sexta-feira, 5 de dezembro de 2014

RETALHOS DIÁRIOS - RECORTES DE E-MAILS (DEZEMBRO DE 2014)


ĈU “LABORI LA TERON”, AŬ ĈU “PRILABORI LA TERON”?

Principe estas baza regulo pri transitiveco/netransitiveco.
[Pro tio, mi faris liston da verboj, montrante, ĉu ili estas transitivaj aŭ netransitivaj. Kontrolu ĉe  http://www.recantodasletras.com.br/e-livros/4272903. En vero, ĝi povas taŭgi por multaj aferoj. Mi mem ofte konsultas ĝin, kiel tradukisto. Ĝi estas aparte pli utila al komencantoj, kiuj multfoje dubas pri la transitiveco aŭ netransitiveco de certaj verboj.]
Depende de la kunteksto, tamen, transitiva verbo povas roli kiel netransitivan, kaj reciproke. Jen ekzemplo de netransitiva verbo (DORMI) rolanta kiel transitivan: “Estis vintro, kaj pro la malvarmeco la bestoj-rampaĵoj dormis la dormon de la longaj noktoj.” – el FUNDAMENTA KRESTOMATIO. Tamen tio okazas malofte.

Vere estas, ke la difineco, ĉu iu aŭ alia verbo estas transitiva aŭ netransitiva, ne povas okazi tute libere nek tute laŭvole. La normoj pri tio troveblas en la tuta literaturo kaj estas klare montrataj de la plimulto el la vortaroj.

Aparte pri la verbo LABORI, en la esperanta idiomo plej ofte oni uzas LABORI nur kiel netransitivan verbon, kaj uzas PRILABORI kaj ELLABORI kiel transitivan.
Eble en kelkaj naciaj lingvoj oni uzas la verbon LABORI transitive, en kelkaj okazoj, ĉefe pri kulturado de tero. En la portugala, ekzemple, oni ankoraŭ ofte diras “TRABALHAR A TERRA” (laŭlitere LABORI LA TERON”). Eble influite de tiu nacia emo, Ivan Genadieviĉ Ŝirjaev, en sia rakonto “TRA LA LOKO ENSORĈITA” (el 1912), skribis “LA HOMO PENEGAS TIE ĈI KAJ LABORAS LA ARGILON”, anstataŭ la pli laŭnorma PRILABORAS LA ARGILON.
Ankaŭ la gazeto THE ESPERANTIST, eldono de julio 1904, aperigis la frazon “KELKAJ VIROJ LABORIS LA TURNILON”, anstataŭ PRILABORIS LA TURNILON.

Ŝajnas, tamen, ke la forta normeco tiurilate estas diri PRILABORI LA TERON, anstataŭ LABORI LA TERON. Jen pezaj ekzemploj:

"Kaj nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron." – La GENEZO, 2:5

Jen aliaj zamenhofaj bibliaj ekzemploj: “KIAM VI PRILABOROS LA TERON, ĜI NE PLU DONOS AL VI SIAN FORTON” - La GENEZO, 4:12

“NI PRILABORAS LA TERON” - NEĤEMJA 10:37


Samdirekte, en unu el la glosaroj de PAŜOJ AL PLENA POSEDO legeblas: "KULTURI: prilabori la teron".

Estas memorinde ankaŭ, ke malgraŭ ĝia simpleco, Esperanto estas lingvo tre logika, klara kaj didaktika en sia naturo. Nenio en ĝi povas esti uzata arbitre, nome de ĝia reguleco kaj universaleco en la tempo kaj en la spaco. La kreebleco de Esperanto dependas ĉiam de la obeado al ĝia baza gramatika strukturo.


Krome, la principo de sufiĉo ne rajtigas onin kripligi aŭ ignori la gramatikajn regulojn de la Lingvo, skulptitaj de Zamenhof ekde la Unua Libro (kie jam legeblas klare la reguloj pri transitiveco kaj netransitiveco) kaj kiuj estas ĉies observendaj, kaj de simpluloj mem (al kiuj celas la gramatiko de la lingvo, prioritate), kaj de kleruloj, ĉie kaj ĉiam.
Mi, kiu ankoraŭ ne bone regas la lingvon, ĉiam estas leganta kaj releganta la plej gravajn librojn, ĉiam klopodanta smirgi mian lingvopraktikadon, ĝis mi sukcesos, en la estonteco, plene atingi la lingvonivelon de la estinteco, de la sekura, ĉiam stabila kaj ĉies sekvenda Fundamento de Esperanto.
Em 23-12-2014





Traduzir é a arte de não fazer arte. A arte de não aparecer. A boa tradução não rouba a cena do escrito original. Pelo contrário, o mesmo texto que reproduziu as imagens ou as possibilidades de imagem entre escritor e leitor originais agora é criado, ou melhor, recriado entre escritor original e leitor derivado, via ponte tradutorial. O tradutor que apenas consegue recriar os mesmos ambientes imaginários da mente do escritor original, esse é o cara. [Se puder, contudo, recriar o mesmo estilo e se puder manter as mesmas estruturas frasais, melhor ainda.]

A questão muitas vezes é que o tradutor de imagens mentais não se contenta apenas em rerrevelar as imagens originais, mas ele quer também criar, fazer arte, melhorar as imagens idealizadas pelo escritor original. Nesse mister de artistizar a imagem original, que já é artística em si, o rerrevelador retoca, adultera, desvirtua, muitas vezes degenera o que foi imaginado pelo primeiro fotógrafo de imagens palavreadas.

Mas a questão também é que o próprio criador original das imagens mentais nem sempre consegue recriar essas suas próprias imagens com as palavras. É aí que entra o bom tradutor-intérprete. Quando ele capta o que o autor original mal disse para expressar o imaginado, então ele faz o serviço de clarear a imagem para seu leitor derivado, mais e melhor do que conseguiu o escritor original para seu leitor original. Quer dizer, se o próprio escritor original traiu com as palavras escolhidas a própria imagem que pensou, pode caber ao tradutor corrigir tal traição, para que o produto final do seu mister se aproxime da imagem mental idealizada pelo escritor original, mais do que este próprio, ainda que também com o compromisso de ajustamento da linguagem ao estilo (maneira geral de dizer as coisas) da língua meta. Isso aí, sim, pode ser uma arte à parte.

Em 16-12-2014






Diferentemente dos velhos de antes, os terceira-idade da atual subgeração plenetária têm diante de si dois caminhos: ou o caducamento, por qualquer gradual espécie de Alzheimer, ou a juventude mental constante, por exercícios cerebrais e por uma visão positiva do mundo, tudo a serviço de ideais humanitários, fazendo alguma coisa boa, incessantemente, em ajuda para os outros, usando seus antigos talentos e conhecimentos, juntando suas experiências com a habilidade mental continuada.


Ser um simples velho desocupado, como era possível se ver antes, na atualidade é perigoso; é no mínimo superfluamente luxuoso. As novas ondas magnéticas energéticas permitem esse estado tranquilo apenas para alguns pouquíssimos privilegiados. 
No mínimo estaremos melhorando nossa qualidade de vida no presente e pré-garantindo uma melhor qualidade de morte e também de pós-morte ou de vida após a morte física.
Em 15-12-2014






Nia senĉesa amata (amatora aŭ profesia) laboro favore por Esperanto estas nia ĉefa vigla kaj energiiga fonto kaj forto.  

Diference da la antaŭaj maljunuloj, la triaaĝuloj de la nuntempa planeda subgeneracio havas antaŭ si du vojojn: aŭ la kadukiĝon, per grada ia ajn speco de alzejmer-malsano, aŭ la konstantan mensan junecon, per cerboekzercado kaj pozitiva vidado de la mondo, ĉio je servo de homaramaj idealoj, farante ion bonan, senĉese, helpe por la aliaj, uzante siajn iamajn talentojn kaj konojn, kunigante siajn spertojn kun la daŭra mensa lerteco. 
Esti simpla nefarema maljunulo, kiel videblis antaŭe, en la nuntempo estas eĉ danĝere; estas minimume superflue lukse. La novaj energiaj magnetaj ondoj permesas tiun trankvilan staton nur al malmultegaj privilegiitoj. 


Nia avantaĝo estas, ke ni, kiuj akompanis la evoluadon de la informoj pri la mondo, ankaŭ pere de Esperanto, ĉiam estas aktualemaj homoj. Ni atestis kaj kunvivis kun kelkaj antaŭaj generacioj. Ni membris en ili, sed ankaŭ membras en la nuna. Mi jam ekkomparas min (ŝerce) kun la roboto Andrews, de Asimov, tial ke mi skribis tiun artikolon pri ĝi, komparante ĝin kun la eterne juna Esperanto:


Certe estas, ke ni, senĉesaj aktivuloj ankaŭ en la tereno de informado, akiras ian supertempan inteligentecon, kio helpas en la vigleco de nia menso.

Em 07-12-2014



Jen la “aprobita” difino de TEKSTURO en Plena Ilustrita Vortaro:
"Mikrostrukturo; petra aŭ minerala strukturo".
Almenaŭ en la praktika Esperanto, oni uzas la vorton teksturo-n konkrete, por paroli pri la aspekto de la surfaco de iu objekto, plej ofte ĉu ĝi estas ekzemple glata, malglata, dika, maldika ktp. Ekzemple, teksturo de folio, teksturo de haŭto, teksturo de drapo...



Ŝajnas, tamen, ke TEKSTURO povas esti elaste etendita al metafora uzo (same kiel preskaŭ ĉiuj vortoj). En sia traduko de "1984", ekzemple, Donald Broadribb, diras: "la lingvo donis al li preskaŭ neeraripovan instrumenton, kaj la teksturo de la vortoj, kun ilia malglata sono, kaj certa intencita malbelo, kiu akordis kun la spirito de Engsoco, ankoraŭ pli helpis la procedon".

Ĉu li bone uzis tiun metaforon, aŭ ĉu tio estas ekstravagancaĵo? Ĉu ĝi povas naski imitindan precedencon? Ĉu vi samopinias, ke preskaŭ ĉiuj vortoj povas esti transsemantikige metaforigitaj?
En 05-12-2014


En la vero, la metaforo ne transsemantikigas la vorton, tio estas, ĝi ne donas alian sencon al la vorto, sed ĝi portas la vorton kaj ties originan sencon al alia kunteksto, pliriĉigante, plibeligante aŭ plimirigante ĝin. Do, se ĉiuj derivitaj legantoj (jen orientanoj, jen okcidentanoj) komprenas la denaskan sencon de la vorto mirige metita en la novan kuntekston, do la metaforita vorto helpas en la komprenado de la kunteksto, kaj tiu ĉi eĉ diras multe pli per multe malpli da vortoj, pro la riĉiga ideoevokivo de la ĉeestanta metaforaĵo. Tio okazas en la Poezio kiel komunika instrumento, ĉu ne? [Mi do dankas al Paulo Viana pri lia luksa atentigo en nia blogo, pri la nepra bezoneco de la metaforoj en la Poezio.]

Jen interesa listo da PIV-aj metaforoj:
http://www.fi.muni.cz/~abrs/malovec/meta.txt

Em 06-12-2014

5 comentários:

Anônimo disse...

Jes! Mi samopinias, ke cxiujn vortojn oni povas uzi metafore. Tio ricxigas nian lingvon!

[La lasta vorto de via demando devus esti en pluraro, cxu ne?]:
Ĉu vi samopinias, ke preskaŭ ĉiuj vortoj povas esti transsemantikige metaforigITAJ?

Nazaré Laroca disse...

Mi amegis la vorton TEKSTURO ! Mi emas meti ghin en poemon ! ��

Josenilton kaj Madragoa disse...

Gxuste, Célio! Dankon pro la atentigo pri la pluralo! Mi korektis.

Blogdopaulo disse...

Bela pensiga lingvokoncepto! Niaj lingvoj sen metaforoj perdus sian koloron. Vi trovis bonan ekzemplon, sed ekzistas multaj. Zamenhof donis la unuajn ekzemplojn. La "monto granita", "la vojo", ech "mia kor' ", chu ne? Kio estus el nia poezio sen metaforoj?

Antonio Felix disse...

Al mi estas tre klara la artikolo pri tradukisto.