EXISTE UM PLANETA-DESTRUIDOR NO SISTEMA SOLAR,
DIZEM CIENTISTAS // EKZISTAS DETRUEMA PLANEDO EN LA SUNSISTEMO, DIRAS
SCIENCISTOJ
25-12-2018
Cientistas da Universidade de Durham, na Inglaterra, provaram
que alguns bilhões de anos atrás um planeta desconhecido, duas vezes maior
que a Terra, colidiu com Urano. Isso explica por que o eixo de Urano ficou
“de lado”, ao contrário de todos os outros planetas do Sistema Solar.
O corpo celeste pode ser, nesse caso, o nono planeta que se tem
procurado. Isso foi relatado em um comunicado de imprensa no Phys.org.
A hipótese sobre a colisão de Urano com um grande planetesimal
foi proposta há várias décadas, mas nem todos os pesquisadores concordam com
isso. Foi expressa uma versão diferente, segundo a qual o seu eixo de rotação
foi "balançado" por um grande satélite que depois desapareceu.
Os resultados da simulação mostraram que a colisão com um
objeto grande e a mudança final no eixo de rotação ocorreram em poucas horas.
Entretanto, os astrônomos consideram uma colisão com vários corpos celestes
menores como menos provável. De acordo com os cientistas, o planeta que bateu
em Urano ainda pode estar presente no Sistema Solar e estaria muito além da
órbita de Plutão, ou seja, seria o nono planeta que os astrônomos buscam há
vários anos.
A catástrofe planetária ocorreu há 3-4 bilhões de anos atrás,
possivelmente antes dos satélites de Urano se terem formado. Então o gigante
de gelo era um protoplaneta com um disco de gás e poeira, do qual surgiram
subsequentemente suas luas. A inclinação do eixo de Urano afetou a inclinação
das órbitas de rotação dos satélites e a orientação de seus próprios eixos.
A colisão também levou à formação de uma camada externa que
mantém o calor dentro do planeta (a temperatura da tropopausa do gigante
gasoso é de 216 graus Celsius negativos).
São
chamados de gigantes de gelo uma classe de planetas que são compostos de amônia,
metano e sulfeto de hidrogênio na forma de líquidos supercríticos. No Sistema
Solar, eles são representados por Urano e Netuno. Hidrogênio e hélio
correspondem a 20% da massa, o que os distingue dos gigantes gasosos como
Júpiter e Saturno (nestes a proporção de hidrogênio e hélio representa 80%).
|
Sciencistoj de la Universitato de Durhamo, en Anglujo, pruvis,
ke kelkajn miliardojn da jaroj antaŭe unu nekonata planedo, du fojojn pli
granda ol la Tero, koliziis kontraŭ Urano. Tio eksplikas, kial la akso de
Urano flankeniĝis, malsame ol ĉiuj aliaj planedoj de la Suna Sistemo.
Tia ĉiela korpo povas esti, en tiu kazo, la serĉata naŭa
planedo. Tio estas raportita en gazet-komunikaĵo de Phys.org.
La hipotezo pri la kolizio de Urano kun iu granda
planetesimalo estis proponita antaŭ multe da jardekoj, sed tamen ne ĉiuj
esploristoj konsentas kun ĝi. Estis prezentita malsama versio, laŭ kiu la
rotacia akso de Urano estis “skuita” de granda satelito, kiu poste malaperis.
La rezultoj de la simulado montris, ke la kolizio kun granda
objekto kaj la fina ŝanĝiĝo de la rotacia urana akso okazis en nemulte da
horoj. Tamen la astronomoj konsideras iun kolizion kun pluraj ĉielaj korpoj
malpli probabla. Laŭ la sciencistoj, la planedo kiu frapegis Uranon eble
ankoraŭ estas en la Suna Sistemo kaj estas multe trans la orbito de Plutono,
tio estas, ĝi estus la naŭa planedo, kiun la astronomoj serĉas de multaj
jaroj.
La planeda katastrofo okazis antaŭ 3-4 miliardoj da jaroj,
eble antaŭ ol la satelitoj de Urano formiĝis. Do la giganto el gelo estis
protoplanedo kun disko el gaso kaj polvo, el kiuj poste aperis iliaj lunoj.
La inklinacio de la akso de Urano afekciis la inklinacion de la orbitoj de la
rotacio de la satelitoj kaj ankaŭ la orientiĝon de ties aksoj.
La kolizio ankaŭ kaŭzis la formiĝon de unu ekstera tavolo, kiu
tenas la varmecon ene de la planedo. La temperaturo de la tropopaŭzo de la
gasa giganto estas 216 negativaj gradoj celsiaj.
Estas
nomataj gigantoj el gelo tiuj planedoj, kiuj konsistas el amonio, metano kaj
hidrogena sulfido en formo de
superkritaj likvoj. En la Sunsistemo ili estas reprezentataj per Urano
kaj Neptuno. La hidrogeno kaj la helio reprezentas 20% de la maso, kio
distingas ilin disde la gasaj gigantoj, kiaj Jupitero kaj Saturno. En tiuj ĉi
la kvanto de hidrogeno kaj helio atingas 80%.
|
FONTO:
=-=-=-=-=-=-=-
O
JUDEU QUE DETEVE A GUERRA EM STALINGRADO DURANTE UMA FESTA CRISTÃ // LA JUDO, KIU HALTIGIS LA BATALON ĈE STALINGRADO, DUM KRISTANA FESTO
23-12-2019
Na véspera do Natal de 1942, centenas de milhares de homens
confrontavam-se em uma das mais decisivas batalhas da Segunda Guerra Mundial,
a Batalha de Stalingrado, no sul da União Soviética. As tropas do führer
nazista Adolf Hitler tentavam tomar a cidade, enquanto que os homens do
ditador soviético Stalin resistiam. No meio da carnificina, que transcorria
durante um dos mais gélidos invernos do século 20, os chefes militares
soviéticos determinaram que um grupo de músicos, bailarinos e atores fariam o
possível para divertir e relaxar os soldados, que estavam com o moral baixo.
Um dos músicos era o violinista Mikhail Emmanuilovich
Goldstein (irmão de Boris Goldstein, outro famoso violinista), que tocava
peças do folclore russo. Mas ele decidiu mudar o repertório e começou a
interpretar o Oratório de Natal de Johann Sebastian Bach. Os alto-falantes
colocados pelos soldados soviéticos permitiam que a melodia fosse ouvida em
boa parte das ruínas da cidade. Em poucos minutos os tiros foram cessando do
lado alemão.
|
En la antaŭtago de la Kristnasko de 1942, centoj da miloj da
homoj intermilitis en unu el la plej
decidaj bataloj de la Dua Mondmilito, nome la Batalo ĉe Stalingrado, en la
sudo de la tiama Sovetunio. La trupoj de la naziestro Adolf Hitler provadis
okupacii la urbon, dum la soldatoj de la sovetia diktatoro rezistadis. En la
daŭro de la multmortigado, kiu okazis dum unu el la plej glaciaj vintroj de
la 20-a jarcento, la sovetiaj militestroj ordonis, ke grupo da muzikistoj,
baletistoj kaj aktoroj faru ĉion eblan por trankviligi la soldatojn, kiuj
estis malvigliĝintaj.
Unu el la muzikistoj estis la violonisto Mikhail Emmanuilovich
Goldstein (frato de Boris Goldstein, alia fama violonisto), kiu ludadis
muzikaĵojn de la rusa folkloro. Tamen tiam li decidis ŝanĝi la repertuaron
kaj ekludis la Oratorion de Kristnasko, de
Johann
Sebastian Bach. La sonskatoloj poziciigitaj de la sovetiaj
soldatoj ebligis, ke la melodio estu aŭskultata tra granda parto de la ruinoj
de la urbo. Post kelkaj minutoj la pafoj komencis ĉesiĝi ĉe la germana flanko.
|
FONTO:
AOS 88, MÃE ENCONTRA FILHA QUE PENSOU
TER MORRIDO NO PARTO // EN LA AĜO DE 88
JAROJ PATRINO RENKONTIS FILINON, KIUN ŜI KREDIS MORTINTA ĈE LA AKUŜO
11-12-2018
Uma
mãe esperou 69 anos pra saber que a filha estava viva e o encontro delas foi
emocionante.
Genevieve
Purinton estava com apenas 18 anos quando deu à luz a sua única filha, em
1949.
Quando
ela pediu para ver o bebê os médicos disseram que a criança havia morrido.
Agora
com 88 anos, Purinton vive em uma instituição de assistência, em Tampa, na
Flórida, EUA.
Desde
que seus oito irmãos faleceram, ela não achava que tivesse uma família, até
que recebeu um cartão de uma mulher chamada Connie Moultroup.
O
cartão, que incluía um número de telefone, dizia que Moultroup acreditava ser
a filha perdida de Purinton.
A
história
Moultroup
diz que sua mãe adotiva morreu quando ela tinha apenas 5 anos de idade e pai
de dela se casou com uma madrasta que a maltratava.
Durante
anos, Moultroup fantasiou que sua mãe biológica fosse resgatá-la – e, embora
isso não tenha acontecido, ela recebeu no ano passado um kit de DNA da
Ancestry como presente de Natal da filha de 50 anos.
O
kit fez Moultroup descobrir ligações com o mesmo sobrenome da mãe.
“Eu
disse: ‘Aqui está o nome da minha mãe'”, disse Moultroup à WTVT . “É minha
tia, e está viva”, pensou.
Finalmente,
após 69 anos de separação, Moultroup e Purinton se conheceram na unidade de
enfermagem no início desta semana e a reunião foi emocionante.
Purinton
descobriu que sua filha ainda estava viva e também que ela agora tem uma neta
e dois bisnetos.
A
reportagem não explica o motivo de os médicos terem mentido para Purinton
sobre a falsa morte de sua filha.
|
Iu
patrino esperis dum 69 jaroj, por scii, ke ŝia filino estas vivanta, kaj ilia
renkontiĝo estis emocia.
Genevieve
Purinton aĝis nur 18 jarojn, kiam ŝi naskis sian solfilinon, en 1949.
Kiam
ŝi petis vidi la bebon, tiam la akuŝkuracistoj sciigis al ŝi, ke la ĵusnaskito
estas mortinta.
Nun,
havanta 88 jarojn, Purinton vivas en asista institucio, en Tampo (urbo en Florido,
Usono).
De
kiam ŝiaj 8 gefratoj forpasis, ŝi ne trovis, ke ŝi havas familion, ĝis ŝi
ricevis karton de iu virino nomata Connie Moultroup.
La
karto, kiu inkluzivis telefonnumeron, diris, ke Moultroup kredas esti la
perdita filino de Purinton.
La
historio
Moultroup
rakontis, ke ŝia adopta patrino mortis, kiam ŝi havis nur 5 jarojn da aĝo,
kaj tiam ŝia patro edziĝis kun duonpatrino, kiu malbone traktadis ŝin.
Dum
jaroj Moultroup prezentis al si, ke ŝia biologia patrino venos, por elsavi ŝin,
kaj, kvankam tio ne okazis, ŝi ricevis en la pasinta jaro unu testilon pri
DNA, de la entrepreno Ancestry, kiel kristnaskan donacon de la 50-jara filino.
Tiu testilo ebligis al Moultroup eltrovi kunrilatojn kun la sama familia nomo de
la patrino.
“Mi
diris: 'Tie ĉi estas la nomo de mia patrino'”, parolis Moultroup al WTVT. “Ŝi
estas mia onklino, kaj ŝi estas vivanta”, ŝi pensis.
Finfine,
post 69 jaroj da malkuneco, Moultroup kaj Purinton konis unu la duan en la
flegejo, komence de la pasinta semajno, kaj la renkontiĝo estis kortuŝa.
Purinton
malkaŝis, ke ŝia filino ankoraŭ vivas kaj ke nun ŝi havas ankaŭ unu nepinon
kaj du pragenepojn.
La
novaĵo ne klarigis la motivon, kial la kuracistoj mensogis al Purinton pri la
falsa morto de ŝia filino.
|
FONTO:
Video de la renkonto:
Um comentário:
Emocionante esta história. Gracas a ciência (registro de DNA) esta história foi desvendada. Que felicidade para elas.
Postar um comentário