sábado, 15 de junho de 2024

SERIO DIDAKTIKAJ SCENAĴETOJ. PLURMANIERAJ SCIIG-NOMAJ DEMANDOJ.

SERIO DIDAKTIKAJ SCENAĴETOJ. 


PLURMANIERAJ SCIIG-NOMAJ DEMANDOJ

 

Personoj:

DEMANDANTO

DEBORA

JOHANO

TEREZA

ADA

 

Scenejo: ia ajn virtuala interparolejo

 

============

 

DEMANDANTO (Al Debora) - Kiu estas vi?

 

DEBORA - Mia nomo estas Debora.

 

DEMANDANTO (Al Johano) - Kiu estas via nomo, junulo?

 

JOHANO - Mi nomiĝas Johano.

 

DEMANDANTO (Al Tereza) - Junulino, kiel vi nomiĝas?

 

TEREZA - Mi estas Tereza. (Direktiĝante al Ada): Kaj vi, nova amikino, kiun nomon vi havas?

 

ADA - Mi havas la nomon Ada.

 

ĈIUJ: Plezuron, Ada!

 

DEBORA - S-ro Demandanto, ne forgesu niajn nomojn:

 

Ĉiuj parolas samtempe: Mi estas Debora. Mia nomo estas Johano. Mi nomiĝas Tereza. Kaj mi estas simple Ada!

 

Ĉiuj kriantaj jam nekomprenige: Mi nomiĝas Debora! Mi estas Johano! Mi havas la nomon Tereza! Mia nomo estas Ada!


TEREZA (Al la Demandanto) - Kaj vi, sinjoro? Kio estas via nomo? 

[Ĉiuj rigardas atentege la demandanton.]


DAMANDANTO - Kio estas mia nomo? Kio estas mia nomo!? Nu, trovante, ke mi komprenis vian demandon, mi respondas al vi, ke mia nomo estas... propra substantivo! 

[Ĉiuj ridegas.]


FINO

Nenhum comentário: