A Alemanha e os EUA lutaram em lados opostos e se tornaram inimigos
durante a 2ª guerra mundial. Mas uma ceia de Natal com uma família da
floresta uniu soldados de ambos os lados, que comemoraram a data juntos em
plena guerra. A Segunda Guerra Mundial foi um conflito militar global que durou de
1939 a 1945, envolvendo a maioria das nações do mundo. Foi a guerra mais
abrangente da história, com mais de 100 milhões de militares mobilizados. Em
estado de “guerra total”, os principais envolvidos dedicaram toda sua
capacidade econômica, industrial e científica a serviço dos esforços de
guerra, deixando de lado a distinção entre recursos civis e militares.
Marcado por um número significante de ataques contra civis, incluindo o
Holocausto e a única vez em que armas nucleares foram utilizadas em combate,
foi o conflito mais letal da história da humanidade, resultando entre 50 a
mais de 70 milhões de mortes. A Alemanha e os Estados Unidos lutaram em lados opostos e se tornado
inimigos durante toda a guerra. O pai da família da floresta, Herr Hubert
Vincken, um padeiro de profissão, havia levado a família para a floresta
enquanto servia nas tropas de apoio do Exército Alemão. Herr Vincken
acreditava que no meio da mata a família estaria segura, mas em um país em guerra,
“seguro” é um termo relativo. Na noite de 24 de dezembro de 1944, Fritz Vincken e sua mãe, Frau Elisabeth Vincken, estavam se preparando para comer sua ceia natalina – apesar de a “refeição” ser uma sopa de frango, feita com um galo magro e batatas ralas, Frau se esmerara para fazer com que o Natal de seu filho de apenas 12 anos fosse “o mais normal possível” –, quando foram interrompidos por batidas fortes na porta. Apagaram as luzes e, cuidadosamente, olharam pela janela para ver quem estava ali no meio da noite. O “visitante” era não um, mas três soldados do Exército dos Estados Unidos. Cansados, com frio e sem roupas adequadas, além de um deles estar gravemente ferido, bateram na primeira habitação que viram – sem saber o que os aguardava. Como Elisabeth falava francês, ela foi capaz de se comunicar com um dos soldados, que sabia um pouco do idioma, lhe explicando que eram bem-vindos. Os rapazes se sentiram em casa, todos eram bem jovens, apenas poucos anos mais velhos que Fritz. Se sentiram como se estivessem sendo cuidados por suas mães. Quando estavam todos se sentando para a ceia, uma nova batida na
porta. Mais uma surpresa, uma patrulha alemã! Apesar da desconfiança inicial, americanos e alemães concordaram em
ter uma trégua em uma noite tão singular. Ao ver que um dos yankees estava
ferido, um dos alemães lhe dirigiu a palavra em inglês. O rapaz era estudante
de medicina antes da guerra e, ao ver a perfuração no corpo do americano,
cuidou de seu ferimento, trocando os curativos ao longo do resto da noite. A refeição, com bastante água para dar conta de todos os convidados,
foi a melhor ceia que todos ali puderam ter. Na manhã seguinte, americanos e
alemães trabalharam juntos para reparar a cerca dos Vincken e construir uma
maca para o soldado ferido. Antes de se despedirem, os alemães ainda falaram para os americanos
evitarem Monschau, pois a Wermacht havia retomado a vila no dia anterior – a
informação salvou a vida dos soldados, que conseguiram regressar sãos e
salvos para as linhas Aliadas. A história que parece ter sido tirada de um filme de Natal com um
final feliz, aconteceu de verdade. A
história foi contada pelo próprio Fritz, que imigrou para os EUA nos anos
1950, para a revista Reader’s Digest. Quando o periódico reeditou a história
em 1995, um padre que prestava serviço voluntário em um lar de velhinhos se
deu conta de que um dos pacientes lhe contara a mesma história durante uma
conversa. Fritz e Ralph, um dos soldados americanos, se reencontraram em
janeiro de 1996. Em meio a toda a emoção do reencontro, Ralph disse a Fritz
que sua mãe era um anjo que abençoara o Natal de todos eles. |
Germanio kaj Usono batalis sur kontraŭaj flankoj kaj estis malamikoj
dum la 2-a mondmilito. Tamen kristnaska vespermanĝo ĉe arbara familio
kunigis soldatojn de ambaŭ armeoj, kiuj kune festis la daton meze dum la
milito. La Dua Mondmilito estis tutmonda milita konflikto, kiu daŭris de 1939
ĝis 1945, inkluzivigante la plimulton de la mondaj nacioj. Ĝi estis la plej
ampleksa milito en la historio, kun pli ol 100 milionoj da soldatoj
mobilizitaj. En stato de "totala milito", la ĉefaj partoprenantoj
dediĉis sian tutan ekonomian, industrian kaj sciencan povon je la servo de la
militaj klopodoj, flankenmetante la distingon inter civilaj kaj militaj
rimedoj. Karakterizita de signifa nombro da atakoj kontraŭ civiluloj,
inkluzive la viktimojn de la Holokaŭsto, kaj estinte la sola, en kiu nukleaj
armiloj estis uzataj en batalo, ĝi estis la plej mortiga konflikto en la
historio de la homaro, rezultigante inter 50 kaj 70 milionojn aŭ pli da
mortoj. Germanio kaj Usono batalis sur adversaj flankoj kaj iĝis malamikoj dum la tuta milito. La patro de la arbara familio, Sinjoro Hubert Vincken, bakisto laŭ profesio, estis kondukinta sian familion al la arbaro, por ke li servu en la helpaj trupoj de la germana armeo. Sinjoro Vincken kredis, ke meze de la arbaro la familio estos sekura. Okazas, tamen, ke en lando enmilita la vorto "sekura" estas nesekura. En la nokto de la 24-a de Decembro 1944, la 12-jaraĝa Fritz Vincken kaj lia patrino, Sinjorino Elisabeth Vincken, jam sidis ĉe la tablo por sia kristnaska vespermanĝo. Kvankam la "manĝo" estis apenaŭ kokida supo, farita el maldika koko kaj maldensaj terpomoj, la sinjorino penis fari la Kristnaskon de sia filo "kiel eble plej normala". Jen tiam ili estis atent-turnitaj de fortaj frapoj ĉe la pordo. Ili estingis la lumojn kaj zorge rigardis tra la fenestro, por vidi, kiu estas ekstere meze en tiu nokto. La "vizitanto" estis ne unu, sed tri soldatoj de la usona armeo. Lacaj, malvarmaj kaj sen taŭgaj vestoj, krom ke unu el ili estis grave vundita, ili frapis ĉe la unua loĝejo, kiun ili vidis – ne sciante, kio atendis ilin. Ĉar Elisabeth scipovis la francan, ŝi povis komunikiĝi kun unu el la soldatoj, kiu sciis iom pri tiu lingvo, kaj tiam ŝi klarigis al li, ke ili estas bonvenaj. La ŝirmatoj sentis sin hejme; ĉiuj estis tre junaj, nur kelkajn jarojn pli aĝaj ol Fritz. Ili sentis kvazaŭ iliaj patrinoj mem zorgis pri ili. Kiam ĉiuj eksidis por la vespermanĝo, tiam nova frapo aŭdiĝis ĉe la pordo.
Kaj jen nova surprizo: nun alvenis germana patrolo! Malgraŭ la komenca malbelgrimaca malfido, usonanoj kaj germanoj konsentis pri
militpaŭzo en tiu tiel speciala nokto. Poste, rimarkante, ke unu el la jankioj estas
vundita, unu el la germanoj alparolis lin angle. La rimarkanto estis studento
pri Medicino antaŭ la milito kaj, ekvidinte vundtruon en la korpo de la
usonano, li prizorgis lian vundon, ŝanĝante la bandaĝojn dum la resto de la
nokto. La manĝo, kun multe da akvo por kontentigi ĉiujn gastojn, estis la
plej bona vespermanĝo, kian ĉiuj tie povis havi. La sekvan matenon la usonanoj
kaj la germanoj kunlaboris por ripari plektobarilon de la Vincken-oj kaj
konstrui brankardon por la vundita soldato. Antaŭ ol adiaŭi, la germanoj eĉ admonis la usonanojn eviti la vilaĝon
Monŝaŭon, ĉar taĉmento de la Vermaĥto (la nomo de la germanaj unuiĝintaj armitaj fortoj) estis rekonkerinta ĝin la antaŭan tagon. Tiu informo
savis la vivon de la usonanoj, kiuj sukcesis reveni sanaj kaj sekuraj al la aliancanejoj. Tiu historio, kiu ŝajnas esti prenita el kristnaska filmo kun feliĉa
fino, okazis reale. Ĝi estis rakontita de Fritz mem, kiu formigris al Usono en
la 50-aj jaroj, al Reader's Digest. Kiam tiu revuo republikigis la historion
en 1995, tiam iu pastro, kiu volontule servis en maljunulejo, konsciiĝis, ke
unu el la pacientoj rakontis al li saman historion dum interparolo. Fritz kaj Ralph, unu el la usonaj soldatoj, renkontiĝis denove, en Januaro
1996. Tiam, meze en la tuta emocio de la rerenkontiĝo, Ralph parolis al Fritz,
ke ties patrino estis anĝelo, kiu benis la Kristnaskon de ili ĉiuj. |
Nenhum comentário:
Postar um comentário