quarta-feira, 24 de outubro de 2018

ALGUMAS NOVIDADES TRADUZIDAS EM OUTUBRO DE 2018 / KELKAJ NOVAĴEROJ TRADUKITAJ EN OKTOBRO 2018

NAVIO GREGO DE 2,4 MIL ANOS É ENCONTRADO PRESERVADO NO FUNDO DO MAR // GREKA ŜIPO JE 2,4 MIL JAROJ ESTAS ELTROVITA BONSTATA SUR LA FUNDO DE LA MARO

24-10-2018


Um navio mercante grego de aproximadamente 2,4 mil anos foi encontrado em boas condições de preservação na costa da Bulgária, no que já é considerado o naufrágio intacto mais antigo do mundo.

A embarcação, que tem 23 metros de comprimento, data de 400 a.C. e era usada para fazer o trajeto entre colônias gregas e mediterrâneas pelo Mar Negro.

O leme, bancos e até partes do porão estão praticamente intactos, por uma particularidade das profundezas em que o navio foi encontrado: a mais de 2 mil metros, o oxigênio no ambiente marinho é mínimo, o que permite que materiais orgânicos fiquem preservados por milhares de anos.

Também devido à grande profundidade, o navio jamais foi encontrado por mergulhadores - só foi descoberto agora graças a um projeto que usa câmeras feitas especialmente para filmagem em águas profundas - antes usadas na exploração de campos marítimos de petróleo -, acopladas a robôs para mapear o leito marinho.

"O fato de um navio do mundo Clássico ter sobrevivido intacto é algo que eu jamais teria acreditado ser possível", declarou o principal pesquisador do projeto, Jon Adams, professor da Universidade de Southampton, na Inglaterra. "A descoberta vai mudar nosso entendimento sobre a construção de navios e de navegação na antiguidade".
Greka komercoŝipo je proksimume 2,4 mil jaroj estis eltrovita en bona stato de konserveco, proksime de la marbordo de Bulgario. Tio jam estas konsiderata la sendifekta dronintaĵo plej antikva en la mondo.
La navigilo, kiu estas 23 metrojn longa, datiĝas de 400 a.K. kaj estis uzata por traveturigi inter la grekaj kaj mediteraneaj kolonioj, tra la Nigra Maro.

La rudro, benkoj kaj eĉ partoj de la kelo estas preskaŭ sendifektaj, pro aparteco de la profundegaĵoj en kiuj la ŝipo estis trovita: pli ol 2 mil metrojn sube la oksigeno en la mara medio estas minimuma, kio ebligas, ke organaj materialoj restu konservataj dum miloj da jaroj.
Ankaŭ, pro tiu granda marprofundeco, la ŝipo neniam estis trovita de subakvistoj. Ĝi estis eltrovita nun danke al entrepreno, kiu utiligas kameraojn faritajn speciale por filmadoj en profundaj akvoj – antaŭe utiligitajn en ekspluatado de maraj kampoj de petrolo – alkroĉitajn al robotoj kiuj  traidentigadas la marfundon.
“La fakto, ke ŝipo el la klasika mondo ĝisvivis la nuntempon sendifekte, estas io, kion mi neniam kredus ebla”, deklaris la ĉefa esploristo de la entrepreno, Jon Adams, profesoro de la Universitato de Southampton, en Anglujo. “Tiu eltrovo ŝanĝos nian komprenon pri la konstruado de ŝipoj kaj pri la navigado en la Antikveco”.
FONTO:
https://www.bbc.com/portuguese/internacional-45956153

Nenhum comentário: