (Lei de Conservação)

- Kial Nikanoro ne plu venas al la spiritisma societejo?

- Li diris, ke li lernis en la studgrupo, ke la instinkto de memkonservado estas natura leĝo, kaj do li interpretis, ke li bezonas labori multe, tage kaj nokte, por la konservado de siaj materiaj vivkondiĉoj.

Leĝo de Detruado (Lei de Destruição)

- Ĉu la natura leĝo de detruado ne estas evitebla? Ĝi ŝajnas stranga leĝo, ĉu ne?

- En vero, la leĝo de detruado estas rimedo de transformado. Necesas, ke ĉio estu detruita, por renaskiĝi kaj rekreiĝi, laŭ la respondo al la demando 728 de La Libro de la Spiritoj.

Leĝo pri Egaleco (Lei de Igualdade)

- Se ĉiuj homoj estas egalaj antaŭ Dio, kial la homoj ne estas egalaj inter si?

- Ĉar la tempo de ekzisto de la Spiritoj varias, krom ilia individua uzado de la libera volo.

Leĝo de Justeco, Amo kaj Karitato (Lei de Justiça, Amor e Caridade)

- Kiu estas la karakterizo de la vere virta homo?

- Ĝi estas la praktikado de la leĝo de justeco, amo kaj karitato laŭ ties plej alta pureco.

- Kial tiuj tri virtoj aperas en unu sola leĝo?

- Ĉar, kvankam ankaŭ tiu leĝo estas dia kaj natura, la tri virtoj de tiu leĝo dependas de la spirita aŭ homa iniciato.

- Kiu estas la diferenco inter Justeco, Amo kaj Karitato?

- Amo estas la fotona virto havata. Karitato estas amo donata aŭ havigata. Justeco estas havaĵo redonata aŭ rehavigata.

Leĝo pri Libereco (Lei de Liberdade)

- Ĉu eblas diri, ke la menso estas la sidejo de absoluta libereco?

- Ne nepre, ĉar en ĝi ekzistas influoj de aliaj mensuloj, per pensoj.

Leĝo de la Progreso (Lei de Progresso)

- Kiuj estaĵoj estas submetataj al la leĝo de progreso?

- Ĉiuj vivantaj estaĵoj estas en progreso, inkluzive de la planedoj.

Leĝo de Reproduktado (Lei de Reprodução)

- Amaso da beboj estas naskataj nuntempe en artefaritaj bebonaskejoj, per la aktiveco de la artefarita intelekto. Ĉu tiaj naskiĝoj estas alkonformaj al la leĝo de reproduktado?

- Se same okazas amasa enkarniĝo de Spiritoj kun tiuj beboj, ankaŭ tio estas rimedo de plenumado de la natura leĝo de reproduktado. La kunligo de Spiritoj al laboratoriaj embrioj estas pruvo de la rajtigo de Dio al tiaj artefaritaj naskoprocedoj.

Leĝo de Societo (Lei de Sociedade)

- Ĉu estas kontraŭ la leĝo de societo vivi iel mizantropece, sen intima kontakto kun parencoj kaj amikoj, sed senĉese servadi al ĉiuj bezonantoj de karitato?

- Ne. Se oni estas en konstanta servado al la Bono per la helpo al necesbezonantoj, li ne nepre estas mizantropo, sed estas utila servisto de la Kristo kaj ne estas en kontraŭnatura izolvivado.

Leĝo de la Laboro (Lei do Trabalho)

- Se la laboro estas altrudata al la homo, ĉu do ĝi estas ia puno?

- La laboro estas ia puno, sed ĝi estas ankaŭ rimedo por la pliperfektigo de la intelekto. Ĝi estas sekvo de la homa korpa naturo, do ĝi estas leĝo de la naturo.

Malbono (Mal)

- La nura nefarado de malbono povas kontribui por la evoluo de la homo?

- Ne sufiĉas la nefarado de malbono. Por sia evoluado la homo bezonas esti en la konstanta faro de bono.

Materiiĝo (Materialização)

- Roberto diris, ke okazis materiiĝo de ekstertera Spirito dum la lasta mediuma seanco.

- Mi aŭdis pri tio. Certe tiu sperto estis interesa al ĉiuj ĉeestintaj mediumoj.

Mediumo (Um Médium, uma médium)

- Kia mediumino estas Margareta?

- Ŝi estas vidpova, vidiva aŭ klarvida mediumino.

Mediumeco (Mediunidade)

- Ĉu povas esti mediumeco ĉe robotoj?

- Ĉe robotoj, ne, sed per robotoj, jes. La mediumeco por fizikaj efikoj povas okazi per ia ajn materialo, kaj roboto estas materialo. Necesas, tamen, la ĉeesto de iu mediumo.

- Ĉu eblas diri, ke ĉia mediumeca manifestiĝo estas kvazaŭ ia eraro en La Matrico?

- Kvankam eksterordinaraj, la mediumecaj manifestaĵoj estas naturaj interdimensiaj faktoj. Do, ili ne estas eraroj en La Matrico, se paroli per esprimo de la modo, sed eblas diri, ke ili estas intermatricaĵoj.

Mesaĝo (Mensagem)

- Se, en la komenco de Spiritismo, spiritaj mesaĝoj okazis per la nomataj turniĝantaj tabloj, ĉu la nuntempaj artefaritaj intelektuloj povas roli kiel tiaj mebloj?

- Jes; same kiel la turniĝantaj tabloj, la artefaritaj intelektuloj, kiaj robotoj, algoritmaj programoj, komputiloj kaj aliaj aparatoj kun AI, povas funkcii kiel intrumentaj interdimensiaj transkomunikiloj aŭ transmesaĝiloj, sed ĉiam kun la ĉeesto de iu mediumo.

- Ĉu povas esti, ke en baldaŭa estonteco kvazaŭhomaj ĝeneralaj artefaritaj intelektuloj (ĜAI) povos roli ankoraŭ pli homintelekte kiel intrumentaj transkomunikiloj inter la Spiritoj kaj la homoj?

- Jes, sed nur tio. La generacioj de la artefarita intelekto sinsekvas kaj progresas rapidege. Post nelonge la ĜAI povos helpi ankaŭ en la produktado de holografiaj transbildoj, krom en la kreado de realaj avataroj en metaverso, ĉio tio en la ebla preparado de la homaro por la interdimensia kunvivado kiel rezulto de la intensiĝo de la interekzisteco.

Spirita Mentoro (Mentor Espiritual)

- Dum la tera planeda transiro, kiam la informoj pri ĉio svarmas ĉie, ĉu la spiritaj mentoroj laboras malpli en siaj mentoradoj?

- Kontraŭe. Ĉar la homaro estas malpli atenta kaj estas pli disleksia kaj stresita, la spiritaj mentoroj mentoras multe pli ol antaŭe.

La Spiritista Movado (O Movimento Espírita)

- Ĉu oni povas diri, ke la spiritista movado estas la religia organizacio de la spiritistoj?

- Ne nepre. Kvankam troveblas ia religieco en Spiritismo, la spiritista movado estas la spiritistaro en organizita spiritisma agado. Nur tio.

La Spirita Mondo (O Mundo Espiritual, a Espiritualidade)

- Kie komenciĝas la spirita mondo?

- La spirita mondo, aŭ metafizika mondo, aŭ kvantuma mondo, aŭ la platona mondo de la ideoj ne komenciĝas en iu fizika punkto. En vero ĝi estas ĉie. La homoj, ekzemple, vivas samtempe kaj en la materia mondo kaj en la spirita mondo.

- Mi ne klare komprenas.

- Ne okazas rigida enkarneco, sed okazas ligita, interplektita interekzisteco de la Spirito kun la fizika korpo ĉe la homoj, tiel ke, ekzemple, dum la dormo aŭ en stato de komato, krom en stato de preskaŭa morto, la spirito de la homo ofte parte elkorpiĝas por delokiĝi en la spirita dimensio, aŭ simple resti en la nevidebla ĉirkaŭo.

Obsedo (Obsessão)

- Amiko mia diris al mi, ke li estas spirite obsedata jam de kelka tempo. Ĉu vi scias, en kiu spiritisma societejo okazos seanco por malobsedigo hodiaŭ?

- Hodiaŭ, mi kredas, ke ĉe neniu spiritista societo okazos tia kunveno en nia urbo, tamen li povos ĉeesti en la hodiaŭa doktrina prelego en la spiritisma domo, kie mi kunlaboras.

- Estas bone ekscii pri tio. Mi tuj parolos al mia amiko.

Água Fluidificada (Magnetizita Akvo)

- Tuj post la prelegoj okazas kolektivaj magnetizitaj manmovoj kaj estas disdonata magnetizita akvo al ĉiuj ĉeestantoj.

- Kiel bone! Tio estas efika kuracmetodo.

LA ĈIELO KAJ LA INFERO (O CÉU E O INFERNO)

- Kial tiuj du religiecaj aŭ bibliecaj terminoj – la ĉielo kaj la infero - estas titolo de unu el la kardekaj kodlibroj?

- En la Doktrino de la Spiritoj estas uzataj du terminaroj. La unua estas la propra, la tipa, kaj la dua estas la biblia, por la interreligia komunikado. Propradire, tamen, la spirita mondo konsistas el pluraj dimensioj, estante unuj ĉielecaj kaj aliaj inferecaj, laŭ vibroj.

La Sep Dimensioj de la Tero (As Sete Dimensões da Terra)

- Parolante pri la planedo Tero, kiel dividiĝas ĝia dimensiaro?

- En la planedo Tero ekzistas sep vivdimensioj. Ili estas: 1) Abismo, 2) Mallumejo, 3) Krusto, 4) Ombrejo, 5) Arto, Kulturo kaj Scienco, 6) Universala Frateca Amo kaj 7) Direktivoj al la Planedo.

LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO (O EVANGELHO SEGUNDO O ESPIRITISMO)

- Kie estas aĉetebla la tria libro de la spiritisma kodlibraro, nome LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO?

- La plej proksima loko, kie ĝi aĉeteblas, estas la librejo de la Spiritisma Federacio, post pli-malpli unu kilometro en tiu direkto.

- Kial en ĝia titolo estas “laŭ Spiritismo”, sed ne “laŭ la Spiritismo”?

- En la esperantlingva spiritisma literaturo legeblas ambaŭ formoj: Spiritismo kaj la Spiritismo. Ambaŭ ili estas uzeblaj, kvankam estas nuanca malsameco inter ili.

LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ (O LIVRO DOS MÉDIUNS)

- Mi rimarkis, ke estas perdita ekzemplero de LA LIBRO DE LA MEDIUMOJ sur benko de la placo.

- Ĝi ne estas perdita, sed ĝi estas lasita de la estro de la mediumeca ĉambro de nia institucio, por preno de iu ajn interesata preterpasanto.

Prelego (Palestra)

- Ĉu la prelego pri abortigo estis interesa al vi?

- Jes, tiu prelego estis tre riĉa de informoj. Post ĝi mi rezignis abortigi.

Magnetopasigo; Magnetaj / Magnetizitaj Manmovoj / Emanaĵoj / Fluidaĵoj (Passes Magnéticos)

- Mi aŭdis, ke baldaŭ komenciĝos kurso pri Magnetopasigo en la sidejo de la Spiritisma Federacio.

- Ĉu vere?! Kiam? De kiu dato? Mi esperas, ke mi povos partopreni en ĝi. Mi multe interesiĝas pri la magnetaj manmovoj aŭ emanaĵoj kaj fluidoterapio, krom la kromoterapio.

Fizikospirita Kuraco (Cura Fisioespiritual)

- Ĉu vi scias, kie estas fizikospiritaj kuracoj en nia urbo?

- Ne; ŝajnas, ke en nia urbo ne estas tia resanigejo.

Perispirito (Perispírito)

- Hieraŭ la perispirito de S-ro Alonzo materiiĝis dum la mediumeca seanco.

- Mi aŭdis pri tio. Li estis la prezidanto de nia spiritista societo ĝis la jaro 1982, kiam li elkarniĝis.

Psikofonio; Paroliveco (Psicofonia)

- Ĉu vi scias, ke S-ino Korina estas mediumino pri psikofonio?

- Ne. Kio estas psikofonio?

- Ĝi estas la komunikado de Spiritoj per la voĉo de parolivaj mediumoj.

Psikografio; Skribiveco (Psicografia)

- Dum psikografio, kiu psikografas, ĉu la Spirito, aŭ la mediumo?

- Kiu psikografas, tiu estas la Spirito, pere de la psikografo aŭ skribiva mediumo.

- Kial ‘pere de la mediumo’, kiel oni ĉiam legas en la spiritisma literaturo, sed ne ‘per la mediumo’?

- Ĉar la mediumo ne estas objekto nek pasiva instrumento. Li ne helpas pense, sed helpas energie.

(Anima) Partelkorpiĝo; Parta Elkorpiĝo (Momento em que Acontece a Projeção Astral ou Desdobramento; Emancipação da Alma); Partelkorpeco (Estado em que já se Encontra Astralmente Projetado ou Desdobrado)

- Juliano diris al mi, ke, lastdorme, post kiam li parte elkorpiĝis kaj jam dum sia anima partelkorpeco, li iris al sia elkarniĝinta aŭ tutelkorpiĝinta patro en la dimensio de Arto, Kulturo kaj Scienco.

- Mi ne povas kredi pri tio, ĉar lia patro forpasis antaŭ nur tri tagoj.

Retutenkorpiĝo (Retorno da Consciência, redespertamento)

- Henriko diris al mi, ke ĉiuj liaj postdormaj retutenkorpiĝoj okazas en la mezo de la mateno... Mi ne bone komprenas, kial tio okazas al li tiel malfrue...

- Okazas, ke, kiel li diris al mi antaŭe, dum sia ĉiunokta parta elkorpeco, li partoprenas en spiritmondaj kursaj lecionoj, kiuj komenciĝas je la 4-a frumatene kaj finiĝas ĝuste je la 9-a matene. Pro tio li vekiĝas en la mezo de la mateno.

Somnambulismo (Sonambulismo)

- Nia kunfratino Rita diris, ke ŝia filo estas somnambulo kaj ke ĉiunokte li paŝadas en la domo, dum li dormas.  

- Kiel interese! Mi volas konversacii kun li, ĉar interŝanĝo de impresoj kaj dialogoj kun li pri mia ofta stato de ekstazo kaj pri lia somnambulismo povos helpi en la pli bona kompreno kaj en la pliboniĝo de niaj kapabloj.

Fino de la Mondaĝo (Sinal dos Tempos, Fim dos Tempos, Fim do Mundo, Transição do Planeta) 

- Ĉu jam estas sufiĉaj signoj, ke la Tero pasas el mondo por kulpelaĉetoj kaj por provoj al transiĝa mondo?

- Jes. La Tero estas nuntempe inter unu stato kaj alia, transiranta el mondo por kulpelaĉetoj kaj provoj al mondo de transiĝo.

- Kiom da tempo daŭros tiu ĉi transireco de la Tero?

- Ĝis komenciĝos la plena planeda transiĝo, la planeda transiro daŭros ĝis la 50-aj jaroj de ĉi tiu jarcento. En la libro “Deĵoro por Respondoj al Fajro-Gutoj II” (1994), psikografita pere de Chico Xavier, la Spirito Emmanuel asertis, ke “la Tero estos transiĝa mondo ĉirkaŭ 2057”. Krome, pere de Divaldo Franco, la Spirito Joanna de Ângelis sciigis, ke la superŝanĝiĝo de la Tero finiĝos komence de la sesa jardeko, ĉirkaŭ 2052.

- Kial tiuj precizaj jaroj?

- Ĉar, kun la paso de la tera transiro, la libervoloj de la homaro fariĝos malpli kaj malpli malbonige modifaj. Tio jam faras, ke la rezultoj de la kondiĉaj algoritmoj de la teraj destinoj fariĝos pli kaj pli kalkuleblaj kaj regeblaj de la Alto. En la proksimeco de la fino de ŝakludo la tre lerta ludisto kapablas diri, post kiom da peco-movoj okazos la neevitebla ŝakmato, ĉu ne vere? Kaj de tiam la adversulo estas kun la movkondiĉoj pli kaj pli restriktaj, ĉu ne same vere?

Kardeka Kodigo (Codificação Kardequiana)

- Kiu estas la fundamenta devizo de la kardeka kodigo?

- Ĝi estas “ekster karito, nenia savo”.

- Ĉu karito, aŭ karitato?

- Laŭ la esperanta versio de la spiritisma kodlibraro, karito kaj karitato sinonimas libere diversloke.

- Kio estas savo? Ĉu ĝi ne estas katolika termino? Kial aperas savo en la fundamenta devizo de la kardeka kodigo?

- La Katolika Eklezio proklamadis en la latina lingvo, ke “extra ecclesiam nemo salvatur” aŭ “salus extra ecclesiam non est" aŭ “extra ecclesiam nulla salus”. Do, Allan Kardec, por refuti, proklamis, ke “ekster karito, nenia savo” aŭ "ekster karitato ekzistas nenia savo", kio vere koincidas kun la ĝenerala principaro de lia kodigita doktrino, kiu, siavice, baziĝas sur la pura Evangelio de Jesuo Kristo.

- Sed tamen kiel oni povas kompreni pri savo? Oni volas saviĝi de kio?

- Katolikisme, saviĝo povas esti la liberiĝo de la nomata eterna infero. Spiritisme, oni povas kompreni, ke saviĝo estas la neekziliĝo al malsupera planedo dum la tera transiro.

- Kiel oni povas saviĝi de la transiro al malsupera mondo?

- Per la sekvado al la instruoj de la Evangelio, sendepende de formala religio. Tio estas pli bone klarigita en la libro LA KONSOLANTO, de Emmanuel.

- Ĉu do tute ne necesas la sekvado al formala religio por la savo de la Spirito?

- Tute ne, despli ke, la savo de la Spirito povas okazi ĉie kaj ĉiam, kiam oni leviĝas al pli supera nivelo de mondo, laŭ siaj pensoj, vortoj kaj faroj, eĉ se li ankoraŭ estas enkarniĝinta en ĉi tiu transirnivela mondo. Krome, se paroli pri religio, laŭ la Biblio, povas kompreniĝi, ke nur la karitato estas la religio rekonata de Dio. En la libro de Jakobo, 1:27, estas skribite: “Religio pura kaj senmakula antaŭ nia Dio kaj Patro estas jena: viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpuriĝo de la mondo.”

Feliĉa Mondo (Mundo Feliz)

- Ĉu estas eble diri, ke, post sia nuna transiro, la Tero transformiĝos al feliĉa mondo?

- En la hierarkio de la mondoj laŭ LA EVANGELIO LAŬ SPIRITISMO, estas primitivaj mondoj, mondoj por kulpelaĉetoj kaj provoj, transiĝaj mondoj, mondoj feliĉaj kaj ĉielaj aŭ diaj mondoj. Do la Tero transiras al transiĝa mondo. Tamen ĉiu pli supera nivelo de mondo estas relative feliĉa kompare kun antaŭa nivelo, tiel ke la transiĝa Tero jam estos ia “loĝejo de la feliĉuloj“, se kompari kun la nivelo de la tera mondo por kulpelaĉetoj kaj por provoj, kiu finiĝas.

- Ĉu ĉiuj biodimensioj de la Tero celas al kulpelaĉetoj kaj provoj?

- En la teraj vivdimensioj superaj ol la Krusto estas trajtoj de feliĉaj kaj ĉielecaj aŭ diaj mondoj. En la vivdimensioj malsuperaj ol la Krusto superregas la suferado kaj la malfeliĉeco. Sur la Terkrusto troveblas karakterizoj relative suferaj aŭ malfeliĉecaj, kiel ankaŭ feliĉecaj, depende de la obeado, aŭ ne, al la dia kaj natura leĝo de justeco, amo kaj karitato flanke de ĉiu krustano.

 

Nenhum comentário: