“PRIMAVERA” / “PRINTEMPO”, DE CECÍLIA
MEIRELES (PROZA TEKSTO)
PRIMAVERA
Cecília
Meireles
A
primavera chegará, mesmo que ninguém mais saiba seu nome, nem acredite no
calendário, nem possua jardim para recebê-la. A inclinação do sol vai
marcando outras sombras; e os habitantes da mata, essas criaturas naturais
que ainda circulam pelo ar e pelo chão, começam a preparar sua vida para a
primavera que chega.
Finos
clarins que não ouvimos devem soar por dentro da terra, nesse mundo
confidencial das raízes, — e arautos sutis acordarão as cores e os perfumes e
a alegria de nascer, no espírito das flores.
Há
bosques de rododendros que eram verdes e já estão todos cor-de-rosa, como os
palácios de Jaipur. Vozes novas de passarinhos começam a ensaiar as árias
tradicionais de sua nação. Pequenas borboletas brancas e amarelas apressam-se
pelos ares, — e certamente conversam: mas tão baixinho que não se entende.
Oh!
Primaveras distantes, depois do branco e deserto inverno, quando as
amendoeiras inauguram suas flores, alegremente, e todos os olhos procuram
pelo céu o primeiro raio de sol.
Esta
é uma primavera diferente, com as matas intactas, as árvores cobertas de
folhas, — e só os poetas, entre os humanos, sabem que uma Deusa chega,
coroada de flores, com vestidos bordados de flores, com os braços carregados
de flores, e vem dançar neste mundo cálido, de incessante luz.
Mas
é certo que a primavera chega. É certo que a vida não se esquece, e a terra
maternalmente se enfeita para as festas da sua perpetuação.
Algum
dia, talvez, nada mais vai ser assim. Algum dia, talvez, os homens terão a
primavera que desejarem, no momento que quiserem, independentes deste ritmo,
desta ordem, deste movimento do céu. E os pássaros serão outros, com outros
cantos e outros hábitos, — e os ouvidos que por acaso os ouvirem não terão
nada mais com tudo aquilo que outrora se entendeu e amou.
Enquanto
há primavera, esta primavera natural, prestemos atenção ao sussurro dos
passarinhos novos, que dão beijinhos para o ar azul. Escutemos estas vozes que
andam nas árvores, caminhemos por estas estradas que ainda conservam seus
sentimentos antigos: lentamente estão sendo tecidos os manacás roxos e
brancos; e a eufórbia se vai tornando pulquérrima, em cada coroa vermelha que
desdobra. Os casulos brancos das gardênias ainda estão sendo enrolados em
redor do perfume. E flores agrestes acordam com suas roupas de chita
multicor.
Tudo
isto para brilhar um instante, apenas, para ser lançado ao vento, — por
fidelidade à obscura semente, ao que vem, na rotação da eternidade. Saudemos
a primavera, dona da vida — e efêmera.
Texto extraído do livro "Cecília Meireles - Obra em Prosa - Volume 1", Editora Nova Fronteira - Rio de Janeiro, 1998, pág. 366. |
PRINTEMPO
Cecília
Meireles
La
printempo alvenos, eĉ se neniu plu scios ĝian nomon, nek kredos la
kalendaron, nek posedos ĝardenon por akcepti ĝin. La inklinacio de la suno
faras pliajn ombrojn; kaj la loĝantoj de la arbaro, tiuj naturaj kreaĵoj,
kiuj ankoraŭ trairas tra la aero kaj tra la tero, komencas prepari sian vivon
por la baldaŭ alvenonta printempo.
Fajnaj
klarionoj, kiujn ni ne aŭdas, certe sonas tra sub la tero, en tiu konfidenca
mondo de la radikoj, - kaj la subtilaj heroldoj vekos la kolorojn kaj la parfumojn, kaj
vekos la spiriton de la floroj por la ĝojo naskiĝi.
Estas
rododendraj boskoj, kiuj estis verdaj, sed kiuj jam estas ĉiuj rozkoloraj,
kiel la palacoj de Ĝajpuro. Novaj voĉoj de birdetoj komencas provludi
tradiciajn ariojn el sia nacio. Etaj blankaj kaj flavaj papilioj hastas en la
aeroj, - kaj certe ili interparolas, sed tiel mallaŭte, ke oni ne komprenas.
Ho!
Distancintaj printempoj, post la blanka kaj dezerta vintro, kiam la
migdalarboj inaŭguras siajn florojn, ĝoje, kaj kiam ĉiuj okuloj serĉas en la
ĉielo la unuan sunradion.
Tiu ĉi
printempo estas diferenca, kun la arbaroj nedifektitaj, la arboj kovritaj de
folioj, - kaj nur la poetoj, en inter la homoj, scias, ke diino alvenas,
kronita per floroj, kun vestaĵoj borderitaj per floroj, kun la brakoj
ŝarĝitaj per floroj, kaj ŝi venas por danci en tiu ĉi varma mondo de senĉesa
lumo.
Estas
certe, ke la printempo alvenas. Estas certe, ke la vivo ne forgesas sin, kaj
ke la tero patrinece ornamas sin por la festoj pri sia eterneco.
Iun
tagon eble ne plu estos tiele. Iun tagon eble la homoj havos la printempon,
kiun ili deziros, en la momento, kiam ili volos, sendepende de tiu ĉi ritmo,
de tiu ĉi ordo, de tiu ĉi moviĝo de la ĉielo. Kaj tiam la birdetoj estos
aliaj, kun aliaj kantoj kaj aliaj kutimoj, - kaj la oreloj, kiuj eventuale
aŭdos ilin, havos plu nenian rilaton kun tio, kion oni antaŭe komprenis kaj
amis.
Dum
estas printempo, tiu ĉi natura printempo, ni atentu la susuron de la novaj
birdetoj, kiuj donas kisetojn al la blua ĉielo. Ni aŭskultu tiujn ĉi voĉojn,
kiuj paŝas en la arboj; ni marŝu tra tiuj ĉi vojoj, kiuj plutenas siajn
iamajn sentojn: iom post iom estas teksataj la violkoloraj kaj blankaj
brunfelsioj; kaj la eŭforbio fariĝas pli kaj pli bela, ĉe ĉiu ruĝa krono, kiu
malvolviĝas. La blankaj kapsuloj de la gardenioj ankoraŭ estas volvataj
ĉirkaŭ la parfumo. Kaj nekulturitaj floroj vekiĝas kun siaj vestoj el
multkolora indieno.
Ĉio ĉi
tio, por brili nur dum unu momento, por esti ĵetita en la venton – pro
fideleco al la malluma semo, al tio, kio venos en la rotacio de la eterneco.
Ni salutu la printempon, mastrino de la vivo – kaj efemera.
Teksto eltirita el la libro “Cecília Meireles – Obra em Prosa – Volume 1”, Eldonejo Nova Fronteira –
Rio-de-Ĵanejro, 1998, paĝo 366.
|
PRI LA BRAZILA POETINO , PENTRISTINO,
PROFESORINO KAJ JXURNALISTINO CECÍLIA MEIRELES:
Nenhum comentário:
Postar um comentário