sábado, 31 de outubro de 2026

CURSO BASIQUINHO DE ESPERANTO - AULA 7 E ÚLTIMA (ĜENERALAJ DEMANDOJ (POR EKIGI DIALOGON EN ESPERANTO))

 ÚLTIMA LIÇÃO (COM EXERCÍCIOS EM 31/10 e 07.11.26) 

   Para achar palavras e expressões na página, tecle Ctrl+F.



PERGUNTAS GERAIS (PARA PUXAR CONVERSA EM ESPERANTO) // ĜENERALAJ DEMANDOJ (POR EKIGI INTERPAROLON EN ESPERANTO)

 

Responda às primeiras dez questões abaixo (do tago 1) dos exercícios 1 da aula 7 e última. Nos demais dias da semana, responda às outras dezenas. Trata-se de uma bateria progressiva de perguntas para puxar conversa em Esperanto, baseadas principalmente no que já vimos até agora em nível de elementos gramaticais. Copie e responda à mão as perguntas. Por fim, leia-as todas em voz alta.

Respondu la unuajn dek demandojn tuj malsupre (de la tago 1) de la ekzercoj 1 de la leciono 7 kaj lasta. Dum la ceteraj tagoj de la semajno, respondu la aliajn dekojn. Temas pri progresiva serio de demandoj por ekigi konversacion en Esperanto, bazitaj ĉefe sur la gramatikaj elementoj, kiujn ni ĝis nun studis. Kopiu la demandojn kaj respondu ilin permane (manskribe). Fine, legu ilin ĉiujn laŭtvoĉe.

 

 

TAGO 1

  1. Ĉu vi loĝas en planizita urbo, kia la metropolo Braziljo, aŭ ĉu en malnova miskreskinta urbo? Sed ĉu ankoraŭ estas ebla iu replanado de kelkaj partoj kaj de kelkaj aspektoj de via urbo, pere de moderna, malaltkosta kaj futurisma urboplanismo, sed sen detruado de la naturo? Kiu estas la sinteno de via urbestro koncerne tion?
  2. Kio pli urĝe necesas sin replani en via urbo?
  3. Ĉu en via urbo estas multe da florbedoj meze de la stratoj?
    FLORBEDO

  4. Ĉu la stratoj en via urbo estas sufiĉe bone provizitaj per trafikaj signaloj?
    TRAFIKAJ SIGNALOJ

  5. Ĉu okazas multe da veturilaj akcidentoj en via urbo? Kial?
  6. Kiom da piedirpontoj estas en la ĉefaj avenuoj de via urbo?
    PIEDIRPONTO (AŬ PIED-IRA PONTO; TRANSVOJO; SUPERTRANSPASEJO; AERA (TRANS)PASEJO)

  7. Ĉu vi kutimas utiligi la piedirpontojn, por transiri la movplenajn stratojn, aŭ ĉu vi kuraĝe preferas defii la danĝeron kaj transiri ilin paŝe sur la ŝoseo mem, malapud la semaforo?
  8. Kiaj estas la piedirpontoj en la urbocentro, tra kie vi ofte iradas?
  9. Se vi estus direktoro de publika lernejo kaj havus povon elekti la lernejilojn (meblojn kaj aparatojn), kion vi elektus por funkciigi ĝin adekvate?
  10. Ĉu vi opinias, ke la registaro bone ekipas la publikajn edukejojn en via urbo, per modernaj didaktikaĵoj? Kial?

 

TAGO 2

  1. Kiom da publikaj bibliotekoj estas en via urbo? Ĉu ili estas bone provizitaj per humanismaj libroj? Kaj pri esperantaj libroj? Ĉu vi jam faris donacon de esperantaj libroj al iu biblioteko?
  2. Kion vi opinias pri la uzado de komputiloj en lernoĉambroj? Kaj pri interreto kaj la artefarita intelekto kiel didaktikaj rimedoj?
  3. Al kio vi atribuas la konstantaj pledoj de instruistoj, ke la lernantoj suferas pli kaj pli de disleksio (kronika malatentemo)?
  4. Kiel plaĉas al vi la eduka sistemo bazita sur la multdisciplineco kiel motiva faktoro en la procedo de instruado-lernado?
  5. En la tempo kiam vi studis en la fundamenta lernejo, kiu estis tiam la plej freŝa teknika didaktika novaĵo? Ĉu vi ankoraŭ memoras?
  6. Ĉu estas strange, ke robotoj povas substituiĝi al homoj (aŭ anstataŭi homojn) en la preskaŭ dia tasko instrui? Eble post 5 jaroj ne estos strange, sed ni ne havas certecon. Ĉu ankaŭ vi dubas?
  7. Ĉu vi scias, ke hom-similaj robotoj instruas la anglan lingvon al infanoj en sudkoreaj lernejoj, sed ke ili estas duon-gvidataj de malproksime de homaj instruistoj?
  8. Laŭ via opinio (aŭ por vi), en la nuntempo, kiu didaktikilo multe pli furorus kaj sukcesus en la lernejoj, por plibonigi la atentemon de la lernantoj?
  9. Kiel agrablas al vi la sistemo pri tuttaga lernejo?
  10. Ĉu vi samopinias kiel ni, ke Esperanto devas esti instruata en la publikaj kaj privataj lernejoj? Kial?

 

TAGO 3

 

  1. Kion vi opinias ĝenerale pri la kuracarto de la indiĝenoj? Ĉu ili estas primitivaj kaj tute senefikaj? Kaj pri la spiritaj terapioj? Ĉu vi estas por aŭ kontraŭ ili?
  2. Okazas nuntempe en la mondo multaj oficialaj vakcino-kampanjoj. Ĉu vi estas por aŭ kontraŭ ili? Aŭ ĉu vi estas nek por nek kontraŭ ili?
  3. Kio pli ofte okazas en la centraj stratoj de via loĝurbo? Ĉu trafikmalrapidemoj aŭ trafikŝtopiĝoj (aŭ blokadoj)?
  4. Ĉu vi jam imagas milojn da aŭtomobiloj flugantaj super via urbo, tra aeraj stratoj, post ĉirkaŭ dek jaroj? Ĉu vi konvinkiĝas, ke tiu aŭtomobila aera trafiko solvos la problemojn pri kunirado en la urboj? Kial?
  5. Kiel plaĉus al vi, se ĉiuj aŭtoposedantoj lasus siajn kvarradajn veturilojn en la aŭtoĉambroj kaj delokiĝus strate nur per la novaj elektraj bicikloj (aŭ elektrobicikloj), aŭ elektraj skutiloj? Ĉu tiu solvo estus pli sekura kaj pli ekologiisme ĝusta en la nuntempo?
    ELEKTRA SKUTILO; MOTORSKUTILO


  6. Kion vi pensas pri la ofta praktikado en multaj grandurboj, trairi inter aŭtomobiloj per mocotoj (mallongigo de motorciklotaksioj)? Ĉu vi opinias ilin plene sekuraj? Ĉu vi kuraĝas veturi per ili dum la pinthoroj (intensaj hortrafikoj), riske preterpasante aŭtojn, busojn kaj aliajn motorbiciklojn tre apude (preskaŭtuŝe)?
  7. Kion vi pensus pri registara decido kampanji kontraŭ privata aĉetado de novaj aŭtomobiloj, ĝis solviĝos la dramaj problemoj pri trafikŝtopiĝoj en la plej granda parto de la urbaj centroj? Ĉu tio estus facila tasko, aŭ ĉu ĝi kaŭzus nesubteneblan cunamon da protestoj de aŭtofabrikistoj, aŭtorevendistoj kaj konsumantoj? Ĉu okazus amasmaldungoj, terorismaj atakoj kaj eble formandatiga proceso kontraŭ la prezidento? Ĉu okazus senprecedenca malkresko kaj serioza recesia krizo en la ekonomio? Aŭ ĉu aliflanke tio povus okazigi plifortiĝon de la merkato pri eluzitaj aŭtoj, aŭtoriparado kaj alternativa transportsistemo? Kiel vi sintenus rilate tiun aferon? Ĉu optimisme aŭ pesimisme? Ĉu vi estus por aŭ kontraŭ tia kampanjo? Aŭ ĉu vi sintenus indiferente?
  8. Ĉu policaj gvatkameraoj havas nur la celon helpi en la sekurigo de la personoj, aŭ ĉu ili taŭgas ankaŭ kiel elektronikaj spionoj pri la privata vivo de la individuaj homoj? Ĉu tiu demando povas iel memorigi pri la fikcia ĉiopova kaj ĉiokontrola registaro en la romano “1984”, de la angla aŭtoro George Orwell? Aŭ ĉu la nuntempaj registaroj havas kontrolilojn multe pli efikajn, nevideblajn kaj artefarit-intelektajn sur la amasoj kaj individuoj, bazantajn sin sur teknikaj kaj interretaj registraĵoj? Aŭ ĉu ni iom troigas pri ĉi tiu punkto?
  9. Ĉu vi jam aŭdis pri la fama insulo Alkatrazo, en Usono, kie funkciis dum longa tempo prizono je maksimuma sekureco, konsiderata la plej sekura prizono en la mondo, kaj ke el ĝi neniu prizonulo sukcesis fuĝi (almenaŭ oficiale)? Sed tamen, laŭ oni diras, escepte du prizonuloj sukcesis forfuĝi. Ĉu vi kredas tiun okazaĵon, aŭ ĉu ĝi estas nenio pli ol urba legendo el San-Francisko (ĉef-urbo de Kalifornio, kie situis tiu punmalliberejo)?
  10. Kion vi opinias pri la armiteco kaj prepariteco de la municipaj policanoj, kie vi vivas? Aŭ ĉu tie, kie vi vivas, ne estas municipa polico? Ĉu ne eĉ gvardianoj (aŭ gardistoj)? Ĉu eĉ ne la “bona kaj maljuna” noktogardisto?

 

TAGO 4

 

  1. Kiu zorgas pri la sekureco en via strato?
  2. Ĉu vi pagas aparte por via doma aŭ persona sekureco?
  3. Ĉu vi havas gardhundon? Se jes, kiu kaj kia ĝi estas?
  4. Ĉu vi estas por aŭ kontraŭ aparta pago por la privata sekureco de loĝejaj stratoj? Kial?
  5. Ĉu vi estas gvatema pri alies vivo? [Respondu sincere.]☺
  6. Ĉu vi scias, ke jam estas fabrikataj multaj elektraj aŭtomobiloj, aĉeteblaj en la granda aŭtomerkato? Ĉu vi intencas aĉeti unu tian?
  7. Ĉu viaj samurbanoj ankoraŭ ne estas sufiĉe edukitaj disigi la rubaĵojn laŭ ĉi ties specoj, por meti ilin en selektajn rubujojn? Aŭ ĉu vi aparte jam delonge kunlaboras por la selekta rubkolektado?
    SELEKTA RUBUJARO

  8. Kie situas la recikligejo plej proksima de via kvartalo?
  9. Kiujn aliajn rimedojn vi konsilus al la urba konsilantaro (aŭ magistrato, aŭ municipa konsilio), por solvi la problemojn pri aŭtotrafiko en via loĝurbo?
  10. Ĉu vi jam pensis kandidatiĝi por urba konsilanto (magistratano)? Aŭ ĉu vi preferus kandidatiĝi por la urbestreco? Kiu estus via unua granda faro kiel urbestro de via urbo, apenaŭ vi enoficiĝus (aŭ apenaŭ vi ekokupus la postenon)?

 

TAGO 5

 

  1. Kiom poluita estas la urba medio, kie vi loĝas?
  2. Kaj pri la psika-socia medio, kie vi vivas? Ĉu ĝi agrablas al vi?
  3. Ĉu vi kredas, ke urbanizistoj povus kunlabori efektive kaj praktike, por la elkonstruiĝo de ia universala urbo, kies teritorio estus la tuta terglobo?
  4. Kiel vi difinas la nocion pri «komuna konscienco»?
  5. Ĉu vi perceptas bonan etoson en via urba medio ĝenerale, aŭ ĉu dependas de la urboparto?
  6. Kia estas la komuna konduto de la loĝantaro de la kvartalo, kie vi loĝas?
  7. Ĉu la urba medio, kie vi loĝas, estas urbanize planizita, aŭ ĉu ĝi kreiĝis spontanee, laŭ (aŭ kun) la paso de la tempo?
  8. Ĉu vi iel agadas por la unuformeco de la kolektiva konduto de la homoj, kun kiuj vi kunvivas, aŭ ĉu vi pensas, ke tio tute ne eblas?
  9. Ĉu vi kredas, ke komuna unuforma etoso el kolektivaj pensoj povas formi iaspecan energian centralon povantan movi la mondon? Kaj pri individua menso? Ĉu ĝi povas moveti, konstrueti, detrueti aŭ ŝanĝeti ion? Kiel?
  10. Kion vi komprenas pri «emocia organismo»?

 

TAGO 6

 

  1. Ĉu vi jam transpasis la limon inter Brazilo kaj Paragvajo tra la Internacia Ponto de la Amikeco, super la rivero Paranao?
  2. Ĉu vi jam imagis pri estonta Monda Civito kreita interkonsente inter ĉiuj nacioj de la Tero, per traktato de la Publika Internacia Juro, tiel ke la transpaso inter ĉiuj landlimoj estos tute libera (sen bezono de pasporto kaj vizo), kaj ke ekzistos universalaj normoj de paca kunvivado, kun adopto de Esperanto kiel universala lingvo inter ĉiuj popoloj kaj adopto de iu sola monunuo inter ĉiuj nacioj, sed kun respekto al ĉiuj naturaj lingvoj, religioj kaj kulturoj? Ĉu vi povas kredi, ke tio estos tute ebla post ĉirkaŭ kvindek jaroj? Aŭ ĉu ĝi estas tute nerealigebla utopio, antaŭ la forta malutopia realeco de la sonĝo-mortiga nuntempo? Ĉu vi havas esperon pri la estonteco de la homaro? Kial?
  3. Ĉu vi iom sentas vin mondcivitano, aŭ ĉu vi sentas vin radikala ŝovinisma naciano?
  4. Malgraŭ ĉiuj sociaj problemoj en la mondo, ĉu vi vidas ian indikon, ke novaj bonaj tempoj alproksimiĝas ĉe la horizonto de la sociaj strukturoj kiel tuto? Kial? Kio igas vin kredi tion?
  5. Ĉu la beleco de la nova alvenonta estonteco estas fakto ekzistonta per si mem, aŭ ĉu ĝia ekzisto dependos komence de la optimisma mondvidado aŭ mondokoncepto de kelkiuj?
  6. Kiu estas la prioritato por paca kaj harmonia kunvivado en la mondo, laŭ via vidpunkto?
  7. Antaŭ ol ĉio, kio necesas por harmonia komuna vivo?
  8. Kion vi konsideras nepre necesa por la paca kunvivado en la grandaj urbaj homamasoj?
  9. Ĉu vi kredas, ke paktoj de bona kunvivado inter membroj de unu socia grupo kaj inter sociaj grupoj de tuta grandurbo povas pli rapide proprainiciate starigi la perfektan socion, laŭ la principoj de «La Socia Kontrakto», libro de la franca filozofo Jean-Jacques Rousseau, aŭ ĉu tio ĉiam dependos de la interveno kaj reguligo de la afero per la Ŝtato?
  10. Laŭ via opinio, kiuj lernobjektoj pli urĝe bezonas reformojn en siaj konceptoj?

 

TAGO 7

 

  1. Kiuj lernobjektoj ne ekzistas, sed devus inkluziviĝi en la instruaj programoj de la fundamentaj lernejoj? Kaj en la mezgradaj? Kaj en la universitato? Aŭ ĉu nek en la baza nek en la superaj niveloj devas okazi ŝanĝoj? Kion vi diras pri tio?
  2. Ĉu vi opinias, ke devus ekzisti disciplinoj pli preventemaj kaj klarigemaj pri la realo de la vivo kaj pri la kialo de la vivo, jam ekde la lastaj fundamentaj klasoj kaj kun alĝustigo de esprimaro laŭ la aĝetapo, ekzemple de narkotaĵoj, STM (seksume transmisiebla malsano), gravedeco en la adoleskanteco, amo, psikologio, filozofio, kompara teologio, spiritualismo kaj la universaleco de la evangeliaj virtoj? Kion pli vi aldonus? Kion vi eltirus el tiu ekzemplo-listo? Kial?
  3. Kion vi pli kutime uzas kontraŭ gripo, la plej ordinara malsano? Ĉu siropon, pilolojn, melason aŭ sukon el oranĝo? Aŭ nenion?
  4. Ĉu vi kutimas preni siropon kontraŭ gripo? Kiu siropo estas la plej efika?
  5. Kontraŭ kio vi ricevis injekton en la lasta fojo (aŭ lastfoje, aŭ la lastan fojon)? Ĉu vi memoras? Kie tio okazis? Ĉu en hospitalo, en via domo, en apoteko? Kiomforte ĝi doloris al vi? Kien vi ricevis ĝin? Ĉu en la muskolon, en la vejnon aŭ en la sidvangon (aŭ gluteon)? Kiu pli doloris? Ĉu la nadlo, aŭ la likvo injektita en si? Ĉu ĝi, tamen, solvis vian problemon?
  6. Kiel plaĉas al vi ĉirkaŭbrako (aŭ brakumo) kiel terapio?
  7. Kiel agrablas al vi la nutroterapio?
  8. Kiam la lastan fojon vi servis vin de la plantoterapio (aŭ fitoterapio)? Kiun planton vi uzis? Ĉu ĝi estis manĝita kiel nutraĵo, maĉita aŭ muelita, aŭ ĉu infuzita en formo de teo? Por kio vi uzis ĝin?
  9. Ĉu vi forte kredas pri la efikeco de la ridoterapio en la resanigejoj, fare de volontuloj aŭ profesiuloj pajace vestitaj? Ĉu vi kredas, ke ĝenerale ridemaj homoj malsaniĝas pli malofte aŭ kuracas sin pli rapide, ol tro seriozaj aŭ malĝojemaj homoj?
  10. Kaj pri la fluidoterapio (aŭ fluidopasigo) en la spiritismaj societoj? Ĉu vi jam submetiĝis al ĝi? Se jes, por kio? Ĉu por simpla bonfarto, aŭ ĉu por kuraco de iu malsano? Ĉu ĝi estis aplikata de unu sola (fluido)pasigisto, aŭ per triopo da ili? Ĉu ĝi estis kun koloraj lumoj (kolorterapio), aŭ kun simpla lumo?



Previsão da segunda e última carga semanal de exercícios: 07/14/26

Nenhum comentário: