sábado, 3 de outubro de 2026

CURSO BASIQUINHO DE ESPERANTO - AULA 6 (ĜENERALAJ DEMANDOJ (POR EKIGI DIALOGON EN ESPERANTO))

    Para achar palavras e expressões na página, tecle Ctrl+F.




PERGUNTAS GERAIS (PARA PUXAR CONVERSA EM ESPERANTO) // ĜENERALAJ DEMANDOJ (POR KOMENCI INTERPAROLON EN ESPERANTO)


 

Responda às primeiras dez questões abaixo (do tago 1) dos exercícios da semana 3 da aula 6. Nos demais dias da semana, responda às outras dezenas. Trata-se de uma bateria progressiva de perguntas para puxar conversa em Esperanto, baseadas principalmente no que já vimos até agora em nível de elementos gramaticais. Copie e responda à mão as perguntas. Por fim, leia-as todas em voz alta.

Respondu la unuajn dek demandojn tuj malsupre (de la tago 1) de la ekzercoj de la 3-a semajno de la leciono 6. Dum la ceteraj tagoj de la semajno, respondu la aliajn dekojn. Temas pri progresiva serio de demandoj por ekigi konversacion en Esperanto, bazitaj ĉefe sur la gramatikaj elementoj, kiujn ni ĝis nun studis. Kopiu la demandojn kaj respondu ilin permane (manskribe). Fine, legu ilin ĉiujn laŭtvoĉe.

 

 

TAGO 1

1. Ĉu vian ventolilon vi mem aĉetis, aŭ ĉu vi gajnis ĝin de iu? Se jes, de kiu?

2. Kiomlonge vi studas Esperanton ĉiutage?

3. Ĉu via domo estas propra, financita aŭ luita?

4. Ĉu vi jam partoprenas esperantan rondon, eĉ se virtualan? Ĉu vi babilas kun artefarita intelekto en Esperanto? Aŭ ĉu ankoraŭ estas frue?

5. Kion vi planas fari en la venonta monato januaro?

6. Amiko mia diris, ke en la venonta karnavalo li restos en spirituala rifuĝejo (aŭ retiriĝejo). Kaj vi?

7. Kion vi faris en la tago de la 1-a balot-raŭndo (baloto-etapo) de la brazila elektado al prezidento?

8. Ĉu vi ŝatas promeni tra via loĝurbo?

9. Ĉu vi kutimas preni buson, por foriri el la hejmo, aŭ ĉu vi veturas nur per propra aŭtomobilo, per lu-aŭtomobilo aŭ taksio, per motorbiciklo aŭ per biciklo?

10. Dum kiom da tempo vi kutimas promeni en via urbo?

TAGO 2

11. Ĉu vi kutimas longe piedmarŝi ekzerciĝante?

12. Kiomlonge vi piediras por korpa ekzercado?

13. Ĉu vi havas la hobion piediri sur padoj (aŭ vojetoj, vojstrioj, vojstrekoj)?

14. Ĉu la trafikŝtopiĝoj (aŭtoblokadoj) en via loĝurbo estas kritikendaj (aŭ devas esti kritikataj)? Ĉu ili okazas ofte dum la tago?

15. Kiom da fojoj (aŭ kiomfoje) vi alfrontas aŭtoblokadojn dum la semajno?

16. Ĉar preskaŭ neniam ni scias, ĉu aŭ ne okazos trafikŝtopiĝo, ĉe dubo, ĉu vi kutimas porti materialon pri Esperanto, por studi/legi/aŭskulti surstrate?

17. Ĉu vi memoras, kiam vi vizitis muzeon de arto unuafoje (aŭ en la unua fojo, aŭ la unuan fojon)?

18. Kiom da fojoj vi jam vizitis muzeon pri arto? Ĉu unufoje (aŭ unu fojon), dufoje (aŭ du fojojn)? Ĉu multfoje (aŭ multajn fojojn)? Kiomfoje?

19. Ĉu vi jam vizitis Luvron, en la urbo Parizo, Francio, por vidi la faman pentraĵon Mona Liza?

20. Ĉu vi iam antaŭe jam vizitis la muzeon Ermitejo (en la urbo Sankta-Peterburgo), konsiderata la plej granda kaj grava muzeo en Rusujo?

TAGO 3

21. Kion vi plej ŝatas vidi en historio-muzeo?

22. Kian filmon vi plej kutimas vidi?

23. Ĉu vi kutimas viziti kinoteatron (aŭ kinejon)?

24. Kiomfoje vi iras al kinejo dum la jaro?

25. Kiun kinejfilmon (aŭ kinon) vi spektis lastfoje (aŭ en la lasta fojo, aŭ la lastan fojon)? Ĉu vi memoras?

26. Kian muzikon vi plej ŝatas? Ĉu sambon, sambaĉon, BPMn (brazilan popmuzikon), rok-muzikon, metalrokon, bosanovon, bluson, soulon, fohoon, gospelon (evangelikalan), romantikan, romantikaĉan, klasikan, instrumentan, novepokan, psikedelan, elektronikan...? Kian?

27. Ĉu vi kutimas fari aĉetojn en la foirejo? Kian foirejon vi plej kutimas viziti? Ĉu liberan foirejon, aŭ foirejon de aŭtomobiloj?

28. Kiom da fruktoj, legomoj, cerealoj kaj farunoj vi kutime aĉetas por via hejmo? Ĉu multajn, multegajn aŭ malmultajn?

29. Kiam vi unuafoje vizitis kongresejon? Kio okazis tiam?

30. Ĉu vi jam vizitis kongrescentrejon en tiu ĉi (aŭ ĉi tiu) jaro almenaŭ unufoje?

TAGO 4

31. Ĉu vi intencas partopreni esperantan nacian kongreson en via lando? Se jes, kiam?

32. Kiun veturilon vi pli preferas, por promeni?

33. Ĉu vi havas biciklon? Se jes, kia ĝi estas? Ĉu simpla? Ĉu kun rapidumoj?

34. Ĉu vi plezure biciklas tra la stratoj de via loĝurbo? Aŭ ĉu vi estas profesia biciklisto?

35. Ĉu en via loĝurbo estas urba arbaro, kia tiu de Johano-Pesoo, la ĉefurbo de la brazilfederacia ŝtato Paraibo?

36. Ĉu la nokto en la urbo, kie vi vivas, estas malluma aŭ luma?

37. Ĉu vi ŝatas vidi ventro-dancon? Ĉu vi jam vizitis ventro-dancejon? Se jes, kiomfoje?

38. Ĉu vi ŝatus lerni ventro-dancon?

39. Ĉu vi kutimas vespermanĝi en restoracioj kune kun iu? Ĉu vi iam antaŭe jam vespermanĝis ĉe kandellumo kun iu? Se jes, kiam? Se ne, kial?

40. En la vespermanĝo, ĉu vi trinkadas kafon kun lakto, aŭ sen lakto?

TAGO 5

41. Kiam vi pli ofte trinkas kafon? Ĉu en la vespermanĝo, en la matenmanĝo, aŭ en la tagmanĝo?

42. Ĉu vi kutimas admiri la plenlunon sur la ĉielo?

43. Dum la plenluno, ĉu la nokta ĉielo super via loĝurbo estas plena je steloj?

44. Ĉu vi jam vidis meteoron, aŭ nifon (neidentigitan flugantan objekton), irantan sur la ĉielo?

45. Ĉu vi kredas, ke iam estonte okazos pluvo da meteoroj el la ĉielo?

46. Ĉu via loĝejo estas profesie dekoraciita, aŭ ĉu estis vi mem, kiu aranĝis la meblaron?

47. Kia estas la dekoracio de via loĝdomo? Ĉu ĝi estas klasika, moderna, futurisma aŭ eklektika? Aŭ miksita? Aŭ tute senstila? [Ne validas mensogi. ☺]

48. Kiom multe via tuta loĝejo estas meble provizita? Per multege de mebloj aŭ nur per simplaj funkciaj mebloj?

49. Ĉu via domo havas multajn ornamaĵojn (pentraĵojn, tapiŝojn, vazojn, luksaĵetojn ktp), ĉefe en la salono (aŭ vizitĉambro)?

50. Ĉu vi havas bonguston en la elektado de viaj hejmiloj?

TAGO 6

51. Ĉu vi povas kredi, ke ju pli malmoderna estas la forneloj, des pli da energio ili konsumas?

52. Ĉu via fornelo estas elektra aŭ indukta, havanta brulilojn, aŭ ĉu ĝi estas gasa, havanta flamingojn?

53. Ĉu vi povas kredi, ke ankoraŭ ekzistas multaj forneloj je vegeta karbo aŭ je lignoŝtipoj en la internlando de Brazilo, ĉefe en la kamparoj de la Sertono (duonarida regiono de la nordo de Minas-Ĝeraĵo kaj nordoriento de Brazilo) kaj en la arbaroj?

54. Ĉu vi kutime varmigas manĝaĵojn en mikroonda fornelo?

55. Kia estas la ideala komputilo por elektronikaj videoludiloj, laŭ via opinio?

56. Ĉu vi ŝatas ludi per videoludoj?

57. Ĉu vi jam ludis per videoludiloj en interretejo (aŭ interret-butiko)?

58. Ĉu via komputilo ofte difektiĝas, aŭ ĉu ĝi estas tre bonkvalita kaj malofte difektebla? Kiuj estas ĝiaj marko kaj modelo?

59. Kiel vi pli ŝatas studi? Ĉu per komputilo, aŭ per presita libro? Aŭ kun la helpo de artefarita intelekto?

60. Ĉu vi ŝatus posedi luksegan hejman kinoteatron?

TAGO 7

61. Ĉu vi povas kredi, ke multaj monhavantoj spektos la ludojn de la monda futbalpokalo de 2030 ĉeeste en la stadionoj, sed samtempe fizike en sia propra domo? Kiel tio eblos? Ĉu vi jam pensis, ke la rapide evoluanta holografia teknologio facile ebligos tion, tiel ke oni sidos sur sia hejma sofo kaj spektos la ludojn, dumokaze, projekciitajn miniature sur la plankon de ilia loĝejo, per holografiilo?

62. Ĉu vi ŝatus mendi la laboron de dekoraciisto, por plibeligi vian loĝejon? Ĉu vi mem dekoracius ĝin, aŭ ĉu vi kontraktus iun profesiulon fari tion?

63. Ĉu vi kutimas pridemandi prezojn de aĉetotaj aferoj por via hejmo?

64. Ĉu vi kutime antaŭkalkulas la prezojn de servo, antaŭ ol kontrakti iun por fari ĝin?

65. Ĉu en via domo la lampoj estas inkandeskaj, fluoreskaj, LED-oj (lumeligantaj diodoj), aŭ ĉu ili estas biolampoj? Kiaj el ili estas pli ŝparigaj por via poŝo?

66. Ĉu vi scias, ke la prezoj de unu biolampo varias inter dek kaj tridek realoj? Ĉu valoras la penon aĉeti ĝin?

67. Ĉu vi estas dezajnisto (aŭ finprilaboristo, aŭ fasonisto, aŭ eksteraĵisto)?

68. Ĉu vi konsentas, ke arta dezajno (aŭ arta fasono, aŭ arta finprilaboro) plivalorigas ian ajn artefaritan aŭ industriigitan objekton?

69. Ĉu en via hejmo estas tradicia tablo el palisandro? Ĉu vi scias, kiu krudmaterialo estas palisandro?

70. Ĉu vi ŝatas sidi iomete sur ripoziga lignoseĝo, trinkante trankviligan teon ĉe tablo en verando, ĉe la vesperiĝo? Ĉu tio ofte okazas al vi, aŭ ĉu ĝi estas sonĝo?


 

PERGUNTAS GERAIS (PARA PUXAR CONVERSA EM ESPERANTO)




Responda às primeiras dez questões abaixo (do tago 1). Nos demais dias da semana, responda às outras dezenas. Trata-se de uma bateria progressiva de perguntas para puxar conversa em Esperanto, baseadas principalmente no que já vimos até agora em nível de elementos gramaticais. Copie e responda à mão as perguntas. Por fim, leia-as em voz alta.


TAGO 1

  1. Kiu estas vi? [Aŭ kiu estas via nomo? Aŭ kiel vi nomiĝas?]

  2. Kio estas vi? [Ĉu vi estas planto, besto, objekto...? Kio? Alie, ĉu vi estas studento, instruisto, kuracisto, aktoro, ŝoforo...? Kio?]

  3. Kia estas vi?

  4. Ĉu via strato longas aŭ mallongas?

  5. Ĉu en via strato estas multaj domoj, arboj kaj aŭtoj?

  6. Ĉu la strato, kie vi vivas, havas larĝajn, aŭ mallarĝajn trotuarojn?

  7. Ĉu via strato estas asfaltita aŭ tera?

  8. Kiel nomiĝas via patrino? Kiu estas la viro (aŭ virino), kiun ŝi naskis?

  9. Kiel nomiĝas via patro? Kiu estas la viro (aŭ virino), kiun li naskigis?

  10. Kies filo (aŭ filino) vi estas?

TAGO 2

  1. Ĉu vi havas filon aŭ filinon? Se jes, kiu estas via filo aŭ filino?

  2. Ĉu vi havas filojn kaj filinojn? Se jes, kiujn nomojn havas viaj gefiloj?

  3. Ĉu vi estas bopatro (aŭ bopatrino)? Se jes, kies bopatro (aŭ bopatrino) vi estas?

  4. Ĉu vi estas bofilo (aŭ bofilino)? Se jes, kies bofilo (aŭ bofilino) vi estas?

  5. Kiom da mono vi havas en la banko?

  6. Ĉu vi povas prunti al mi vian poŝtelefonon? [Mi bezonas telefoni eksterlanden... ☺]

  7. Ĉu via poŝtelefono havas kreditojn por ĉiuj serviloj de movebla telefonio? Ĉu via poŝtelefono estas multica? [ICO estas procesor-unuo de elektronikaj aparatetoj. En la angla ĝi estas nomata chip.]

  8. Kie vi loĝas? Kiu estas via plena adreso, ekde la planedo?

  9. Ĉu vi kunvivas bone kun viaj najbaroj?

  10. Kion vi faros en la venonta merkredo vespere?

TAGO 3

  1. Kia estas via loĝejo?

  2. Ĉu via loĝejo estas nova aŭ malnova?

  3. Ĉu vi loĝas en domo, aŭ en apartamento?

  4. Ĉu vi ŝatas, ŝatetas aŭ ŝategas vian hejmon?

  5. Ĉu vi opinias, ke la loĝejoj de la indiĝenoj estas komfortaj por ili? Kial?

  6. Ĉu vi havas beston? Se jes, kiun beston vi havas? [Ĉu katon, hundon, hamstron, kuniklon, testudon, birdon...?] Kia ĝi estas?

  7. Ĉu vi loĝas en loĝkvartalo, aŭ en komerca kvartalo?

  8. Ĉu troviĝas plaĝo (aŭ strando, aŭ marbordo) proksime al via strato? Kaj rivero? Kaj lago?

  9. Ĉu vi ŝatas baniĝi ĉe la plaĝo?

  10. Ĉu vi ofte vizitas la marbordon?

TAGO 4

  1. Ĉu vi havas surfotabulon? Ĉu vi ne ŝatas surfi?

  2. Ĉu vi preferas baniĝi en naĝejo, aŭ ĉe plaĝo?

  3. Ĉu vi jam vizitis la Kariban Maron?

  4. Ĉu vi ofte iras al la plaĝo? Aŭ ĉu vi pli ofte iras al la naĝejo?

  5. Ĉu vi eniras en klubon kiel klubano, kiel akompananto aŭ kiel senrajta eniranto (aŭ kaŝ-eniranto)?

  6. Kia estas la urboparto, kie vi vivas?

  7. Kiu estas via kvartalo?

  8. Kia estas via urboparto? Ĉu ĝi estas vasta aŭ vastega?

  9. Kiom da homoj vivas en via kvartalo, proksimume?

  10. Ĉu vi havas bienon aŭ bieneton, por pasigi la liberan tempon?

TAGO 5

  1. Kia superbazaro estas tie, kie vi vivas?

  2. Ĉu vi ofte vizitas bankoficejojn, por pagi fakturojn, aŭ ĉu vi preferas pagi ilin en specialaj fakturpagejoj?

  3. Ĉu vi ĉiam iras al preĝodomo aŭ nur malofte?

  4. Kiam vi manĝas en memserva restoracio? Ĉiam? Ofte? Malofte? Neniam? Kiam?

  5. Ĉu vi kredas pri la diraĵo, ke ĝentileco generas ĝentilecon kaj ke ĝi estas bonega normo de kunvivado inter najbaroj kaj inter ĉiuj homoj? Kial?

  6. Ĉu vi toleras facile tiujn bruojn el la sonskatoloj de multaj junulaj aŭtomobiloj?

  7. Kia estas via kvartalo?

  8. Kiu aŭ kiuj estas la maltrankviligaj kvartaloj en via urbo? Kial ili estas maltrankviligaj?

  9. Ĉu okazas multe da perfortaj (aŭ violentaj, aŭ agresaj) agoj en la stratoj de la kvartalo, kie vi vivas? Aŭ ĉu ĉiuj stratanoj de via kvartalo vivas en paco?

  10. Ĉu vi ŝatas manĝi frandajn aŭ delikatajn manĝaĵojn agrablajn al la gusto? Aŭ ĉu vi pli preferas pli kernecajn manĝaĵojn?

TAGO 6

  1. Ĉu vi ofte aĉetas frandaĵojn aŭ delikataĵojn en frandaĵ-vendejoj aŭ delikataĵejoj?

  2. Ĉu vi ofte iras al delikataĵejo?

  3. Ĉu vi ofte portas leterojn al la poŝtejo? Aŭ ĉu vi leteras ĉiam per Vacapo?

  4. Ĉu vi ĉiam ricevas la viziton de la poŝtoficisto? Kion pli ofte li donas al vi? Ĉu leterojn de amikoj kaj parencoj, aŭ pagendajn fakturojn?

  5. Ĉu vi kutimas viziti luksajn magazenojn?

  6. Ĉu vi kutime atentas pri rabatkampanjoj de magazenoj?

  7. Ĉu vi estas konsumema (aŭ konsumisma) homo? Ĉu vi vivas konsumante en butikcentroj?

  8. Ĉu vi pli preferas aĉetadi en magazenoj, aŭ en simplaj butikoj?

  9. Ĉu vi posedas firmaon?

  10. Ĉu vi intencas aĉeti aŭtomobilon en ĉi tiu jaro?

TAGO 7

  1. Ĉu vi havas sufiĉan monon, por akiri ekzemple iun Alfaromeon?

  2. Kion vi pli preferas? Ĉu BMW aŭ malnovan biciklon?

  3. Kie vi kutimas aĉeti viajn vestaĵojn?

  4. Kiajn pantalonojn vi pli preferas (aŭ pli ŝatas) vesti? Kaj ŝuojn? Ĉu vi havas multajn? Kiajn?

  5. Ĉu vi havas dorlot-beston? Kiel ĝi nomiĝas, se jes?

  6. Ĉu vi jam adoptis iun beston, aŭ ankoraŭ ne?

  7. Ĉu via gladilo estas moderna (elektra) aŭ malmoderna (je karbo)?

  8. Ĉu estas vi mem, kiu gladas viajn vestaĵojn, aŭ ĉu estas alia homo?

  9. Kio estas tio, kio ventolas? Ĉu ventolilo, aŭ klimatizilo?

  10. Ĉu tie, kie vi sidas, varmas aŭ malvarmas nun?

============================== 

 


Cenário: Dia de eleições políticas. É o interior de uma escola que funciona como balotejo (colégio eleitoral).

Personagens:

  • Rita — mulher filha do Candomblé, de vestido leve e colares de contas. 
  • Honorato — homem com a camisa da seleção brasileira.
  • Ivana — mulher evangélica, com a Bíblia na mão; quer votar cedo para poder pregar até á noite. Cética com promessas de políticos, mas fiel ao seu voto.
  • Klaŭdio — homem de terno; político veterano, candidato a deputado, que circula entre os eleitores apertando mãos.
  • Marta — mesária (balotoficistino) do local, dona da voz que organiza a fila e resolve as dúvidas.
                
                    GLOSSÁRIO DE TERMOS ELEITORAIS:

1.      Apuração → Voĉkalkulado

2.      Boca de urna → Tujpostbalota enketo (pesquisa feita na saída da votação)

3.      Campanha → Kampanjo

4.      Candidato → Kandidato

5.      Colégio eleitoral → Balotejo; balotloko

6.      Coligação → Koalicio

7.      Debate → Debato

8.      Democracia → Demokratio

9.      Deputado → Deputito

10.  Deputado estadual → Ŝtata Deputito

11.  Deputado federal → Federacia Deputito

12.  Direita → Dekstro

13.  Direitista → Dekstrulo

14.  Eleição → Elekto; elektado

15.  Eleitor → Balotanto; elektanto

16.  Esquerda → Maldekstro

17.  Esquerdista → Maldekstrulo

18.  Governador → Guberniestro; ŝtatestro

19.  Governo → Registaro

20.  Indecisos → Nedecidintoj (ou nedecidemaj balotantoj, “eleitores indecisos”)

21.  Justiça eleitoral → Balota/Elektada Justico

22.  Justificar ausência → Pravigi foreston

23.  Mandato → Mandato

24.  Mesário → Balotoficisto

25.  Partido → Partio

26.  Pesquisa (eleitoral) → Enketo

27.  Prefeito → Urbestro; prefekto

28.  Presidente → Prezidanto; prezidento; landestro

29.  Primeiro turno → Unua balotraŭndo (primeiro turno de votação)

30.  Propaganda de boca de urna → Balotloka propagando

31.  Resultado → Rezulto

32.  Seção eleitoral → Balotĉambro; (balot)sekcio

33.  Segundo turno → Dua balotraŭndo (segundo turno de votação)

34.  Senado → Senato

35.  Senador → Senatano

36.  Terminal de votação → Balot-terminalo; (elektronika) urno/balotujo

37.  Urna → Balotujo; urno

38.  Voto → Voĉdono; baloto

39.  Voto em branco → Blanka voĉdono

40.  Voto nulo → Nula voĉdono

41.  Voto secreto e intransferível → Sekreta kaj netransdonebla voĉdono

42. Panfleto (santinho) → Flugfolio

 
MAIS PARTÍCULAS, HISTÓRIA EM QUADRINHOS E TREINAMENTO DE PERGUNTAS

 

Para a bateria de exercícios desta semana 1 da aula 6 introduzimos mais uma pequena história em quadrinhos, conforme visto em epígrafe, ambientada em um ambiente eleitoral, com nomes apropriados, KI-perguntas nominativas e acusativas, uma visão ampla sobre mais algumas partículas e um panorama revisional sobre preposições, conjunções, tempos verbais, correlativos e afixos em geral.


Mais Partículas e Outras Expressões Reforçativas do Esperanto

 

‘LA’ definindo unicidade

O artigo LA serve para definir algo que é único, ou algo considerado único, ou que representa toda a sua espécie.

La suno leviĝas super la maro. — O sol se ergue sobre o mar. (sol e mar são únicos para nós)

La baleno estas la plej granda animalo de la maro. — A baleia é o maior animal do mar. (representa toda a sua espécie)

 

‘LA’ para coisa já mencionada ou conhecida

Se algo já foi mencionado antes, ou é de conhecimento de todos, usa-se LA antes do nome dessa coisa.

Mi aĉetis novan ĉapelon. La ĉapelo estas blua. — Comprei um chapéu novo. O chapéu é azul.

 

‘LA’ indiretamente antes de nomes próprios

Embora LA não preceda nomes próprios, há uma exceção: quando há um epíteto antes do nome próprio.

La bona Zamenhof kreis belan lingvon. — O bom Zamenhof criou uma bela língua.

Ni vojaĝos tra Brazilo, la vasta Brazilo. — Viajaremos pelo Brasil, o vasto Brasil.

 

LA MIA

Não se usa artigo antes de possessivos — exceto quando o possessivo aparece sozinho, sem o objeto possuído.

— Mia domo estas malgranda.

— La mia estas ankoraŭ pli malgranda. — Minha casa é pequena.

— A minha é ainda menor.

 

TIO ESTAS

Usa-se antes de uma frase que explica, com outras palavras, a frase anterior — geralmente entre vírgulas.

Ŝi estas vegetaranino, tio estas, ŝi neniam manĝas viandon. — Ela é vegetariana, isto é, nunca come carne.

 

ĜIS POST

Refere-se a algo que vai durar até depois da ocorrência de outro evento.

La festo daŭros ĝis post la sunleviĝo. — A festa durará até depois do nascer do sol.

 

DE ANTAŬ

Traz a ideia de que algo acontece, ou vinha acontecendo desde um tempo anterior a um momento definido.

Li laboras en tiu banko de antaŭ 20 — Ele trabalha naquele banco desde antes de 2015.

 

DE POST e DEPOST

DE POST: algo que ocorre ou começou a ocorrer a qualquer momento depois de um evento.

De post la tempesto, la tuta vilaĝo restis sen kurento. — Depois da tempestade, a aldeia inteira ficou sem eletricidade.

DEPOST: ressalta que algo começou exatamente junto com o início do evento.

Depost la naskiĝo de sia filino, li fariĝis pli pacienca. — Desde o (a partir do) nascimento da filha, ele se tornou mais paciente.

 

MEZE DE

Dá a ideia de que algo está no meio de, em, ou entre duas ou mais coisas (sem precisão geométrica).

La skulptaĵo staras meze de la placo (aŭ: meze en la placo, meze inter la du fontanoj). — A escultura está no meio da praça (ou: no meio da praça, no meio entre os dois chafarizes).

 

KELKA, KELKAJ, KELKE DA

KELK- contém a noção de quantidade imprecisa, porém pequena, ou de tempo curto.

Post kelka hezito, li legis kelkajn paĝojn kaj trinkis kelke da gutoj da kafo. — Depois de alguma hesitação, ele leu algumas páginas e bebeu algumas gotas de café. (A preposição DA é usada no geral em medidas.)

 

PLUS e MINUS

PLUS indica adição; MINUS indica subtração.

Dudek plus kvin estas dudek kvin. — Vinte mais cinco são vinte e cinco.

Tridek minus dek estas dudek. — Trinta menos dez são vinte.

 

TIEN KAJ REEN

Alude a alguém que vai e volta a diversos lugares, sem propósito, ao léu.

La nervoza patro promenis tien kaj reen antaŭ la akuŝ-hospitalo. — O pai nervoso passeava de um lado para outro diante da porta da maternidade.

 

ĜUSTE

Significa sem erro, exatamente; também “precisamente”, “bem no meio em/sobre/entre”.

Ĝuste tiam, la trajno alvenis ĝuste meze de la ponto. — Justamente então, o trem chegou bem no meio da ponte.

 

IU e UNU

IU fala de algo indefinido; UNU refere-se a algo individual, sozinho.

Iu frapis la pordon kaj lasis sub ĝi unu leteron. — Alguém bateu na porta e deixou sob ela uma (uma só) carta.

 

PLI OL IAM

Transmite a ideia do que acontece de forma mais intensa do que nunca antes.

Post la malsaniĝo, ŝi ĝojas pri la vivo pli ol iam. — Depois da doença, ela se alegra com a vida mais do que nunca.

 

DISDE

Mostra com maior precisão a separação entre duas coisas.

Ŝi apartigis la blankajn kubojn disde la nigrajn. — Ela separou os cubos brancos dos negros.

La rivero dividas nian urbon disde la najbara. — O rio separa nossa cidade da vizinha.

 

PERE DE

Locução prepositiva com sentido de instrumentalidade geral, não com as mãos — usa-se quando a mediação não é tão notável.

Ŝi lernis Esperanton pere de interretaj kursoj. — Ela aprendeu o Esperanto por meio de cursos da internet.


        EXERCÍCIOS DA SEMANA 1 DA AULA 6

 

Responda às primeiras dez questões abaixo (do tago 1) relacionadas ao diálogo descrito na HQ acima, bem como a perguntas avulsas relativas à eleição. Nos demais dias da semana, responda às outras dezenas. Vamos montar uma bateria progressiva de perguntas e respostas em Esperanto, baseada exclusivamente na historinha acima, privilegiando KI-demandoj, respostas completas e o vocabulário eleitoral apresentado, além de prática das partículas.

 


TAGO 1

1.      Kio leviĝis ĝuste tiam, kiam Rita alvenis al la balotejo?

2.      Kion la balotantoj elektos en tiu tago?

3.      Kia la balottago estis por la demokratio?

4.      Kio staris en la angulo de la lerneja salono?

5.      Kiom da balotantoj jam venis al la balotejo? Ĉu multaj, aŭ malmultaj?

6.      Kie la balotujoj staris?

7.      De antaŭ kiom da jaroj Honorato jam balotadas?

8.      Kion la granda afiŝo anoncis al la homamaso?

9.      Kie voĉdonas la plej multaj brazilanoj — en lernejoj, en fabrikoj, aŭ en butikoj?

10.  Kio gravas pli por vi: ĉu la persono de la kandidato, aŭ lia partio? Aŭ lia ideologio?


TAGO 2

11.  Kie troviĝis la balotĉambro de Ivana?

12.  Kian demandon Ivana faris al la balotoficistino?

13.  Kial Ivana deziris voĉdoni frue?

14.  Kion Ivana faros ĝis post la 6-a vespere?

15.  Kie Ivana predikos?

16.  Kian homamason Honorato ne vidis de antaŭ dudek jaroj?

17.  Kie la balotoficistino Marta laboris en tiu mateno?

18.  Kiom da balotantoj Marta jam kalkulis?

19.  Kiam oni devas pravigi foreston de la balotado?

20.  Kiun dokumenton oni montras al la balotoficisto, antaŭ ol voĉdoni?


TAGO 3

21.  Kiu ree kandidatiĝis kaj faras ĉe-balotejan propagandon?

22.  Kiel la afabla kandidato salutis la balotantojn?

23.  Kion la kampanjo de Klaŭdio disdonis inter la homoj?

24.  Kiujn aĵojn la kampanjo disdonis kaj kion ĝi ankoraŭ promesis?

25.  Kian kvanton oni komprenas per “kelke da karamelbombonoj” — malgrandan aŭ grandan?

26.  Kie Klaŭdio staris, kiam li disdonis la flugfoliojn?

27.  Kiaj la promesoj de kampanjaj kandidatoj kutime estas — grandaj aŭ realaj?

28.  Kiu homo meritis la epiteton “la afabla”, laŭ lia propra parolo?

29.  Kion vi pensas — kiun celon havas la karamelbombonoj de kampanjoj?

30.  Kial oni ne rajtas fari balotlokan (ĉe-balotejan) propagandon?


TAGO 4 

31.  Kiu demandis al Klaŭdio, kiu li estas?

32.  Kion Honorato deziris scii pri la kandidato?

33.  Kiuj promesoj Honorato nomis dubendaj?

34.  Kiu persono diris al Ivana, ke Klaŭdio estas honesta — iu najbaro, aŭ unu specifa amiko?

35.  Kiun kandidaton la nedecidintoj povos kredi?

36.  Kies programo estis “la mia”, laŭ la frazo de Klaŭdio?

37.  Kion la vortoj “laboro kaj paco por ĉiuj” promesis?

38.  Kie Rita estis dum la pridemandado al la kandidato?

39.  Kiel, portugale, nomiĝas la propagando farata apud aŭ ĉe la balotloko (aŭ balotejo)?

40.  Kiuj rajtas fari kampanjon ĝuste apud la balotujo?


TAGO 5 

41.  Kiujn projektojn Klaŭdio promesis plenumi dum sia mandato?

42.  Kies mandato finiĝos en tiu vespero?

43.  Kiam la malnova mandato finiĝos?

44.  Kiajn novaĵojn la kandidato anoncis por la kvartalo?

45.  Kiom da bonaj novaĵoj la kandidato nomis?

46.  Kion li klarigis per la esprimo “tio estas”?

47.  Kiu el la amikoj faris la demandon pri la projektoj?

48.  Kie la nova lernejo staros laŭ la promeso?

49.  Kiom da jaroj daŭras la mandato de prezidanto en Brazilo?

50.  Kie oni devas voĉdoni — en la balotĉambro de proksimeco, aŭ kie ajn, aŭ en tiu, en kiu li estas registrita?


TAGO 6 

51.  Kia la partio de Klaŭdio estas — dekstra aŭ maldekstra?

52.  Kie la partio de Klaŭdio staras: sur la dekstro aŭ sur la maldekstro?

53.  Kiajn aliancanojn ĝia koalicio havas?

54.  Kiujn flankojn la partio gastigas, laŭ la kandidato?

55.  Kio kreskis depost la venko en la unua balotraŭndo?

56.  Kiun balotraŭndon Klaŭdio venkis?

57.  Kial la espero de la kandidato nur kreskis?

58.  Kiel la vortoj “de post” kaj “depost” diferencas?

59.  Kiaj partioj kutimas formarigi koaliciojn?

60.  Kial kelkaj elektantoj voĉdonas en la dua balotraŭndo por la “pli malgranda malamiko”?


TAGO 7 

61.  Kial tiuj homoj promenis tien kaj reen?

62.  Kiam la voĉkalkulado komenciĝos — ĝuste je kioma horo?

63.  Kio okazos de post la fermo de la balotĉambro?

64.  Kiom da validaj voĉdonoj havos la partio, se ĝi ricevos okdek plus dudek, minus dek blankaj?

65.  Kion ni bezonas pli ol iam, laŭ la vortoj de Rita?

66.  Kio estas sekreta kaj netransdonebla en la balotejo?

67.  Kio diferenciĝas disde la nula voĉdono?

68.  Kiel la Balota Justico protektas la balotantojn — ĉu pere de klaraj reguloj?

69.  Kie oni faras la tujpostbalotan enketon, kaj kiam?

70.  Kiel la sekreto protektas la liberan voĉdonon? 




Previsão da próxima aula: 31/10/26