terça-feira, 8 de janeiro de 2019

SEP REGIGAJ ESPERANTAJ LIBROJ



Post pridemando inter vacapaj grupoj, jen estas sep titoloj de regigaj libroj, kiuj estas legendaj kaj studendaj en la du unuaj jaroj post la baza kurso, aŭ iam ajn, cele al la flueco en Esperanto, kun sekureco, firmeco kaj ĝusteco:

- LA FUNDAMENTO DE ESPERANTO
- Paŝoj al Plena Posedo, de William Auld
- Elektitaj Fabeloj de Grimm, traduko de Kabe
- Vojaĝo al Esperantolando, de Boris Kolker
- Faktoj kaj Fantazioj, de Marjorie Boulton
- Esprimo de Sentoj en Esperanto, de Edmond Privat
- La Bona Lingvo, de Claude Piron

Kiuj povos, tiuj legu ilin presitajn, kun la krajono en la mano. Unu kroma ellernilo estas tio, uzi en parolaj frazoj la substrekitajn vortojn kaj esprimojn. Nia legado ne estu nur ĝua, sed ĝi estu ankaŭ analiza, studa, ellerna, do scia kaj scienca.

Por tiuj, kiuj finis la bazan kurson antaŭ nelonge, ideale estas legi po unu libron monate en la postaj 24 monatoj, inkluzivigante la supre cititajn. Poste ĉiuj ni, kiuj volas profundiĝi en la lingvon, aŭ fari la bontenadon de sia lingvoakiraĵo, devas daŭre legi almenaŭ 6 librojn jare dum la tuta vivo. Ĉi-kaze, krom la ĝuado legi, eblaj helpaj stimuliloj por la ellernado de Esperanto povas esti ĝia uzado en verkado, redaktado, reviziado, instruado en universitato, parolada agado, religiaj, sciencaj aŭ filozofiaj predikoj, jutubaj sinprezentadoj, ktp.

Celantajn pli bonan regadon de la lingvo Esperanto, kiujn titolojn vi aldonus al la listo supre montrita?


Nenhum comentário: