SINJORINO KUSTODJA
Fernando Sabino
Nu,
mienon de domservistino ŝi ne havis: ŝi estis malgrasa, bone ornamiĝinta, kun
longaj manikoj, haroj plate kombitaj kaj kunligitaj per io simila al kameo –
kaj fakte ŝi havis unu, kiu ĉirkaŭfermis la robon al la kolo. Tamen
konstateblis, ke ŝi estas malaltranga – ŝi prezentiĝis al mi pro la anonco
publikigita en la ĵurnalo, pro tio, ke ĝi kontentigis la postulojn, kiel ŝi mem
nepre volis elstarigi: ŝi scias kuiri, enordigi la domon kaj servi kun efikeco
al sinjoro vivanta sola.
La
“solulo” igis ŝin eniri, iom misjuĝema.
Ŝi ne estis tia sama, kiel atendite, tamen des pli bone: tiu eta maljunulino eĉ
povos plenumi kontentige la taskojn, kial ne? Krom tio ŝi aldonos al la domo
ian aspekton de diskreteco kaj respekto, favoraj al lia laboro kiel verkisto. Ŝi
nomiĝis Kustodja.
S-ino Kustodja komencis tuje enordigi la domon: ŝi
balais la vizitoĉambron, aranĝis la dormoĉambron, purigis la kuirĉambron kaj
preparis la vespermanĝon. Ŝia ombro glitadis en la tuta domo, jen tien, jen ĉi
tien. Mallonge poste sufiĉegis la pruvoj pri ŝia domzorga kompetenteco.
Post
kelkaj tagoj li alkutimiĝis al ŝia silenta iniciatemo (kelkfoje ŝi faris iujn frandaĵojn)
kaj sentis sin kontenta: li eĉ ekpensis plialtigi ŝian salajron, pro la feliĉa
impreso, ke ŝi estas ja altnivela servistino.
Ŝi estis
konsiderata tiel altnivela, ke en la tago de la naskiĝa datreveno de sia patro,
kiam li tagmanĝos for, li decidis sendevigi ŝin ankaŭ pri la vespermanĝo, nur
por havigi al ŝi tutan tagon da libertempo. S-ino Kustodja montris sin tre ĝoja
kaj diris, ke, profitante la okazon, ŝi iros pasigi la tagon kun parencoj, en
la kvartalo Rio-Komprido.
Tamen je
la 4-a horo vespere li bezonis reveni rapide al la apartamento, por preni ion
ajn, kio ne gravas en la historio. Sed gravas en la historio la stranga
impreso, kiun li havis, kiam li malfermis la pordon kaj senmoviĝis antaŭ la vizitoĉambro:
unue li eĉ ekkredis, ke li estas en malĝusta etaĝo kaj ke li invadas aliulan
domon. Tio okazis, ĉar li ekvidis la meblojn de la domo dismetitaj malsame, ĉion
tre bone aranĝita kaj pura, sed garnita per delikataj ornamaĵoj: tuketo el punto
sur la konzolo, brodita tuko sur la tablo, du luksaĵetoj sur la vitro-ŝranko –
kaj anstataŭ la impresionisman gravuraĵon sur la muro, kion nun li ekvidis? Anstataŭe,
unu liphara maljunulo rigardis lin trans la tempo, ene de la ovala kadro. Li eĉ
ne povis ekzameni ĉion tion, ĉar, dissidiĝinte tra la ĉambro, tre formalaj kaj ĉapelitaj,
ok aŭ dek sinjorinoj estis trinkantaj teon. Nur tiam li rekonis inter ili
S-inon Kustodjan, kiu antaŭe konversaciis tre trankvile, sed kiu, ekvidinte
lin, silentiĝis, kvazaŭ ŝtoniĝinte. Miregante, li restis staranta, ne sciante,
kion diri, kaj jam ekforiris, kiam lia servistino reanimiĝis de la ŝoko kaj
haste alparolis:
- Eniru, ne
faru ceremoniojn! – ŝi tiris lin per la brako, turniĝante al la ceteraj maljunulinoj:
- Tiu ĉi estas la junulo, al kiu mi diris, ke mi luigas unu ĉambron.
Li estis
prezentata al unu post alia: la vidvino de la Supera Juĝisto Tiaulo, Sinjorino
Tiulino, la vidvino de Tiu-kaj-Tio, tiu verkisto de la Akademio! Post kiam li
etendis la manon al ĉiuj ili, li sidiĝis sur la randon de unu seĝo, ne sciante,
kion diri. S-ino Kustodja alkuris helpe al li:
- Ĉu vi
akceptas taseton da teo?
- Ne, ne,
dankon. Mi...
-
Preterlasu la ceremonion! Jen tie ĉi, gustumu unu amelkuketon, kiun vi tiel ŝatas.
Mi mem preparis ĝin.
Ke ŝi mem
faris ĝin, li ne dubis – strange estus se li estus kuirinta ĝin.
Kian
diablon ŝi faris el lia kadro? Kaj liaj libroj, liaj pipoj? Kaj la nudo de
Modigliani apud la pordo, nun anstataŭigita per akvareleto?...
-
Permeson al mi, S-ino Kustodja.
Li eniris
en la dormoĉambron, kaj ĉio lia kuŝis sur la lito, en la bretoj, sur la komodo.
Li prenis la objekton, kiun li volis, kaj reiris al la vizitoĉambro.
- Multan
plezuron, multan plezuron! – li adiaŭis balancante la kapon kaj paŝante dorsdirekte,
kvazaŭ ĉino. Li atingis la pordon kaj foriris.
Kiam li
revenis, malfrue en la nokto, kvazaŭ sorĉe li retrovis la apartamenton rearanĝita
kiel antaŭe, vere kiel lia domo. La liphara maljunulo malaperis, kiel ankaŭ la
tuketo el punto kaj ĉio cetera – Kaj la familiaraj objektoj estis revenintaj al
siaj lokoj.
-
Sinjorino...
S-ino
Kustodja estis atendanta lin, erekta kiel statuo, stariĝinte en la mezo de la vizitoĉambro.
Kiam ŝi ekvidis lin, ŝi malfermis la brakojn dramece kaj diris nur tion:
- Mi
estas la hontiĝinta malriĉeco!
Ŝi
bezonis diri nenion pli: rigardante ŝin, li tuj rekonis, ke ja ŝi estas tio: la
Hontiĝinta Malriĉeco mem. Kaj al tia certeco eĉ ne bezonus aldoniĝi la klarigoj,
la afliktiĝo, la larmoj per kiuj la povrulino tre hontiĝe petis lin pri
pardono: ŝi perdis la edzon, havis mankon de bezonaĵoj, ne havis alian solvon –
kaŝiĝinte de la amikinoj, ŝi fariĝis domservistino! Kaj tiu estis la oportuno
reaperi al ili, pravigi sian malaperon... Li jese balancis la kapon,
konsentante: ŝi ne afliktiĝu, estis ĉio bona. Li eĉ aprobis, ke de tempo al
tempo, kiam li ne estos hejme, kompreneble, ŝi akceptu ilin denove, kiel en la
antaŭa tago, por tetrinkado.
Ĉio, kio okazis
depost tiam, ne havis pliajn incidentojn. Kelkfoje, reveninte hejmen pli frue,
li restis en la vizitoĉambro por babili kun la maljunulinoj, al kiuj li eĉ jam korinkliniĝis.
Okazas,
ke la tetrinkemulinoj ne estis ĉiuj tiel maljunaj. Tiam aperis unu vidvino, kun
la iama beleco ankoraŭ daŭra kaj al kiu li ankaŭ korligiĝis, sed per speciala
maniero. Sed tamen, kiam S-ino Kustodja eksciis pri tio, kiam ŝi malkaŝis tion,
tiam ŝi skandaliĝis! Ŝi ne akceptis, ke iu amikino faru tion al ŝia gasto. Tial
ŝi adiaŭis kaj foriris por ĉiam.
*************************************
Originalo en la portugala:
Nenhum comentário:
Postar um comentário