quarta-feira, 1 de outubro de 2014

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM OUTUBRO DE 2014 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN OKTOBRO 2014



ACADEMIA BRASILEIRA DE LETRAS ELEGE FERREIRA GULLAR PARA CADEIRA QUE ERA DE IVAN JUNQUEIRA // LA BRAZILA BELETRISTIKA AKADEMIO ELEKTIS FERREIRA GULLAR POR OKUPI LA SEĜON, KIU APARTENIS AL IVAN JUNQUEIRA

10-10-2014

Nesta quinta-feira (9/10), a Academia Brasileira de Letras (ABL) anunciou o mais novo ocupante da Cadeira 37, vaga desde a morte do poeta Ivan Junqueira em julho deste ano. Ferreira Gullar, de 84 anos, conquistou 36 dos 37 votos possíveis e é o novo "imortal" da literatura brasileira.

Antes de Junqueira, a cadeira, que tem como patrono o poeta Tomás Antônio Gonzaga, teve como ocupantes Silva Ramos (fundador), Alcântara Machado, Getúlio Vargas, Assis Chateaubriand e João Cabral de Melo Neto. Votaram 19 acadêmicos presencialmente e 18 por cartas. Apenas um dos votos foi em branco.

Ferreira Gullar nasceu em São Luís (MA) e é autor de obras como "A Luta Corporal" (1954), "Cabra Marcado para Morrer" (1962), "Poema Sujo" (1976), "Na Vertigem do Dia" (1980) e "Crime na Flora ou Ordem e Progresso" (1986). Sua publicação mais recente, "Em Alguma Parte Alguma" (2010), venceu o Prêmio Jabuti de livro do ano de ficção.

Segundo o UOL, a ABL decide ainda este mês os ocupantes das cadeiras que pertenceram a João Ubaldo Ribeiro (disputada pelo historiador Evaldo Mello) e Ariano Suassuna (buscada por Zuenir Ventura e Thiago de Mello).
En tiu ĉi lasta ĵaŭdo (9-a/okt), la Brazila Beletristika Akademio (BBA) anoncis pri la plej ĵusa okupanto de la Seĝo 37, vakinta pro la morto de la poeto Ivan Junqueira, en julio de ĉi tiu jaro. Ferreira Gullar, 84-jara, konkeris 36 el la 37 eblaj voĉdonoj. De nun li estas la plej nova “senmortulo” de la brazila literaturo.

Antaŭ Junqueira, la seĝo, kies patrono estas la poeto Tomás Antônio Gonzaga, havis kiel okupantojn Silva Ramos (ĝia fondinto), Alcântara Machado, Getúlio Vargas, Assis Chateaubriand kaj João Cabral de Melo Neto. Voĉdonis ĉeeste 19 kaj perletere 18 akademianoj. Nur unu el la voĉdonoj estis por neniu.

Ferreira Gullar naskiĝis en la maranjana ĉefurbo San-Luiso. Li estas la aŭtoro de la verkoj "A Luta Corporal" (1954), "Cabra Marcado para Morrer" (1962), "Poema Sujo" (1976), "Na Vertigem do Dia" (1980) kaj "Crime na Flora ou Ordem e Progresso" (1986). Lia plej freŝa publikaĵo - "Em Alguma Parte Alguma" (2010), venkis la Premion Jabuti, kiel la libro de la jaro, pri fikcio.

Laŭ UOL, la BBA decidos ankoraŭ ĉi-monate pri la okupontoj de la seĝoj, kiuj apartenis al João Ubaldo Ribeiro (pribatalata de la historiisto Evaldo Mello) kaj Ariano Suassuna (konkurata de Zuenir Ventura kaj Thiago de Mello).
FONTO:


http://www.portalimprensa.com.br/noticias/ultimas_noticias/68626/academia+brasileira+de+letras+elege+ferreira+gullar+para+cadeira+que+era+de+ivan+junqueira

           *********************************************************

NOVO FORMATO DE NEURÔNIO É DESCOBERTO // NOVA SPECO DE NEŬRONO ESTAS ELTROVITA

02-10-2014

No neurônio comum, os dendritos, as estruturas que lembram raízes, recebem os estímulos elétricos de outros neurônios. Uma vez processados, eles são retransmitidos pelo áxion, uma extensão da célula. Mas cientistas encontraram um neurônio diferente - nele, o áxion surge diretamente de um dos dendritos. Essa estrutura até então não registrada foi chamada de 'célula pirâmide'.
A descoberta, relatada no periódico estadunidense Neuron, mostra que isso faz com que os sinais elétricos dessas células sejam transmitidos por um atalho. "Os estímulos não precisam ser propagados pelo corpo da célula", afirma o cientista responsável pelo estudo, Christian Thome, da Universidade de Heidelberg.
Essas células foram encontradas no hipocampo, uma região cerebral envolvida na memória. Mais da metade das células de lá teriam o áxion emergindo de um dendrito.
Testes com impulsos artificiais mostraram que, quando eles são enviados por um dendrito ligado a um áxion, a resposta total do neurônio é mais forte.
Agora cientistas querem entender de que forma esse neurônio diferencial afeta as nossas funções biológicas.

Ĉe la ordinaraj neŭronoj, la strukturoj, kiuj ŝajnas radikoj, ricevas la elektrajn stimulojn de aliaj neŭronoj. Post kiam ili estas procezigitaj, ili estas retransmisiitaj tra la aksiono, etendaĵo de la ĉelo. Tamen sciencistoj eltrovis malsaman neŭronon, en kiu la aksiono aperas rekte el unu el dendritoj. Tiu strukturo, ĝis nun ne registrita, estis nomita “piramida ĉelo”.

La eltrovaĵo, raportita en le usona semajna gazeto Neuron, montras, ke tio igas, ke la elektraj signaloj de tiaj ĉeloj estu transmisiataj tra mallongigita vojo. “La stimuloj ne bezonas esti disigitaj tra la korpo de la ĉelo”, asertas la sciencisto respondeca pri la studaĵo, Christian Thome, el la Universitado de Hejdelbergo (Germanujo).
Tiuj ĉeloj estis trovitaj en la hipokampo, cerba regiono rilata al la memoro. Pli ol la duono de ĝiaj ĉeloj havas la axionon eliĝantan el unu dendrito.

Testoj per artefaritaj impulsoj montris, ke, kiam ili estas sendataj tra dendrito ligita al aksiono, tiam la tuta respond-reago de la neŭrono estas pli forta.
Nun sciencistoj volas kompreni, kiel tia diferenca neŭrono afekcias niajn biologiajn funkciojn.

FONTO:
http://revistagalileu.globo.com/Ciencia/noticia/2014/09/novo-formato-de-neuronio-e-descoberto.html

                              **************************************************


COMO NO HARRY POTTER, CIENTISTAS AMERICANOS CRIAM 'CAPA DE INVISIBILIDADE' // KIEL EN LA SERIO HARRY POTTER, USONAJ SCIENCISTOJ ELKREIS “NEVIDEBLIGAN MANTELON”

 

01-10-2014




Cientistas da Universidade de Rochester, nos Estados Unidos, criaram um dispositivo com efeito semelhante ao da “capa da invisibilidade”, que aparece nos filmes da série Harry Potter. Usando um conjunto de lentes relativamente barato, eles conseguiram fazer um objeto desaparecer da visão de quem olha através das lentes, enquanto tudo ao seu redor continua intacto.
“Até onde sabemos, este é o primeiro dispositivo que permite uma ocultação tridimensional e multidirecional”, afirma Joseph Choi, estudante da universidade, que realizou o estudo em parceria com o professor John Howell, do departamento de física.
Isso significa que, de qualquer ângulo que se olha pela lente, o efeito se mantém.
Os pesquisadores fizeram testes com uma régua, uma mão e um rosto, e tudo desaparecia por trás da lente, enquanto o que havia atrás continuava visível, sem distorções.
Para os pesquisadores, essa técnica pode ter várias aplicações, "como evitar pontos cegos em veículos grandes, além de ser usado em cirurgias, na área militar, no design de interiores e na arte”, afirma Choi.

Sciencistoj el la Universitato Roĉestero, en Usono, elfaris aranĝaĵon, kiu efikas simile kiel tiu “nevidebliga mantelo” el la filmoj de la serio Harry Potter. Utiliginte aron da lensoj relative malmultekostaj, ili sukcesis, ke objekto malaperu de antaŭ la vidado de tiu, kiu rigardas tra la lensoj, dum ĉio ĉirkaŭ ili daŭras videbla.
“Laŭ tio, kion ni scias, ĝi estas la unua aparato, kiu ebligas multflankan nevidebligon de tridimensiaĵo”, diris Joseph Choi, studento de la universitato, kiu realigis tiun studelpensaĵon  en partnereco kun profesoro John Howell, el la departemento pri Fiziko.
Tio signifas, ke ĉe ĉiu ajn angulo, el kiu oni rigardas tra la lenso, la efiko estas la sama.
La esploristoj faris testojn per unu liniilo, unu mano kaj unu vizaĝo, kaj ĉio malaperis malantaŭ la lenso, dum ĉio, kio estis malantaŭ la malaperintaĵoj daŭris videbla, sen distordo.
Laŭ la esploristoj, tiu tekniko povos doni multajn utilojn, “ekzemple kiel oni malestigu la blindan punkton ĉe grandaj veturiloj, krom tio, ke ĝi povos esti utiligata dum ĥirurgioj, en la armea sektoro, en la fasonado de dominternoj kaj en la arto”, asertis Choi.
FONTO:

Nenhum comentário: