quinta-feira, 21 de dezembro de 2017

KRISTNASKIGU - Kroniko de Carlos Drummond de Andrade

KRISTNASKIGU

                                         


Iu rimarkis, ke pli kaj pli la jaro konsistas el dek monatoj, kvankam neprecize; la resto estas Kristnasko. Estas eble, ke kun la tempo tiu divido inversiĝos: 10 monatoj de Kristnasko kaj 2 monatoj de la jaro ordinare konceptita. Kaj ne ŝajnas absurde imagi, ke, per la pliboniĝo de la homo, la tuta jaro ŝanĝiĝos en Kristnaskon, abolante la civilan jarperiodon kaj ĝiajn tedajn kaj malignajn devigojn. Estos bone.

Tiam ni amos unuj la aliajn kaj reciproke deziros feliĉojn, seninterrompe, de la mateno ĝis la nokto, de unu strato al alia, de kontinento al kontinento, el la kurteno el fero al la kurteno el nilono – sen kurtenoj. La registaroj kaj opozicioj estos neŭtralaj, jen evoluintaj, jen neevoluintaj. La marsanoj, la bestoj kaj la plantoj eniĝos en reĝimon de interfratiĝo. La objektoj sorbiĝos de la kristnaska spirito, kaj ni rimarkos la animaciajn rakontojn - la regnon de la krueleco - transpasintaj al la regno de la amo: la lavmaŝino enbrakiĝos kun la delonikso, okazos nupto de la fluto kun la ovo kaj de la beton-miksilo kun la simieto aŭ kun la bal-robo. Kaj la superrealismo, spirite pravigita, estos ŝlosilo al la mondo.

Kiam finiĝos la historia ciklo, tiam la havoj estos dividitaj per si mem inter niaj fratoj, tio estas, inter ĉiuj vivantoj kaj elementoj de la tero, akvo, aero kaj animo. Ne plu ekzistos leteroj pri pagpostulo, riproĉego kaj memmortigo. La poŝto portados nur ĝentilajn korespondaĵojn, preferinde poŝtkartojn de Chagall, en kiuj gefianĉoj kaj azenetoj cirkulas en la atmosfero, paŝtante florojn; ĉiaj pentraĵoj, inkluzive de la skizoj, estos je la servo de la ama komprenado. La artkritiko dissolviĝos joviale, escepte se ĝi preferos transpreni la formon de iu kristala sonorileto, kiu sonoros sen erudicio kaj sen pretendo, celebrante la Adventon.

La skriba poezio identiĝos kun la parfumo de la arbustoj antaŭ la mateniĝo, seniĝante de la uzado de la sono. Por kio la libroj? – demandos unu anĝelo, kiu, ridetante, montros la teron presitan per la inkoj de la suno kaj de la galaksioj, malfermitan laŭ la maniero de libro.
La muziko daŭros la sama, tia, kian Palestrina kaj Mozart postlasis; muzikaj dubsencaĵoj kaj distraĵoj estos enarkivigitaj, sen humiligo por iu ajn.

Kiel ekonomio por la popoloj, subtile malaperos armitaj kaj duonarmitaj klasoj, impostkolektaj departementoj, policoj kaj ĉiaj inspektistoj. Iu vorto estos eltrovita en la vortaro: paco.

La laboro ĉesos esti devigo, por konstitui la naturan sencon de la vivo, sub la jurisdikcio de tiuj senlacaj laboristoj, nome la lilioj de la kampo. Jen estos la salajro de ĉiu: la ĝojo, kiun ĉiu estos meritinta. Estos nek komitato de interkonsentigo nek juĝa tribunalo, ĉar ĉio estos interkonsentita laŭ la preskribo de la amo.

Ĉiuj priridos la monon kaj la kofrojn, kiuj gardadis ĝin kaj kiuj aliiĝos en ujojn de dolĉaĵoj por vizitantoj. Estos du ĝardenoj por ĉiu loĝanto - unu ekstera kaj alia interna, kiuj interligiĝos per nevidebla ŝpar-vojo.

La morto ne estos altirata nek evitata, kaj la homo komprenos la ekziston de la nokto, same kiel li jam komprenis tiun de la mateno.

La mondo estos gvidata sole nur de la infanoj, kaj ili faros laŭdezire ĉion ajn el la restintaj kadukaj institucioj, inkluzive la Universitaton.
 Kaj estos Kristnasko por ĉiam.


=========================

Originalo en la portugala:


http://www.releituras.com/drummond_organizanatal.asp


Nenhum comentário: