domingo, 10 de junho de 2018

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM JUNHO DE 2018 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN JUNIO 2018

TIME DE INTELIGÊNCIAS ARTIFICIAIS DA OPENAI VENCE HUMANOS COM FACILIDADE EM DOTA 2 // TEAMO DE ARTEFARITAJ INTELIGENTULOJ DE OPENAI VENKAS HOMOJN KUN FACILECO EN DOTA 2

27-06-2018

A OpenAI é uma organização sem fins lucrativos criada em 2015 para promover pesquisas na área de inteligênica artificial.
O time OpenAI Five, formado por 5 bots de inteligência artificial (IA), venceu confrontos no game de e-Sport Dota 2 contra equipes formadas por humanos, incluindo jogadores amadores com altas pontuações no ranking de habilidades do jogo.

Para chegar nesse nível de habilidade, as redes neurais do OpenAI Five são treinadas a jogar o equivalente a 180 anos de partidas contra si mesmas todos os dias. Os cientistas por trás do projeto implementaram algoritmos que permitem que a IA aprenda por conta própria.

"Usando uma [rede de memória de curto e longo prazos] separada para cada personagem sem qualquer dado humano, ele aprende estratégias reconhecíveis. Isso indica que o reforço de aprendizado pode executar planejamento a longo prazo com uma escala grande porém realizável – sem avanços fundamentais, ao contrário das nossas próprias expectativas ao começar o projeto".
- Representante da equipe da OpenAI

Agora, o objetivo da equipe é continuar treinando o sistema até a principal competição do Dota 2 do mundo no ano, The International 2018, que acontece a partir do dia 20 de agosto. Lá, eles pretendem fazer uma demonstração onde esperam vencer os melhores jogadores do mundo.

Entre os fundadores mais famosos da OpenAI  estão Elon Musk, CEO da Tesla, e Sam Altman, presidente da Y Combinator.

OpenAI estas nemonprofita organizacio fondita en 2015 por okazigi esplorojn en la tereno de la artefarita inteligenteco.
La teamo de OpenAI Five, formita el  5 retrobotoj kun artefarita inteligenteco (AI), venkis interbatalojn en la ludo de la e-sporto Dota 2, kontraŭ grupoj formitaj el homoj, inkluzive de amatoraj ludistoj kun altaj poent-akiroj en la rang-ordo pri lertecoj en la ludo.

Por atingi tiun nivelon de lerteco, la neŭraj retoj de OpenAI Five estas instrukciitaj por ludi la ekvivalenton al 180 jaroj da partioj kontraŭ si mem ĉiutage.
La sciencistoj gvidantaj la projekton enkondukis algoritmojn, kiuj ebligas, ke IA lernu per si mem.

“Utiligante reton kun memoro je longa kaj mallonga tempodaŭro, apartigita por ĉiu persono sen ia ajn homa donitaĵo, ĝi lernas rekoneblajn strategiojn. Tio indikas, ke la klopodo de lernado povas plenumi longtempan planitaĵon kun tre granda skalo, tamen realigebla – sen fundamentaj progresoj, kontraŭe de niaj propraj esperoj ĉe la komenco de la projekto”. – Diris la reprezentanto de la skipo de OpenAI

Nun la celo de la skipo estas tio, daŭri trejnantaj la sistemon, ĝis la ĉefa jara konkurado de Dota 2 en la mondo, nome, The International 2018, kiu okazos de la 20-a de aŭgusto. Tie ili intencas fari demonstron, esperante venki la plej bonajn ludistojn de la mondo.

Inter la fondintoj plej famaj de OpenAI estas Elon Musk (la Ĉefa Afergvida Oficisto (ĈAO) da Tesla) kaj Sam Altman (la prezidanto de Y Combinator).


FONTO:


_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-_-

MULHER DE 129 ANOS PREFERIA JÁ TER MORRIDO, POR TER SIDO INFELIZ TODA A VIDA // 129-JARA VIRINO PREFERUS JAM ESTI MORTINTA, PRO TIO, KE ŜI MALFELIĈIS DUM LA TUTA VIVO

25-06-2018

"Não é um presente de Deus, mas sim um castigo".

A russa Koku Istambulova, supostamente a mais velha do mundo, diz que gostaria de ter morrido quando era mais nova.
Ela completou 129 anos recentemente mas, de acordo com o Mirror, ela diz que nunca foi feliz e que, ao longo dos tempos, se questiona como conseguiu viver até tão tarde.

Koku alega que a única razão para estar viva há tantos anos foi por vontade de Deus, e considera que se trata de um castigo.

"Estou cansada. Viver até tão tarde não é um presente de Deus, mas um castigo", revela a mulher russa, enquanto recorda que durante toda a sua vida se dedicou a trabalhar no campo.

Ela é natural de Bratskoye, na Rússia, e tem seis netos e 16 bisnetos.
“Tio ne estas donaco de Dio, sed jes ia puno”.

La rusino  Koku Istambulova, supozeble la plej aĝa virino en la mondo, diris, ke ŝi ŝatus esti mortinta tiam, kiam ŝi estis malpli aĝa.
Ŝi kompletigis 129 jarojn antaŭnelonge, sed, laŭ Mirror, ŝi diris, ke ŝi neniam estis feliĉa kaj ke en la daŭro de la tempoj ŝi demandas sin, kial ŝi vivas ĝis tiel malfrue.

Koku diras, ke la sola kialo, por ke ŝi ankoraŭ estas vivanta de tiom da jaroj, estas la volo de Dio, kaj ŝi konsideras, ke tio estas ia puno.

“Mi estas laca. Vivi ĝis tiel malfrue ne estas donaco de Dio, sed puno”, deklaras la rusino, dum ŝi memoras, ke en la daŭro de sia tuta vivo ŝi sin dediĉis  al la laborado en la kamparo.

Naskita en Brakskojo, en Rusujo, ŝi havas ses nepojn kaj 16 pranepojn.
FONTO:



///////////////////

ESTUDIOSOS DESCOBREM PRIMEIRA PINTURA DE LEONARDO DA VINCI // STUDULOJ ELTROVIS LA UNUAN PENTRAĴON DE LEONARDO DA VINCI

22-06-2018

Estudiosos italianos anunciaram hoje (21) a descoberta da primeira pintura do gênio Leonardo da Vinci.

 Datada de 1471, é uma obra feita em um ladrilho quadrado de terracota que retrataria o Arcanjo Gabriel, mas também seria um autorretrato de Da Vinci.

A conclusão é dos estudiosos Ernesto Solari e Ivana Rosa Bonfantini, consultores e professores de grafologia comparada da Universidade Lumsa de Roma.

O Arcanjo Gabriel foi pintado de perfil, mas, no traçado da obra, Leonardo, então com apenas 19 anos de idade, teria feito também seu autorretrato.

 Leonardo da Vinci nasceu em abril de 1452, na Itália, e morreu em maio de 1519, na França. É considerado uma das figuras mais importantes do Alto Renascimento devido ao seu trabalho como pintor, escultor, inventor, arquiteto, anatomista, botânico, músico, escritor, engenheiro e cientista. São dele as obras "Mona Lisa" e "A Última Ceia", além do desenho do "Homem Vitruviano".
 Italaj studuloj anoncis hieraŭ (la 21-a) la eltrovon de la unua pentraĵo de la renesanca geniulo Leonardo da Vinci.

Datita de 1471, ĝi estas verko farita sur kvadrata kahelo el terakoto, portretanta la Ĉefanĝelon Gabrielon, sed kiu ankaŭ estas memportreto de Vinĉi.

La konkludo estas de la studuloj Ernesto Solari kaj Ivana Rosa Bonfantini, ekspertizistoj kaj profesoroj de Kompara Grafologio en la Universitato Lumsa, en Romo.

La Ĉefanĝelo Gabrielo estis pentrita profile, sed tamen, en la projekto de la verko, Vinĉi, tiam nur 19-jaraĝa, faris ankaŭ sian memportreton.

Leonardo da Vinci naskiĝis en aprilo 1452, en Italio, kaj mortis en majo 1519, en Francio. Li estas konsiderata unu el la plej gravaj figuroj de la Alta Renesanco, pro sia laborado kiel pentristo, skulptisto, inventisto, arkitekto, anatomiisto, botanikisto, muzikisto, verkisto, inĝeniero kaj sciencisto. Estas liaj la verkoj “Mona Lisa” kaj “La Sankta Manĝo”, krom la desegnaĵo de “La Vitruvia Homo”.
FONTO:

*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-*-


JUIZ FICA COM CRIANÇA NO COLO DURANTE AUDIÊNCIA: ELA CHORAVA
// JUĜISTO TENIS INFANON EN SIA SINO DUM AŬDIENCO: ŜI ESTIS PLORANTA


17-06-2018


A atitude de carinho de um juiz trabalhista está sensibilizando as redes sociais.
Esta semana, o juiz Agenor Calazans, de Salvador, na Bahia, estava julgando uma ação trabalhista e uma criança começou a chorar durante a audiência da mãe dela.
O magistrado não teve dúvida: pegou no colo a bebê de 11 meses e continuou o julgamento.
A atitude dele tranquilizou a criança e ela ficou quietinha. Mais que isso: a menina ficou no colo do juiz durante toda a audiência.
“A atitude do magistrado agradou tanto a garotinha que ela não quis mais sair dali”, disse o Tribunal Regional do Trabalho da 5ª Região (TRT-5), numa nota que celebrou a atitude do magistrado.
“É ou não é um juiz do coração?”, escreveu o TRT nas redes sociais.
O caso aconteceu na 25ª Vara do Trabalho, no bairro do Comércio.
A audiência foi na quarta-feira, 13.
A mãe da garotinha era uma das partes envolvidas no processo julgado pelo magistrado.
La ago de kareso de unu laborjuĝisto estas kortuŝanta la sociajn retojn.
Ĉi-semajne la juĝisto Agenor Calazans, el Salvadoro, la ĉefurbo de la brazila ŝtato Bahio, estis gvidanta aŭdiencon de labora proceso, kiam ekploregis la filineto de la reklamaciintino.
Tiam la juĝisto ne havis heziton: li prenis en sian sinon la bebon je 11 monatoj kaj daŭrigis la juĝadon de la proceso.
Tiu lia faro trankviligis la infaninon, kiu restis kvieteta. Pli ol tio: la knabineto restis sur la genuoj de la juĝisto dum la tuta aŭdienco.
“La faro de la juĝisto tiel agrablis al la infanino, ke ŝi ne plu volis deiri de tie”, diris la Labora Tribunalo de la 5-a Regiono (LRT), en gazetnoto, en kiu ĝi laŭdis la agon de la juĝisto.
“Ĉu li estas aŭ ne unu juĝisto de la koro?”, skribis la LRT en la sociaj retoj.
La afero okazis en la 25-a Labora Juĝejo, en la kvartalo Komerco.
La aŭdienco havis lokon en la merkredo, la 13-a.
La patrino de la infanino estis unu el la procesanoj sub juĝado de la juĝisto.


FONTO:



SE O CURIOSITY ESTÁ SOZINHO EM MARTE, QUEM TIRA AS FOTOS DELE?
// SE KURIOZITO ESTAS SOLA EN MARSO, KIU FOTOGRAFADAS ĜIN?

10-06-2018


Outro robô? Alienígenas? É uma fraude? Nada disso. O segredo da Nasa está em uma técnica engenhosa - que você pode replicar nas suas selfies.

Talvez você já tenha se perguntado isso. Se o robô Curiosity está sozinho em Marte, quem tira as fotos em que ele aparece? Outro robô não é: a Nasa já enviou quatro rovers para o planeta vermelho, mas o Curiosity e o Opportunity, os únicos que ainda funcionam, ficam bem longe um do outro.

Quem tira as fotos do Curiosity é ele próprio. Mas como o braço do robô nunca aparece no canto da imagem? A resposta é bem simples – com um truque envolvido. Não vemos o braço robótico pois a imagem que chega até nós é, na verdade, um mosaico de aproximadamente 55 fotos. A câmera vai se movimentando aos poucos para fotografar o rover de vários ângulos diferentes. Depois os pesquisadores combinam as imagens excluindo os trechos em que aparecem os braços robóticos e substituindo por trechos de outros ângulos em que eles não aparecem. Assim eles criam a impressão de que há alguém ao lado do robô.
Ĉu alia roboto? Ĉu eksterteruloj? Aŭ ĉu tio estas trompo? Nenio el tio. La sekreto de Nasa estas inĝenia tekniko – kiun vi mem povas refari en unu el viaj memfotadoj.

Eble vi jam pridemandis tion: se la roboto Kuriozito estas sola en Marso, kiu do faras la fotojn, en kiuj ĝi aperas? Ne alia roboto faras tion. Nasa jam sendis kvar esplorveturilojn al la Ruĝa Planedo, sed tamen Kuriozito kaj Oportunito, la solaj, kiuj ankoraŭ funkcias, restas tre malproksimaj unu de la dua.

Kiu faras la fotojn de Kuriozito, tiu estas ĝi mem. Tamen kial ĝia brako neniam aperas en la angulo de la bildoj? La respondo estas tre simpla: per la uzo de artifiko. Ni ne ekvidas la robotan brakon, ĉar la bildo, kiu alvenas al ni, estas, en vero, unu mozaiko je proksimume 55 fotoj. La kamerao moviĝas iom post iom, por fotografi la esplorveturilon ĉe multaj diversaj anguloj. Poste la esploristoj kombinas la bildojn, forigante la pecojn, en kiuj videblas la robotaj brakoj, anstataŭigante ilin per pecoj de aliaj anguloj, en kiuj ili ne aperas. Tiel ili kreas la impreson, ke estas io alia antaŭ la roboto kaj malantaŭ kamerao.
FONTO:

Nenhum comentário: