quinta-feira, 21 de setembro de 2017

PRIMAVERA // LA PRINTEMPO - Cecília Meireles



PRIMAVERA // LA PRINTEMPO


Cecília Meireles
(07.11.1901 - 09.11.1964)

A primavera chegará, mesmo que ninguém mais saiba seu nome, nem acredite no calendário, nem possua jardim para recebê-la. A inclinação do sol vai marcando outras sombras; e os habitantes da mata, essas criaturas naturais que ainda circulam pelo ar e pelo chão, começam a preparar sua vida para a primavera que chega.
Finos clarins que não ouvimos devem soar por dentro da terra, nesse mundo confidencial das raízes, — e arautos sutis acordarão as cores e os perfumes e a alegria de nascer, no espírito das flores.
Há bosques de rododendros que eram verdes e já estão todos cor-de-rosa, como os palácios de Jeipur. Vozes novas de passarinhos começam a ensaiar as árias tradicionais de sua nação. Pequenas borboletas brancas e amarelas apressam-se pelos ares, — e certamente conversam: mas tão baixinho que não se entende.
Oh! Primaveras distantes, depois do branco e deserto inverno, quando as amendoeiras inauguram suas flores, alegremente, e todos os olhos procuram pelo céu o primeiro raio de sol.
Esta é uma primavera diferente, com as matas intactas, as árvores cobertas de folhas, — e só os poetas, entre os humanos, sabem que uma Deusa chega, coroada de flores, com vestidos bordados de flores, com os braços carregados de flores, e vem dançar neste mundo cálido, de incessante luz.
Mas é certo que a primavera chega. É certo que a vida não se esquece, e a terra maternalmente se enfeita para as festas da sua perpetuação.
Algum dia, talvez, nada mais vai ser assim. Algum dia, talvez, os homens terão a primavera que desejarem, no momento que quiserem, independentes deste ritmo, desta ordem, deste movimento do céu. E os pássaros serão outros, com outros cantos e outros hábitos, — e os ouvidos que por acaso os ouvirem não terão nada mais com tudo aquilo que, outrora se entendeu e amou.
Enquanto há primavera, esta primavera natural, prestemos atenção ao sussurro dos passarinhos novos, que dão beijinhos para o ar azul. Escutemos estas vozes que andam nas árvores, caminhemos por estas estradas que ainda conservam seus sentimentos antigos: lentamente estão sendo tecidos os manacás roxos e brancos; e a eufórbia se vai tornando pulquérrima, em cada coroa vermelha que desdobra. Os casulos brancos das gardênias ainda estão sendo enrolados em redor do perfume. E flores agrestes acordam com suas roupas de chita multicor.
Tudo isto para brilhar um instante, apenas, para ser lançado ao vento, — por fidelidade à obscura semente, ao que vem, na rotação da eternidade. Saudemos a primavera, dona da vida — e efêmera.

La printempo alvenas, eĉ se neniu plu scias ĝian nomon, nek kredas pri la kalendaro, nek posedas ĝardenon por akcepti ĝin. La kliniĝoj de la suno daŭre etendas aliajn ombrojn; kaj la loĝantoj de la herbejo, tiuj naturaj kreituloj, kiuj ankoraŭ cirkulas tra la aero kaj sur la planko, ekpreparas sian vivon por la alvenanta printempo.
Delikataj klarionoj, kiujn ni ne aŭskultas,  devas soni tra sub la tero, en tiu konfidenca mondo de la radikoj, - kaj subtilaj heroldoj vekos la kolorojn, la parfumojn kaj la ĝojon naskiĝi, laŭ la spirito de la floroj.
Estas arbaretoj el rododendroj, kiuj estis verdaj, sed jam estas ĉiuj rozkoloraj, kiel la palacoj de Ĝajpuro.
Novaj voĉoj de birdetoj komencas provludi la tradiciajn ariojn de sia nacio.
Malgrandaj blankaj kaj flavaj papilioj rapidas tra la aeroj; kaj ili certe interparolas, sed tiel mallaŭte, ke oni ne komprenas ilin.
Ho! Malproksimaj printempoj, post la blanka kaj dezerta vintro, kiam la migdalarboj inaŭguras siajn florojn, ĝoje, kaj ĉiuj okuloj serĉas tra la ĉielo la unuan sunradion.
Ĉi tiu estas malsama printempo, kun la arbaroj nemodifitaj, la arboj kovritaj per folioj -  kaj nur la poetoj el la homoj scias, ke unu Diino alvenas, kronita de floroj, kun robo ornamita de floroj, kun la brakoj ŝarĝitaj de floroj, kaj venas danci en tiu ĉi ardanta mondo de senĉesa lumo.
Tamen estas certe, ke la printempo alvenas. Estas certe, ke la vivo ne forgesiĝas, kaj la tero patrine sin ornamas por la festoj pri sia ĉiamdaŭreco.
Iun tagon eble nenio plu estos tiele. Tiam la homoj havos la printempon, kiun ili volos, sendependan de tiu ĉi ritmo, de tiu ĉi ordo, de tiu ĉi moviĝo de la ĉielo. Kaj la birdoj estos aliaj, kun aliaj kantoj kaj aliaj kutimoj, - kaj la oreloj, kiuj hazarde aŭskultos ilin, havos plu neniun rilaton kun tio, kion oni iam komprenis kaj amis.
Dum estas printempo, ĉi tiu natura printempo, ni donu atenton al la susuro de la novaj birdetoj, kiuj donas kisetojn al la blua aero.
Ni aŭskultu tiujn ĉi voĉojn, kiuj iradas en la arboj; ni piediru sur tiuj ĉi vojoj, kiuj ankoraŭ konservas siajn iamajn sentojn: lante estas teksataj la purpuraj kaj blankaj brunfelsioj; kaj la eŭforbio ade fariĝas treege gracia en ĉiu ruĝa krono kiu malvolviĝas. La blankaj kapsuloj de la gardenioj ankoraŭ estas volvitaj ĉirkaŭ la parfumo. Kaj nekulturitaj floroj vekiĝas kun siaj vestoj el multkolora indieno.
Kaj ĉio tio brilos nur unu momenton, por esti ĵetita al la vento, - pro fideleco al la obskura semo, al tio, kio venas en la rotacio de la eterneco. Ni salutu la printempon, la mastrinon de la vivo – kaj efemera.


 Pri Cecília Meireles:

Nenhum comentário: