quinta-feira, 4 de fevereiro de 2021

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM FEVEREIRO DE 2021 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN FEBRUARO 2021

DIA INTERNACIONAL DA LÍNGUA MATERNA PROMOVE INCLUSÃO POR MEIO DO MULTILINGUISMO // LA INTERNACIA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO HAVIGAS INKLUZIVIĜON PERE DE LA PLURLINGVECO

 

21-02-21


 

ONU alerta para desaparecimento de um idioma a cada duas semanas; cerca de 43% das 6 mil línguas existentes estão ameaçadas de extinção; somente menos de 100 idiomas circulam na esfera digital.

 

Eventos realizados em várias regiões do mundo celebram o Dia Internacional da Língua Materna neste 21 de fevereiro. O tema de 2021 é “Fomentando o multilinguismo para a inclusão na educação e na sociedade”.

 

Para além de permitir uma maior integração, a Organização das Nações Unidas para Educação, Ciência e Cultura, Unesco, defende que os idiomas e o multilinguismo podem promover a meta dos Objetivos de Desenvolvimento Sustentável de “não deixar ninguém para trás”.

 

Primeira infância

 

A agência ressalta ainda que a educação com base na primeira língua deve começar nos primeiros anos de vida, porque os cuidados e a instrução durante a primeira infância são a base da aprendizagem.

 

Em Paris, a Unesco marca a data acolhendo um evento virtual coorganizado com o Bangladesh. Na sexta-feira, uma conferência online abordou políticas e práticas inclusivas no ensino e aprendizagem multilíngues e como melhorar a integração pelo multilinguismo, a linguagem de sinais, a educação e os cuidados na primeira infância.

 

Em Addis Abeba, na Etiópia, outro evento abordará a questão de professores e a educação na língua materna na África. O evento agendado para a próxima quarta-feira será realizado em parceria com o Instituto Internacional para o Desenvolvimento de Capacidades no continente.

 

Extinção

De acordo com a ONU, a cada duas semanas uma língua deixa de existir e com ela a herança cultural e intelectual local. Pelo menos 43% dos cerca de 6 mil idiomas atualmente falados no mundo poderão desaparecer.

 

Algumas centenas de idiomas estão integrados em sistemas educacionais e no domínio público, e menos de 100 são usados no mundo digital. Globalmente, 40% da população não tem acesso à educação na língua que fala ou compreende.

 

A Unesco assinala progressos na educação multilíngue quando é compreendida a importância da língua materna, em especial na primeira fase de escolaridade. A agência fala ainda do compromisso com avanços nesta questão no setor público.

 

Conhecimento e culturas

 

A Unesco realça que os idiomas sustentam sociedades multilíngues e multiculturais, porque “transmitem e preservam o conhecimento e as culturas tradicionais de forma sustentável”.

 

A celebração do Dia Internacional da Língua Materna foi proposta pelo Bangladesh na Conferência Geral da Unesco de 1999. A data foi proclamada pela Assembleia Geral das Nações Unidas em 2002.

UN avertas pri la malapero de unu idiomo en ĉiu dua semajno; ĉirkaŭ 43% de la ses mil lingvoj ekzistantaj estas estingiĝemaj; nur malpli ol 100 idiomoj cirkulas en la cifereca medio.

 

Eventoj okazantaj en multaj regionoj de la mondo celebras la Internacian Tagon de la Gepatra Lingvo en tiu ĉi 21-a de februaro. La omaĝa temo en 2021 estas tio, “Instigante la plurlingvecon por ties inkluziviĝo en la edukadon kaj la socion”.

 

Krom permesi iun pli grandan enintegriĝon, la Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo (UNESKO) defendas, ke la idiomoj kaj la plurlingveco povas atingigi unu el la Celoj de la Daŭrigebla Disvolvo, nome, “lasi neniun post si”.

 

En la plej frua infaneco

 

La agentejo elstarigas ankaŭ, ke la edukado bazita sur la unua lingvo devas komenciĝi en la unuaj vivojaroj, ĉar la zorgoj kaj la instruado dum la plej frua infanaĝo estas la bazo de la lernado.

 

En Parizo Unesko reliefigas la daton, okazigante iun virtualan eventon kunorganizitan kun Bangladeŝo (regno ĉe la Bengala Golfo). Lastvendrede iu enreta konferenco pritraktis politikojn kaj agadojn inkluzivigajn en la instruadon kaj ankaŭ la plurlingvan lernadon, krome kiel plibonigi la integriĝecon per la plurlingveco, la signolingvo, la edukado kaj la zorgoj en la plej frua infaneco.

 

En Adis-Abebo (la ĉefurbo de Etiopio) alia evento traktas pri la demando de la instruistoj kaj la edukado en la patrina lingvo en Afriko. La evento planita por la plej proksima merkredo estos realigata en partnereco kun la Internacia Instituto por la Disvolviĝo de Kapabloj en la afrika kontinento.

 

Estingiĝado

 

Laŭ UN ĉiun duan semajnon unu lingvo ĉesas ekzisti kaj kun ĝi la lokaj kultura kaj intelekta heredaĵoj. Almenaŭ kvardek tri elcentoj de la ĉirkaŭ 6 mil lingvoj nuntempe parolataj en la mondo povos malaperi.

 

Kelkaj centoj da idiomoj estas integriĝintaj en edukajn sistemojn kaj en la publikan regadon, kaj malpli ol cent da ili estas uzataj en la cifereca mondo. En la tuta terglobo 40% de la popolanoj ne havas aliron al la edukado en la lingvo, kiujn ili parolas aŭ komprenas.

 

Unesko rimarkas progresojn en la plurlingva edukado, kiam oni komprenas la gravecon de la gepatra lingvo, speciale dum la unua fazo de instruiteco. La agentejo parolas cetere pri la kompromiso kun la progresoj en tiu demando ene de la publika sektoro.

 

Konado kaj kulturoj

 

Unesko reliefigas, ke la idiomoj subtenadas plurlingvajn kaj multkulturajn sociojn, ĉar “ili heredigas kaj konservas la tradiciajn konojn kaj kulturojn per daŭrigebla procedado”.

 

La celebro de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estis proponita de Bangladeŝo dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko, en 1999. La dato estis proklamita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj, en 2002.

 

 

FONTE:

https://news.un.org/pt/story/2021/02/1742102


             ********************************************************** 




MORADOR DE RUA ENCONTRADO MORTO EM MILÃO TINHA 100 MIL EUROS NO BANCO
// STRATLOĜANTO, KIUN ONI TROVIS MORTINTA EN  MILANO, HAVIS 100 MIL EŬROJN EN BANKO

 

04-02-2021

 

Um morador de rua identificado como Umberto Quintino Diaco, de 75 anos, foi encontrado morto em Milão, na Itália. Para surpresa de muitos, a vítima tinha mais de 100 mil euros, cerca de R$ 644 mil, em uma conta bancária e 19 mil euros, equivalente a R$ 122 mil, em títulos acionários.

 

Umberto foi encontrado em uma cabana improvisada com papelão, na estação ferroviária de Porta Garibaldi, na capital da Lombardia. Segundo a autópsia, o homem pode ter morrido de frio e patologias pré-existentes.

 

De acordo com as investigações, além do dinheiro no banco e em ações, a vítima recebia uma aposentadoria de 750 euros, quase R$ 5 mil, em Munique, na Alemanha, tinha uma casa na região de Calábria, na Itália, e dois furgões com apólices de seguro pagas.

 

Em entrevista ao jornal Corriere della Sera, Chiarina, irmã mais velha de Umberto, disse que ele havia fugido de casa quando tinha 17 anos. “Procuramos por ele, que nunca se deixou encontrar”, contou.

 

Segundo as autoridades, Diaco retirava seus rendimentos através de uma caixa-postal no serviço de atendimento da Cáritas em Milão. “Ele nunca pediu dinheiro nem aceitou comida”, relatou ao Corriere um voluntário da organização beneficente.

 

Chiarina também revelou que a família conseguiu descobrir durante o período de ausência de seu irmão que ele trabalhou no setor de construção civil na Alemanha e teria passado também pela Suíça. Depois, ela chegou a tentar contatá-lo, mas ele sempre recusou. “Entendi que ele havia escolhido aquela vida, mas nunca deixamos de procurá-lo”, finalizou.

Iu sendomulo identigita kiel Umberto Quintino Diaco, 75-jara, estis trovita mortinta en la urbo Milano, en Italujo. Por la surprizo de multaj, la viktimo havis pli ol 100 mil eŭrojn en banka konto kaj 19 mil eŭrojn en akciaj biloj.

 

Umberto estis trovita en kabano aranĝita el kartonoj, ĉe la fervoja stacio de la kvartalo Porta Garibaldi, en Milano (la ĉefurbo de la norditala regiono Lombardio). Laŭ la nekropsio, la viro povis esti mortinta de malvarmo kaj antaŭekzistintaj malsanoj.

 

Laŭ la enketoj, krom la mono en la banko kaj en akcioj, la viktimo ricevadis emerituron je 750 eŭroj en Munĥeno, Germanujo, posedis unu domon en la regiono de Kalabrio, en Italujo, kaj ankaŭ du furgonojn kun pagitaj polisoj.

 

En intervjuo al la ĵurnalo Corriere della Sera, Chiarina, iu pli aĝa fratino  de Umberto, diris, ke li estis fuĝinta el la familia hejmo, kiam li aĝis 17 jarojn. "Ni serĉadis lin, sed li neniam lasis sin renkonti”, ŝi rakontis.

 

Laŭ la aŭtoritatoj, Diaco deprenadis siajn monprovizojn pere de poŝtkesto en la asistejo de Karitaso en Milano. “Li neniam petis monon nek akceptis manĝon”, sciigis al Corriere iu volontulo de la bonfara organizaĵo.

 

Chiarina ankaŭ informis, ke la familio sukcesis eltrovi, dum la forestado de ŝia frato, ke li laboris en la sektoro de konstruado en Germanujo kaj ke li restis ankaŭ en Svisujo. Poste ŝi provis kontakti lin, sed li ĉiam rifuzis tion. “Mi komprenis, ke li elektis tian vivon, sed tamen ni neniam ĉesis serĉi lin”, ŝi finparolis.

Fonto:

https://istoe.com.br/morador-de-rua-encontrado-morto-em-milao-tinha-100-mil-euros-no-banco/

Nenhum comentário: