Aos 26 anos e em sua estreia nos Jogos Olímpicos, Beatriz Souza conquistou a primeira medalha de ouro do Brasil em Paris. A façanha veio carregada de simbolismo. Saiu pela mãos de uma mulher na primeira edição com mais atletas do sexo feminino na delegação brasileira. E no esporte que historicamente mais dá medalhas ao país: o judô. De quebra, Bia ainda se tornou a primeira brasileira debutante campeã olímpica em provas individuais. Até chegar ao alto do pódio da categoria +78kg, Bia venceu quatro lutas. Na grande decisão, a brasileira superou a israelense Raz Hershko, número 2 do ranking mundial, por waza-ari. Ao fim da luta, caiu de joelhos no
tatame, chorou e gritou em alto e bom som: "Eu sou campeã
olímpica". - É inexplicável. É uma das melhores
coisas do mundo. Eu consegui. Deu certo, mãe. Eu consegui. Eu consegui. Foi
pela avó. É para a avó, mãe. Eu amo vocês mais do que tudo. Eu amo vocês.
Obrigada - resumiu Bia Souza sobre a sensação de ser campeã olímpica. O Brasil agora soma agora um ouro, três pratas e três bronzes na edição dos Jogos Olímpicos de Paris. É a terceira conquista do judô, se juntando à prata de Willian Lima e ao bronze de Larissa Pimenta. São 27 medalhas brasileiras na história da modalidade.
|
En la posttagmezo de la 2-a de Aŭgusto 2024, en sia 26-jareco kaj kiel debutantino ĉe la Olimpiaj Ludoj, la brazila ĵudistino Beatriz Souza gajnis la unuan oran medalon por Brazilo en Parizo. La atingo venis plena je simboloj. Ĝi venis per la manoj de virino en la unua tia evento kun pli da inaj atletoj en la brazila delegacio, kaj ankaŭ en la sporto kiu historie plej multe donas medalojn al la lando, nome la ĵudo. Krome, Bia ankaŭ fariĝis la unua brazila debutanta olimpika ĉampionino en individuaj konkursoj. Por atingi la supron de la podio en la kategorio +78kg, Bia venkis kvar luktojn. En la granda decido, la brazila luktistino superis la israelaninon Raz Hershko, la dua en la monda rangolisto, pro vazario. Je la fino de la lukto, Bia falis surgenue sur la tatamon, ploris
kaj kriis laŭte: "Mi estas olimpika ĉampionino!". - Estas neklarigeble. Tio estas unu el la plej bonaj aferoj en la mondo. Mi sukcesis! Ĝi funkciis, patrino! Mi sukcesis! Mi sukcesis! Ĝi estis por la avino! Estas por la avino, patrino! Mi amas vin ĉiujn pli ol ĉion! Mi amas vin! Dankon! - resumis Bia Souza pri la sento esti olimpika ĉampionino. Brazilo tiam ekhavis unu oran, tri arĝentajn kaj tri bronzajn medalojn en la evento de la Olimpiaj Ludoj de Parizo. La ora estis la tria konkero de la ĵudo, aldoniĝanta al tiu el arĝento de Willian Lima kaj al tiu el bronzo de Larissa Pimenta. Entute ĝis tiam estis 27 brazilaj medaloj en la historio de tia olimpika fako.
|
Nenhum comentário:
Postar um comentário