domingo, 11 de agosto de 2024

LA KRISTNASKA VESPERMANĜO, KIU KUNIGIS GERMANOJN KAJ USONANOJN, DUM LA 2-A MONDMILITO // A CEIA DE NATAL QUE UNIU ALEMÃES E AMERICANOS DURANTE A 2ª GUERRA MUNDIAL

 


A Alemanha e os EUA lutaram em lados opostos e se tornaram inimigos durante a 2ª guerra mundial. Mas uma ceia de Natal com uma família da floresta uniu soldados de ambos os lados, que comemoraram a data juntos em plena guerra.

 

A Segunda Guerra Mundial foi um conflito militar global que durou de 1939 a 1945, envolvendo a maioria das nações do mundo. Foi a guerra mais abrangente da história, com mais de 100 milhões de militares mobilizados. Em estado de “guerra total”, os principais envolvidos dedicaram toda sua capacidade econômica, industrial e científica a serviço dos esforços de guerra, deixando de lado a distinção entre recursos civis e militares. Marcado por um número significante de ataques contra civis, incluindo o Holocausto e a única vez em que armas nucleares foram utilizadas em combate, foi o conflito mais letal da história da humanidade, resultando entre 50 a mais de 70 milhões de mortes.

 

A Alemanha e os Estados Unidos lutaram em lados opostos e se tornado inimigos durante toda a guerra. O pai da família da floresta, Herr Hubert Vincken, um padeiro de profissão, havia levado a família para a floresta enquanto servia nas tropas de apoio do Exército Alemão. Herr Vincken acreditava que no meio da mata a família estaria segura, mas em um país em guerra, “seguro” é um termo relativo.

 

Na noite de 24 de dezembro de 1944, Fritz Vincken e sua mãe, Frau Elisabeth Vincken, estavam se preparando para comer sua ceia natalina – apesar de a “refeição” ser uma sopa de frango, feita com um galo magro e batatas ralas, Frau se esmerara para fazer com que o Natal de seu filho de apenas 12 anos fosse “o mais normal possível” –, quando foram interrompidos por batidas fortes na porta. Apagaram as luzes e, cuidadosamente, olharam pela janela para ver quem estava ali no meio da noite. O “visitante” era não um, mas três soldados do Exército dos Estados Unidos. Cansados, com frio e sem roupas adequadas, além de um deles estar gravemente ferido, bateram na primeira habitação que viram – sem saber o que os aguardava.

 Os Vincken colocaram os militares para dentro, mesmo sabendo o risco que corriam, pois, na Alemanha de AdolfHitler, um civil acolher o inimigo, ainda que ferido, era crime punível com a morte – nem as crianças estavam livres da pena capital. 

Como Elisabeth falava francês, ela foi capaz de se comunicar com um dos soldados, que sabia um pouco do idioma, lhe explicando que eram bem-vindos.

 

Os rapazes se sentiram em casa, todos eram bem jovens, apenas poucos anos mais velhos que Fritz. Se sentiram como se estivessem sendo cuidados por suas mães. 

Quando estavam todos se sentando para a ceia, uma nova batida na porta. Mais uma surpresa, uma patrulha alemã!

 Fritz abriu a porta e na sequência veio Elisabeth. Os alemães disseram que haviam se perdido de sua unidade e pediram hospedagem por uma noite. Frau Vincken disse que eram todos bem-vindos, acrescentando que ela tinha “outros convidados”. Diante do espanto dos jovens, emendou: “esta é a noite de Natal. Não haverá tiroteio por aqui. Coloquem as armas de lado e então podemos ter todos uma boa ceia”.

 

Apesar da desconfiança inicial, americanos e alemães concordaram em ter uma trégua em uma noite tão singular. Ao ver que um dos yankees estava ferido, um dos alemães lhe dirigiu a palavra em inglês. O rapaz era estudante de medicina antes da guerra e, ao ver a perfuração no corpo do americano, cuidou de seu ferimento, trocando os curativos ao longo do resto da noite.

 

A refeição, com bastante água para dar conta de todos os convidados, foi a melhor ceia que todos ali puderam ter. Na manhã seguinte, americanos e alemães trabalharam juntos para reparar a cerca dos Vincken e construir uma maca para o soldado ferido.

 

Antes de se despedirem, os alemães ainda falaram para os americanos evitarem Monschau, pois a Wermacht havia retomado a vila no dia anterior – a informação salvou a vida dos soldados, que conseguiram regressar sãos e salvos para as linhas Aliadas.

 

A história que parece ter sido tirada de um filme de Natal com um final feliz, aconteceu de verdade.  A história foi contada pelo próprio Fritz, que imigrou para os EUA nos anos 1950, para a revista Reader’s Digest. Quando o periódico reeditou a história em 1995, um padre que prestava serviço voluntário em um lar de velhinhos se deu conta de que um dos pacientes lhe contara a mesma história durante uma conversa.

 

Fritz e Ralph, um dos soldados americanos, se reencontraram em janeiro de 1996. Em meio a toda a emoção do reencontro, Ralph disse a Fritz que sua mãe era um anjo que abençoara o Natal de todos eles.

 

Germanio kaj Usono batalis sur kontraŭaj flankoj kaj estis malamikoj dum la 2-a mondmilito. Tamen kristnaska vespermanĝo ĉe arbara familio kunigis soldatojn de ambaŭ armeoj, kiuj kune festis la daton meze dum la milito.

La Dua Mondmilito estis tutmonda milita konflikto, kiu daŭris de 1939 ĝis 1945, inkluzivante la plimulton de la mondaj nacioj. Ĝi estis la plej ampleksa milito en la historio, kun pli ol 100 milionoj da soldatoj mobilizitaj. En stato de "totala milito", la ĉefaj partoprenantoj dediĉis sian tutan ekonomian, industrian kaj sciencan povojn je la servo de la militaj klopodoj, flankenmetante la distingon inter civilaj kaj militaj rimedoj. Karakterizita de signifa nombro da atakoj kontraŭ civiluloj, inkluzive la viktimojn de la Holokaŭsto, kaj estinte la sola, en kiu nukleaj armiloj estis uzataj en batalo, ĝi estis la plej mortiga konflikto en la historio de la homaro, rezultigante inter 50 kaj 70 milionojn aŭ pli da mortoj.

Germanio kaj Usono batalis sur adversaj flankoj kaj iĝis malamikoj dum la tuta milito. La patro de arbara familio, Sinjoro Hubert Vincken, bakisto laŭ profesio, estis kondukinta sian familion al la arbaro, por ke li servu en la helpaj trupoj de la germana armeo. Sinjoro Vincken kredis, ke meze de la arbaro la familio estos sekura. Okazas, tamen, ke en lando enmilita la vorto "sekura" estas nesekura.

En la nokto de la 24-a de Decembro 1944, la 12-jaraĝa Fritz Vincken kaj lia patrino, Sinjorino Elisabeth Vincken, jam sidis ĉe la tablo por sia kristnaska vespermanĝo. Kvankam la "manĝo" estis nur kokida supo, farita el maldika koko kaj maldensaj terpomoj, la sinjorino penis fari la Kristnaskon de sia filo "kiel eble plej normala".

Jen tiam ili estis atent-turnitaj de fortaj frapoj ĉe la pordo. Ili estingis la lumojn kaj zorge rigardis tra la fenestro, por vidi, kiu estas ekstere meze en tiu nokto. La "vizitanto" estis ne unu, sed tri soldatoj de la usona armeo. Lacaj, malvarmaj kaj sen taŭgaj vestoj, krom ke unu el ili estis grave vundita, ili frapis ĉe la unua loĝejo, kiun ili vidis – ne sciante, kio atendis ilin.

La Vincken-oj enlasis la soldatojn internen, eĉ sciante pri la risko, kiun ili akceptis, ĉar en la Germanio de Adolf Hitler, iu ajn civilulo, kiu ŝirmis malamikon, eĉ vunditan, faris krimon puneblan per la morto. Eĉ infanoj ne estis liberaj de tia pleja puno.

Ĉar Elisabeth scipovis la francan, ŝi povis komunikiĝi kun unu el la soldatoj, kiu sciis iom pri tiu lingvo, kaj tiam ŝi klarigis al li, ke ili estas bonvenaj.

La ŝirmatoj sentis sin hejme; ĉiuj estis tre junaj, nur kelkajn jarojn pli aĝaj ol Fritz. Ili sentis kvazaŭ iliaj patrinoj mem zorgis pri ili.

Kiam ĉiuj eksidis por la vespermanĝo, tiam nova frapo aŭdiĝis ĉe la pordo. Kaj jen nova surprizo: nun alvenis germana patrolo!

Fritz malfermis la pordon kaj tuj poste Elisabeth apudiĝis. La germanoj parolis, ke ili perdiĝis de sia taĉmento. Tiam ili petis gastigon por unu tranokto. Sinjorino Vincken diris, ke ĉiuj estas bonvenaj, aldonante, tamen, ke ŝi jam havas "aliajn gastojn", montrante la usonanojn. Antaŭ la minaca mirego de la ĵusalvenintoj, ŝi aldonis: "ĉi tiu estas la kristnaska nokto! Ne estos interpafado tie ĉi! Metu la armilojn flanken kaj tiam ni ĉiuj povos havi bonan vespermanĝon!".

Malgraŭ la komenca malbelgrimaca malfido, usonanoj kaj germanoj konsentis pri militpaŭzo en tiu tiel speciala nokto. Poste, rimarkante, ke unu el la jankioj estas vundita, unu el la germanoj alparolis lin angle. La rimarkanto estis studento pri Medicino antaŭ la milito kaj, ekvidinte vundtruon en la korpo de la usonano, li prizorgis lian vundon, ŝanĝante la bandaĝojn dum la resto de la nokto.

La manĝo, kun multe da akvo por kontentigi ĉiujn gastojn, estis la plej bona vespermanĝo, kian ĉiuj tie povis havi. La sekvan matenon la usonanoj kaj la germanoj kunlaboris por ripari plektobarilon de la Vincken-oj kaj konstrui brankardon por la vundita soldato.

Antaŭ ol adiaŭi, la germanoj eĉ admonis la usonanojn eviti la vilaĝon Monŝaŭon, ĉar taĉmento de la Vermaĥto  (la nomo de la germanaj unuiĝintaj armitaj fortoj) estis rekonkerinta ĝin la antaŭan tagon. Tiu informo savis la vivon de la usonanoj, kiuj sukcesis reveni sanaj kaj sekuraj al la aliancanejoj.

Tiu historio, kiu ŝajnas esti prenita el kristnaska filmo kun feliĉa fino, okazis reale. Ĝi estis rakontita de Fritz mem, kiu formigris al Usono en la 50-aj jaroj, al Reader's Digest. Kiam tiu revuo republikigis la historion en 1995, tiam iu pastro, kiu volontule servis en maljunulejo, konsciiĝis, ke unu el la pacientoj rakontis al li saman historion dum interparolo.

Fritz kaj Ralph, unu el la usonaj soldatoj, renkontiĝis denove, en Januaro 1996. Tiam, meze en la tuta emocio de la rerenkontiĝo, Ralph parolis al Fritz, ke ties patrino estis anĝelo, kiu benis la Kristnaskon de ili ĉiuj.


 FONTO: A ceia de Natal que uniu alemães e americanos durante a 2ª Guerra Mundial (observatorio3setor.org.br)

 

PROGRAMAÇÃO DO ÚLTIMO DIA DAS OLIMPÍADAS DE PARIS // PROGRAMO DE LA LASTA TAGO DE LA OLIMPIKOJ DE PARIZO





Programação do último dia das Olimpíadas de Paris (em 11 de agosto de 2024):

*🏅 Eventos com disputa de medalha

 

🏅 3h - Atletismo feminino maratona

🏅 4h - Handebol masculino disputa pelo bronze: Espanha x Eslovênia

🏅 5h35 - Polo aquático masculino disputa pelo bronze: EUA x Hungria

🏅 6h - Pentatlo moderno feminino individual final

🏅 6h30 - Levantamento de peso feminino até 81kg

🏅 6h30 - Basquete feminino disputa pelo bronze: Bélgica x Austrália

🏅 8h - Vôlei feminino final: EUA x Itália

🏅 8h30 - Handebol masculino final: Alemanha x Dinamarca

🏅 9h - Polo aquático masculino final: Sérvia x Croácia

🏅 10h30 - Basquete feminino final: França x EUA


16h - Cerimônia de encerramento da Olimpíada

 

Programo de la lasta tago de la Olimpiaj Ludoj de Parizo 2024 (laŭ la horo de Grenviĉo):

 

Eventoj kun medala konkurado

 

🏅 7h – Atletiko: Virina Maratono
🏅 8h - Vira Manpilko - bronza matĉo: Hispanio x Slovenio
🏅 9h35 - Vira Akvopilko - bronza matĉo: Usono x Hungario
🏅 10h - Virina Moderna Kvinatlono - individua finalo
🏅 10h30 - Virina Pezlevado ĝis 81kg
🏅 10h30 - Virina Basketbalo - bronza matĉo: Belgio x Aŭstralio
🏅 12h - Virina Volejbalo - finalo: Usono x Italio
🏅 12h30 - Vira Manpilko - finalo: Germanio x Danio
🏅 13h - Vira Akvopilko - finalo: Serbio x Kroatio
🏅 14h30 - Virina Basketbalo - finalo: Francio x Usono

20h - Ferma Ceremonio de la Olimpikoj

 

 



sábado, 10 de agosto de 2024

GLOSSÁRIO PORTUGUÊS-ESPERANTO DE JOGOS OLÍMPICOS // PORTUGALA-ESPERANTA GLOSARO DE OLIMPIKAJ LUDOJ

Atletismo = Atletiko (aŭ Atletismo)

Badminton = Badmintono (aŭ Volanludo)

Basquete = Basketbalo (aŭ Korbopilko)

Basquete 3x3 = Triopa Basketbalo

Boxe = Bokso

Breaking = Rompdancado (aŭ Tordiĝa Danco)

Corrida com Barreiras = Barkuro

Corrida de Revezamento = Stafetkurado

Canoagem Velocidade = Rapidkanuado

Canoagem Slalom = Slaloma Kanuado

Ciclismo BMX Freestyle = Liberstila BMX-Biciklado

Ciclismo BMX Racing = BMX-Bicikla Konkurado

Ciclismo de Estrada = Ŝosea Biciklado

Ciclismo de Pista = Trakobiciklado

Ciclismo Mountain Bike = Montbiciklado

Decatlo = Dekatlono

Escalada = Sporta Grimpado

Esgrima = Skermo

Futebol = Futbalo (aŭ Piedpilko)

Ginástica Artística = Artisma Gimnastiko; Gimnastikarto

Ginástica de Trampolim = Trampolina (aŭ Saltotabula) Gimnastiko

Ginástica Rítmica = Ritma Gimnastiko

Golfe = Golfo

Handebol = Handbalo (aŭ Manpilko)

Hipismo = Rajdsporto

Hóquei sobre Grama = Herbeja Hokeo

Judô = Ĵudo

Lançamento de dardo = Lancoĵetado

Lançamento de disco = Diskoĵetado

Levantamento de Peso = Pezlevado

Luta = Lukto

Maratona = Maratono

Maratona Aquática = Akva Maratono

Nado Artístico = Artnaĝado

Natação = Naĝado

Pentatlo Moderno = Moderna Kvinatlono

Polo Aquático = Akvopilko

Remo = Remado

Rugby Sevens = Sepopa Rugbeo

Salto com Vara = Stango(alt)salt(ad)o

Salto em Altura = Altosalto

Salto em Distância = Longosalt(ad)o

Salto Triplo = Trisalto (aŭ Triobla Salto)

Saltos Ornamentais = Ornama Plonĝado

Skate = Sketado

Surfe = Surfado

Taekwondo = Tekvondo

Tênis = Teniso

Tênis de Mesa = Tabloteniso

Tiro com Arco = Arkpafado

Tiro Esportivo = Sportpafado

Triatlo = Triatlono

Vela = Velado

Vôlei = Volejbalo (aŭ Retpilko)

Vôlei de Praia = Plaĝvolejbalo   

PROGRAMAÇÃO DO PENÚLTIMO DIA DAS OLIMPÍADAS // PROGRAMO DE LA ANTAŬLASTA TAGO DE LA OLIMPIKOJ

   

 

Atletismo

 Atletiko

Badminton

 Badmintono (aŭ volanludo)

Basquete

 Basketbalo (aŭ Korbopilko)

Basquete 3x3

 Triopa Basketbalo

Boxe

 Bokso

Breaking

 Rompdancado (aŭ tordiĝa danco)

Corrida com Barreiras

 Barkuro

Corrida de Revezamento

 Stafetkurado

Canoagem Velocidade

 Rapidkanuado

Canoagem Slalom

 Slaloma Kanuado

Ciclismo BMX Freestyle

 Liberstila BMX-Biciklado

Ciclismo BMX Racing

 BMX-Bicikla Konkurado

Ciclismo de Estrada

 Ŝosea Biciklado

Ciclismo de Pista

 Trakobiciklado

Ciclismo Mountain Bike

 Montbiciklado

Decatlo

 Dekatlono

Escalada

 Sporta Grimpado

Esgrima

 Skermo

Futebol

 Futbalo (aŭ Piedpilko)

Ginástica Artística

 Artisma Gimnastiko; Gimnastikarto

Ginástica de Trampolim

 Trampolina (aŭ Saltotabula) Gimnastiko

Ginástica Rítmica

 Ritma Gimnastiko

Golfe

 Golfo

Handebol

 Manpilko (aŭ Manpilko)

Hipismo

 Rajdsporto

Hóquei sobre Grama

 Herbeja Hokeo

Judô

 Ĵudo

Lançamento de dardo

 Lancoĵetado

Lançamento de disco

 Diskoĵetado

Levantamento de Peso

 Pezlevado

Luta

 Lukto

Maratona

 Maratono

Maratona Aquática

 Akva Maratono

Nado Artístico

 Artnaĝado

Natação

 Naĝado

Pentatlo Moderno

 Moderna Kvinatlono

Polo Aquático

 Akvopilko

Remo

 Remado

Rugby Sevens

 Sepopa Rugbeo

Salto com Vara

 Stango(alt)salt(ad)o

Salto em Altura

 Altosalto

Salto em Distância

 Longosalt(ad)o

Salto Triplo

 Trisalto (aŭ triobla salto)

Saltos Ornamentais

 Ornama Plonĝado

Skate

 Sketado

Surfe

 Surfado

Taekwondo

 Tekvondo

Tênis

 Teniso

Tênis de Mesa

 Tabloteniso

Tiro com Arco

 Arkpafado

Tiro Esportivo

 Sportpafado

Triatlo

 Triatlono

Vela

 Velado

Vôlei

 Volejbalo (aŭ Retpilko)

Vôlei de Praia

 Plaĝvolejbalo