Adolescentes de
hoje não são da Geração Z, mas sim da Alpha: tudo sobre a geração criada por
pais Millenials
Muitas pessoas da
Geração Y (ou Millenials) estão agora na tarefa de criar uma nova geração,
que não é a Z, mas sim a Geração Alfa (Alpha ou Gen A). Os adolescentes mais
novos e os que ainda estão nascendo, constituem esse grupo. O intervalo
estimado desta geração é dos nascimentos entre 2010 e 2024.
E, como sempre
aconteceu, as marcas estudam bem como serão seus comportamentos. O marketing
é adaptado de forma diferente para cada geração com o objetivo de vender
melhor. E estes estudos, como já aconteceu antes, estão a dar-nos pistas
sobre o que pode vir pela frente.
Enquanto os
patrões e as empresas que se queixam da forma como a Geração Z se multiplicam
e há muitos especialistas que defendem compreendê-los e deixar as críticas de
lado, em breve eles terão que se adaptar à Geração Alpha. Pessoas que
nasceram vendo todos ao seu redor com um smartphone o tempo todo, o que não
só está afetando suas experiências, mas definirá a forma como irão interagir
com seus pares.
O que se espera da
Geração A?
Mais de 2,8
milhões de pessoas nascem todas as semanas em todo o mundo. Quando todos da
Geração Alpha nascerem (ao fim de 2024), eles serão quase 2 bilhões: o que
daria a marca de maior geração da história do mundo, segundo o McCrindle.
Embora sejam a
geração mais jovem, eles têm influência de marca e poder de compra além da
sua idade. Eles moldam o panorama das redes sociais, dos influenciadores da
cultura popular, dos consumidores emergentes e, no final da década de 2020,
farão a transição para a idade adulta e para o mercado de trabalho.
Já se começa a
especular sobre como irão enfrentar essa idade adulta e há até quem preveja
que terão mais anos de educação, começarão a ganhar dinheiro anos mais tarde
e demorarão ainda mais para sair da casa dos pais do que as gerações
anteriores, como Millenials e Gen Z.
Atualmente, a
infância e início da adolescência da Gen A são marcadas pelas telas e pelo
mundo digital. Têm maior literacia digital, mas isso pode traduzir-se numa
fraca formação social, como geralmente acontece com todos quando passamos
mais tempo a comunicar através de redes sociais em vez de com colegas ou
familiares à volta de uma mesa.
Isolamento social
e inteligência artificial
Embora existam
dados limitados que se concentrem apenas na Geração Alfa devido à sua tenra
idade, há aqueles que se atrevem a antecipar tendências futuras com base nos
cenários sociais e tecnológicos em que estão a crescer. A Covid-19 também
desempenhou um papel importante na formação desta geração, com expectativas
de uma maior integração da tecnologia nas suas vidas como resultado do
distanciamento social e dos confinamentos relacionados com a pandemia.
Além disso, a
Inteligência Artificial (IA) está preparada para influenciar
significativamente a Geração Alpha, semelhante aos impactos dos celulares e
da Internet nas gerações anteriores. A integração da IA na educação e nos
brinquedos está a promover a inteligência emocional, a aprendizagem
personalizada e o crescimento entre estes jovens. Esta tendência indica um
futuro em que as abordagens educativas e os locais de trabalho serão
grandemente influenciados pela IA.
Como filhos dos
Millennials e irmãos mais novos da Geração Z, os valores e comportamentos da
Geração Alfa estão sendo moldados por essas gerações mais velhas. Isto inclui
a sua abordagem à tecnologia, educação e questões sociais. Um grupo que
cresce tão conectado ao mundo digital que acaba tendo dificuldades de
concentração e é cada vez mais imediatista. |
La hodiaŭaj
adoleskantoj ne estas el la Generacio Z, sed el la Generacio Alfo: ĉio pri la
generacio naskita de Jarmilulaj (aŭ Y-generaciaj) gepatroj.
Multaj homoj el la Generacio Y (aŭ Jarmiluloj) nun havas la taskon eduki novan homgeneracion, kiu ne estas la Z-a, sed jes la A-a generacio, aŭ Generacio Alfo (aŭ Gen A). La plej junaj adoleskantoj kaj tiuj, kiuj ankoraŭ naskiĝas, konstituas tiun lastan grupon. La konsiderata aper-tempo de la A-generacianoj estas inter 2010 kaj 2024. Kaj, kiel ĉiam
okazis, komercaj markoj bone antaŭstudas, kiaj estos iliaj (konsumemaj) kondutoj.
La merkatiko estas adaptata malsame por ĉiu generacio, kun la celo vendi pli
efikece. Kaj ĉi tiu studo, kiel jam okazis antaŭe, donas al ni tendencajn indikojn,
pri kio povos okazi.
Dum dungistoj kaj
kompanioj plendas pri la rapida dismultiĝo de la Z-aj generacianoj (kvankam multaj
fakuloj kompreneme defendas ilin kaj do lasas flanke tiajn kritikojn), baldaŭ
ĉiuj devos adaptiĝi al la Alfanoj. Tiaj homoj naskiĝis rigardante ĉiujn
ĉirkaŭ si kun poŝtelefono la tutan tempon. Tial ili estos influataj de tia spertado,
kiu difinos la manieron, kiel ili interagos kun siaj samgeneracianoj.
Kion oni atendas de
la de Generacio A? Pli ol 2,8
milionoj da homoj naskiĝas ĉiusemajne en la tuta mondo. Kiam ĉiuj el la Generacio
Alfo estos naskiĝintaj (fine de 2024), ili estos preskaŭ 2 miliardoj da
homoj, kio donos al ili la distingilon de plej grandnombra generacio en la
historio de la mondo, laŭ McCrindle
Research (aŭstralia konsultagentejo).
Kvankam ili estas
la plej juna generacio, ili havos primarkan influon kaj aĉetpovon superajn ol
siaj aĝoj. Ili formos la panoramon de la sociaj retoj, sintenigos la popularkulturajn
influistojn kaj novaperajn konsumantojn kaj, fine de la 2020-aj jaroj, ili
transiros al la plenkreskeco kaj la labormerkato.
Oni jam komencas pridiskuti, kiel la Alfanoj travivos sian plenkreskecon, kaj eĉ estas iuj, kiuj antaŭvidas, ke ili havos pli da jaroj da studoj, komencos gajni monon nur jarojn poste kaj malfruos eĉ pli longe por transloĝiĝi el la hejmo de siaj gepatroj, ol antaŭaj generacioj, kiel la Y-uloj kaj la Z-uloj.
Nuntempe, la
infaneco kaj la frua adoleskanteco de la A-uloj estas signitaj de ekranoj kaj
la ciferecismo. Ili havas pli altan ciferec-mondan komprenpovon, tamen tio
povos transformiĝi en malfortan socian kunvivadon, kiel ĝenerale okazas al
ĉiuj kiuj pasigas pli da tempo sin komunikante en virtualaj sociaj retoj,
anstataŭ fronte-al-fronte kun kolegoj aŭ kun familianoj ĉe tablo.
Socia izoliĝo kaj la
artefarita intelekto Kvankam estas malmultaj
datenoj nur pri la Generacio Alfo, pro ĝia ankoraŭ tre juna aĝo, estas kelkiuj,
kiuj kuraĝas antaŭvidi estontajn tendencojn bazitajn sur la sociaj kaj
teknologiaj scenaroj, en kiuj ili kreskas. Ankaŭ la kovimo 19 havis gravan
rolon en la formado de ĉi tiu generacio, tiel ke oni esperas pli grandan
inkluziviĝon de la teknologio en ĝian vivon, kiel rezulto de la socia distanciĝo
kaj la hejm-enfermiĝo truditaj de tiu pandemio.
Krome, la artefarita intelekto (AI) estas preta influi sufiĉe multe la Generacion Alfon, kiel simile okazis pri la efikoj de la poŝtelefonoj kaj la Interreto sur antaŭaj generacioj. La integriĝo de AI en la edukado kaj la ludado estas antaŭenigonta la emocian inteligenton, la personecigitan lernadon kaj la kreskon inter ĉi tiuj junuloj. Ĉi tiu tendenco indikas iun estontecon, kie edukaj aliroj kaj laborlokoj estos grandskale influataj de AI.
Kiel infanoj de la
Jarmiluloj kaj ankaŭ pli junaj fratoj de la Z-generacianoj, la valoroj kaj
kondutoj de la de Generacio Alfo estas modlataj de tiuj tuj pli aĝaj
generacioj. Tio inkluzivas ĝian aliron al la teknologio, edukado kaj sociaj
aferoj. Ĝi estas grupo kiu kreskas tiel konektita al la cifereca mondo, ke ĝi
havas malfacilaĵojn pri sinkoncentrado kaj estas pli kaj pli tujema. |
Nenhum comentário:
Postar um comentário