Supraĵa komentario pri la temo de la simpozio titolita "O Papel do Esperanto na Preservação das Línguas e Culturas”, amaspublikigita de TVAerj (http://www.youtube. com/watch?v=QFHHuJZh7EE), kun aldono de aliaj pripenseroj.
Esperanto, kiel homarana idealo,
havos lokon pli kaj pli komfortan en la koro de la homaro, proporcie kiel la
homaro mem idealigos sian koron. Same okazos pri Kristanismo kaj pri ĉiuj
homaranaj idealoj.
Nuntempe kaj ankoraŭ dum kelka tempo
la bonaj idealoj povos esti pragmate uzataj de ĉiaj homoj, eĉ de tiuj, kiuj
utiligos ĝin por malicaj aŭ nur monprofitaj celoj. [Nome de la Kristanismo mem,
ekzemple, oni jam mortigis kaj torturis amase, pruvante, ke ili ne internigis
en sin la frataman idealon de tiu kredosistemo.] La disigo de la tritikoj disde
la loloj okazos nature, per kriterioj strangaj.
Alivorte, la plena sukceso de
Esperanto okazos samtempe kun la plena sukceso de la frateca kaj etika idealoj
sine de la tuta homaro. Dum tio ne okazas, Esperanto devas esti lernata kaj
uzata ĉie, ĉiam kaj de ĉiuj en la nuntempo, kaj de idealistoj, kaj de ĉiacelaj
pragmatuloj, demokratie. Esperanto estas ĉies propraĵo.
La idealistoj, tamen, plenumante sian
specialan estontecan rolon, devas pli kaj pli realigi esperante en la
nuntempo. Ili devas fari en la estanteco ĉion bonan, frataman kaj
intersolidaran, kio fariĝos per si mem en la estonteco. Ili do kontribuu por ke
Esperanto venku pli kaj pli kiel nuntempa idealo, sendepende de la pesimismaj,
tro prudentaj kaj stagnemaj sintenoj de la nefaremuloj bonaj kaj malbonaj.
La nuntempaj plej malbonaj
malutilantoj kaj sabotantoj de Esperanto kiel idealo kaj eĉ kiel lingvo mem,
estas ne nepre tiuj, kiuj utiligas ĝin por komercaj, fiaj aŭ malpli noblaj celoj,
sed estas tiuj, kiuj utiligas ĝin neniel kaj kiuj vivas nur kritikantaj la
eraremulojn, eĉ ene de la esperanta movado mem (kvankam kritiki sisteme tiujn, kiuj klaĉe sisteme kritikas, estas same malutile por la necesa luma etoso de la esperanta medio, eĉ se la klaĉoj diriĝas en Esperanto plej ĝusta ☺).
Pro tio oni atribuas al Zamenhof tiun frazon, ke "Esperanto venkos, malgraŭ la esperantistoj". Se li vere diris tion, certe li aludis tiujn neaktivemajn homojn, kiuj ligiĝas al Esperanto nur per la klubeca, amatoraĉa kaj sterila nacilingva kunvenaro kaj ties intestaj politikaĉoj, kvereloj kaj konkuroj por postenoj, dum Esperanto mem restas iom apartigita en siaj uzateco kaj interna ideo.

Kompreneble estas multaj
esperantistoj, kiuj simple ne regemas Esperanton kiel lingvon, sed kiuj estas
pli idealistaj kaj utilaj al la afero, ol multaj fluaj parolantoj, kiuj faras
nenion por ĝi. La granda ekzemplo, kiu venas al mia kapo nun, estas la bopatro
de Zamenhof, Aleksandro Silbernik, kiu
simple pagis por la eldono de la unua libro, sed poste faris nenion
pli. Tiu lia subvencio, tamen, en la ĝusta momento, estis decidiga por la
komenca venko de Esperanto. Tiu lia bonago estis laŭlitere
fundamenta. Alia memorinda homo estas Klara Silbernik, la edzino de
Zamenhof, kiu, krom esti lia sindediĉa kaj komprenema kunulino, donacis sian
tutan doton al la naskiĝanta afero de la edzo.
La esperantisteco, do, ne
manifestiĝas nepre per la rego de la Internacia Lingvo, sed ĉefe tra la koro de la
bonvolaj idealistoj kaj de la diversmanieraj realistoj. La lingvo, tamen, kiel
komunikilo, apartenas al ĉiuj, senkondiĉe.
La fina venko de Esperanto estas la rezulto de la ĉiutaga venketo en la nuntempo, post ĉiu individua aŭ kolektiva batalo en la senfina milito, per ĉiu ago aŭ ageto favora al ĝi tie kaj tie, rekte aŭ nerekte. La fina venko alvenas, sen ke neniu perceptas. Aŭ ĉu ĝi jam plene alvenis, nerimarkite? Antaŭ cent jaroj, certe ni opinius ĉi-laste. Post cent jaroj, tamen, multaj el ni ankoraŭ certe atendos ĝin.
Nuntempe, la fina venko de Esperanto jam okazis. Mankas nur la fina venko de la homaro mem.

Nenhum comentário:
Postar um comentário