quarta-feira, 28 de outubro de 2015

LINGVOJ & TRADUKADO: LA ARTO DE LA TRADUKADO - TEKSTO DE ANITA PLURAL

Lingvoj kaj Tradukado: La Tradukarto

Anita Plural

Tradukado estas arto kaj ofico. Kiel tia, ĝi postulas solidan profesian preparitecon, akiritan en liberaj aŭ supergradaj kursoj kaj ankaŭ per senĉesa pliboniĝo, oftaj ekzerciĝoj, studoj kaj legadoj. Ĉiuj tiuj aferoj estas bazaj kaj ĉiutagaj en la vivo de iu ajn tradukisto. La lingvoj estas dinamikaj, vivaj kaj ŝanĝiĝemaj. De tempo al tempo novaj vortoj kaj esprimoj elaperas, dum aliaj maluziĝas, kaj, se oni ne perceptas tiajn ŝanĝojn, oni iĝas malinformita. Ĝuste pro tio, kaj por esti ĉiam pleninformita pri la dinamika mondo de la lingvoj, estas rekomendinda al la tradukisto la legado de ĉia sciaĵo: ekde medikament-folioj ĝis libroj pri arto; ekde priskriboj sur nutraĵopakoj ĝis komikso-revuoj; ekde teknikaj instrukciaj libroj ĝis enciklopedioj kaj vortaroj. Ĉio devas fari parton de la legadoj de la tradukisto.

Resume, la bona tradukisto aŭ traduk-interpretisto ĝenerale amas la lingvojn, skribas kaj parolas tre bone, jen sian denaskan lingvon, jen la tradukajn lingvojn per kiuj ili laboras. Almenaŭ estas tio, kion diras la bonaj profesiuloj al ĉiu, kiu intencas tradukadi, aŭ al ĉiu novbakita tradukisto. Tion mi aŭdis antaŭlonge, kiam mi ekpartoprenis la profesion, ankoraŭ aŭdis antaŭnelonge, kaj daŭre aŭdas, ĉiam kiam mi partoprenas en kongresoj, seminarioj kaj instrulaboroj. Estas tio, kion rekomendas Lia Wyler, brazila konata tradukistino de la filmserio Harry Potter (kvankam ŝia laborado estas tre pli ampleksa kaj inkludas aliajn grandajn aŭtorojn kaj temojn), Isa Mara Lando, tradukistino de George Orwell, Salman Rushdie, Susan Sontag (de National Geographic), inter tiom da aliaj aŭtoroj; kaj Ulisses Wehby de Carvalho, prestiĝohava tradukisto kaj interpretisto. Ĉiuj ili estas unuanime bone taksataj en la mondo de la tradukado kaj interpretado, krom tio, ke ili estas ĝentilaj instruistoj, kompetentaj kaj tre forte amantaj la profesion. Ha, inter aliaj meritas specialan mencion la granda Paulo Rónai.
Pro ĉio tio, kiam miaj lernantoj pri la angla lingvo esprimas la deziron sekvi la karieron de tradukisto, mia konsilo estas: multa studado kaj legado en ambaŭ lingvoj, senĉesa pliperfektiĝo, sindonemo kaj humileco. Nur tiel oni povas eviti la lingvokaptilojn kaj la plej komunajn erarojn, kiuj povas trafi eĉ spertajn tradukistojn.
Alia atentinda afero estas tio, ke paroli iun lingvon ne estas sinonimo esti tradukisto. Kompreneble ĉiu tradukisto nepre devas regi la du lingvojn – la komencan kaj la finan. Tamen ne ĉiu bona parolanto de iu lingvo scias traduki al alia, ĉefe pro tio, ke la arto traduki rilatas al malsamaj kulturoj kaj mondoj, ne nur al izolitaj vortoj kaj frazoj. La skribita tradukado, speciale, estas soluleca afero, kiu postulas sindediĉon, sciadon, fervoron kaj humilecon, por ke oni mergiĝu en la originalon kaj komprenu ĝin, kaj tiel serĉu la plej adekvatajn vortojn, fajnigante esprimojn kaj konceptojn de la prilaborataj lingvoj, celante klarigi en iu lingvo la enhavon esprimitan en alia lingvo, lasante la finan tekston flui nature, reproduktante la tutecon, la ideon, la stilon kaj la fluecon de la originalo. Por mi tio estas bela, plezuriga, amuza kaj cerbumiga afero, kiu tre multe riĉigas mian sciadon, eĉ tiam, kiam mi ŝvitas por eviti tiajn kaptilojn.




Nenhum comentário: