O CAMPO MAGNÉTICO DA TERRA ESTÁ SE
COMPORTANDO DE MANEIRA IMPREVISTA – E INTRIGANDO CIENTISTAS // LA MAGNETA KAMPO DE LA TERO ESTAS MOVIĜANTA PER NEATENDITA
MANIERO KAJ MIREGIGAS SCIENCISTOJN
11-01-2019
Uma movimentação com características inesperadas no magnetismo
da Terra está intrigando cientistas do mundo todo e fazendo com que os
modelos existentes de descrição do campo magnético precisem ser atualizados.
Segundo o geólogo Ricardo Ferreira Trindade, pesquisador do
Instituto de Astronomia e Geofísica da Universidade de São Paulo (USP), nos
últimos dez anos o campo magnético da Terra tem "variado numa velocidade
muito maior do que variava antigamente".
O pólo norte magnético muda constantemente de posição, mas
sempre dentro de um limite. Embora a direção dessas mudanças seja
imprevisível, a velocidade costumava ser constante.
No entanto, nos últimos anos o norte magnético está se movendo
do Canadá para a Sibéria em uma velocidade muito maior do que a projetada
pelos cientistas.
A mudança está forçando os especialistas em geomagnetismo a
atualizarem o Modelo Magnético Mundial, espécie de mapa que descreve o campo
magnético no espaço e no tempo.
Os cientistas estão trabalhando para entender por que o campo
magnético está se modificando com tanta velocidade.
"O campo é todo variável e muito imprevisível",
afirma a geóloga Marcia Ernesto, também pesquisadora do Instituto de
Astronomia e Geofísica da Universidade de São Paulo (USP).
"Pode ser que (a aceleração nas mudanças no campo)
signifique que ele está caminhando para uma inversão, mas não é certeza. Pode
ser que seja apenas uma aceleração momentânea", diz Márcia
Ernesto".
|
Moviĝado kun neantaŭviditaj karakterizoj en la magnetismo de la
Tero estas impresanta sciencistojn el la tuta mondo, igante, ke la
ekzistantaj modeloj de priskribado de la geomagneta kampo bezonu esti
aktualigataj.
Laŭ la geologo Ricardo Ferreira Trindade, esploristo de la
Instituto pri Astronomio kaj Geofiziko de la Universitato de San-Paŭlio
(USP), en la lastaj dek jaroj la magneta kampo de la Tero estas “varianta en
rapideco multe pli granda ol antaŭe”.
La magneta norda poluso ofte ŝanĝas sian pozicion, sed ĉiam
inter iuj limoj. Kvankam la direkto de tiaj ŝanĝiĝoj ĉiam estas
neantaŭvideblaj, ilia rapideco kutimis esti konstanta.
Tamen, en la lastaj jaroj la magneta nordo moviĝas de Kanado al
Siberio per rapideco multe pli granda ol tiu projektita de la sciencistoj.
Tiaj ŝanĝiĝoj estas trudantaj la specialistojn pri geomagnetismo
aktualigi la Mondan Magnetan Modelon – specon de mapo, kiu priskribas la
magnetan kampon en la spaco kaj la tempo.
La sciencistoj laboras por kompreni, kial la magneta kampo estas
modifiĝanta kun tiom da rapideco.
“La kampo estas tute variema kaj tre neantaŭvidebla” - asertis la
geologino Márcia Ernesto, ankaŭ esploristino en la Instituto pri Astronomio
kaj Geofiziko de la Universitato de San-Paŭlio (USP).
“Povas esti, ke la akcelado en la ŝanĝiĝoj de la kampo signifas,
ke ĝi estas inversiiĝonta, sed tio ne estas certa. Eble tio estas nur
portempa akcelado”, diris Márcia Ernesto.
|
FONTO:
++++++++++
CIENTISTAS MODIFICAM A HERA COMUM PARA REMOVER TOXINAS DO AR // SCIENCISTOJ MODIFIS LA ORDINARAN HEDERON, POR FORTIRI TOKSINOJN (AŬ TOKSAĴOJN) EL LA AERO
10-01-2019
Pesquisadores da Universidade de Washington modificaram
geneticamente uma planta de casa comum a pothos hera – para remover o
clorofórmio e o benzeno do ar ao redor.
As plantas modificadas expressam uma proteína, chamada
2E1, que transforma esses compostos em moléculas que as plantas podem usar
para sustentar seu próprio crescimento.
O autor sênior Stuart Strand, professor de pesquisa no
departamento de engenharia civil e ambiental da UW, declarou: “As pessoas não
têm realmente falado sobre esses compostos orgânicos perigosos nas
residências, e acho que é porque não pudemos fazer nada sobre eles. Agora nós
projetamos plantas de casa para remover esses poluentes para nós.”
A equipe modificou a planta com uma proteína chamada
citocromo P450 2E1, ou 2E1 para breve. A proteína está presente em todos os
mamíferos, incluindo humanos. Em nossos corpos, o 2E1 transforma o benzeno em
uma substância química chamada fenol e clorofórmio em dióxido de carbono e
íons cloreto.
No entanto, como o 2E1 está localizado apenas em nossos
fígados, ele só é ativado quando consumimos álcool – por isso não está
disponível para nos ajudar a processar poluentes em nosso ar.
|
Esploristoj de la Universitato de Vaŝingtono modifis
genetike unu ordinaran dom-planton, nome la hederon potoson, por formovi la
kloroformon kaj la benzenon de la ĉirkaŭa aero.
La plantoj modifitaj enhavas proteinon nomatan 2E1, kiu
transformas tiujn kemiajn kombinaĵojn en molekulojn, kiun la plantoj povas
uzadi por subteni sian propran kreskadon.
La esplorgvidanto, Stuart Strand, profesoro pri
esplorado en la departamento de civila kaj media inĝenierio de la UV,
deklaris jene: “Oni ne kutimas paroli pri tiuj danĝeraj organikaj kombinaĵoj
en la loĝejoj, miaopinie pro tio, ke ili konas nenion pri ili. Sed nun ni
projektis dom-plantojn, kiuj eliminos tiajn poluaĵojn por ni”.
La skipo modifis la planton per la proteino nomata
citokromo P450 2E1 aŭ, mallonge, 2E1. Tiu proteino ekzistas en ĉiuj
mambestoj, inkluzive la homojn. En nia korpo la 2E1 transformas la benzenon
al la kemia substanco nomata fenolo, kaj la kloroformon al karbona dioksido
kaj jono klorido.
Sed tamen, ĉar la 2E1 situas nur en nia hepato, ĝi estas
aktivigita nur tiam, kiam ni konsumas alkoholaĵon. Pro tio ĝi ne estas
disponebla por helpi nin transformi la poluaĵojn en nia ĉirkaŭa aero.
|
FONTO:
https://www.conexaoboasnoticias.com.br/cientistas-modificam-a-hera-comum-para-remover-toxinas-do-ar/
_+_+_+_+_+_+_+_+
O PEQUENO PAÍS ONDE SÃO FALADAS MAIS
DE 800 LÍNGUAS // LA MALGRANDA LANDO,
KIE ESTAS PAROLATAJ PLI OL 800 IDIOMOJ
09-01-2019
Como um país de apenas 8 milhões de habitantes fala mais
de 800 línguas?
Trata-se da Papua Nova Guiné, na Oceania.
A diversidade linguística se deve a vários fatores.
Em primeiro lugar, o país é habitado por diferentes
tribos.
Além disso, menos de 20% de sua população vive em
centros urbanos.
Por séculos, vilarejos ficaram isolados um do outro,
espalhados em centenas de ilhas.
Assim, línguas com diferentes raízes evoluíram sem
influência externa.
A ausência de um poder central forte também contribuiu
para a diversidade linguística.
Mas a colonização britânica resultou na popularização do
Tok Pisin. Atualmente, essa variação do inglês é a língua mais falada na
Papua Nova Guiné.
Outro idioma popular é o Kerewo, restrito ao sul do país.
|
Kial en lando kun nur 8 milionoj da loĝantoj ekzistas
pli ol 800 idiomoj?
Temas pri Papu-Nov-Gvineo, en Oceanio.
La tiea lingva diverseco okazas pro multaj kaŭzoj.
Unue Papu-Nov-Gvineo estas popolita de malsamaj triboj.
Krom tio malpli ol 20% de la popolaro vivas en urbaj
centroj.
Dum jarcentoj vilaĝetoj restis izolitaj unuj de la
aliaj, dissituantaj en centoj da insuloj.
Pro tio idiomoj de diferencaj originoj evoluadis sen
eksteraj influoj.
Ankaŭ la neekzisto de forta centra regado kontribuis por
tia lingva diverseco.
Tamen la brita koloniado rezultigis la popularigadon de
la idiomo Tokpisino. Nuntempe tiu vario de la angla estas la idiomo plej
parolata en Papu-Nov-Gvineo.
Alia populara idiomo estas la kereva, limigita al la sudo de
la lando.
|
FONTO:
*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/
SEIS CÃES AGUARDAM 24 HORAS NA PORTA DO HOSPITAL POR TUTOR QUE TEVE AVC // SES HUNDOJ ATENDIS 24 HOROJN ĈE LA PORDO DE HOSPITALO SIAN MASTRON, KIU SUFERIS CVA-n
07-01-2019
A
fidelidade canina! Seis cachorros ficaram quase 24 horas na porta de um
hospital no sul do país esperando pelo tutor que teve um AVC.
Luiz,
como é conhecido, teve o derrame no ultimo dia 3 em Cianorte, no noroeste do
Paraná e foi levado de ambulância para a Santa Casa da cidade.
Os
seis cãezinhos seguiram o dono e ficaram na porta até que ele tivesse alta,
no dia seguinte.
“{Eles}
ficaram aos choros do lado de fora… em vigília”, descreveu no Facebook a ONG
Amigos de Patas Cianorte, que divulgou a foto dos bichinhos.
E
esse carinho dos animais pelo seu Luiz tem motivo.
Além
de conviver com os cães, ele procura dividir tudo o que tem e ganha com os
cachorros.
Luiz
é bastante conhecido na cidade e diz que é morador de rua “por opção”.
Nesta
sexta-feira, 4, Luiz teve alta do hospital e, de acordo com a ONG, descansa
ao lado dos seis animais em uma residência familiar.
|
Jen
ekzemplo de la hunda fideleco! Ses hundoj restis preskaŭ
24 horojn ĉe la pordo de iu hospitalo en la
sudo de Brazilo, atendantaj sian mastron, kiu havis CVA-n (cerbovaskulan
akcidenton).
Luizo,
kiel li estas konata, suferis la cerban sang-elfluon en la lasta 3-a, en la
urbo Sianorto, nordokcidente de la brazila ŝtato Paranao. Tiam li estis
kondukita per ambulanco al la loka hospitalo de la institucio “Sankta Domo de
Mizerikordo”.
La
ses hundoj sekvis la mastron kaj restis antaŭ la pordo, ĝis
li estis forliberigita en la sekvinta tago.
“Ili
restis plorantaj ekstere... en vigilo” – rakontis en Fejsbuko la NO (Neregistara
Organizo) Piedegaj Amikoj Sianorto, kiu diskonigis la fotojn de la bestoj.
La amesprimo de tiuj hundoj al S-ro Luizo havas kialon. Krom kunvivi kun ili, li
kundividas ĉion, kion li havas kaj ricevas kun la
hundoj.
Luizo
estas tre konata en la urbo. Li diradas, ke li estas stratloĝanto
laŭ sia “propra elekto”.
En
la lasta vendredo, la 4-a, Luizo forliberiĝis de la hospitalo kaj, laŭ
la NO, ripozas kun siaj ses hundoj en familia loĝejo.
|
FONTO:
Nenhum comentário:
Postar um comentário