quinta-feira, 6 de outubro de 2016

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM OUTUBRO DE 2016 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN OKTOBRO 2016

HALLOWEEN TEM ORIGENS CELTAS; ENTENDA COMO SURGIRAM AS CELEBRAÇÕES // HALOVINO HAVAS ORIGINON KELTAN; SCIU, KIEL KOMENCIĜIS ĜIAJ CELEBROJ

31-10-2016


Dia 31 de outubro é comemorado o Halloween.

A celebração, popular sobretudo nos Estados Unidos, também é lembrada como Dia das Bruxas no Brasil.

Originalmente, essa festa nasceu entre os celtas (antigo povo europeu) e marca a virada de ano dos druidas (sacerdotes dos celtas).

Para os celtas, o 1º de novembro é o primeiro dia do ano e o Dia do Deus Sol. Eles acreditavam que portas de ligação entre o reino dos mortos e o reino dos vivos eram abertas na mudança de ano.

Imigrantes escoceses e irlandeses levaram a tradição para os EUA, no século 19. E as crianças americanas passaram a sair às ruas como bruxas e fantasmas, pedindo doces - e quem não desse, seria vítima de uma "travessura".

O nome Halloween tem origem católica. A palavra é uma contração da frase "All Hallows Eve", que quer dizer "dia de todos os santos".

Já a abóbora, um dos símbolos mais famosos da data, é uma tradição dos irlandeses. Diz a lenda que a alma de um homem muito mau foi proibida de entrar tanto no paraíso quanto no inferno. Depois de muito vagar na escuridão, ele encontrou um carvão em brasa e o colocou dentro de uma abóbora, para proteger o fogo.
En la 31-a de oktobro estas festata Halloween (esperante, Halovino).

La celebro, populara ĉefe en Usono, ankaŭ okazas, kun la nomo Tago de la Feinoj, en Brazilo.

Origine tiu festo naskiĝis inter la keltoj (antikva eŭropa popolo) kaj signis la novjariĝon de la druidoj (la pastroj de la keltoj).

Por la keltoj, la 1-a de novembro estas la unua tago de la jaro kaj ankaŭ la Tago de la Dio-Suno. Ili kredis, ke konektaj pordoj inter la regno de la mortintoj kaj la regno de la vivantoj estas malfermitaj en la ŝanĝiĝo de la jaro.

Skotaj kaj irlandaj enmigrintoj portis la tradicion al Usono, en la 19-a jarcento. Tiam usonaj infanoj komencis eliri al la stratoj, vestante sin kiel feinoj kaj fantomoj, petante dolĉaĵojn, kaj kiuj ne kontentigus iliajn petojn, tiuj estus viktimoj de petolaĵoj.

La anglalingva nomo Halloween havas katolikan originon. Ĝi estas la kuniĝa redukto de la frazo "All Hallows Eve", kiu signifas “tago de ĉiuj sanktuloj”.

Siavice, la kukurbo, unu el la plej famaj simboloj de tiu evento, estas tradicio de la irlandanoj. Diras la legendo, ke la animo de iu tre malbona viro ne rajtis eniri en la paradizon nek en la inferon. Longe vaginte en la mallumo, li renkontis unu ardan karbeton, kiun li enmetis en kukurbon, por protekti la fajron.
FONTO:


☻☻☻☻☻☻☻☻☻☻☻☻

ETS ESTÃO TENTANDO FALAR CONOSCO? ENTENDA O CASO. // ĈU ET-OJ (EKSTERTERANOJ) ESTAS PROVANTAJ PAROLI KUN NI? KOMPRENU LA AFERON.

30-10-2016


Um grupo de astrônomos franco-canadenses afirma que um número considerável de estrelas está enviando mensagens a partir de estranhas modulações. Alguns já alegam que estes sinais podem ser uma tentativa de comunicação extraterrestre.

Os cientistas franco-canadenses analisaram espectros de 2,5 milhões de estrelas catalogadas na base de dados do Sloan Digital Sky Survey (programa de catalogação de objetos celestes, através de um telescópio óptico). Dessas, 234 estão emitindo pulsos de luz separadas por um intervalo de tempo constante.

Segundo os pesquisadores, esse sinal tem exatamente a forma de um sinal ETI (sigla em inglês para inteligência extraterrestre) previsto por Ermanno Borra, um dos autores da pesquisa atual, em um artigo publicado em 2012.

Apesar da confirmação da previsão de Borra, os astrônomos admitem no estudo que os sinais podem não ser enviados por alienígenas. “Embora improvável, há também a chance de que os sinais são devido a composições químicas altamente peculiares em uma pequena fração de estrelas halo galácticas.”

Além dessa similaridade com o sinal predito por Borra, a maioria das 234 estrelas foi encontrada entre a faixa espectral F2 e K1, de acordo com o estudo. Isso significa que esse pequeno intervalo está centrado em torno do espectro do Sol. O nosso Sol é o único que sabemos que tem uma espécie inteligente que vive perto dele. Assim, é de se esperar que outros tipos de vida também precisem estar ao seu redor para sobreviver.

No entanto, muitos cientistas estão com um pé atrás em relação a esse estudo. O Breakthrough Listen, uma iniciativa para procurar vida alienígena e que conta com apoio de Mark Zuckerberg e Stephen Hawking, afirmou em um comunicado publicado pela Astronomy Magazine que a mensagem era promissora. Porém, ela deve ser profundamente analisada antes que seja atribuída a ETs.

“Um trabalho cuidadoso deve ser feito para determinar taxas de falsos positivos, para descartar explicações naturais e instrumentais, e mais importante, para confirmar as detecções usando dois ou mais telescópios independentes”, diz o comunicado.

Considerando tudo o que já foi descoberto até agora, desde sinais promissores até megaestruturas alienígenas, é muito cedo para dizer que os alienígenas estão tentando se comunicar com outras civilizações. O que parece desse estudo é que – infelizmente – é bem improvável que os ETs queiram levar um papo com os humanos.
Iu grupo de francaj-kanadaj astronomoj asertas, ke grandega nombro da steloj estas sendantaj mesaĝojn per strangaj moduladoj.
Kelkaj el la fakuloj jam konjektas, ke tiaj signaloj povas esti provoj de eksterterana komunikado.

La francaj-kanadaj sciencistoj analizis spektrojn de 2,5 milionoj da steloj katalogitaj en la datenbanko de Sloan Digital Sky Survey (programo de katalogado de ĉielaj objektoj, per optika teleskopo). El ili 234 estas intermite emisiantaj lum-impulsojn en konstante egalaj intertempoj. 

Laŭ la esploristoj, tiaj signaloj havas ekzakte la formon de iu signalo de ETI (Ekstertera Intelekto), antaŭvidita en artikolo publikigita en 2012, de Ermanno Borra, kiu estas unu el la aŭtoroj de la nuna esploro.

Malgraŭ la konfirmo de la antaŭvido de Borra, la astronomoj, rekonas en la studaĵo, ke la signaloj povas ne esti sendataj de aliplanedanoj.
“Kvankam neprobable, estas ankaŭ la ebleco, ke la signaloj ŝuldiĝas al kemiaj kombinaĵoj tre propraj al malgranda kvanto de steloj de la galaksia aŭreolo.”

Krom tiu simileco kun la signalo antaŭvidita de Borra, la plimulto el la 234 steloj estis eltrovitaj inter la spektraj strioj F2 kaj k1, laŭ la studaĵo. Tio signifas, ke tiu malgranda interspaco situas ĉirkaŭ la spektro de la Suno. Nia suno estas la sola astro, kiu, kiel ni scias, havas inteligentajn estaĵojn (ni), kiuj vivas apud ĝi. Pro tio estas atendinde, ke ankaŭ aliaj tipoj de vivuloj bezonas esti ĉirkaŭ ĝi, por vivi.

Aliflanke, multaj sciencistoj havas prudentan sintenon koncerne tiun studaĵon. Breakthrough Listen, la iniciativaĵo, kiu celas traserĉi aliplanedan vivon kaj kiu ricevas la apogon de Mark Zuckerberg kaj Stephen Hawking, asertis, en komunikaĵo publikigita de Astronomy Magazine, ke tiaj mesaĝoj estas promesplenaj, tamen ili devas esti profunde analizataj, antaŭ ol ili estos atribuitaj al ET-oj.

“Skrupula analizo devas esti farata kun la celo difini la procentojn de falsaj pozitivaj informoj, por malkonsideri naturajn kaj instrumentajn “dirojn” kaj, pli grave, por konfirmi la detektaĵojn, utiligante du a pli da sendependaj teleskopoj”, - diras la komunikaĵo.

Konsiderante ĉion, kio jam estas eltrovita ĝis nun, ekde promesplenaj signaloj ĝis aliplanedaj grandegaj strukturoj, estas tro frue por diri, ke aliplanedanoj estas provantaj komunikiĝi kun aliaj planedaj civilizacioj. Kio ŝajnas el tiu studaĵo, estas tio, ke, bedaŭrinde, tre neprobable la ET-oj volas konversacii kun la teranoj.
FONTO:
http://exame.abril.com.br/ciencia/ets-estao-tentando-falar-conosco-entenda-o-caso/


¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨

TÚMULO DE JESUS É ABERTO PARA SER ESTUDADO POR PESQUISADORES // LA TOMBO DE JESUO ESTAS MALFERMITA POR ESTI STUDATA DE ESPLORISTOJ

29-10-2016
Entrada do túmulo onde Jesus Cristo foi colocado, em Jerusalém 
// La enirejo de la tombo, kie Jesuo estis sepultita.

O túmulo onde o corpo de Jesus Cristo foi sepultado, segundo a tradição cristã, foi aberto pela primeira vez desde 1555, no início desta semana. Pesquisadores da Universidade Nacional e Técnica de Atenas tiveram acesso ao local sagrado, que fica dentro da Basílica do Santo Sepulcro, em Jerusalém, para realizar uma pesquisa sobre a tumba e um projeto de restauração.

O lugar onde Jesus foi supostamente enterrado está coberto por uma edícula com placas de mármore há 461 anos, por isso não era possível ver o interior do túmulo. 
Depois de retirarem a primeira camada, os arqueólogos encontraram uma pilha de entulho e uma nova pedra de mármore, que será removida para que possam visualizar o que esperam: a caverna de pedra onde o corpo de Jesus teria sido colocado.

O pedido dos pesquisadores de investigarem o local foi aprovado em 2015 pelos seis grupos religiosos católicos, ortodoxos e coptas que regem a basílica, através de um acordo de 1852.
Com o fim das investigações, em março de 2017, os arqueólogos devem conduzir a restauração do local.

Segundo a revista National Geographic, que acompanhou a abertura, a análise do túmulo deve permitir que os pesquisadores entendam a forma original da tumba e possam estudar como o ponto de veneração evoluiu ao longo dos anos. “A técnica que estamos usando neste monumento único permitirá que o mundo estude nossas descobertas como se eles mesmos estivessem na tumba de Cristo”, afirmou a pesquisadora Antonia Moropoulou.

La tombo, kien la korpo de Jesuo estis sepultita, laŭ la kristanisma tradicio, estis malfermita la unuan fojon de post 1555, en la komenciĝo de ĉi tiu semajno.
Esploristoj de la Nacia kaj Teknika Universitato de Ateno havis permeson eniri en tiun sanktan lokon, kiu situas ene de la Baziliko de la Sankta Tombo, en Jerusalemo, por fari esplorojn pri la tombo kaj ankaux por iu projekto de restaŭrado.

La loko, kie Jesuo estis supozeble sepultita, estas kovrita per niĉo kun platoj el marmoro, de 461 jaroj. Pro tio ne eblis vidi la internon de la tombo. 
Demetinte la unuan tavolon, la arkeologoj trovis stakon da plenigaĵoj kaj unu novan marmoran ŝtonon, kiu estos translokita, por ke ili   povu vidi tion, kion ili esperas, nome: la kavernon el ŝtono, kien la korpo de Jesus estis entombigita.

La peto de la esploristoj, esplori la lokon, estis akceptita en 2015, de la ses katolikaj, ortodoksaj kaj koptaj religiaj grupoj, kiuj regas la bazilikon laŭ interakordo el 1852. 
Post la fino de la esploroj, en marto 2017, la arkeologoj devos gvidi la restaŭradon de la loko.
Laŭ la revuo National Geographic, kiu kunĉeestis la malfermon, la analizo de la tombo devos ebligi, ke la esploristoj sciu pri ĝia originala formo kaj ankaŭ povu studi, kiel tiu kultejo evoluis kun la paso de la jaroj.
“La tekniko, kiun ni utiligas en tiu unika monumento, ebligos, ke la mondo studu niajn eltrovojn, kvazaŭ ili mem estus ĉe la tombo de la Kristo”, asertis la esploristino Antonia Moropoulou.



Santo Sepulcro onde Jesus Cristo foi colocado é restaurado, em Jerusalém 
// La Sankta Tombo, kie Jesuo estis sepultita, estas restaŭrota, en Jerusalemo.

A edícula onde fica o túmulo de Jesus é considerada um dos locais mais sagrados pelos cristãos do mundo todo. O lugar foi identificado pela mãe do imperador romano Constantino, Helena, em 326 d.C., que mandou construir a Basílica do Santo Sepulcro.
La niĉo, kie situas la tombo de Jesuo estas konsiderata unu el la lokoj plej sanktaj por la kristanoj el la tuta mondo. La loko estis   identigita de Helena, la patrino de la romia imperiestro Konstanteno, en la jaro 326 p.K. Tiam ŝi ordonis konstrui la Bazilikon de la Sankta Tombo.
FONTO:



*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/

CONCURSO DE BELEZA DE ALBINOS NO QUÊNIA LUTA CONTRA O PRECONCEITO // KONKURSO PRI BELECO INTER ALBINOJ, EN KENJO, LUKTAS KONTRAŬ LA ANTAŬJUĜO

27-10-2016


Nos países da África os albinos são estigmatizados e perseguidos, mas na sexta-feira (21) no Quênia inúmeros jovens com esta condição genética foram o centro das atenções na escolha dos primeiros "Miss e Mister Albinismo Quênia".
O primeiro concurso deste tipo, segundo os organizadores, tinha como objetivo mostrar "que há albinos belos e que se sentem bem consigo mesmo", explicou Isaac Mwaura, o primeiro deputado albino queniano e organizador do evento.

O albinismo é uma condição genética que se caracteriza pela ausência de pigmento na pele, cabelo e olhos. "Na África, as pessoas têm a pele negra. Quando uma mulher dá à luz a um albino dizem que é uma maldição", contou Nancy Njeri Kariuki, uma jovem de 24 anos que viajou da região central do Quênia para participar do concurso.
"Até as crianças da mesma idade têm medo", acrescentou a jovem que desfilou com uma peruca castanha diante do vice-presidente do país, William Ruto.
Os participantes desfilaram com vestimentas semelhantes às usadas em seus trabalhos: de pescador a soldado, passando por uma jogadora de rúgbi, para demonstrar que também podem ser parte da população ativa do país.
Segundo Isaac Mwaura, os albinos têm muita dificuldade de encontrar emprego. Michael Ogochi, um participante de 21 anos, explicou que o concurso o ajudou a ter mais confiança em si mesmo. "Crescer foi difícil para mim (...) ninguém queria estar comigo. Você tem que trabalhar a sua autoestima e ser resistente", disse.

Em vários países do sul e do leste da África, como Tanzânia, Malauí, Burundi ou Moçambique, os albinos são vítimas de diversos ataques. Alguns são perseguidos e têm seus membros amputados para rituais de feitiçaria.
Esse tipo de ataque, entretanto, não é comum no Quênia.
En la landoj de Afriko la albinaj homoj estas socie stigmatizataj kaj persekutataj. Tamen, en la lasta vendredo (la 21-a), multaj junuloj kun tiu genetika karakterizaĵo vekis la socian atenton, dum la elektado de la unuaj “Fraŭlino kaj Fraŭlo Albineco Kenjo”.
La unua tia konkurso, laŭ la organizantoj, celas montri, “ke ekzistas belaj albinoj kiuj sentas sin bone pri si mem”, kiel klarigis Isaac Mwaura, la unua kenja albina deputito kaj la organizinto de la evento.

La albineco estas iu genetika nenormalaĵo, kiu sin karakterizas per la manko de pigmento en la haŭto, haroj kaj okuloj. “En Afriko la homoj havas la nigran haŭton. Pro tio, kiam virino naskas iun albinon, tiam oni diras, ke temas pri malbeno”, diris Nancy Njeri Kariuki, iu 24-jaraĝa junulino, kiu vojaĝis el la centra regiono de Kenjo, por partopreni en la konkurso.
“Eĉ la samaĝaj infanoj havas timon pri tio”, aldonis la junulino, kiu paradis kun kaŝtankolora peruko antaŭ la vic-prezidento de la lando – William Ruto.
La gepartoprenantoj paradis en vestoj similaj al tiuj uzataj en iliaj laboroj: ekde fiŝkaptisto ĝis soldato, inkluzivante ludistinon pri rugbeo. Ilia intenco estis tio, montri, ke ankaŭ ili povas kunkonsistigi la laboraktivan popolon de la lando.
Laŭ Isaac Mwaura, la albinoj frontas multajn malfacilaĵojn por esti dungitaj. Michael Ogochi, iu 21-jara partopreninto, klarigis, ke la konkurso helpis lin havi pli da fido al si mem. “Kreski estis malfacile por mi (...). Neniu volis kunesti kun mi. Tiel, oni devas elvolvi sian memestimon kaj esti rezistema”, li diris.

En diversaj landoj de la sudo kaj de la nordo de Afriko, kiel Tanzanio, Malavio, Burundo kaj Mozambiko, la albinoj estas viktimoj de diversaj atakoj. Kelkaj el ili estas persekutataj kaj havas siajn membrojn fortranĉitaj por ritoj de sorĉado. Tia speco de atako, tamen, ne estas ofta en Kenjo.
FONTO:

☻☻☺☻☻☺☻☻☺☻☻☺☻☻☺☻☻☺


BEBÊ NASCEU DUAS VEZES, NOS EUA // BEBO NASKIĜIS DU FOJOJN, EN USONO


26-10-2016



====================
Uma bebé norte-americana nasceu a 6 de junho, mas antes já tinha saído da mãe. Lynlee Hope (Esperança), a quem chamam ‘o bebê que nasceu duas vezes’, foi retirada do útero às 23 semanas de gestação para lhe fazerem uma cirurgia que lhe salvou a vida. Removeram um tumor na região do cóccix e voltaram a colocá-la no útero da mãe. 
O procedimento cirúrgico já é praticado desde os anos 80/90 , mas a altíssima taxa de insucesso faz com que esteja em desuso. 

O sucesso da cirurgia só agora foi divulgado. "Em Portugal não se faz. Estamos a falar de alta tecnologia, muito cara, com um número muito reduzido de intervenções que não justifica formar equipas especializadas. Em todo o Mundo deverão existir uns 10 centros que fazem essas cirurgias", explicou ao CM o obstetra Luís Graça, presidente da Sociedade Portuguesa de Obstetrícia e Medicina Materno-Fetal.
O tumor foi descoberto às 16 semanas de gravidez. Estava a desviar o sangue da bebé, fazendo com que a qualquer momento o coração parasse de bater. "A decisão foi simples. Queríamos dar-lhe vida", explicou a mãe Margaret Boemer, cuja gravidez era de gémeos. Perdeu um, ainda durante o primeiro trimestre.
A cirurgia foi feita no hospital pediátrico do Texas e demorou 20 minutos. O feto pesava cerca de 500 gramas. O tumor – teratoma sacrococcígeo – tinha praticamente o mesmo peso e tamanho da cirurgiada. É uma doença rara – 1 em cada 40 mil – que afeta quatro vezes mais o sexo feminino.
====================
Usona bebino naskiĝis en la 6-a de junio 2016, tamen antaŭ tiu dato ŝi jam estis pormomente eliĝinta el sia patrino.
Lynlee Hope (Espero), kiun oni nomas 'la bebo, kiu naskiĝis du fojojn', estis eltirita el la patrina utero, en la 23-a semajno de la gravedeco, por submetiĝi al kirurgio, kiu savis ŝian vivon. En la proceduro oni eltiris unu tumoron el la regiono de la kokcigo , kaj reenmetis ŝin en la uteron. 
Tia kirurgia proceduro jam estas praktikata ekde la 80-aj/90-aj jaroj, sed tamen, ĉar la procento de ĝia sukceso estas tre malalta, ĝi estas preskaŭ ne utiligata.

La sukceso de tiu kirurgio nur nun estas diskonigata.
"En Portugalio ĝi ne estas farata. Temas pri delikata tekniko, tre altkosta, kun tre malgranda nombro da intervenoj, kio ne pravigas la formiĝon de fakaj skipoj. En la tuta mondo eble ekzistas nur dek hospitaloj, kiuj faras tian kirurgion”, klarigis al la ĵurnalo CM la obstetrikisto Luís Graça, la prezidanto de la Portugala Societo pri Obstetriko kaj Patrina-Feta Medicino.
La tumoro estis eltrovita en la 16-a semajno de la gravedeco. Ĝi estis devianta la sangon de la Lynlee, farante, ke ĉe iu ajn momento ŝia koro ĉesos bati. “La decido estis simpla. Ni volis doni la vivon al ŝi”, raportis la patrino, Margaret Boemer, kies gravedeco komence estis de ĝemeloj. Tamen, ŝi perdis unu el la filoj dum la unua trimonato.
La kirurgio estis farita en la infanhospitalo de Teksaso kaj daŭris 20 minutojn. La tumoro – unu sakrokokciga teratomo – estis preskaŭ sampeza kaj samgranda kiel la kirurgiitino mem. Ĝi estas rara malsano, atinganta 1 en ĉiu kvardek-milo da homoj kaj afekcianta kvaroble pli la inan sekson.
FONTO:

-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*

 

ADOLESCENTE AMERICANO ACORDA DO COMA FALANDO ESPANHOL FLUENTE // USONA ADOLESKANTO ELIĜIS EL KOMATO, PAROLANTE FLUE LA HISPANAN


25-10-2016



Um adolescente americano entrou em coma após levar um chute na cabeça durante um jogo de futebol. Ocorre que, um mês depois, ele acordou falando espanhol fluentemente.
De acordo com os pais de Reuben Nsemoh, de 16 anos, o jovem falava um pouco de espanhol antes do coma, mas não era fluente no idioma. No entanto, quando acordou, o adolescente só conseguia se comunicar em espanhol – e lembrava-se de poucas palavras em inglês.

O acidente aconteceu no mês passado e agora, aos poucos, o jovem está voltando a falar em seu idioma nativo – e perdendo a fluência em espanhol.
Goleiro, Reuben foi atingido na cabeça durante uma partida de futebol de sua escola no Condado de Gwinnett, no estado da Geórgia, quando tentava defender uma bola no gol. Segundo seu treinador, Bruno Kalonji, assim que o adolescente levou o chute na cabeça apresentou dificuldade para respirar, tontura e vômito. Ele foi levado a um hospital da região, onde entrou em coma e assim permaneceu por quase um mês.
Segundo a emissora CNN, Reuben pode sofrer de uma síndrome rara, chamada de síndrome do sotaque estrangeiro, em que danos cerebrais alteram os padrões de fala de uma pessoa, dando-lhe um sotaque diferente ou fluência em uma nova língua.

O adolescente, que sofreu três concussões, agora está se recuperando em casa. Ele ainda espera se tornar um jogador de futebol profissional no futuro.
Iu usona adoleskanto enkomatiĝis, post kiam li ricevis piedfrapon sur la kapon, dum futballudo. Okazas, ke unu monaton poste li vekiĝis parolante flue en la hispana.
Kiel sciigis la gepatroj de Reuben Nsemoh, 16-jara, la junulo parolis iomete la hispanan antaŭ la komato, sed li ne fluis en tiu lingvo. Tamen, elkomatiĝinte, la adoleskanto povis komunikiĝi nur en la hispana, tiam memorante malmultajn vortojn en la angla.

La akcidento okazis en la pasinta monato, kaj nun, iom post iom, la junulo rekomencas paroli en sia denaska lingvo, perdante la fluecon en la hispana.
Golulo, Reuben estis trafita sur la kapo, dum partio de piedpilko en lia lernejo, en la kantono Gvineto (ŝtato Georgio), ĝuste en la momento kiam li provis defendi sian golejon kontraŭ ŝoto. Laŭ lia trejnisto, Bruno Kalonji, apenaŭ la adoleskanto suferis la piedbaton sur la kapon, li havis malfacilecon spiri, sentis kapturniĝon kaj vomis. Tiam li estis kondukita al hospitalo en la regiono, kie li eniĝis en la komaton, kiu daŭris unu monaton.
Laŭ la novaĵ-kanalo CNN, Reuben eble suferas raran sindromon nomatan ‘sindromon pri fremda akĉento’, per kiu cerbaj damaĝoj ŝanĝas onies parol-manieron kaj donas al oni malsaman akĉenton aŭ fluecon en nova lingvo.

La adoleskanto, kiu spertis tri komociojn, nun resaniĝas hejme. Li ankoraŭ esperas fariĝi profesia futballudisto en la estonteco.
FONTO:
http://www.maispb.com.br/200408/adolescente-americano-acorda-do-coma-falando-espanhol-fluente.html


¨&¨&¨&¨&¨&¨&¨&¨&¨&¨&¨&¨&


MENINA DE QUATRO ANOS SURPREENDE AO FALAR SETE IDIOMAS // KVARJARA INFANINO SURPRIZAS, PAROLANTE SEP LINGVOJN

24-10-2016

Angelina Bella Devyatkina, de apenas quatro anos de idade, ficou famosa depois de participar no programa de talentos ‘Amazing People’, na Rússia. A menina provou, ao vivo, que além do russo, fala, entende e lê seis outras línguas: inglês, espanhol, francês, chinês, alemão e árabe.

No programa de televisão, a pequena tinha que cumprir uma série de pequenos desafios como ler frases a partir de um ecrã, responder a questões sobre dinossauros, cantar canções em espanhol e dizer em chinês que órgãos usamos para ver, ouvir e respirar. E assim foi. Para surpresa do público e dos jurados, Angelina superou todas as provas.

Desde que o vídeo foi partilhado no Youtube, a menina tornou-se numa autêntica estrela.
Em entrevista ao Daily Mail, a mãe da jovem, Yulia, revelou que começou a ensinar novos idiomas à filha quando ela tinha apenas dois anos de idade, além de contratar babás de diferentes países que pudessem ensinar as outras línguas à pequena durante as brincadeiras em casa. Além de canções infantis e jogos, as babás também discutem vários tópicos de enciclopédias infantis, história natural e sobre o mundo em geral.
Angelina Bella Devyatkina, aĝante nur kvar jarojn, famiĝis, post kiam ŝi partoprenis la talentul-programon ‘Amazing People’, en Rusujo. La knabineto pruvis, realtempe, ke, krom la rusa, ŝi parolas, komprenas kaj legas ses aliajn lingvojn, nome: la anglan, la hispanan, la francan, la ĉinan, la germanan kaj la araban.

En tiu televid-programo, la etulino devis alfronti serion da etaj defioj, kiel legi frazojn sur ekrano, respondi al demandoj pri dinosaŭroj, kanti kanzonojn en la hispana kaj diri, en la ĉina, la organojn, kiujn ni uzas por vidi, aŭdi kaj spiri. Kaj tiel estis. Por surprizo de la publiko kaj de la ĵurianoj, Angelina sukcesis en ĉiuj testoj.

Depost kiam la video estis diskonigita en Jutubo, la knabineto fariĝis vera stelulino.

En intervjuo al Daily Mail, la patrino de la infanino, Yulia, rivelis, ke ŝi komencis instrui novajn lingvojn al la filino, kiam tiu ĉi estis nur dujaraĝa, krom tio, ke ŝi kontraktis vartistinojn el diversaj landoj, kiuj povus instrui la aliajn lingvojn al la etulino dum la hejmaj ludoj. Krom infankanzonoj kaj ludoj, la vartistinoj ankaŭ diskutas pri pluraj temoj el porinfanaj enciklopedioj, pri natura historio kaj pri la mondo ĝenerale.
FONTO:

Jen estas la video: https://youtu.be/CKBDt2z3C2w

*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/

ELEFANTE ENTRA NO RIO PARA SALVAR SEU TREINADOR // ELEFANTO ENIRIS EN RIVERON, POR SAVI SIAN DRESISTON


17-10-2016

Você acreditaria se alguém contasse que um elefante pulou no rio para salvar um homem que estava sendo levado pela correnteza?
Então assista ao vídeo abaixo para crer. A filhote Kham Lha, de 5 anos entra na água, atravessa o rio até chegar ao seu treinador, Darrick Thomson, de 42 anos.
Darrick diz que existe uma forte relação de carinho entre ele e Kham Lha.
Para provar, Darrick simulou estar sendo levado pela correnteza de um rio, para mostrar que sua salvadora seria a mamífera.
No vídeo, publicado no YouTube pela organização “Save Elephant Foundation” – que protege os animais da espécie na Ásia – é possível ver que Kham Lha está de um lado do rio, no Parque Chiang Mai, na Tailândia, acompanhada de seus amigos de manada.
Quando Thomson passa na água e grita por ajuda, a filhote corre e usa sua tromba para salvá-lo e levá-lo até o outro lado do rio.
Ĉu vi kredus, se iu rakontus al vi, ke iu elefanto eniris en riveron, por savi homon, kiu estus forportita de river-fluo?
Do, spektu la malsupran videon, por ekkredi tion. La elefantinido Kham Lha, 5-jara, eniras en la akvon, transiras la riveron, ĝis ĝi apudiĝis al sia dresisto, Darrick Thomson, 42-jaraĝa.
Darrick diris, ke estas forta rilato de kareco inter li kaj Kham Lha.
Por pruvi tion, Darrick ŝajnigis, ke li estas forportata de la fluado de la rivero, por elmontri, ke lia savanto estos la mambesto.
En la video, publikigita en Jutubo, de la organizaĵo Save Elephant Foundation, kiu protektadas la bestojn de tiu specio en Azio, estas eble vidi, ke Kham Lha estas ĉe unu flanko de la rivero, en la Parko  Chiang Mai, en Tajlando, kune kun siaj elefantaj amikoj.
Kiam Thomson pasis tra la akvo kaj kriis pri helpo, tiam la ido alkuras al li kaj uzas sian rostron por savi lin kaj lasi lin ĉe la alia flanko de la rivero.
FONTO:


###############

UNIVERSO TEM 2 TRILHÕES DE GALÁXIAS, 10 VEZES MAIS QUE O ESPERADO // LA UNIVERSO HAVAS 2 TRILIONOJN DA GALAKSIOJ, DEKOBLE PLI OL ATENDITE


14-10-2016

Um levantamento feito com dados recolhidos durante duas décadas pelo telescópio Hubble revelou que o universo abriga 2 trilhões de galáxias, dez vezes mais do que os astrônomos acreditavam.

O estudo, liderado pelo astrofísico Christopher Conselice, da Universidade de Nottingham, na Inglaterra, levou quinze anos para ser concluído e será publicado no periódico científico Astrophysical Journal.
Segundo Conselice, 90% dessas galáxias não podem ser observadas da Terra, restando apenas 10% para ser captado pelos instrumentos. Parte da luz emitida no espaço pelos objetos distantes ainda não chegou aqui no planeta. A maioria delas tem sinais muito fracos ou estão muito longe. Quem sabe que propriedades interessantes vamos encontrar quando estudarmos essas galáxias com a próxima geração de telescópios?” afirmou Conselice, em nota.
Unu kvantoesploro farita el donitaĵoj ricevitaj, dum du jardekoj, de la teleskopo Hubble, rivelis, ke la Universo enhavas 2 trilionojn da galaksioj, dekoble pli ol kiom la astronomoj kredadis.


La esploro, gvidita de la astrofizikisto Christopher Conselice, de la Universitato de Notinghamo, en Anglujo, daŭris dek kvin jarojn por esti konkludita, kaj estos publikigita en la scienca periodaĵo Astrophysical Journal. Laŭ Conselice, 90% de tiuj (kalkulitaj) galaksioj ne estas observeblaj de sur la Tero, kaj el ili estas nur 10% ankoraŭ kaptotaj de la instrumentoj. "Parto de la lumo emisiita tra la Spaco, de la malproksimaj observobjektoj, ankoraŭ ne alvenis tien ĉi, al la planedo Tero. La plimulto el ili havas tre malfortajn signalojn aŭ estas tro foraj. Kiu povas scii, kiajn interesajn proprecojn ni trovos tiam, kiam ni studos tiujn galaksiojn per la venonta generacio de teleskopoj?”, - asertis Conselice, en gazeta noto.
FONTO:

 

****************

 

AS 8 TECNOLOGIAS QUE MAIS VÃO IMPACTAR O MUNDO, SEGUNDO A PWC // LA 8 TEKNIKAĴOJ, KIUJ PLEJ FORTE ŜANĜOS LA MONDON, LAŬ PWC


11-10-2016


Inteligência artificial, realidade aumentada e blockchain são algumas das tecnologias que mais vão impactar os negócios até 2020, segundo o estudo Tech Breakthroughts Megatrends da PwC (sigla de PricewaterhouseCoopers, uma das maiores prestadoras de serviços profissionais do mundo nas áreas de auditoria, consultoria e outros serviços acessórios para todo tipo de empresas e no mundo inteiro), divulgado nesta quarta-feira (5).

Segundo o diretor da PwC Brasil e especialista em digital, Norberto Tomasini, essas tecnologias podem impactar de forma benéfica ou negativa as empresas, mas de fato trarão impactos em todos os aspectos do modelo de negócios das empresas.

Além dos negócios, as tecnologias devem alternar também o mercado de trabalho, com a criação de novas categorias profissionais; isso afetará a relação comercial com clientes, definição da estratégia de negócios e gestão da empresa e até a área operacional, que poderão contar com maior vantagem competitiva com o uso dessas tecnologias.

Embora possam causar impactos positivos, os líderes empresariais se preocupam com o avanço tecnológico. Além disso, segundo o estudo, as mudanças demográficas e no poder econômico, alterações climáticas e urbanização também são motivos de preocupação pelos impactos que podem causar.

Confira quais são as oito tecnologias que mais vão influenciar empresas, segundo o estudo:


Artefarita intelekto, pliigita realeco kaj bitmon-kontolibroj estas kelkaj el la teknikaĵoj, kiuj forte ŝanĝigos la negocojn ĝis post 2020, laŭ la studo Tech Breakthroughts Megatrends, de PwC (siglo de PricewaterhouseCoopers, unu el la plej grandaj entreprenoj de profesiaj laborprovizoj en la mondo, en la terenoj de aŭditorado, konsultado kaj akcesoraj servoj al ĉiaj entreprenoj en la tuta mondo), publikigita en la lasta merkredo (la 5-a).

Laŭ la direktoro de PwC Brazilo kaj kiu estas fakulo pri cifereca teknologio, Norberto Tomasini, tiaj teknikaĵoj povas ŝanĝegi, pozitive aŭ negative, la entreprenojn, sed fakte ili faros ŝanĝojn en ĉiuj aspektoj de la modeloj de entreprenaj negocoj.

Krom la negocoj, la teknikaĵoj devos modifi ankaŭ la labormerkaton, per la kreado de novaj profesiaj kategorioj. Tio afekcios la komercan interrilaton kun klientoj, la difinaron de negocaj strategioj, la administradon de la entreprenoj kaj eĉ la produktajn sektorojn, kiuj povos havi pli grandan konkurencan avantaĝon per la uzado de tiaj teknikaĵoj.

Kvankam ili povas kaŭzi pozitivajn frapŝanĝojn, la entreprenestroj zorgumadas pri la teknologia progreso. Cetere, laŭ la studo, ankaŭ la ŝanĝiĝoj en la demografio kaj en la ekonomia povo, krom la klimataj ŝanĝiĝoj kaj la urbanizado estas kaŭzoj de maltrankvileco, pro la malhelpoj, kiujn ili povos donadi.

Vidu malsupre, kiuj estas la ok teknikaĵoj, kiuj plej multe influos entreprenojn, laŭ la studo:




1. INTELIGÊNCIA ARTIFICIAL (AI).
Ela consiste de diversos algoritmos de softwares que criam programas autodidatas – permitindo que eles realizem atividades que, até então, cabiam somente à inteligência humana. Essa tecnologia é utilizada para a tradução de uma língua, reconhecimento de voz e face, tomada de decisões, entre outros fins.
1. ARTEFARITA INTELEKTO (AI).
Ĝi konsistas el diversaj algoritmoj de programoj, kiuj kreas aŭdidaktikajn programojn, ebligante, ke ili faru aktivaĵojn, kiuj ĝis nun estis fareblaj nur per la homa agado. Tiu teknikaĵo estas utiligata por la tradukado de lingvoj, rekonado de voĉoj kaj vizaĝoj, prenado de decidoj, inter aliaj celoj.




2. REALIDADE AUMENTADA (AR).
Essa tecnologia utiliza recursos visuais e audiovisuais para representar o mundo físico, seja através de uma imagem gráfica e/ou sobreposição de áudio.
2. PLIIGITA REALECO (PR).
Tiu ĉi teknikaĵo utiligas vidajn kaj aŭdvidajn rimedojn, por reprezenti la fizikan mondon, jen per grafikaj bildoj, jen per anstataŭigo de sonoj.



3. BLOCKCHAIN.
O Blockchain é um recibo das transações realizadas com a moeda digital bitcoin. Ela utiliza algoritmos que gravam e confirmam essas transações de forma anônima e não podem ser alteradas.


3. BITMON-KONTOLIBRO.
Bitmon-kontolibro estas kvitancilo de la transakcioj interkonsentitaj per la cifereca mono bitmono. Ĝi utiligas algoritmojn, kiuj registras kaj konfirmas anonime tiajn transakciojn, kiuj estas nemodifeblaj.




4. DRONES.
São veículos aéreos não tripulados controlados remotamente por computadores de bordo ou pilotos. Eles podem carregar câmeras ou quaisquer outros objetos.
4. FLUG-ROBOTOJ.
Flug-robotoj (aŭ populare “virabeloj”) estas senpilotaj flugveturiletoj, kiuj estas regataj aŭ per internaj komputiloj aŭ demalproksime, per pilotoj. Ili povas portadi kameraojn aŭ multajn aliajn objektojn.



5. INTERNET DAS COISAS.
Ela será capaz de conectar todos os objetos que usamos diariamente, como carros, aparelhos, smartphones e até a própria casa, permitindo a troca de dados pela internet. Ela permite, por exemplo, que a temperatura ambiente da casa seja controlada através do smartphone.
5. INTEROBJEKTO (AŬ INTERRETO DE LA OBJEKTOJ).
Ĝi kapablos konekti ĉiujn objektojn, aparatojn, intelifonojn kaj eĉ la loĝdomon mem, ebligante la interŝanĝon de informoj per la Interreto. Ĝi ebligas, ekzemple, ke la media temperaturo de la domo estu realĝustigita per la intelifono.



6. ROBÔS.
São máquinas ou agentes virtuais programados para realizar determinadas atividades. Além de já serem capazes de realizar atividades humanas, eles são usados principalmente para aŭiliar os seres humanos com instruções pré-definidas ou de forma autônoma.
6. ROBOTOJ.
Ili estas maŝinoj aŭ virtualaj agantoj programitaj por plenumi kelkajn taskojn. Krom jam kapabli realigi kelkajn homajn aferojn, ili estas uzataj ĉefe por helpi la homajn estulojn, kun antaŭdifinitaj instrukcioj aŭ ankaŭ per aŭtonomaj procedoj.



7. REALIDADE VIRTUAL (VR).
Diferente da realidade aumentada, a VR consiste na adição de informações ou recursos visuais no mundo físico, como faz o jogo Pokémon Go, que, através de imagens e gráficos, insere pokémons no mundo real. Ela não reconstrói uma realidade, mas sim a modifica.
7. VIRTUALA REALECO (VR).
Malsame ol la pliigita realeco, la VR konsistas en la transdono de informoj aŭ vidaj efektaĵoj al fizikaj medioj, kiel okazas ĉe Pokemongoo, kiu, per bildoj kaj grafikaĵoj, enigas pokemonojn en la realan mondon. Ĝi ne rekonstruas realaĵojn, sed modifas ilin.



8. IMPRESSÃO 3D.
Essa é uma técnica de fabricação utilizada para criar objetos tridimensionais, baseados em modelos digitais. Chama-se de “impressão” por conta das camadas de materiais usados para a construção, como vidro, madeira, plástico, entre outros.
8. PRESADO 3D.
Ĝi estas tekniko de elfarado utiligata por krei tridimensiajn objektojn bazitajn sur ciferecaj modeloj. Ĝi nomiĝas “presado”, pro la tavoloj de materialoj uzataj en la modlado de la elfaraĵoj, kiel vitro, ligno, plasto, inter aliaj.

FONTO:


*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-

TROPAS BRASILEIRAS NO HAITI VÃO PARA ÁREA MAIS ATINGIDA POR FURACÃO MATTHEW // BRAZILAJ TRUPOJ EM HAITIO IRIS AL LA AREO PLEJ ATINGITA DE LA URAGANO MATTHEW

07-10-2016


As tropas brasileiras no Haiti trabalham no envio de comida e remédios para a população mais atingida pelo Furacão Matthew no país, onde desde o dia 4, data do impacto, já morreram cerca de 900 pessoas.

De acordo com o oficial de comunicação da Minustah – a força de paz das Nações Unidas no Haiti –, coronel Alexandre Lima, os militares atuam desde o carregamento de navios que saem da capital Porto Príncipe com donativos em direção à região oeste do país, mais atingida pelo furacão, até a reconstrução de estradas e organização da distribuição dos mantimentos.

“A prioridade maior era abrir estradas. Ontem, a engenharia da ONU, com aŭílio das tropas brasileiras, fez o desbloqueio entre as cidades de Les Caye e Jeremie. São duas capitais departamentais e era importante abrir para a passagem dos caminhões. Então, agora a prioridade é levar comida e remédios”, explicou à Agência Brasil.
La brazilaj trupoj en Haitio laboras en la sendado de manĝaĵoj kaj medikamentoj al la popoloj plej forte atingitaj de la uragano Matthew en tiu antila lando, kie, ekde la lasta 4-a tago, dato de la ventego, jam mortis ĉirkaŭ 900 homoj.

Laŭ la oficiro pri komunikado de Minustah – la misio pri paco de UN en Haitio – kolonelo Alexandre Lima, la militistoj agadas jen per la ŝarĝado de ŝipoj, kiuj denavigas de la haitia ĉefurbo Portoprinco kun disdonotaĵoj celantaj la okcidentan regionon de la lando plej draste atingita de la ŝtormo, jen rekonstruante aŭtovojojn kaj jen organizante la distribuadon de vivtenaĵoj.

“La ĉefa prioritato estis tio, malfermi ŝoseojn. Hieraŭ la inĝenierio de UN, kun la helpo de la brazilaj trupoj, faris la malblokadon de la vojo inter la urboj Okajo kaj Ĵeremio. Ili estas du departementaj ĉefurboj, kaj estis grave rekonstrui pasejojn por la kamionoj. Post tio, do, la prioritato estas porti manĝaĵojn kaj kuracilojn”, li klarigis al Agentejo Brazilo.
FONTO:


¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨

GÊNIO DE 9 ANOS, UNIVERSITÁRIO, QUER PROVAR QUE DEUS EXISTE // 9-JARA GENIULO, UNIVERSITATANO, VOLAS PRUVI, KE DIO EKZISTAS

08-010-2016


Willian Maillis tem apenas 9 anos e já está estudando em uma universidade.

O menino é o aluno mais novo do Community College, do condado de Allegheny, na Pensilvânia, EUA.

Ele disse que quer se tornar astrofísico para “provar que Deus existe”, de acordo com entrevista dada à revista “People”.

 Sim, ele é um gênio!

Aos 6 meses de idade, disseram os pais, William já reconhecia números e começou a dizer frases completas aos 7 meses. Aos 2 anos, ele já conseguia ler, escrever e usar a multiplicação. Passou a ler grego aos 4 anos e, aos 5, já dominava a geometria.

Não anota

Aaron Hoffman, professor de William, contou que Willian é o único aluno que não anota nada em sala de aula. Apenas, ouve, lê e absorve conhecimentos.
Willian Maillis havas nur 9 jarojn, sed jam studas en iu universitato.

La knabo estas la lernanto plej juna de Community College, en Alegano, distrikto de la usona ŝtato Pensilvanio.

Li diris, ke li intencas fariĝi astrofizikisto, por “pruvi, ke Dio ekzistas”, laŭ intervjuo, kiun li donis al la revuo People.

Jes, li estas ja geniulo!

Kiam li havis 6 monatojn da vivo, rakontis liaj gepatroj, William jam rekonis nombrojn, kaj komencis diri tutajn frazojn en la 7-a monato. Kun la aĝo de 2 jaroj li jam sukcesis legi, skribi kaj uzi la multiplikon. Li eklegis en la greka estante 4-jara, kaj kvinjaraĝe jam regis la Geometrion.

Li ne faras notojn

Aaron Hoffman, profesoro de William, rakontis, ke li estas la sola lernanto, kiu notas nenion en la lernoĉambro. Li nur aŭskultas, legas kaj ensorbas konaĵojn.
FONTO:


/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-/-


MINISTRO IRAQUIANO REVELA EXISTÊNCIA DE ESTAÇÃO ESPACIAL ALIENÍGENA NA TERRA // IRAKA MINISTRO REVELACIIS ALIPLANEDANAN SPACAN STACION SUR LA TERO


07-10-2016


Em matéria publicada na quarta-feira (5), o periódico britânico Daily Express, destacou a localização de uma suposta estação espacial alienígena na terra. A informação foi revelada pelo ministro iraquiano dos Transportes, Kazem Finjan, em entrevista coletiva. 
 Segundo Finjan, a estação espacial foi desenvolvida na área de El Naciria, por volta de 5 mil anos AC e que foi usada como um local de lançamento de naves espaciais para explorar o nosso sistema solar o que permitiu descobrir o mítico planeta Nibiru, também conhecido como Planeta X.

Mesopotâmia, agora no sul do Iraque, é largamente vista como o berço da civilização, mas de acordo com Finjan, também foi o berço da exploração espacial e até mesmo foi lá que pela primeira vez foi identificado o planeta Plutão, muito antes de sua descoberta oficial em 1933 .
A imprensa tinha se reunido para ouvir informações sobre um novo aeroporto em Dhi Qar, no sul do Iraque, foi quando o ministro fez a declaração de que o primeiro aeroporto do mundo foi construído 7 mil anos atrás no Iraque por sumérios antigos e que eles foram ajudados pelos habitantes de outros planetas para desenvolver o centro espacial.
"A particularidade deste lugar é que ele continua a ser o mais seguro para o pouso e decolagem de aeronaves, devido às condições meteorológicas favoráveis. 
"Convido aqueles que duvidam de ler o livro do grande historiador Zecharia Sitchin e também os livros de Samuel Kramer incluindo 'A história começa na Suméria', que fala do primeiro aeroporto construído no planeta Terra, em El Naciria”, prosseguiu.
Por último, o ministro afirmou que os viajantes espaciais antigos tinham descoberto Nibiru, um planeta gigante cuja órbita o faz passar de vez em quando próximo da Terra, causando estragos devido à sua força gravitacional.

En novaĵo publikigita en la lasta merkredo (la 5-a), la brita periodaĵo Dally Express, elstarigis la ekziston de iu supozebla alilandana spaca stacio sur la Tero. Tia revelacio estis farita de la iraka ministro pri la transportoj, Kazem Finjan, dum kolektiva intervjuo. 
Laŭ Finjan, la spaca stacio estis konstruita en la teritorio de Nacirio, antaŭ ĉirkaŭ 5 mil jaroj a.K., estinte utiligita kiel loko de lanĉado de spacoŝipoj por esplori nian sun-sistemon, kio ebligis la eltrovon de la mita planedo Nibiro, ankaŭ konata kiel Planedo X.

Mezopotamio, nuntempe en la sudo de Irako (inter la du riveroj Tigriso k Eŭfrato), estas larĝe konsiderata kiel la naskiĝejo de la civilizacio. Tamen, laŭ Finjan ĝi estis ankaŭ la komencejo de la spaca esplorado, kaj ĝuste tie estis unuafoje identigita la planeto Plutono, multe antaŭ 1933, la jaro de ĝia oficiala eltrovo.

La gazetaro estis ĉeestanta por aŭskulti informojn pri nova flughaveno en la provinco Dikaro, en la sudoriento de Irako, kiam la ministro faris la deklaron, ke la unua flughaveno de la mondo estis konstruita 7 mil jarojn antaŭe, en Irako, de la antikvaj sumeranoj, kiuj estis helpataj de loĝantoj de aliaj planedoj, por konstrui tian spacan lanĉobazon.

“La speciala detalo de tiu ĉi loko estas tio, ke ĝi daŭras estanta la plej sekura ejo por surteriĝo kaj alĉieliĝo de flugveturiloj, pro ĝiaj favoraj meteologiaj kondiĉoj. Mi invitas ĉiujn, kiuj hezitas, legi la libron de la granda historiisto Zecharia Sitchin kaj ankaŭ la librojn de Samuel Kramer, inkluzive de unu titolita “La Historio Komenciĝis en Sumero”, kiu mencias la unuan flughavenon konstruitan en la planedo Tero, en Nacirio” – diris plue Finjan.

En la fino la ministro asertis, ke la antikvaj vojaĝantoj de la Spaco estis eltrovintaj Nibiron, iu giganta planedo, kies orbito igas ĝin pasi de tempo al tempo proksime de la Tero, kaŭzante damaĝojn, pro ĝia gravita potenco.

FONTO:



***********************

PARA PRESIDENTE DE PORTUGAL, NOVO SECRETÁRIO-GERAL DA ONU É 'CONQUISTA DA LUSOFONIA' // POR LA PREZIDENTO DE PORTUGALIO, LA NOVA ĜENERALA SEKRETARIO DE UN ESTAS ‘KONKERO DE LA LUZOFONIO’

06-10-2016


Para Marcelo Rebelo de Sousa, presidente de Portugal, a vitória do socialista António Guterres como novo secretário-geral da ONU, nesta quinta-feira, 6, reflete uma "conquista da lusofonia"; "Para o mundo da lusofonia este foi o momento de grande convergência,   porque o engenheiro Guterres conhece todos estes países, todas as comunidades lusófonas espalhadas pelo mundo. Esteve em todas elas e contatou seus responsáveis, e também com seus povos ao longo de décadas", disse Sousa, em entrevista para a Rádio ONU
Por Marcelo Rebelo de Souza, la prezidento de Portugalio, la elekto de la socialisto António Guterres kiel la novan ĝeneralan sekretarion de UN en ĉi tiu ĵaŭdo, la 6-a, spegulas “konkeron de la luzofonio”. “Por la mondo de la luzofonio tio estas la momento de la granda konverĝeco, ĉar la inĝeniero Guterres konas ĉi tiujn landojn, ĉiujn portugallingvajn komunumojn disigitajn tra la mondo. Li jam iris al ĉiuj ili kaj kontaktis ties respondeculojn kaj ankaŭ ties popolojn en la daŭro de jardekoj”, diris Sousa, dum intervjuo al la Radio UN.
FONTO:

Um comentário:

Unknown disse...

"TU, HELIL, CORPORIFICARÁS NA TERRA, NO SEIO DO POVO MAIS POBRE E MAIS TRABALHADOR DO OCIDENTE : INSTITUIRÁS UM ROTEIRO DE CORAGEM, PARA QUE SEJAM TRANSPOSTAS AS IMENSIDADES DESSES OCEANOS PERIGOSOS E SOLITÁRIOS, QUE SEPARAM O VELHO DO NOVO MUNDO." ASSIM, O HEROICO INFANTE DE SAGRES OPEROU NA RENOVAÇÃO DAS ENERGIAS PORTUGUESAS.
LEMBREI-ME DESSA PASSAGEM DA OBRA DO HUMBERTO, ANTE O FATO ORA NOTICIADO. NÃO SEI SE TEM A VER.