PREZENTO DE
KOMUNA KUNVIVEJO
Du homoj: A kaj B
Interreta scenejo: du kadroj de virtuala babilejo, ĉiu kun sia vidata aktoro.
Komence ili rigardas unu la duan, silente, simple mirante kaj
delikate vid-identigante sin reciproke.
A – Mi sentas, ke mi estas apud vi.
B – Fakte ni estas unu tre apud la dua.
A – Ĉu fakte? Ĉu nia apudeco estas ja fakta? Ĉu ĝi estas
reala?
(Paŭzo)
B – Kio estas reala? Ĉu ekzistas la realo? Aŭ nur la realeco?
(Paŭzo)
A – Vi havas vian pravon. La realeco estas pli grava ol la
realo. Havi la senton de ĉeesteco ĉe vi estas por mi pli grava ol tio, ĉu ni
estus fizike unu apud la alia.
B – Prave! Vere ne gravas, ĉu nia interkontakto estas fizike
rekta, aŭ virtuale ĉeesta. Gravas ja la ĉeestanteco, la efika apudeco kaj
intertuŝoj de niaj koroj.
A - Resume, gravas la ekzisto de la veraj emocioj kaj sentoj
de proksimeco estigitaj de niaj amikaj interrilatoj.
(Paŭzo)
B – Kie vi estas fizike?
A – Fizike mi estas en Burundo-Afriko, kaj vi?
B – Fizike mi estas en Brazilo-Ameriko.
A – Tamen, en la fino de la fino tio ne gravas por la starigo,
plifortigo kaj daŭrigo de nia amikeca etoso.
B – Tio danke al la rimedoj de Interreto, kiu ne estas nur
internacia reto de komputiloj, sed kiu estas internacia reto de personoj.
A - Kaj ĉefe danke al nia komune parolata amikiga lingvo, en
vero ni estas en la vere transnacia reto nomata... Esperantujo!
B – Jes. Esperantujo estas nia komuna lando, kiu ne havas
liman nek limigan teritorion, sed havas la medion de nia afabla kaj kortuŝa
samideaneco.
A – Kaj tio estos pli konstatebla post kelke da jaroj, kiam,
anstataŭ Interreto, ni interagos ene de... Metaverso!
B – Vere, tiam Interreto estos eksmoda komunika medio, kaj
Metaverso estos la fizika, aŭ fizikeca teritorio de Esperantujo. (Paŭzo) Nu...
eble...
A – Dume mi forte ĝuadu la estantecon de la interrilatejoj,
kiujn ni disponas, kaj kiuj sin prezentadas kiel futurismaj komunikrimedoj,
kompare kun la esperantlingvaj telefonaĵoj, kiujn ni interŝanĝis komence de la dudeka
jarcento, ĉu vi memoras? (Rideto)
B – Nu, ĉeestintece ne, sed interrete mi havas tion en la
memoro. (ridego) Sed nun mi estas en krizo de resopiro. Mi resopiras la
estintecon de niaj virtualaj komunikaĵoj, inkluzive de leteroj kaj telefonaĵoj,
sed nun mi resopiras ankaŭ la estontecon kaj ĉeestontecon kun Metaverso kaj
aliaj tute novaj komunikmedioj.
A – Plej gravas estas la ĉeestantiga estanteco, mia kara, kun
la rimedoj de komunikado kaj interrilatado, kiujn ni havas nun. Ni profitu ĉion
interkomunikigan kaj disponeblan al ni en la nuntempo.
B – Reprave!!! (Aplaŭdoj) Do, vivu la estanteco! Vivu Interreto!
A - Vivu la homaro!
B - Vivu la amikeco!
A – Vivu la samideaneco!!!
B – Vivu Esperanto!!!
Ambaŭ ridas.
FINO
Nenhum comentário:
Postar um comentário