domingo, 8 de agosto de 2021

GRAMATIKAJ SKEĈETOJ

 



PRI LA TRIOBLA UZO DE ‘APENAŬ’

 

EL LA SERIO GRAMATIKAJ SKEĈETOJ

 

Josenilton kaj Madragoa

 

 

PERSONOJ: Du amikoj

1) Apenaŭ: nepre ne pli ol.

2) Apenaŭ: preskaŭ ne.

3) Apenaŭ: tuj kiam.

 

 

A: Bonan matenon, amiko!

B: Bonan matenon! Kio okazis, ke vi estas kun tiaj okulaj blurandoj? Ĉu vi ankoraŭ daŭras en tiu tre laciga kaj robotiga laborado dum la nokto, kiel vi diris al mi apenaŭ (3) mi konatiĝis kun vi?

A: Certamaniere, jes, sed tamen ĉi tiaj malhelaj arkoj ĉirkaŭ miaj okuloj originis de tio, ke mi apenaŭ (2) dormis lastnokte.

B: Kial? Kie vi kaj via edzino tranoktis, ke mi provis teleholografiigi vin plurfoje, sed sensukcese?

A: Nu, apenaŭ (3) ni alvenis hieraŭ nokte al tiu ĉi industria urbo, ni ekserĉis hotelon por gastiĝi, sed vane. Kaj la sola gastdomo, kiun mia edzino ŝatis, pro tio, ke en ĝi estas elektro je 220 voltoj, havis apenaŭ (1) unu ĉambron vakantan, kun lito por apenaŭ (1) unu kuŝanto.

B: Mi apenaŭ (2) povas kredi tion! Kial vi ne kontaktiĝis kun mi? Mi gastigus vin ĉe mi kun granda plezuro.

A: Ni ne volis ĝeni vin malfrue en la nokto. Krome, mi vidis sur la urbomapo, ke via kvartalo estas 110 voltojn tensia. Tamen, en vero, mi kaj ŝi volegis resti solaj, por... vi komprenas. Ni estis dezirantaj alian specon de plezuro. (ridego).

B: Mi apenaŭ (2) povas kompreni. Kiel vi povis... nu... sur lito por apenaŭ (1) unu kuŝanto?

A: Simplege. Apenaŭ (3) ni enĉambriĝis, ŝi tuj fortikigis sin per energiigilo, por eĉ ne bezoni kuŝi, kaj tiam do...

B: Mi efektive ne komprenas. Kia energidonilo povas tiel fortikigi virinon por unu tuta tranokto da...?

A: La sama energidonilo, kiun vi ne havas ĉe vi. (rido)

B: Kion?! Bonvolu klarigi tion!

A: La vera kaŭzo, kial ni ne povis gasti ĉe vi estas, ke mia edzino nepre bezonadas reŝargi sin per 220-volta elektro ĉiun dek-duan horon. La vera vero estas tio, ke ŝi estas... virineca roboto, iu robotino!!! (ridego)

B: Ĉu vere?! Do, plue vivu la volta elektro!!! Vivu la robotiko!!! Vivu la aŭtomat-homa seksamo!!! Vivu 2030!!! (ridego)

A: Kaj vivu tiu ĉi frenez-normala estontenco, kiun ni ĝisvivis por apenaŭ (2) vivdaŭri homnature!!! (nevole ridetante)

B: Jes! (esprimante senvivan rideton) Espereble estas, ke ni plue vivos kiel homa specio en la estonteco de ĉi tia nova estanteco.

A: Do... Vivu ni!!!

FINO


=/=/=/=/=/=/=/=/=/=


PRI IRECO AL / -EN KAJ -ON, KAJ PRI PROFESIOJ


EL LA SERIO GRAMATIKAJ SKEĈETOJ

 

Josenilton kaj Madragoa


Viraj personoj: PETRO, ABIMBOLO kaj SVOBODO



PETRO - En la plej proksima sabato mi piediros en la marbordon, por longe piediri en la strando, prenante markrabetojn. Kaj vi, Abimbolo? Kion vi iros en la sabato?


ABIMBOLO - Mi same iros la marbordon. Matene mi longe piediros en la marbordo, por kaptadi moluskojn, kaj posttagmeze mi piediros aparte en la dezertan strandon, por ekzerciĝi. (Direktante sin al Svobodo) Kaj vi, Svobodo, al kie vi piediros venontsabate?


SVOBODO - Unue, mi volas scii, kiu estas la diferenco inter marbordo, strando kaj plaĝo.


PETRO - Marbordo estas ĝenerala bordo de maro; strando estas la sablostria parto de la marbordo; kaj plaĝo estas strando speciale aranĝita por bano kaj restado de vizitantoj.


SVOBODO - Dankon, doktoro ĉioscia! Do, parolante sincere, la venontan sabaton mi veturos la plaĝon, kiu estas ĉe la strando, kiu estas ĉe la marbordo, por kuŝe ripozi, miri bikinvestitinojn kaj manĝi la moluskojn kaj markrabetojn kaptotajn de vi. (Ridego).


ABIMBOLO (Al Petro) - Ĝi estas pro tio, Petro, interalie, ke la aliplanedanoj ne faras kontakton kun ni. (Rido)


SVOBODO - Ne hazarde, kiam mi estis infano, mia sonĝo estis tio, turniĝi en vivsaviston sur plaĝoj, por ĝuadi tian molan vivon. (Redirektante la interparolon al la temo pri profesioj). En via knabeco, kiun profesion vi volis havi en via plenkreskeco?


PETRO - Mi voladis sekvi la karieron de mia patro, nome, tiun de astronomo.


SVOBODO - Kaj vi, Abimbolo, kian profesion vi deziris sekvi, infanaĝe?


ABIMBOLO - Ekde mia infaneco mi ĉiam volis profesii kiel verkisto de scienca fikcio.


SVOBODO - Ĉar neniu el ni alprenis sian sonĝitan profesion, estas pro tio, ke ni estas simplaĉaj komizoj de firmao pri vestaĵoj. (Rido).


PETRO - Depost la unua kontakto de la eksterteranoj kun ni, niaj revitaj karieroj de astronomo kaj scienc-fikcia verkisto fulme ekfuroros. (Rido)


ABIMBOLO - Jes, ni havos abundan kaj ekscitan materialon por observado kaj inspiriĝo.


SVOBODO - Mi, miavice, plue preferos inspiriĝi observante bikinportantinojn kaj gustumadi marfruktojn sur la plaĝo. Estos pli ekscite. (Triopa ridego)


FINO

                                       =/=/=/=/=/=/=/=/=/=


AL KIU, AŬ POR KIU

 

EL LA SERIO GRAMATIKAJ SKEĈETOJ

 

Josenilton kaj Madragoa

 

TRI PERSONOJ: A (AMIK(IN)O), B (AMIK(IN)O) KAJ C (LA AĈETONT(IN)O)

 

 

 

A) - Mi rimarkas, ke vi estas ŝike forircele vestita. Al kie vi iros?

 

B) - Efektive vi estas tre bele transvestita, tre ĉarme aranĝita por io tre grava. Kien, kien vi iros?

 

C) - Vi scivolemuloj! Mi estas transaranĝita por foriri al butikcentro. Por tio mi ŝikas.

 

B) - Kion vi aĉetos tie? (Ironie) Ĉu estas donite al ni scii, via dia moŝto?

 

C) - Mi aĉetos parfumon al iu.

 

A) - (Malictone) Ĉu vi aĉetos al iu, aŭ por iu? (Rideto)

 

B) - Ĉu estas diferenco?

 

A) - Jes, estas grava malsameco. “Aĉeti al iu" signifas aĉeti laŭ peto aŭ mendo de iu, kaj “aĉeti por iu" signifas aĉeti surprize donaconte al iu.

 

B) - Tio povas esti diskutinda. (Direktante sin al A) Tamen gravas ja estas tio, ke per sia ŝiko nia karulo malŝparos monon hodiaŭ por afero tre speciala. (Rideto).

 

C) - Kredu min. Tio tute ne estos malŝparo, sed investo. (Rido)

 

A kaj B) – HUMMM...

 

A) - Poste alportu al ni, aŭ por ni (rideto), almenaŭ iom da odoro de tiu aĉetotaĵo. (Ridego).

 

C) - Nu, mi penos, aŭ, pli bone, mi promesas klopodi por memori tion, tamen "al kiu" aŭ "por kiu", vi dume restos ne sciantaj. Tio estas, portempe, ŝtata sekreto! (Ĉiuj ridas).

 

FINO

Um comentário:

tancredotajima disse...

Lucky Day Casinos and Promos - JSHub
Lucky Day Casinos and Promos. With over 3,500 slots, jackpots, and an expansive list of casino games 천안 출장마사지 in 경상남도 출장샵 play, Lucky Day Casino 안동 출장안마 is a perfect 천안 출장샵 blend. 영천 출장샵