Anstataŭ homigi aŭ transigi la signifon de ĜI, kiel proponas
kelkaj pensuloj, eble unu ebla solvo en baldaŭa estonteco estos plilarĝigi la
signifon de LI kaj ŜI, tiel ke neniu samseksemulo ofendiĝos se li/ŝi estos
aludata kiel li aŭ ŝi, se li havas virecan korpon aŭ virinecan korpon
respektive.
La unua difinilo de seksulo estas lia seksorgano kaj lia nomo en
la naskiĝdokumento. Kaj, aŭtomate, surbaze de la seksa organo, kun la vira nomo
iros la pronomo LI, kaj kun la virina nomo iros la pronomo ŜI. Kun la kresko
venos eblaj psikologiaj redifinoj. Kun la mono venos sekse fizika transformiĝo
(ĉe tiuj, kiuj volos). Eble estontece oni klasigos la du biologiajn seksojn
jene: Ĝis seksa aspekto en kontraŭo, se homo naskiĝis kun peniso, tiu homo
estas traktenda kiel LI. Se homo naskiĝis kun vagino, tiu homo estas traktenda
kiel ŜI. Pri intimaj seksoj, kies klasigebleco estas vasta, ili estas aparte
malfacile nomeblaj kaj des pli malfacile pronomeblaj.
Aparte pri LI, tiu pronomo jam estas suficxe largxa, ne aludante
nur al viro. Vidu ekzemplojn en frazoj tiaj, kiaj "ĉiu amas ordinare
personon, kiu estas simila al li". Zamenhof mem aludis al Dio per la
pronomo Li.
"Kiam temas pri personigitaj
aferoj, oni uzas laŭvole li, ŝi, ĝi, laŭ tio, ĉu oni volas atribui al ili
viran, inan, aŭ senseksan karakteron. En iu fabelo de Andersen estas kolumo,
kiu rolas kiel viro: la responda pronomo estas ĉie li; la virinajn rolojn ludas
ŝtrumpa rubando, gladiio kaj tondilo: al ĉiu el ili respondas la pronomo ĝi. En
aliaj, "la Morto" "la Vintro", "la Somero" estas
reprezentataj per li, "la Modesto" per ŝl; same "la
Fortuno" (ŝi) en Hamleto". - en PLENA ANALIZA GRAMATIKO
Nenhum comentário:
Postar um comentário