domingo, 22 de outubro de 2017

SEKRETA FELIĈECO – rakonto de la brazila prozistino Clarice Lispector (1920 – 1977)

SEKRETA FELIĈECO 


Resultado de imagem para clarice lispector



Ŝi estis dika, malalta, efelidplena, kun la haroj tro malglataj, iom flav-ruĝetaj. Ŝi havis grandegan mamon, dum ĉiuj ni aliaj estis plataj. Kvazaŭ tio ne sufiĉis, ŝi plenigis la du poŝojn de la bluzo, sur la busto, per bombonoj. Tamen ŝi posedis tion, kion ĉia ajn infano ŝatus havi: patron havantan librovendejon.

Ŝi malmulte profitis el tio. Kaj ni aliaj, ankoraŭ malpli: eĉ en datrevenoj, anstataŭ donaci almenaŭ unu malaltkostan libreton, ŝi transdonis en manojn unu poŝtkarton de la vendejo de la patro. Krom tio ĝi estis pri pejzaĝo de Recifo mem, la urbo, kie ni loĝis, kun ties pontoj pli ol viditaj.

Sur la dorson ŝi skribis, per tre brodecaj literoj, vortojn tiajn, kiaj “naskiĝa datreveno” kaj “resopiro”.

Tamen kiel ŝi havis talenton por la krueleco! Ŝi tuta estis pura venĝemo, manĝante bombonojn kun bruo. Kiel tiu knabino certe malamis nin, nin, kiuj estis nepardoneble beletaj, sveltaj, altetaj, kun liberaj haroj. Kontraŭ mi ŝi praktikis kun trankvila feroceco sian sadismon. Pro mia dezirego legi, mi eĉ ne rimarkis la humiligojn, al kiuj ŝi submetadis min: mi daŭris peteganta al ŝi prunte la librojn, kiujn ŝi ne tralegis.

Jen poste alvenis la granda tago, en kiu ŝi komencis fari longedaŭran torturon al mi. Kvazaŭ senintence, ŝi sciigis al mi, ke ŝi posedas la rakontlibron “La Regadoj de Nazetulino”, de Monteiro Lobato.

Ĝi estis dika libro, dio mia!, tia libro, kun kia oni devis vivi, manĝi, dormi. Sed ĝi estis tre supera ol mia aĉetpovo. Tiam ŝi diris al mi, ke mi iru al ŝia domo en la sekvonta tago, ke ŝi pruntedonos ĝin al mi.

Ĝis la posta tago mi transformiĝis en la esperon mem pri ĝojo: mi ne vivis ordinare; mi naĝadis malrapide sur milda maro; la ondoj irigis min tien kaj reen.

En la sekvinta tago mi kuris laŭlitere al ŝia domo. Ŝi ne loĝis en plur-etaĝa konstruaĵo kiel mi, sed, jes, en surtera domo. Ŝi ne petis min eniri. Bone rigardante al mi en la okulojn, ŝi diris, ke ŝi pruntedonis la libron al alia knabino, kaj ke mi revenu en la sekvonta tago, por preni ĝin. Surprizite, mi foriris malrapide, sed baldaŭ la espero prenis min tutan denove, kaj mi rekomencis marŝi saltante sur la strato. Tio estis mia stranga maniero marŝi sur la stratoj de Recifo. Ĉi-foje mi eĉ ne falis: gvidis min la promeso pri la libro. La sekvonta tago venos, la sekvontaj tagoj estos poste mia tuta vivo; la amo al la mondo atendis min; mi marŝis saltante tra la stratoj, kiel ĉiam, kaj falis neniun fojon.

Tamen ne okazis nur tio. La sekreta plano de la filino de la mastro de la librovendejo estis trankvila kaj diableca. En la posta tago jen estis mi denove ĉe la pordo de ŝia domo, kun rideto kaj la koro forte batanta. Tamen tio valoris nur por aŭskulti la trankvilan respondon: la libro ankoraŭ ne estis redonita. Mi devus reveni en la sekvonta tago. Ŝi tute ne suspektis, kiel poste, dum mia vivo, tiu dramo de la “sekvonta tago” spertita ĉe ŝi ripetiĝos kun mia koro forte batanta.

Kaj la torturo daŭris. Kiel longe? Mi ne sciis. Ŝi sciis, ke ĝi okazos nedifinitan tempon, dum la galo ne tute elfluos el ŝia dika korpo. Mi jam ekdivenis, ke ŝi elektis min, por ke mi suferu. Kelkfoje mi faras priajn divenojn. Sed, eĉ diveninte, kelkfoje mi akceptas, konsiderante, ke tiu, kiu volas suferigi min, bezonas damnite, ke mi suferu.

Dum kiom da tempo? Mi iris ĉiutage al ŝia domo, malĉeestante eĉ ne unu tagon. Kelkajn fojojn ŝi diris: ve!, la libro estis ĉe mi hieraŭ vespere, sed vi venis nur en la mateno, tiel, ke mi pruntis ĝin al alia knabino. Kaj mi, kiu ne emis havi ĉirkaŭokulajn blu-randojn, sentis tiajn blu-randojn fosantajn sin sub miaj miregantaj okuloj.

Tio daŭris ĝis iu tago, kiam mi staris ĉe la pordo de ŝia domo, aŭskultanta humile kaj silente ŝian rifuzon, aperis ŝia patrino. Certe ŝi jam estis miranta la mutan kaj ĉiutagan aperadon de tiu knabino ĉe la pordo de sia domo. Ŝi petis klarigon al ni du. Tiam okazis silenta konfuziĝo, interrompita per vortoj tre malmulte klarigaj. La sinjorino miris pli kaj pli, ke ŝi ne estis komprenanta. Sed jen tiu bonkora patrino ekkomprenis. Tiam ŝi turnis sin al la filino kaj kun granda surpriziĝo mirdiris: sed tiu libro neniam estis forportita el tiu ĉi domo, kaj vi eĉ ne volis legi ĝin!

Kaj plej malbona al tiu virino ne estis la malkaŝo de tio, kio okazis, sed devis esti la horora malkovro de la filino, kiun ŝi havis. Ŝi gvatis nin en silento: la potencon de la perverseco de ŝia nekonata filino kaj la blondharan knabinon starantan ĉe la pordo, lacegan, sub la vento de la stratoj de Recifo. Tiam, rekonsciiĝinte, ŝi diris firme kaj trankvile al la filino: “vi pruntedonu la libron nun mem”. Kaj al mi: “Kaj vi tenos la libron kiel longe vi volos”. Ĉu vi komprenas? Tio pli valoris ol la donaco mem de la libro: “kiel longe mi volos”. Tio estas ĉio, kion homo, granda aŭ malgranda, povas aŭdaci deziri.

Kiel rakonti tion, kio sekvis? Mi estis miregigita kaj tiel mi ricevis la libron en la manon. Mi trovas, ke mi diris nenion. Mi enmanigis la libron. Ne, mi ne foriris saltante kiel ĉiam. Mi foriris marŝante malrapide. Mi memoras, ke mi tenis la dikan libron per la du manoj, premante ĝin kontraŭ la bruston. Kiom da tempo mi pasigis por alveni hejmen, ankaŭ malmulte gravas. Mia brusto estis varma, mia koro, pensanta.

Alveninte al la hejmo, mi ne tuj komencis legi. Mi ŝajnigis, ke mi ne havas ĝin, nur por poste surpriziĝe ekhavi ĝin. Horojn poste mi malfermis ĝin, legis kelkajn ravantajn liniojn, fermis ĝin denove, vagis tra la domo, prokrastis ankoraŭ pli, manĝante panon kun butero; mi ŝajnigis, ke mi ne memoras, kie mi gardis la libron; mi retrovis ĝin, malfermis ĝin dum kelkaj momentoj. Mi ekpensis plej neverajn malfacilaĵojn por tiu sekreta afero, nome la feliĉeco. La feliĉeco estis estonta ĉiam sekreta por mi. Ŝajnis, ke mi jam antaŭsentis tion. Kiel mi malfruis! Mi vivis en la aero... ekzistis fiero kaj pudoro en mi. Mi estis delikata reĝino.

Kelkfoje mi sidis en la hamako, balancante min kun la libro malfermita sur la genuoj, ne tuŝante ĝin, en tre pura ekstazo. Jam ne estis knabino kun iu libro, sed estis virino kun sia amanto.



Um comentário:

Nazaré Laroca disse...

Gratulon, Josenilton! Al mi tre plaĉas la rakontoj de Clarice Lisoector!