quarta-feira, 14 de maio de 2025

DIVALDO FRANCO ELKARNIĜIS 98-JARAĜE


   En la nokto de la 13-a de Majo 2025, je la 21:45, la mediumo, spiritisma oratoro kaj ambasadoro pri la paco en la mondo Divaldo Pereira Franco, en la aĝo de 98 jaroj, forlasis la terkruston kaj reiris al la Spirita Patrujo. Li dediĉis sian enkorpan ekzistadon al la disvastigo de la Spiritisma Doktrino kaj al la amo al la proksimulo, en Salvadoro - la ĉefurbo de la brazila ŝtato Bahio, kaj tra la mondo.

 

La funebra vigilo de la mort-restintaĵoj (laŭ la tradicia popola kutimo) okazis en la sport-salono de la Restadejo ĉe la Vojo (Mansão do Caminho), de la 9-a ĝis la 20-a horo, en la 14-a de Majo (merkredo). La entombigo okazis en la posta tago, la 15-an de Majo, je la 10-a matene, en la Tombejo Bosque da Paz.

 

Naskiĝinte en la 5-a de Majo 1927, en la bahia urbo Feira-de-Santano (110 km for de Salvadoro), Divaldo Franco estis mediuma psikografo de pli ol 260 spiritaj verkoj, kun pli ol 10 milionoj da ekzempleroj venditaj kaj tradukitaj al 17 lingvoj, inkluzive de Esperanto. La tuta monprofito de la vendado de tiaj verkoj estis direktita al la sociaj helpfaroj de la Restadejo ĉe la Vojo kaj ankaŭ al aliaj karitataj institucioj. Li faris pli ol 20 mil prelegojn en pli ol 2500 urboj kaj 71 landoj. Liaj psikografaĵoj, de pli ol 200 Spiritaj aŭtoroj, inkluzive de Joanna de Ângelis, konsolas kaj inspiras milionojn da homoj tra la mondo.

Kune kun Nilson de Souza Pereira (forpasinta en 2013), li fondis la Spiritisman Societon Vojo de la Elaĉeto (Centro Espírita Caminho da Redenção), en 1947, kaj la Restadejon ĉe la Vojo, en 1952. Ĉi tiu institucio, situanta en malriĉa kvartalo de Salvadoro, estas komplekso de 44 konstruaĵoj, kie ĉiutage pli ol 5000 personoj — infanoj, junuloj, plenkreskuloj kaj maljunuloj — ricevas materian, edukadan kaj spiritan asiston.

 

Karese nomata "Onklo Divaldo", li adoptis pli ol 685 infanojn, kiuj kreskis en la loĝdomoj de la Restadejo ĉe la Vojo. Pro sia sindediĉo al humanecaj aferoj, li ricevis pli ol 800 honoraĵojn de kulturaj, sociaj, religiaj, politikaj kaj registaraj institucioj.

 

Lia tuta bonfara heredaĵo restas kiel lumo gvidanta la vojon de tiuj, kiuj serĉas konsolon, esperon kaj spiritan lumon.

quinta-feira, 1 de maio de 2025

DULINGVA RAPIDA VORTARO PORTUGALA-ESPERANTO - AKTUALIGO EL APRILO 2025

    REFERÊNCIAS: ESPERANTO PORTUGUÊS PORTUGALA DICIONÁRIO VORTARO GLOSSÁRIO GLOSARO TERMINARO TRADUZIR TRADUÇÃO



AMAXOFOBIA (Medo intenso de dirigir ou estar dentro de um veículo, podendo causar ansiedade e pânico. // Timego pri stirado aŭ estado en veturilo, kio povas kaŭzi anksion kaj panikon.) = STIRTIMEGO; ENVETURILOTIMEGO

ANTOFAGASTA (Comuna e cidade do norte do Chile, capital da Província de Antofagasta e capital da Região de Antofagasta, a 1371,48 km de Santiago, capital do Chile. // Komunumo kaj urbo en la nordo de Ĉilio, ĉefurbo de la Provinco Antofagasto kaj ĉefurbo de la regiono Antofagasto, je 1371,48 km for de Santiago (la ĉefurbo de Ĉilio). ) = ANTOFAGASTO

AREPA (prato de massa de pão feito com milho moído ou com farinha de milho pré-cozido nas culinárias populares e tradicionais da Bolívia, Colômbia, Venezuela e Panamá (onde é conhecido como tortilla e changa), com vários recheios. // Panpastaĵo farita el muelita maizo aŭ el antaŭkuirita maizfaruno, kutima en la popularaj kaj tradiciaj kuirartoj el Bolivio, Kolombio, Venezuelo kaj Panamo (kie ĝi estas konata kiel tortiljo kaj ĉango), kun variaj plenigaĵoj.) = Arepo


BIOASSINATURA (Ou biomarcador, bioindicador: indicativo de atividade biológica presente ou passada e, em geral, consistente no produto do metabolismo de organismos vivos, em outras palavras, tratando-se de algum traço, elemento ou característica que indique que há ou houve vida num determinado planeta ou satélite, a exemplo do oxigênio, um gás abundante na atmosfera terrestre, que é considerado uma bioassinatura de nosso planeta, pois é produzido por organismos fotossintetizantes. // Aŭ biomarkilo, bioindikilo: indikilo de nuna aŭ pasinta biologia aktiveco, ĝenerale konsistanta el la produkto de metabolismo de vivaj organismoj, aŭ, alivorte, iu trajto, elemento aŭ karakterizo montranta vivon en certa iu planedo aŭ satelito, ekzemple, oksigeno (gaso abunda en la tera atmosfero, konsiderata bio-subskribo de nia planedo, ĉar produktita de fotosintezantaj organismoj).) = BIOMARKILO; BIOINDIKILO; BIOSUBSKRIBO; BIOSIGNATURO

BLEFAROPLASTIA (Cirurgia estética destinada a remover a pele enrugada e descaída das pálpebras. // Kosmetika kirurgio celanta forigi faltan kaj pendantan haŭton de sur la palpebroj.) = PALPEBROPLASTIO

BÓSFORO (Estreito que liga o mar Negro ao mar de Mármara e marca o limite dos continentes asiático e europeu na Turquia. // Markolo liganta la Nigran Maron al la Maro Marmoro, kaj markanta la limon de la azia kaj eŭropa kontinentoj en Turkio.) = BOSFORO

BURACO (ou biriba, canastra: Jogo de cartas que foi inventado nos anos 40, no Uruguai. // Kartludo inventita en la 40-aj jaroj en Urugvajo.) = BURAKO

CAFOFO (Casa pequena e pobre, barraco; casebre desarrumado, bagunçado. // Malgranda kaj malriĉa domo; malorda / misaranĝita dometo.) = LOĜEJ(AĈ)ETO

CALDEIRADA (No Brasil, moqueca acrescida de vários Frutos do Mar. // En Brazilo, mokeko aldonita de diversaj marfruktoj.) = FIŜKUIRAĴO; (MULT)MOKEKO


CARDINALÍCIO (Ou cardinalesco: relativo ou pertencente a cardeal (ecles). // Aŭ kardinaleska: rilata aŭ apartenanta al eklezia kardinalo.) = KARDINALA

CHUKUDU (Veículo artesanal de duas rodas usado no leste da República Democrática do Congo, feito de madeira e usado para o transporte de cargas. // Manarta du-rada veturilo uzata en la oriento de la Demokratia Respubliko Kongo, farita el ligno kaj uzata por kargotransporto.) = ĈUKUDUO


COLÉGIO DOS CARDEAIS (Ou colégio cardinalício: anteriormente chamado de Sacro Colégio, o conjunto de cardeais da Igreja Católica. // Aŭ kardinala kolegio: iam nomita Sankta Kolegio, la aro de kardinaloj de la Katolika Eklezio.) = KOLEGIO DE LA KARDINALOJ; KARDINALARO

CORREDOR BIOCEÂNICO (Ou rota bioceânica: projeto de Integração da Infraestrutura Regional Sul-Americana (IIRSA), que visa interligar, por trem, os litorais do Oceano Atlântico e do Oceano Pacífico no Cone Sul da América do Sul. // Aŭ vojo duoceana: projekto de la Sudamerika Regiona Infrastrukturo-Integriĝo, kiu celas kunligi, per trajno, la marbordojn de la Atlantika kaj Pacifika Oceanoj en la Sud-Konuso de Sudameriko.) = DUOCEANA INTERVOJO

CRAVEIRA (Orifício através do qual se introduz o cravo em uma ferradura. // Truo, per kiu oni enmetas najlon en ferŝuon.) = Najloseruro; (Ou paquímetro: Medida usada para determinar a altura de uma pessoa. //  Mezurilo por difini la altecon de persono.) =  ALTECOMEZURILO

CRIME DO COLARINHO BRANCO (ou crime corporativo: Crime não-violento, financeiramente motivado, cometido por profissionais de negócios ou do governo. // Neperforta, finance motivita krimo, farita de negocaj aŭ registaraj profesiuloj.) = BLANK-KOLUMULA KRIMO

DANÇAR COMO NINGUÉM (Dançar como poucos, dançar melhor do que qualquer outra pessoa. // Danci neimiteble bele / bone.) = DANCI BELE / BONE UNIKE; DANCI PLI BELE / BONE OL IU AJN ALIA

DEIXAR DINHEIRO NA MESA (Perder em jogo de aposta. // Perdi en vetludo.) = PERDI / MALGAJNI VETLUDON

DESCONTAR EM ALGUÉM (Em outrem que não o ofensor. // Transvenĝi sin kontraŭ iu, kiu ne estas la ofendinto.) = (TRANS)VENĜI SIN KONTRAŬ IU ALIA

DESDOBRAR-SE (No sentido de trabalhar muito dedicadamente. // Labori tre sindone; sindediĉi.) = SINDONE LABOREGI

DISPENSADOR DE ÁGUA (ou refrigerador de água, bebedouro: Máquina usada para resfriar e liberar água refrigerada para beber. // Maŝino uzata por malvarmigi kaj liberigi malvarmigitan akvon por trinki.) = FRIDA AKVOMAŜINO / AKVOTRINKUJO


DISTENDER (Estender(-se) muito, para diversas direções; alongar(-se), encompridar(-se). // Plilongigi; disetendi; plilongiĝi; disetendiĝi.) = PLILONGIGI; DISETENDI; PLILONGIĜI; DISETENDIĜI

DUPLISTA (Quem participa de uma dupla em jogo, interpretação musical ou cênica etc. // Tiu, kiu partoprenas duopon en ludo, muzika aŭ sceneja interpretado.) = DUOPANO

É PEGAR, OU LARGAR! (Pressão que se faz para que alguém escolha uma oportunidade aparentemente proveitosa, imediatamente. // Premo, por ke iu elektu ŝajne profitodonan oportunon, tuje.) = PROFITU, AŬ NE, DECIDU TUJE!

ECLESIA (Principal assembleia da democracia ateniense na Grécia Antiga, sendo uma assembleia popular, aberta a todos os cidadãos do sexo masculino, com mais de vinte e um anos que tivessem prestado pelo menos dois anos de serviço militar e que fossem filhos de pai e mãe natural da pólis, atuando no âmbito da política externa e detendo poderes de governação relativos à legislação, judiciais e executivos, como por exemplo, decidindo a destituição de magistrados e também fiscalizando todos aqueles que detinham cargos de poder, de modo a que não abusassem do mesmo e desempenhassem as suas incumbências o melhor possível. // Ĉefa kunsido de la antikva greka atena demokratio, populareca kunveno malfermita al ĉiuj viroj-civitanoj pli ol 21-jaraj, kiuj plenumis almenaŭ dujaran militan servon kaj estis filoj de gepatroj de la poliso, funkcianta en eksterlanda politiko kaj posedanta regadajn potencojn rilatajn al leĝdonado, juĝopovo kaj ekzekutivo, ekzemple, decidante pri la eksigo de juĝistoj, krom superkontroli ĉiujn posedantajn oficejojn, por ke ili ne misuzu sian aŭtoritaton kaj plenumu siajn devojn plej efike.) = EKLESIO

ENTRAR EM PÂNICO (Desesperar-se por grande medo. // Malesperi pro timego.) = EKTIMEGI; SENTI / SUFERI / SPERTI / TRAVIVI PANIKON; FALI EN PANIKON; PANIKIĜI

ESCALAR (No sentido popular de ampliar, aumentar, propagar. // En la populara signifo plivastigi, pligrandigi, disvastigi.) = PLIVASTIGI, PLIGRANDIGI, DISIGI

ESCANGOTADO (Com o pescoço torcido ou descogotado. // Kolturnita aŭ senkapa; nuk-dolora; kol-dolora; tortikola.) = KOLTORDITA; KAPOKLINITA; NUK-DOLORA; KOL-DOLORA; TORTIKOLA; (Desarrumado, fora do padrão, rasgado, esculhambado.) Misaranĝita; mizerstata; mizersituacia; malbonstata; malbonsituacia.) = MISARANĜITA; MIZERSTATA; MIZERSITUACIA; MALBONSTATA; MALBONSITUACIA

ESFREGÃO (Vassoura de esfregar. // Balailo por froti.) = FROTBALAILO; VIŜBALAILO


ESPELHO-D'ÁGUA (Superfície contínua de água exposta à atmosfera e visível de uma determinada altitude, correspondendo à área ocupada por um corpo d'água — lago, lagoa, reservatório de barragem etc. // Kontinua akva surfaco rigardanta al la atmosfero kaj videbla el certa alteco, korespondanta al la areo okupata de akva etendejo — lago, lageto, bar-digo ktp.) = REFLEKTOBASENO; REFLEKTOAKVEJO


ESPETACULAR (Muito bonito de se ver, maravilhoso (sobre espetáculo, show). // Tre multe spektinda; tre mirinda (pri spektaklo). ) = SPEKTAKLORIĈA

ESTRIGIFORMES (Aves da ordem Strigiformes, que inclui aves de rapina, tais como corujas, mochos e murucututu. // Birdoj de la ordo Strigformaj, kiu inkluzivas rabobirdojn, kiel strigo, gufo kaj aliaj.) = STRIGOFORMAJ BIRDOJ

EULOGIA (Termo equivalente a uma bênção, tendo sido aplicado no uso eclesiástico para um objeto abençoado. // Termino signifanta benon, aplikata en eklezia uzo por benita objekto.) = EŬLOGIO

FASCÍCULO DE LUZ (Feixe estreito e direcionado de raios luminosos, caracterizado por sua direcionalidade e, em alguns casos, coerência e alta intensidade. // Mallarĝa kaj celo-orientita lumradiofasko, karakterizita de direkteco kaj, en kelkaj kazoj, kohereco kaj granda intenseco.) = LUMFASKETO

FERNET (Bebida alcoólica amarga obtida por meio da maceração no álcool de diversas ervas e raízes medicinais, entre elas o ruibarbo, a gentiana, a quinina, o aloés e o agárico, sendo usada como digestivo e tônico. // Amara alkohola trinkaĵo farita per macerado en alkoholo de diversaj kuracaj herboj kaj radikoj, inkluzive de rabarbo, genciano, kinino, aloo kaj agariko, uzata kiel digestigilo kaj toniko.) = FERNETO

FREELANCER (ou, popularmente, freela, frila: Trabalhador autônomo que se autoemprega em diferentes empresas. // Sendependa laboristo kiu memstare laboras por diversaj entreprenoj.) = SENDEPENDA / LIBERA / AŬTONOMA LABORISTO; LIBERPROFESIULO

GLAMPING (Junção de glamouroso e camping, que descreve um estilo de acampamento com comodidades. // Kunigo de ĉarma kaj kampado, priskribanta luksan kampadmanieron.) = LOGKAMPADEJO; ĈARMKAMPADEJO

GREI (Rebanho de gado miúdo; grupo de animais de mesma espécie vivendo juntos. // Aro de samspeciaj bestoj kune vivantaj.) = BRUTARETO; GREGO; BOVARETO; (Partido; sociedade; grêmio: Grupo organizado. // Partio; Societo; Grupo; Asocio; Klubo.)  PARTIO; SOCIETO; GRUPO; ASOCIO; KLUBO; GREGO

HERÁLDICA (Ou armaria: sistema de identificação visual e simbolismo criado na Europa no século XII, baseado nos brasões de armas ou escudos; a arte de elaborar os brasões e a ciência que estuda suas regras, formas, tradições, simbolismos e significados históricos, políticos, culturais e sociais. // Sistemo de videbla identigo kaj simbolismo kreita en Eŭropo en la 12-a jarcento, bazita sur armemblemoj aŭ blazonoj; la arto krei armemblemojn kaj la scienco studanta iliajn regulojn, formojn, tradiciojn, simbolismojn kaj historiajn, politikajn, kulturajn kaj sociajn signifojn.) = HERALDIKO

HETEROIDENTIFICAÇÃO (Procedimento que analisa a autodeclaração étnico-racial de uma pessoa, sendo um processo complementar à autodeclaração e que é realizado por uma comissão de avaliadores. // Proceduro kiu analizas la etnorasan memdeklaron de persono, estante komplementa procedo al memdeklaro kaj farata de taksa komisiono.) = ETNOTAKSO; ETNOIDENTIGO

HOSTES (Soldados armados; inimigos; exército.) = ARMITAJ SOLDATOJ; MALAMIKOJ; ARMEO; BATALANTARO

INEXTRICÁVEL (Que não se pode dissociar ou desembaraçar; indestrinçável. // Kio ne povas esti malkomponita aŭ disigita.) = NEMALKOMPONEBLA; NEDISKUNIGEBLA; NEDISOCIEBLA

ÍNSITO (Implantado, semeado pela natureza // Enradikigita; natursemita; naturplantita;); (Que está intimamente gravado, impresso no ânimo. // Intime gravurita; fiksita / presita en la animon.) = ENRADIKIGITA; NATURSEMITA; NATURPLANTITA; INTIME GRAVURITA; FIKSITA / PRESITA EN LA ANIMON

INTERFLÚVIO (Um relevo estreito, alongado e semelhante a um planalto ou cume entre dois vales. // Mallarĝa, longforma altaĵo simila al ebenaĵo aŭ supro inter du valoj.) = INTERVALO

JAMANTA (Ou Mobula birostris, manta, maroma (nos Açores), morcego-do-mar, peixe-diabo, raia-diabo: espécie de peixes cartilagíneos (Chondrichthyes) pelágicos, oceânicos da família Myliobathidae e a maior espécie atual de raias, a qual se encontra nas regiões tropicais e subtropicais de todos os oceanos, tipicamente perto de recifes de coral. // Aŭ Mobula birostris” (latinlingve), manto, maromo (en Azoroj), marbatiso, fiŝdiablo, rajo-diablo: specio de kartilaga fiŝo (Chondrichthyes) pelagia, oceana el la familio Myliobathidae kaj la nune plej granda raja specio, loĝanta en tropikaj kaj subtropikaj regionoj de ĉiuj oceanoj, kutime proksime al koraloj.) = RAJO MANTO

JATOBÁ (ou jatobá-verdadeiro, jatobazeiro: Árvore da família das fabáceas. // Arbo el la familio de la fabacoj.) = JATOBO; JATOBOFRUKTO


LASTRO (Qualquer material usado para aumentar o peso e/ou manter a estabilidade de um objeto. // Ia ajn materialo uzata por pligrandigi la pezon kaj/aŭ manteni la stabilecon de objekto.) = BALASTO; (Em economia: garantia implícita de um ativo. // En ekonomio: Implicita garantio de iu aktivo.) =  GARANTIAĴO

LÍNGUAS FRÂNCICAS (Grupo linguístico da família indo-europeia incluído no sub-ramo ocidental do ramo germânico. // Grupo lingva de la hindoeŭropa familio, inkluzivita en la okcidenta sub-branĉo de la germana branĉo.) = FRANKONIA LINGVARO

LOGO (Abreviatura de logotipo ou logomarca: Representação gráfica personalizada do nome de uma empresa ou de um produto/marca. // Tutpersona grafika reprezentaĵo de kompania aŭ produkta/marka nomo.) = MARKSIMBOLO

MARATONAR (Ver ou ler, de uma vez e com poucas interrupções, muitos episódios ou capítulos de uma obra literária, cinematográfica ou televisiva, ou passar tempo semelhante com outro tipo de entretenimento, como jogos de computador ou afins. // Spektadi aŭ legadi, per unu fojo kaj kun malmultaj paŭzoj, multajn serierojn aŭ ĉapitrojn de literatura, kina aŭ televida verko, aŭ pasigi similan longan daŭron kun alia tipo de allogaĵo, kiel komputilaj ludoj kaj similaj.) = LONGSPEKTADI; LONGLEGADI; LONGLUDADI

ORAÇÃO FÚNEBRE (ou encomio fúnebre, elogio fúnebre: Discurso ou elogio feito em homenagem a uma pessoa falecida durante seu funeral. // Parolado aŭ laŭdo farita honore al mortinto dum funebra ceremonio.) = ORACIO; FUNEBRA LAŬDO

PALINGENÉSIA (Ou palingênese, recriação, renascimento, metempsicose; reencarnação: conceito de renascimento ou recriação, usado em vários contextos na filosofia, teologia, política, biologia, espiritualidade... // Rekreiĝo, renaskiĝo, metempsikozo; reenkarniĝo: koncepto pri renaskiĝo aŭ rekreiĝo, adoptata en diversaj kuntekstoj en filozofio, teologio, politiko, biologio, spiritualismo...) = PALINGENEZO; REKREIĜO; RENASKIĜO; METEMPSIKOZO; REENKARNIĜO

PALINÓDIA (Retratação, num poema, daquilo que se disse em outro; retratação de algo que se fez ou disse. // Pardonpeto en poemo pri io dirita en alia antaŭa; pardonpeto pri ago aŭ diro.) = PALINODIO

PEDALEIRA DE GUITARRA (Ou pedal de guitarra: equipamento eletrônico que é usado para alterar o som natural de uma guitarra elétrica. //  Elektronika ekipaĵo uzata por ŝanĝi la naturan sonon de elektra gitaro.) = SONŜANĜILO DE ELEKTRA GITARO; GITARPEDALO


PERDER EM TODA A LINHA (Expressão antiga equivalente a perder em toda parte. // Malnova esprimo signifanta malvenki en ĉiuj batalfrontoj.) = MALVENKI / PERDI ĈIE

PERISTERIA ELATA (ou orquídea do Espírito Santo, orquídea pomba, flor do Espírito Santo: Espécie de orquídea originária da família Orchidaceae. // Specio de orkideo el la familio Orkidaceo.) = PERISTERIO ELATO


PIRAMBEBA (Ou piranha: Peixe nativo do Brasil, da espécie "Serrasalmus brandtii", presente na bacia do São Francisco, famoso por suas mordidas ao homem e a animais. // Fiŝo de la specio "Serrasalmus brandtii", origininta en Brazilo, vivanta en la Sanfranciska baseno, fama pro siaj mordoj al homoj kaj bestoj.) = PIRAMBEBO; PIRANJO


POLICHINELO (Antiga personagem-tipo e burlesca da commedia dell'arte, cujas raízes remontam ao teatro da Roma Antiga, e que caracteriza pelo nariz longo, cifose, grande barriga, barrete, roupa multicolorida e fala tremida e esganiçada. // Antikva tipa kaj burleska rolulo de la “commedia dell'arte”, kies radikoj devenas el la antikva romia teatro, kaj kiu sin karakterizas per longa nazo, kifozo, dikega ventro, barlikapo, multkolora vesto kaj tremanta, strangeca voĉo.) = PULĈINELO


POLICHINELO (Exercício físico usado principalmente para alongar e aquecer os músculos dos membros superiores e inferiores. // Gimnastiko por streĉadi kaj varmigi la muskolojn de la brakoj kaj kruroj.) = SUPRENSALTADO


POLIFIDELIDADE (ou poliexclusividade: Forma de não monogamia, estrutura poliafetiva de relacionamento íntimo. // Formo de nemonogamio, plurrilata strukturo de intima rilato.) = PLURFIDELECO

PRENDER A RESPIRAÇÃO (Numa grande expectativa sobre algo impactante a acontecer imediatamente. // Esprimaĵo aluda al granda atendo pri io tuje okazonta.) = RETENI / HALTIGI / PERDI LA SPIRON

QUASE-CRISTAL (ou quasicristal: Sólido com um espectro de difração essencialmente discreto. // Solido kun esence diskreta difrakta spektro.) = KVAZIKRISTALO

RELEGAÇÃO (Ato ou efeito de relegar, de afastar alguém ou algo de um lugar, banir, desterrar, expulsar, exilar, banir, expatriar, entre outros. // Ago aŭ efiko relegacii, preterlasi, forkonduki iun aŭ ion de loko; forpeli, ekzili, deporti, inter alie.) = RELEGACIO, EKZILO, FORPELO, DEPORTO

SECRETÁRIO (ou serpentário: Espécie de ave de rapina de grande porte, predominantemente terrestre. // Specio de granda raba birdo, vivanta ĉefe tersurface.) = SEKRETARIBIRDO; SERPENTARIO


SIMPLES ASSIM (Em argumento de que algo é muito simples de entender. // Por diri pri io simple komprenebla, farebla, realigebla.) = NUR TIELE; NUR TIO; NE PLI OL TIELE / TIO

SOBA (Ou sobá: prato de macarrão japonês feito à base de farinha de trigo sarraceno, acompanhado, ou não, de outros ingredientes. // Aŭ sobao: japana plado el makaronio farita el tritikofaruno, miksita aŭ ne kun aliaj ingrediencoj.) = SOBO, SOBAO


SOBREVIVÊNCIA (No sentido de continuidade, prosseguimento da vida por todos os meios possíveis. // En la senco de kontinuigo, pluigo de la vivo per ĉiaj eblaj rimedoj.) = VIVDAŬRIGO; VIVOPLUIGO; VIVTENO; PLUVIVADO

SŌSU YAKISSOBA (Ou yakisoba: prato de origem japonesa, cujo nome significa, literalmente, macarrão de sobá frito, feito à base de macarrão do tipo sobá, sendo tradicionalmente preparado numa grelha com repolho, cenoura, cebola e outras verduras e adicionado de carne bovina em tiras e peito de frango em cubos, com óleo de gergelim e regado a molho de soja. // japanorigina plado, farita el soba makaronio, tradicie preparita sur krad-rostilo kun kapa brasiko, karoto, cepo kaj aliaj legomoj kaj aldonita de ŝiraĵoj de bovoviando kaj kubformaj brustopecoj de kokido, krom sesamoleo kaj sojosaŭco.) = JAKISOBO


STREAMING (Ou fluxo contínuo, fluxo de mídia, transmissão contínua: forma de distribuição digital, em oposição ao download, geralmente em uma rede através de pacotes, sendo frequentemente utilizada para distribuir conteúdo multimídia através da Internet, sem armazenamento pelo usuário em seu próprio computador. // Aŭ kontinua fluo, mediatfluo, kontinua elsendo: cifereca distribuado, kontraŭa al elŝuto, kutime per pakoj, ofte uzata por disvastigi multrimedan enhavon tra la Interreto, sen konservado far la uzanto en sia komputilo.) = (INTERRETA) ELSENDFLUO

TAREFEIRO (Cumpridor / realizador de tarefas; trabalhador. // Plenumanto de taskoj; laboristo.) = TASKOFARANTO; TASKOFARISTO; TASKOPLENUMANTO; TASKOPLENUMISTO; LABORANTO; LABORULO; LABORISTO; SERVANTO; SERVISTO

TARRAXA DE VIOLÃO (Mecanismo de ajuste fino localizado na mão do violão, composto por engrenagens e um botão, utilizado para tensionar ou afrouxar as cordas, alterando assim sua afinação. // Preciza agordomekanismo lokita en la klavaro de la violono, konsistanta el radoj kaj butono, uzata por streĉi aŭ malstreĉi la kordojn, tiamaniere ŝanĝante la tonaltordon.) = ALĜUSTIGA KEJLO; AGORDOKEJLO

TORRAR DINHEIRO (Desperdiçar ou gastar dinheiro descontroladamente. // Malŝpari aŭ elspezi monon senkontrole.) = MALŜPAREGI MONON

TRICOLOGIA (Ramo da ciência que trata dos pêlos ou cabelos. // Scienca fako pri haroj.) = HAROLOGIO

VENCER EM TODA A LINHA (Expressão antiga equivalente a vencer em toda parte. // Malnova esprimo signifanta venki en ĉiuj batalfrontoj.) = VENKI ĈIE; TRAVENKI

VIR DE ONDE MENOS SE ESPERA (Sobre fala ou feito de alguém de quem ninguém esperava. // Esprimaĵo uzata por aludi, ke iu faro, diro venis de iu tute neatendita.) = DIRITA / FARITA DE IU TUTE SURPRIZA / NEATENDITA

VISAGISMO (Conjunto de técnicas usadas para identificar, harmonizar e potencializar a beleza de cada indivíduo, com base, principalmente, em seus traços faciais. // Teknikaro uzata por identigi, harmoniigi kaj plipotencigi la belecon de ĉiu individuo, surbaze ĉefe de lia vizaĝa mieno.) = TUTPERSONA / LAŬVIZAĜA BELIGO

WINGSUIT (Ou traje planador: macacão com asas usado por paraquedistas para voos de alta performance. // Vestaĵo kun flugiloj uzata de paraŝutistoj por lertegaj flugoj.) = FLUGKOSTUMO