CÉREBROS HUMANOS SE MOLDAM AO USO CONSTANTE DOS SMARTPHONES
// LA HOMAJ CERBOJ REMODLAS SIN POST OFTA UZADO DE MULTUZAJ TELEFONOJ
28-12-2014
Em estudo recente realizado por um grupo de cientistas,
foi descoberto que pessoas que utilizam smartphones com frequência, sofreram
alteração no cérebro, motivada pela operação repetida aos toques na tela dos aparelhos.
A mudança se dá pelo fato de que o cérebro precisa
se adaptar a atividade motora, que até pouco tempo atrás ainda era desconhecida.
O Instituto de Neuroinformática da Universidade de
Zurique, responsável pelo estudo, constatou as mudanças depois de analisar a atividade
do cérebro em 37 voluntários pesquisados.
Para analisar os usuários que participaram do estudo,
26 utilizavam smartphones com
telas de toque, enquanto outros 11 utilizavam os modelos de celulares mais antigos.
A pesquisa concluiu que o cérebro dos usuários que usavam smartphones, sofriam
alteração por conta dos repetidos movimentos de toque nas telas.
|
Post ĵusa studo
farita de grupo da sciencistoj, estis eltrovite, ke la homoj, kiuj ofte uzas
multuzajn telefonojn, suferis ŝanĝiĝon en siaj cerboj, kaŭzitan de la
ripetataj fingromovoj sur la ekranoj de la aparatoj.
Tia
ŝanĝiĝo okazas pro la fakto, ke la cerbo bezonas adaptiĝi al la korpmova
aktivado, kio, ĝis mallonga tempo antaŭe, ankoraŭ estis nekonata.
La
Instituto pri Neŭroinformadiko de la Universitato de Zuriko (ĉefurbo de la
samnoma svislanda kantono), respondeca pri la studaĵo, konstatis la ŝanĝiĝojn,
post kiam estis analizita la aktivado de la cerbo en 37 esploritaj
volontuloj.
El
la analizitaj uzantoj, kiuj kunlaboris en la esploro, 26 uzadas multuzajn
telefonojn kun tuŝekranoj, dum aliaj 11 uzadas la tipojn de poŝtelefonoj pli
malnovaj. La esploro konkludis, ke la cerbo de la uzantoj de multuzaj
telefonoj suferas ŝanĝojn pro la ripetataj tuŝmovoj sur la ekranoj.
|
FONTO:
Nós em particular pré-acreditamos, a priori, que tais, entre outras, tão
aceleradas modificações no cérebro humano, que contrariam a darwiniana evolução
natural das espécies, decorre do fato que os atuais homines sapientes experimentam saltos evolutivos causados por
fatores extraterrestres, sendo tais saltos positivos para alguns, negativos para
alguns outros e ainda sem maiores consequências para uma grande maioria.
|
Ni aparte antaŭkredas, apriore, ke tiaj, inter aliaj, tiel
rapidaj ŝanĝiĝoj en la homa cerbo, kontraŭantaj la darvinan naturan evoluon
de la specioj, devenas el tio, ke la nuntempaj homines sapientes spertas evoluajn saltojn kaŭzitajn de
eksterteraj faktoroj, estante tiaj saltoj pozitivaj por kelkaj, negativaj por
kelkaj aliaj kaj ankoraŭ sen pli gravaj efikoj por la granda plimulto.
|
¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨
Londres transforma túneis em fazendas subterrâneas
// LONDONO TRANSFORMIS TUNELOJN EN SUBTERAJN BIENOJN
14-02-2014
Como solução para a falta de espaço nas
grandes cidades, um grupo de londrinos descobriu uma nova forma de plantar o
próprio alimento. Cultivados em túneis construídos durante a 2ª Guerra
Mundial, os vegetais ficam a 33 metros de profundidade, bem embaixo de uma
das mais movimentadas linhas de metrô de Londres, a Northen Line.
Propriedade do Departamento de
Transporte de Londres, os túneis estavam abandonados desde o fim da Segunda
Guerra e chegaram a servir de abrigo para mais de 12 mil pessoas em 1944.
Hoje ocupados por temperos, ervas e
vegetais como brócolis, alho, cebolinha, coentro, manjericão, cogumelos,
entre outros, os túneis contam com sistema de iluminação com luzes de LED e
irrigação com água da chuva, usando 70% menos de água que as plantações
tradicionais.
Com três andares de plantações, a
fazenda subterrânea, como está sendo chamada, pode render até 2,5kg de
alimentos por metro quadrado.
|
Kiel solvon por la nesufiĉeco de spaco en la
grandurboj, grupo da londonanoj eltrovis novan manieron planti la proprajn
nutraĵojn. Kultivate en tuneloj konstruitaj dum la 2-a Mondmilito, vegetaloj kreskas
je 33-metra profundiĝo, ĝuste sub unu el la plej movplenaj metrolinioj de
Londono, nome Northen Line.
Propraĵoj
de la Departemento pri Transportoj de Londono, la tuneloj estis forlasitaj
ekde la fino de la Dua Mondmilito, servinte kiel ŝirmejo al pli ol 12 mil
homoj en 1944.
Nuntempe
okupataj de spicoj, herboj kaj vegetaloj, kiel brokolo, ajlo, ŝenoprazo,
koriandro, bazilio, fungoj, inter aliaj, la tuneloj havas sistemon de
iluminado per lumoj el LED (Lum-emisia Diodo) kaj irigacion per akvo de
pluvo, utiligante 70% malpli da akvo, ol la tradiciaj plantejoj.
Kun
tri etaĝoj da plantejoj, la subtera bieno, kiel ĝi estas nomata, povas
produkti ĝis 2,5 kg da nutraĵoj po kvadrata metro.
|
FONTO:
http://asboasnovas.com/mundo/londres-transforma-tuneis-em-fazendas-subterraneas################################
CACHORRO CORRE ATRÁS DE AMBULÂNCIA PARA NÃO SE SEPARAR DO DONO // HUNDO POSTKURIS AMBULANCON, POR NE DISIĜI DE SIA MASTRO
25-12-2014
O
cão é considerado, sem dúvida, o melhor amigo do homem. Essa constatação foi
vista por meio de um vídeo, nas redes sociais, que mostra um cachorro
disposto a seguir seu dono enquanto ele era levado para o hospital, dentro de
uma ambulância.
O
dono, um morador de rua que sofria de ataques epiléticos foi socorrido e
estava sendo levado para uma emergência, quando a imagem do cachorro correndo
desesperadamente apareceu pelo retrovisor da ambulância, chamando a atenção
da equipe do carro.
O
motorista percebeu que o cachorro não iria desistir de seguir o dono e parou
o carro. O cãozinho não pensou duas vezes e entrou na ambulância para ficar
perto do seu amigo.
No
vídeo é possível perceber que o cachorro permanece ao lado da maca próximo ao
seu dono.
|
La hundo
estas konsiderata, sendube, la plej bona amiko de la homo. Tio estis laste
konstatita pere de videaĵo en la sociaj retoj, kiu montras hundon kure
sekvantan sian mastron, dum tiu ĉi estas kondukata al hospitalo, per
ambulanco.
Ĝia mastro,
iu stratvivanto, kiu suferas de epilepsiaj atakoj, estis urĝhelpita kaj estis
kondukata al sukurejo, kiam la bildo de la hundo postkuranta malespere aperis
en la retrospegulo de la ambulanco, kio altiris la atenton de la
helpveturantoj.
La ŝoforo
rimarkis, ke la hundo ne rezignos sekvi sian mastron, kaj tial li haltigis la
veturilon. Tiam la hundeto senhezite eniris en la ambulancon, por resti apud
sia amiko.
En la videaĵo
rimarkeblas, ke la hundo daŭras apud la rul-brankardo, proksima de sia
mastro.
|
FONTO:
http://www.opovo.com.br/app/maisnoticias/curiosidades/2014/12/22/noticiascuriosidades,3366928/cachorro-corre-atras-de-ambulancia-para-nao-se-separar-de-seu-dono.shtml
O VIDEO / LA VIDEO:
==========================================
ALMOÇO DE NATAL PARA MENDIGOS CRIA ONDA DO BEM // KRISTNASKA TAGMANĜO POR ALMOZULOJ MOVIS ONDON DE BONO
23-12-2014
O dono de um pub de Londres decidiu
fazer uma boa ação neste fim de ano: abrir o bar neste domingo para da um
verdadeiro almoço de Natal para mendigos, moradores de rua.
Ele colocou uma placa na porta do
estabelecimento com a chamada, e anunciou no Twitter, mas não imaginava que seu
ato de generosidade se tornaria viral nas redes sociais.
O pub William IV, na Shepherdess
Walk, em Islington, twittou no início desta semana: "Este domingo. Estamos
abertos ao aos sem-teto e com fome. Jantar [almoço] de Natal. Por favor,
espalhe a palavra e o amor ".
Os usuários da rede social
comemoraram a boa ação e imediatamente compartilharam quase sete mil vezes a
chamada.
Resultado:
mais de 100 moradores de rua famintos compareceram e tiveram um almoço de
graça, daqueles que qualquer ser humano merece.
|
La mastro de trinkejo en Londono decidis
fari la jenan bonagon en la lasta semajnfino: malfermi la spacon, dimanĉe,
por aŭtenta kristnaska tagmanĝo al almozuloj kaj stratloĝantoj.
Li fiksis afiŝon sur la pordon de la
establo, kun la invito, kaj anoncis ĝin ankaŭ en Tvitero. Tamen li tute ne
imagis, ke lia ago de bonkoreco turniĝos en furoraĵon en la sociaj retoj.
La trinkejo William IV, ĉe Shepherdess
Walk, en Islingtono (unu el la urbetoj de Granda Londono) tviterumis tiele en
la lasta semajnfino: “Ĉi-dimanĉe ni funkcias por malsataj sendomuloj.
Tagmanĝo pri Kristnasko. Bonvolu dissemi la mesaĝon kaj la amon”.
La uzuloj de tiu socia reto tre ŝatis tiun bonfaron kaj tuje intersciigis preskaŭ sep mil fojojn la alvokon.
Rezulto: pli ol 100 malsataj
stratloĝantoj kunĉeestis kaj ĝuis senpagan bankedon, tian, kian iu ajn homa
estulo meritas.
|
FONTO:
=====================================================
YOGA: BOA PARA O
CORAÇÃO, PRESSÃO E ESTRESSE // JOGO: BONA POR LA
KORO, SANGOPREMO KAJ STRESO
19-12-2014
A Yoga pode ser uma boa alternativa de
se proteger contra doenças cardíacas, especialmente para quem não pode fazer exercícios
pesados.
É o que mostra um estudo feito na Holanda,
que revisou 37 estudos envolvendo cerca de 3 mil pessoas.
A Yoga foi associada a uma redução de fatores
de risco cardíaco, como a pressão arterial elevada e o colesterol, apesar de a
prática ainda não fazer parte no rol de recomendações de atividade física semanal.
Especialistas dizem que uma das explicações
dos benefícios pode ser o seu efeito calmante.
O stress tem sido associado a doenças cardíacas
e pressão arterial elevada.
“Os benefícios podem ser decorrentes de
trabalhar os músculos e respiração, o que pode trazer mais oxigênio para o corpo,
levando a uma menor pressão arterial”, afirma Maureen Talbot, da Fundação Britânica
do Coração.
Segundo o European Journal of Preventive
Cardiology, comparada com outros tipos de exercícios, como caminhada rápida ou
corrida, a Yoga teve resultados semelhantes – nem melhores, nem piores – com base
nas mesmas medidas de risco cardíaco.
“Estes resultados indicam que o Yoga é
potencialmente muito útil”, disse Myriam Hunink, da Erasmus University Medical
Center, em Rotterdam, que investigou o possível efeito da prática sobre a saúde
do coração.
A prática é uma antiga forma de exercício
que aplica força, flexibilidade e respiração para aumentar o bem-estar físico
e mental.
Há vários tipos diferentes de Yoga – tântrica,
Hatha, Ashtanga ou SwáSthya, por exemplo, mas a maioria não exige força suficiente
como na atividade aeróbica.
Maureen Talbot considera que os benefícios
sobre a saúde emocional já são reconhecidos, mas é preciso mais estudos para avaliar
os efeitos da prática de forma mais específica.
|
Jogo povas esti bona alternativo, ke oni
protektu sin kontraŭ kormalsanoj, speciale por tiuj, kiuj ne povas fari
pezajn korpajn ekzercojn.
Estas tio, kio elmontras studaĵo farita
en Nederlando. Ĝi analizis 37 studojn pri ĉirkaŭ 3 mil homoj.
Jogo estis asociita al la malpliigo de kormalsanigaj
faktoroj, kiel la plialtigita arteria premo kaj la kolesterolo, malgraŭ tio,
ke ĝia praktikado ankoraŭ ne faras parton de la listo de la rekomendoj pri
semajna fizika aktiveco.
Fakuloj asertas, ke unu el la klarigoj
pri ĝiaj bonaĵoj povas esti ĝia trankviliga efiko.
La streso estas asociata al kardiopatioj
kaj al arteria hipertensio.
“Ĝiaj bonaĵoj povas kaŭziĝi de tio, ke ĝi
ekzercigas la muskolojn kaj la spiradon, kio povas endoni pli da oksigeno al
la korpo, ebligante malpli altan arterian premon”, - asertis Maureen Talbot,
el la Brita Fondaĵo
pri la Koro.
Laŭ European
Journal of Preventive Cardiology, komparite kun aliaj tipoj de ekzercado,
kiel rapida marŝado kaj kurado, Jogo havigis similajn rezultojn – nek pli
bonajn, nek pli malbonajn – preninte kiel bazon la samajn mezurojn pri
kormalsana risko.
“Tiuj rezultoj indikas, ke Jogo estas
potence tre utila”, diris Myriam Hunink, el Erasmus University Medical Center,
en Roterdamo, kiu esploris pri la ebla bona efiko de tia praktikado por la
sano de la koro.
La praktikado de Jogo estas malnova maniero
de ekzercado, kiu utiligas forton, flekseblecon kaj spiradon, por plibonigi
la fizikan kaj mensan bonfartojn.
Estas multaj malsamaj specoj de Jogo – Tantra,
Hata, Aŝtanga kaj Suastja, ekzemple. Tamen la plimulto el ili ne postulas
tiom da forto, kiom ekzemple aerobiko.
Maureen Talbot konsideras, ke ĝiaj
bonfaroj al la emocia sano jam estas rekonitaj, sed ke necesas pliaj studoj,
por taksi la efikojn de tiu praktikado pli specife.
|
FONTO:
/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/
PEDRA ENCONTRADA NA RÚSSIA POSSUI MAIS DE 30 MIL DIAMANTES // ŜTONO TROVITA EN RUSUJO ENHAVAS PLI OL 30 MIL DIAMANTOJN
18-12-2014
Cientistas ainda não tem certeza de
como uma pequena pedra pode ter mais de 30 mil pequenos diamantes. A rocha
foi descoberta na mina russa Udachnaya. Por os diamantes serem minúsculos,
eles valem pouco, então a companhia doou a pedra para a ciência.
Pesquisadores
da Rússia e dos Estados Unidos tem estudado a pedra e continuam confusos. A
concentração de diamantes é mais que um milhão de vezes mais que uma o de uma
rocha normal. Diamantes são formações cristalizadas de carbono, cientistas
acreditam que eles são formandos no fundo do manto terrestre, sob uma enorme
pressão e altas temperaturas.Os processos químicos para a formação da joia ainda é pouco compreendida pelos cientistas. "As reações onde diamantes ocorrem continuam um enigma", disse o geólogo da Universidade do Tennessee, Larry Taylor. |
Sciencistoj ankoraŭ ne scias, kial ŝtoneto
entenas pli ol 30 mil malgrandajn diamantojn. Tiu minerala maso estis
eltrovita en la rusa mino Udachnaya.
Ĉar la diamantoj estas tre malgrandaj, ili valoras malmulte, kaj tial la (trovinta)
kompanio fordonis ĝin al la
Scienco.
Esploristoj el Rusujo kaj Usono estas
studantaj la ŝtonon kaj daŭras konfuzitaj. La koncentriteco de diamantoj
estas unu-milionoble pli granda ol tiu de normalgranda ŝtono.
Diamantoj estas kristaligitaj formaĵoj
el karbono. Sciencistoj kredas, ke ili estas formitaj en la fundo de la tera mantelo,
sub grandega premo kaj altaj temperaturoj.
La kemiaj procezoj por la formigo de
tiu juvelo ankoraŭ estas malmulte komprenita de la sciencistoj. “La reakcioj,
pere de kiuj la diamantoj formiĝas daŭras enigmo”, diris la geologo el la Universitato de Tenesio,
Larry Taylor.
|
FONTO:
ROBÔ CURIOSITY DETECTA EMISSÃO DE GÁS
METANO EM MARTE // LA ROBOTO KURIOZITO DETEKTIS ELLASON DE LA GASO METANO EN MARSO
17-12-2014
O robô americano Curiosity, que
explora Marte, detectou picos de emissões de metano no planeta, disseram
nesta terça-feira (16) os cientistas da missão. Eles não conseguiram ainda,
no entanto, identificar a origem deste gás, que na Terra é gerado por
organismos vivos e decomposição de matéria orgânica.
O gás "registra picos de aumento
de 10 vezes, ou até mais em determinadas ocasiões ao longo de 60 dias
marcianos", informaram os autores do estudo, entre eles Christ Webster,
do Laboratório de Propulsão a Jato da Nasa.
"Esse aumento temporário -- que
sobe rápido e depois cai -- nos diz que deve haver alguma fonte relativamente
localizada", disse em nota o pesquisador Sushil Atreya, da Universidade
de Michigan. "Há muitas fontes possíveis, biológicas e não-biológicas,
como a interação de água com rochas", completou.
|
La usona roboto Kuriozito, kiu esploras
Marson, trovis pintaĵojn de ellasado de metano sur tiu planedo, laŭ anoncis
en la lasta mardo (la 16-a) la sciencistoj de la misio. Tamen tiuj ĉi ankoraŭ
ne sukcesis identigi la devenon de tiu gaso, kiu en la Tero estas generata de
vivantaj organismoj kaj de la malkomponado de organisma materio.
La eltrovita gaso “atingas dekoblan aŭ
pli da plialtiĝo en la daŭro de 60 marsaj tagoj”, informis la aŭtoroj de la
studaĵo, inter ili Christ Webster, el la Laboratorio de Jet-Propulsado
de NAKA.
“Tiu dumtempa plialtiĝo – kiu supriĝas
rapide kaj poste malsupriĝas – indikas al ni, ke devas ekzisti iu fonto
rilate lokita”, diris, per gazeta notaĵo, la esploristo Sushil Atreya, el la Universitato de
Miĉigano. “Estas multaj eblaj fontoj, aŭ biologiaj aŭ nebiologiaj, kiel
ekzemple la interago de akvo kun rokoj”, li komplementis.
|
FONTO:
http://g1.globo.com/ciencia-e-saude/noticia/2014/12/nasa-detecta-emissao-de-metano-em-marte.html/////////////////////////////////////////////////////////@\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\\
RAPAZ DA FAVELA ALEGRA
CRIANÇAS DE ANGOLA // JUNULO
EL BRAZILA SLUMO ĜOJIGAS INFANOJN EN ANGOLO
16-12-2014
Um jovem do Jardim Ângela - uma das regiões
mais violentas de São Paulo - que teve uma infância marcada por tragédias
cotidianas, resolveu ajudar africanos que têm muito mais problemas. Caíque Oliveira se formou em artes cênicas, formou uma companhia de artes de jovens também marcados pela violência e resolveu levar esperança e amor para outras comunidades. Depois de fundar uma ONG, Caíque viajou para Angola em 2006 e se interessou pelas crianças do país africano, que viviam conflitos econômicos e sociais e a fome. Com a visita, sentiu a necessidade urgente da prática do amor ao próximo. E assim nasceu o projeto “Aldeia Nissi”, que pretende atender, com mão de obra voluntária, a necessidade de mil crianças angolanas. |
Junulo el Jardim
Ângela – unu el la plej perfort-riskaj partoj de la brazila urbo San-Paŭlo –
kiu havis infanaĝon signitan per multaj ĉiutagaj perfortaĵoj, decidis helpi
afrikanojn havantajn multe pli da problemoj ol li. Caíque Oliveira diplomiĝis
pri Scenaj Artoj, naskis artan ensemblon el junuloj, kiuj ankaŭ estis suferintaj
perfortojn, kaj decidis porti esperon kaj amon al aliaj komunumoj.
Post kiam li fondis
NO-n (Negistara Organizo), Caíque vojaĝis al Angolo en 2006, kaj tiam
interesiĝis pri la infanoj de tiu afrika lando, kiuj spertis ekonomiajn
konfliktojn kaj la malsaton.
Pro tiu vizito, li sentis
la urĝan neceson praktiki la amon al la proksimulo.
Kaj tial naskiĝis la
projekto “Aldeia Nissi”,
kiu celas kontentigi, per volonta manlaboro, la bezonojn de mil angolaj
infanoj.
|
FONTO:
http://sonoticiaboa.band.uol.com.br/noticia.php?i=5408***********************************************
PAREDES TÊM OUVIDOS; E PODEM CONTAR O QUE
OUVIRAM // MUROJ JA HAVAS “ORELOJN”
KAJ POVAS RAKONTI TION, KION ILI AŬDIS
12-12-2014
Zhaoyang
Wang e seus colegas da Universidade Católica da América, nos Estados Unidos
demonstraram uma técnica óptica simples por meio da qual "informações de
áudio" - sons - podem ser extraídas a partir de gravações de vídeo
feitas em um ambiente.
A técnica
utiliza um processo de correspondência de imagens que se fundamenta na
detecção das vibrações imperceptíveis que as ondas sonoras causam nos
objetos. E apenas analisando as imagens de uma sala, a equipe conseguiu
recuperar as palavras faladas no ambiente.
Em outras
palavras, o som cria pequenas vibrações nos objetos e essas vibrações -
mediante o uso de equipamentos adequados - podem ser captadas a partir de um
vídeo feito do local.
|
Zhaoyang
Wang kaj liaj kolegoj en la Katolika
Universitato de Ameriko, en la urbo Vaŝingtono, Usono, elmontris
simplan optikan teknikon, pere de kiu “aŭdaj informoj” – sonoj – povas esti apartigitaj
el la videoregistraĵo farita en certa medio.
La tekniko
utiligas procezon de simetrio de bildoj, kiuj bazas sin en la detekto de la
nepercepteblaj vibroj, kiujn la sonoraj ondoj kaŭzas sur la objektoj. Analizinte
nur la bildojn de unu ĉambro, la skipo sukcesis rekapti la vortojn parolitajn
en la medio.
Alivorte, la
sono kreas vibretojn ĉe la objektoj, kaj tiaj vibroj - per la uzo de ĝustaj
aparatoj – povas esti kaptataj en video farita en la loko.
|
FONTO:
http://www.inovacaotecnologica.com.br/noticias/noticia.php?artigo=paredes-tem-ouvidos&id=010150141209#.VIsyTs7w_Fw=-=-=-=-=-=
CATANDUVENSE
CEGO É CAMPEÃO DE XADREZ EM DISPUTA EM CAMPINAS // BLINDA MALJUNULO IĜIS ĈAMPIONO PRI ŜAKO EN
BRAZILO
11-12-2014
O catanduvense
Cícero Antônio de Oliveira, deficiente visual há mais de 12 anos, se destacou
e foi o campeão em um campeonato de xadrez realizado em Campinas. Oliveira
que perdeu a visão após um descolamento de retina, aprendeu a jogar depois
que perdeu a visão, sendo que antes já havia visto o jogo, mas considerava
muito difícil pela variedade de modelos e formas que compõem a partida.
Em Campinas
ele enfrentou outros cinco jogadores, todos que não possuem nenhum tipo de
deficiência de visão. Ele conseguiu vencer duas partidas e sofreu três
derrotas. Como era um torneio inclusivo, misturando jogadores com visão e
sem, o representante de Catanduva conseguiu garantir o primeiro lugar na categoria.
Oliveira
também está sempre recebendo visitantes em sua casa para uma partida de
xadrez. Entre eles há crianças de 7 anos e jogadores experientes, que muitas
vezes são vencidos pelo jogador.
|
La brazilano Cícero Antônio de Oliveira, 73-jara, el la san-paŭlia urbo
Katanduvo, kiu estas blinda handikapulo antaŭ pli ol 12 jaroj, elstariĝis kaj
estis la ĉampiono en turniro pri ŝako, okazinta en la samŝtata urbo Kampino.
Oliveira
lernis ŝakludi, perdinte la vidpovon post retina disiĝo. Pli antaŭe li jam
estis spektinta tiun ludon, sed konsideris ĝin tre malfacila, pro la varieco
de movoj kaj manieroj kiuj konsistigas la ludon.
En Kampino li
alfrontis aliajn kvin ludistojn, kiuj havas nenian problemon pri vidado. Li
sukcesis venki du partiojn kaj suferis tri malvenkojn. Tamen, ĉar temis pri inkluziviga
turniro, kiu miksis ludistojn kun vidpovo kaj ludistojn sen vidpovo, la
reprezentanto de Katanduvo sukcesis konkeri la unuan lokon en sia branĉo.
Oliveira ĉiam
akceptas vizitantojn en sia hejmo, por ŝakludi. Inter ili estas 7-jaraj
infanoj, sed ankaŭ spertaj ludistoj, kiuj multfoje estas venkataj de la “majstro”.
|
FONTO:
http://www.oregional.com.br/2014/12/catanduvense-cego-e-campeao-de-xadrez-em-disputa-em-campinas_313478*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/*/
O CÉREBRO GUARDA PARA SEMPRE OS SONS DA
LÍNGUA MATERNA // LA CERBO TENAS POR ĈIAM LA
SONOJN DE LA GEPATRA LINGVO
10-12-2014
Sua língua materna
deixa para sempre uma marca no seu cérebro, mesmo que você não seja mais
fluente nela. Essa foi a conclusão de uma pesquisa realizada no Canadá e
publicada no jornal científico Proceedings
of the National Academy of Sciences (PNAS), nos Estados Unidos.
Pesquisadores analisaram um grupo composto por 49 meninas de 9 a 17 anos da região de
Montreal, no Canadá, onde o francês é a língua oficial. O estudo mostrou que
aquelas que nasceram na China e foram adotadas por famílias canadenses quando
tinham apenas 1 ano de idade ainda eram capazes de reconhecer fonemas do
mandarim.
|
Via gepatra lingvo
lasas por ĉiam postsignojn en via cerbo, eĉ se vi ne plu regas ĝin.
Tio estis la konkludo
de esploro farita en Kanado kaj publikigita en la scienca revuo Proceedings of the National Academy of Sciences
(PNAS), en Usono.
Esploristoj analizis
grupon el 49 knabinojn havantajn inter 9 kaj 17 jarojn, el la regiono
Montrealo, en Kanado, kie la franca estas la oficiala lingvo. La studaĵo
elmontris, ke tiuj, kiuj naskiĝis en Ĉinujo kaj estis adoptitaj de kanadaj familioj,
kiam ili estis nur 1-jaraj, ankoraŭ estis kapablaj rekoni la fonemojn de la mandarena
lingvo.
|
FONTO:
http://revistacrescer.globo.com/Voce-precisa-saber/noticia/2014/12/o-cerebro-guarda-para-sempre-os-sons-da-lingua-materna.html///////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////////
TAXISTA GANHA PRÊMIO DA ONU POR
HONESTIDADE // TAKSIISTO GAJNIS PREMION
DE UN, PRO HONESTA AGO
09-12-2014
O taxista Adilson Luiz da Cruz, 43,
foi homenageado nesta segunda-feira (8) pelo UNODC (Escritório das Nações
Unidas sobre Drogas e Crime), em Brasília, por seu "exemplo de
comportamento ético".
Em junho deste ano, ele virou notícia depois de devolver 40 ingressos para jogos da Copa que encontrou em seu táxi. No dia da abertura do Mundial no Brasil, dois mexicanos esqueceram um pacote com as entradas no banco traseiro do veículo, em São Paulo. Mesmo sabendo apenas o nome de um dos clientes, Adilson voltou ao hotel no Morumbi, onde havia os apanhado na madrugada e conseguiu devolver os tíquetes aos verdadeiros donos. |
La brazila taksiisto Adilson Luiz da
Cruz, 43-jara, ricevis omaĝon, en la lasta lundo (la 8-a de decembro), de
UNODC (United Nations Office on Drugs and Crime, esperante, Oficejo de
Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo), en Braziljo, pro sia “ekzemplo
de etika konduto”. En junio ĉi-jare li furoris en la gazetaro, post kiam li
redonis la 40 biletojn por la ludoj de la Pokalo, kiujn li renkontis en sia taksio. En la
malferma tago de tiu monda turniro en Brazilo, du mesikanoj forgesis pakaĵon
kun la biletoj sur la malantaŭa benko de la veturilo, en San-Paŭlo.
Eĉ sciante nur la nomon de unu el la
klientoj, Adilson revenis al la hotelo, en la kvartalo Morumbio, kie li estis
preninta ilin en la frumateno, kaj tiam sukcesis redoni la biletojn al la
veraj posedantoj.
|
FONTO:
*****************************************************************
HAWKING: 'INTELIGÊNCIA ARTIFICIAL PODE SER O FIM DO HOMEM' //
HAŬKINGO: ‘ARTEFARITA INTELIGENTECO POVAS KAŬZI LA ESTINGIĜON DE LA HOMO'
HAŬKINGO: ‘ARTEFARITA INTELIGENTECO POVAS KAŬZI LA ESTINGIĜON DE LA HOMO'
05-12-2015
Nosso desejo de
criar assistentes digitais eficientes e veículos de autocondução pode
conduzir a espécie humana à morte. A advertência é do professor Stephen
Hawking, que alertou para os riscos do desenvolvimento da inteligência
artificial.
O físico deu a
declaração durante evento em Londres nesta terça-feira, 2. A preocupação de Hawking
é que a evolução de sistemas como Siri, Google Now e Cortana são sintomas de
uma corrida armamentista na área da Tecnologia da Informação (TI).
Hawking não
descarta outros benefícios potenciais dessa tecnologia, que poderia também
erradicar guerras, doenças e pobreza, mas alerta para os riscos do
desenvolvimento sem controles.
|
Nia dezirado elkrei
efikajn ciferecajn helpilojn kaj memmovajn veturilojn povas konduki la homan
specion al la morto. Tiu averto estas de profesoro Stefano Haŭkingo, kiu
atentigis pri la riskoj de la progresado de la artefarita inteligenteco.
La fizikisto faris
tiun deklaron dum evento en Londono, la lastan mardon, la 2-an. Haŭkingo zorgumas
tiurilate kaŭze de tio, ke la evoluado de sistemoj kiel Sirio, Guglo Nune kaj
Kortano estas simptomoj de vetarmado en la tereno de teknologio pri informado.
Tamen Haŭkingo ne
malatentas pri aliaj potencialaj plibonigaĵoj de tia teknologio, kiu povus
ankaŭ malekzistigi militojn, malsanojn kaj la malriĉecon, sed li avertas kontraŭ
la riskoj de ĝia senkontrola evoluado.
|
FONTO:
http://atarde.uol.com.br/digital/noticias/1643480-hawking-inteligencia-artificial-pode-ser-o-fim-do-homem
♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦♦
PESQUISADORES RESTAURAM COMPUTADOR DE 1944
// ESPLORISTOJ REFUNKCIIGIS KOMPUTILON EL 1944
03-12-2015
Um computador
analógico de 1944 voltou a funcionar após sete décadas parado. Fabricado no
Japão, o equipamento foi restaurado e ativado na Universidade Científica de
Tóquio. Além disso, os pesquisadores da universidade instalaram componentes
que tinham sido perdidos.
O computador
funcionava como um analisador diferencial, isto é, resolvia equações
diferenciais e imprimia os gráficos resultantes.
A equipe de
restauração acredita ainda que os materiais encontrados eram os mesmos da
construção do computador, feito pela Universidade Imperial de Osaka.
Depois dos
reparos, o aparelho voltou a operar nesta semana por 15 minutos.
|
Analoga komputmaŝino
el 1944 refunkciis post sep jardekoj da malaktivado.
Fabrikita en
Japanujo, la aparato estis rekuperita kaj reaktivigita en la Scienca Universitato
de Tokio. Krom tio, la esploristoj instalis komponantojn, kiuj estis perdiĝintaj.
La komputoro
funkciis kiel “analizilo de diferencialoj”, tio estas, ĝi solvadis
diferencialajn ekvaciojn kaj presadis la rezultatajn grafikaĵojn.
La skipo de la
restaŭrado kredas krome, ke la aparateroj retrovitaj estis la samaj de la
konstruado de la komputilo, farita en la Imperia Universitato
de Osako.
Post la
riparoj, la aparato operaciis denove en ĉi tiu semajno, dum kvaronhoro.
|
FONTO:
*************************************************************
BARRACO VIRA CASA PARA IDOSO: VAQUINHA // KABANO ŜANĜIĜIS EN DOMON POR MALJUNULO, POST KOTIZADO
02-12-2014
Um idoso sem-teto,
que ninguém sabe de onde veio, teve uma bela surpresa no mês passado. Ele morava em um barraco caindo aos pedaços, em condições desumanas, em um terreno de Bucareste, Romênia. Dois rapazes viram aquilo e, mesmo sem ter dinheiro, decidiram mudar a vida daquela pobre homem. Eles levantaram € 1000, cerca de 3 mil reais em uma vaquinha eletrônica. Com o dinheiro eles compraram um contêiner, que depois de uma bela reforma, virou uma casa.
Dentro, eles colocaram o básico para uma vida digna: cama, mesa,
cadeira, armário e mantimentos, para o idoso se alimentar.
|
Sendoma maljunulo, kies devenon neniu konas, estis ĝoje
surprizita en la pasinta monato. Li estis loĝanta en mizera kabanaĉo, en
malbonegaj kondiĉoj, sur tereno en Bukareŝto, Rumanujo.
Tiam du junuloj atentis pri lia situacio kaj, eĉ ne havante
monon, decidis ŝanĝi la vivon de tiu kompatinda viro.
Ili, do, petkolektis € 1000, post elektronika kotizado.
Per tiu mono ili aĉetis konteneron, kiu, post beliga reformo,
aliiĝis en loĝdomon.
Krome ili meblis ĝin simple por digna vivo, per lito, tablo,
seĝo kaj ŝranko, krom provizi ĝin per nutraĵoj, por ke la maljunulo nutru
sin.
|
FONTO:
http://sonoticiaboa.band.uol.com.br/noticia.php?i=5944============================================
DESCOBERTO EXEMPLAR RARO DE LIVRO DE SHAKESPEARE // ESTAS
ELTROVITA RARA EKZEMPLERO DE LIBRO DE ŜEKSPIRO
01-12-2014
Nos arquivos da biblioteca da pequena
cidade de Saint-Omer, no departamento de Pas-de-Calais, norte da França, Rémy
Cordonnier, bibliotecário e historiador de arte, tropeçou num livro por acaso,
enquanto procurava material para uma exposição, e constatou que se tratava de
um exemplar de "MR. WILLIAM SHAKESPEARE, COMÉDIES, HISTOIRES ET
TRAGEDIES: FIRST FOLIO: PUBLISHED ACCORDING TO THE ORIGINAL COPIES", de
1623. Apesar de "muito usado" e em mau estado, ele tem o mérito de
ser "uma das cópias de um dos mais famosos livros do mundo".
O seu valor tem oscilado, no mercado
dos livros raros, entre os 2,5 e os 5 milhões de euros, revelou à AFP a
diretora da Biblioteca de Saint-Omer, Françoise Ducroquet.
|
En la arkivoj de la biblioteko de la
urbo Sankta Omero, en la franca departemento Kaleza Markolo, Rémy Cordonnier, bibliotekisto kaj art-historiisto,
hazarde stumblis ĉe libro, dum li serĉis materialon por ekspozicio, kaj konstatis,
ke ĝi temas pri ekzemplero de "MR. WILLIAM SHAKESPEARE, COMÉDIES,
HISTOIRES ET TRAGEDIES: FIRST FOLIO: PUBLISHED ACCORDING TO THE ORIGINAL
COPIES", el 1623. Malgraŭ tio, ke ĝi estis “tre eluzita” kaj en malbona stato
de konserveco, ĝi havas la unikecon esti “unu el la kopioj de unu el la plej
famaj libroj en la mondo”.
Ĝia valoro estas varianta en la merkato
pri raraj libroj, inter 2,5 kaj 5 milionoj da eŭroj, laŭ rivelis al AFP la
direktorino de la
Biblioteko de Sankta Omero, Françoise Ducroquet.
|
FONTO:
Nenhum comentário:
Postar um comentário