LADO B DE IRMÃ DULCE TEVE PAIXÃO POR FUTEBOL, PIADA E EXECUÇÃO DE MÚSICAS
À primeira vista, Irmã Dulce era uma
figura miúda e frágil conhecida por sua fé em Deus e devoção aos mais pobres
de Salvador. Mas quem conviveu com a freira conheceu uma mulher bem-humorada
que gostava de futebol, tocava sanfona, dava apelidos e fazia piadas até
mesmo com presidentes da República.
Filha de uma família de classe média
alta, Irmã Dulce foi batizada com o nome Maria Rita. Teve uma infância
considerada normal para os padrões da época, mas que foi o oposto do que se
esperava de uma menina dentro da conservadora sociedade baiana do início do
século 20.
Gostava de correr descalça nas ruas,
fazer guerras de mamonas com os amigos, molhar-se nas fontes das praças,
empinar pipa, além de jogar bola no Campo da Pólvora, um dos principais
largos da região central de Salvador.
O futebol foi uma de suas primeiras
paixões e serviu como válvula de escape para superar a morte de sua mãe,
Dulce Maria, que não sobreviveu a uma hemorragia pós-parto quando Maria Rita
tinha sete anos.
Criada a partir de então pelo pai, o
dentista Augusto Lopes Pontes, sua diversão era ir ao estádio nos fins de
semana ver os jogos do Ypiranga, na época o time mais popular da Bahia.
Na beira do gramado do Campo da Graça,
berrava e vibrava com os gols de Apolinário Santana, o Popó, um dos primeiros
jogadores negros do futebol baiano.
Na adolescência, deixou de lado o futebol
e passou a se dedicar a trabalhos sociais junto com a sua tia Maria
Magdalena, que a levou para visitar cortiços no bairro de Brotas.
Depois de prestar os votos e tornar-se freira,
nos anos 1930, descobriu a música como instrumento de evangelização. Irmã
Dulce não tinha formação teórica em música, mas tinha bom ouvido. Gostava de
Beethoven e logo aprendeu a tocar harmônica e sanfona.
Na vida missionária, levava a sanfona
para tocar modinhas para os presos na penitenciária onde prestava assistência
social. Nos anos 1960, após fundar um orfanato na cidade de Simões Filho,
animava as crianças tocando e dançando música.
Em 1947, quando atuava no Círculo
Operário da Bahia, fundou o grupo musical Milionárias do Ritmo, formado por
operárias e freiras. O conjunto se apresentava antes da exibição de filmes no
Cine Roma, cinema fundado para arrecadar fundos para a entidade.
Para conseguir recursos para suas obras
sociais, Irmã Dulce não tinha preconceito e abria espaço até para novidades
como um tal rock'n'roll. Foi no Cine Roma que aconteceram as primeiras
apresentações de Raul Seixas, que na época liderava o conjunto Raulzito e os
Panteras. O diretor do Círculo Operário, frei Hildebrando Kruthanp, foi
contra os shows de rock no local. Mas Irmã Dulce bancou as matinês e assinou
o contrato com o grupo liderado por Raul. Não há registros, contudo, de que a
relação entre a futura santa e o autor de Rock do Diabo tenha ido além da
burocracia.
Em suas empreitadas para arrecadar
recursos para suas obras sociais, costumava fazer troça com os comerciantes.
Uma vez, ao ir à loja de ferramentas de Abelardo Barbosa e não encontrá-lo,
deixou uma carta: "Senhor Abelardo. Paz e bem! Isto é um assalto! Estou
levando uma furadeira".
Suas piadas não poupavam nem os
presidentes da República. Ao presidente Eurico Gaspar Dutra (1946-1951), que
afirmou à jovem freira que ela tinha ganhado um avô, não se fez de rogada:
"Meu avô, sua neta está devendo muito". E pediu 6,5 milhões de
cruzeiros para finalizar a nova sede do Círculo Operário.
Ao presidente João Figueiredo (1979-1985)
cobrou a liberação de recursos para a ampliação do Hospital Santo Antônio. O
presidente retrucou, dizendo que precisaria assaltar um banco para conseguir
o dinheiro, ao que ouviu de resposta: "Me avise que eu vou com o
senhor".
Outra face de seu bom humor era a mania
de dar apelidos. A funcionária Walkíria Maciel, que se tornou sua confidente
e tinha alguns quilos a mais, era chamada pela freira de
"Esqueleto". Já a freira Emerência, que já tinha passado dos 90
anos, ganhou a alcunha de "Garotinha".
Na velhice, quando o organismo começava a
fraquejar, resolveu apelidar as partes do próprio corpo: os pulmões eram
chamados de "jamelengos", as pernas de "mariquinhas" e o
coração de "joãozinho".
Aos problemas que surgiam no dia a dia,
buscava encará-los com espírito leve. Quando era informada por um funcionário
que faltava pão, por exemplo, mandava-o rezar que o problema se resolveria.
Situação semelhante aconteceu com
Bernardo Gradin, presidente da Granbio e ex-presidente da Braskem que atuou
como estagiário nas obras de ampliação do hospital Santo Antônio. A reforma
foi feita pela construtora Odebrecht, mas custeada com recursos de doações.
Um dia, Gradin procurou Irmã Dulce para informá-la que o cimento para a obra
havia acabado. Ela segurou a sua mão e começou a caminhar pelo hospital.
Entrou na ala de pacientes com deficiência mental, onde fez carinho e deu de
comer às crianças. Depois, seguiu para a capela, onde ajoelhou e começou a
rezar. Duas horas depois, olhou para o jovem estagiário e arrematou:
"Você viu que Deus me deu muitos problemas para resolver. O cimento você
resolve, né"?
E assim foi feito.
|
ALIA FLANKO DE FRATINO DULCE INKLUZIVIS ŜATEGON AL PIEDPILKO, ŜERCOJ KAJ LUDADO DE MUZIKOJ
Je unua vido, Fratino Dulce estis malgranda kaj fragila figuro
konata pro sia kredo je Dio kaj sindediĉo al la plej malriĉaj en Salvadoro.
Tamen tiuj, kiuj kunvivis kun la monaĥino, konis bonhumuran virinon, kiu ŝatis
piedpilkon, ludis akordionon, donis kromnomojn kaj ŝercis eĉ kun prezidentoj
de la Respubliko.
Filino de altmezklasa familio, Fratino Dulce estis baptita per la
nomo Maria Rita. Ŝi havis infanecon konsideritan normala laŭ la tiamaj
normoj, sed kiu estis la malo de tio, kio estis atendita de knabino el la
konservativa bahia socio de la komenco de la 20-a jarcento.
Ŝi ŝatis kuri nudpiede sur la stratoj, fari militojn per ricinaj semoj
kun amikoj, malsekiĝi en la fontanoj de la placoj, flugigi kajton, krom ludi
pilkon en la Kampo de la Pulvo, unu el la ĉefaj placoj de la centra regiono
de Salvadoro.
La piedpilko estis unu el ŝiaj unuaj ŝategaĵoj kaj servis kiel stres-mildigilo,
por ke ŝi superu la morton de sia patrino, Dulce Maria, kiu ne transvivis
postakuŝan hemoragion, kiam Maria Rita estis sepjara.
Edukita de tiam de la patro, la dentisto Augusto Lopes Pontes,
ŝia amuzo estis tio, iri al la futbal-stadiono dum semajnfinoj, por spekti la
ludojn de Ypiranga, tiutempe la plej populara teamo de Bahio.
Sur la rando de la gazono de la Kampo de Graco, ŝi ĝojkriis kaj
gajis pro la goloj de Apolinário Santana, la nomita Popó, unu el la unuaj nigraj
ludistoj de la bahia piedpilko.
En la adoleskeco ŝi forlasis la piedpilkon kaj dediĉis sin al
sociaj laboroj kune kun sia onklino Maria Magdalena, kiu kondukis ŝin por
viziti malriĉejojn en la kvartalo Broto.
Post ol fari la votojn kaj fariĝi monaĥino, en la 30-aj jaroj, ŝi
malkovris la muzikon kiel rimedon por disvastigi la evangelion. Fratino Dulce
ne havis teorian muzikan edukon, sed havis bonan aŭdon. Ŝi ŝatis Betovenon
kaj baldaŭ lernis ludi buŝharmonikon kaj akordionon.
En sia misia vivo, ŝi portis la akordionon por ludi simplajn
kantojn por la malliberuloj en la malliberejo, kie ŝi donis socian helpon. En
la 60-aj jaroj, fondinte orfejon en la urbo Simon-Filjo, ŝi gajigis la
infanojn ludante kaj dancante muzikon.
En 1947, kiam ŝi laboris en la Laborista Rondo de Bahio, ŝi
fondis la muzikan grupon Milionulinoj de la Ritmo, formitan el laboristinoj
kaj monaĥinoj. La grupo prezentis sin antaŭ la montro de filmoj en la
Kinejo Romo, kinejo fondita por helpi havigi monon por la asista organizo.
Por akiri rimedojn por siaj sociaj entreprenoj, Fratino Dulce ne
havis antaŭjuĝojn kaj malfermis spacon eĉ por novaĵoj kiel la rok-muziko.
Estis en la Kinejo Romo, kie okazis la unuaj sinprezentoj de Raul Seixas, kiu
tiam gvidis la grupon Raulzito kaj la Panteroj. La direktoro de la Laborista
Rondo, frato Hildebrando Kruthanp, estis kontraŭ la rok-koncertojn en la loko,
sed Fratino Dulce subtenis la matineajn prezentojn kaj subskribis la
kontrakton kun la grupo gvidita de Raul. Tamen, ne estas registroj, ke la
rilato inter la tiam estonta sanktulino kaj la aŭtoro de Roko de la Diablo
iris trans la burokratecon.
En siaj faroj kolekti rimedojn por siaj sociaj entreprenoj, ŝi kutimis ŝerci kun la komercistoj. Foje, irante al la ilvendejo de Abelardo Barbosa, kaj ne trovante lin, ŝi lasis bileton: "Sinjoro Abelardo. Paco kaj bono! Ĉi tio estas rabo! Mi ĵus forprenis bormaŝinon."
Ŝiaj ŝercoj ne indulgis eĉ la prezidentojn de la Respubliko. Al
la prezidento Eurico Gaspar Dutra (1946-1951), kiu diris al la juna monaĥino,
ke ŝi gajnis avon, ŝi ne hezitis: "Mia avo, via nepino ŝuldas
multe". Kaj ŝi petis 6,5 milionojn da kruzejroj, por fini la novan
sidejon de la Laborista Rondo.
Al la prezidento João Figueiredo (1979-1985) ŝi postulis la donacion
de rimedoj por la pligrandigo de la Hospitalo Sankta Antono. Tiam la prezidento
respondis, dirante ke li bezonus rabi bankon, por akiri la monon, al kio li
aŭdis kiel respondon de ŝi: "Sciigu min prie, ke mi iros kun vi."
Alia aspekto de ŝia bonhumoro estis la kutimo doni kromnomojn. La
dungitino Walkíria Maciel, kiu fariĝis ŝia konfidenculino kaj havis kelkajn
kilogramojn pliajn, estis nomata de la monaĥino "Skeleto". Siavice,
la monaĥino Emerência, kiu jam estis pli ol 90-jaraĝa, ricevis la kromnomon
"Knabineto".
En la maljuneco, kiam la korpo komencis malfortiĝi, ŝi decidis
kromnomi la partojn de sia propra korpo: la pulmoj estis nomataj
"maljunaj ĉevaloj", la kruroj "etaj Marioj" kaj la koro
"Johanĉjo".
Al la problemoj, kiuj aperis en la ĉiutaga vivo, ŝi provis
alfronti ilin kun malpeza spirito. Kiam ŝi estis informita de dungito, ke
mankas pano, ekzemple, tiam ŝi petis lin preĝi, ke la problemo solviĝos.
Simila situacio okazis kun Bernardo Gradin, prezidanto de Granbio
kaj eksa prezidanto de Braskem, kiu laboris kiel staĝanto en la pligrandigaj
vorkoj de la Hospitalo Sankta Antono. La renovigo estis farita de la
konstrufirmao Odebrecht, sed financita per donaco-rimedoj. Iun tagon, Gradin
serĉis Fratinon Dulce, por informi ŝin, ke la cemento por la vorko
elĉerpiĝis. Tiam ŝi tenis lian manon kaj komencis iri tra la hospitalo. Ŝi
eniris la flegejon de pacientoj kun mensa handikapo, kie ŝi karesis kaj donis
manĝon al la infanoj. Poste, ŝi iris al la kapelo, kie ŝi genuis kaj komencis
preĝi. Du horojn poste, ŝi rigardis la junan staĝanton kaj konkludis:
"Vi vidis, ke Dio donis al mi multajn problemojn por solvi. Tiun de la cemento vi solvos, ĉu ne"?
Kaj tiel estis farite. |
Nenhum comentário:
Postar um comentário