A ginasta brasileira Rebeca Andrade
surpreendeu seus fãs ao revelar que, durante sua preparação para as
competições nas Olimpíadas de Paris-2024, ela pensa em receitas culinárias
que quer fazer quando voltar ao Brasil. Esta revelação inusitada foi feita durante
uma entrevista ao site GE da Globo, onde ela admitiu que passa o tempo
pesquisando receitas na internet, incluindo pratos com batata, queijo,
frango, além de bolos e cookies. A atitude descontraída de Rebeca, em
contraste com a tensão típica desses momentos, conquistou ainda mais a
simpatia dos fãs nas redes sociais, que elogiaram sua naturalidade e bom
humor, especialmente considerando que ela compete contra Simone Biles,
considerada a melhor ginasta do mundo. [Uma indigesta, mas necessária pergunta
pode ou deve ser feita no mesmo contexto: será que algum soldado em um dos
vários campos de batalha atuais pelo mundo está tendo a chance de desejar, entre
um intervalo de confronto e outro, preparar alguma receita quando estiver de
volta à casa? Se sim, esperamos que ele consiga satisfazer esse seu desejo.] |
La
brazila gimnastikistino Rebeca Andrade surprizis siajn admirantojn,
malkaŝante, ke dum siaj mensaj sinpreparoj por la konkuroj en la Olimpikoj de
Parizo-2024, ŝi pensas pri kuirreceptoj, kiujn ŝi volas sekvi, kiam ŝi estos
reveninta al Brazilo. Tiu tute ne atendita rivelo estis farata dum intervjuo
al la retejo GE de Globo, kie ŝi konfesis, ke ŝi pasigas tempon serĉante
receptojn en la interreto, inkluzive de pladoj kun terpomoj, fromaĝo,
kokidaĵo, krom kukoj kaj keksoj. Tia senstreĉa deklaro de Rebeca, kontraste
kun la kutima streĉemo de dumolimpikaj sinpreparoj, akiris eĉ pli da simpatio
de admirantoj en la sociaj retoj, kiuj laŭdis ŝiajn simplecon kaj
bonhumoron, precipe se konsideri, ke ŝi konkuras kontraŭ Simone Biles,
konsiderata la plej bona gimnastikistino en la mondo. [Malfacile digestebla, sed necesa demando povas aŭ devas esti farata en la sama kunteksto: ĉu iu soldato, en unu el la multaj nuntempaj batalfrontoj en la mondo, havas la ŝancon deziri, inter unu batalpaŭzo kaj alia, plenumi iun kuir-recepton tiam, kiam li reestos en sia domo? Se jes, ni esperas, ke li sukcesos kontentigi tian sian deziron.] |
Nenhum comentário:
Postar um comentário