ĈU “LABORI LA TERON”, AŬ ĈU “PRILABORI LA
TERON”?
Principe estas baza regulo pri transitiveco/netransitiveco.
[Pro tio, mi faris liston da verboj, montrante,
ĉu ili estas transitivaj aŭ netransitivaj. Kontrolu ĉe http://www.recantodasletras.com.br/e-livros/4272903. En vero, ĝi povas taŭgi
por multaj aferoj. Mi mem ofte konsultas ĝin, kiel tradukisto. Ĝi estas aparte
pli utila al komencantoj, kiuj multfoje dubas pri la transitiveco aŭ
netransitiveco de certaj verboj.]
Depende de la kunteksto, tamen, transitiva
verbo povas roli kiel netransitivan, kaj reciproke. Jen ekzemplo de netransitiva
verbo (DORMI) rolanta kiel transitivan: “Estis vintro, kaj pro la malvarmeco la
bestoj-rampaĵoj dormis la dormon de la longaj noktoj.” – el FUNDAMENTA
KRESTOMATIO. Tamen tio okazas malofte.
Vere estas, ke la difineco, ĉu iu aŭ alia verbo
estas transitiva aŭ netransitiva, ne povas okazi tute libere nek tute laŭvole.
La normoj pri tio troveblas en la tuta literaturo kaj estas klare montrataj de
la plimulto el la vortaroj.
Aparte pri la verbo LABORI, en la esperanta
idiomo plej ofte oni uzas LABORI nur kiel netransitivan verbon, kaj uzas
PRILABORI kaj ELLABORI kiel transitivan.
Eble en kelkaj naciaj lingvoj oni uzas la
verbon LABORI transitive, en kelkaj okazoj, ĉefe pri kulturado de tero. En la
portugala, ekzemple, oni ankoraŭ ofte diras “TRABALHAR A TERRA” (laŭlitere
LABORI LA TERON”). Eble influite de tiu nacia emo, Ivan Genadieviĉ Ŝirjaev, en
sia rakonto “TRA LA LOKO ENSORĈITA” (el 1912), skribis “LA HOMO PENEGAS TIE ĈI
KAJ LABORAS LA ARGILON”, anstataŭ la pli laŭnorma PRILABORAS LA ARGILON.
Ankaŭ la gazeto THE ESPERANTIST, eldono de
julio 1904, aperigis la frazon “KELKAJ VIROJ LABORIS LA TURNILON”, anstataŭ
PRILABORIS LA TURNILON.
Ŝajnas, tamen, ke la forta normeco tiurilate
estas diri PRILABORI LA TERON, anstataŭ LABORI LA TERON. Jen pezaj ekzemploj:
"Kaj nenia kampa arbetaĵo ankoraŭ estis
sur la tero, kaj nenia kampa herbo ankoraŭ kreskis, ĉar Dio la Eternulo ne
pluvigis sur la teron, kaj ne ekzistis homo, por prilabori la teron." – La
GENEZO, 2:5
Jen aliaj zamenhofaj bibliaj ekzemploj: “KIAM
VI PRILABOROS LA TERON, ĜI NE PLU DONOS AL VI SIAN FORTON” - La GENEZO, 4:12
“NI PRILABORAS LA TERON” - NEĤEMJA 10:37
Samdirekte, en unu el la glosaroj de PAŜOJ AL
PLENA POSEDO legeblas: "KULTURI: prilabori la teron".
Estas memorinde ankaŭ, ke malgraŭ ĝia simpleco,
Esperanto estas lingvo tre logika, klara kaj didaktika en sia naturo. Nenio en
ĝi povas esti uzata arbitre, nome de ĝia reguleco kaj universaleco en la tempo
kaj en la spaco. La kreebleco de Esperanto dependas ĉiam de la obeado al ĝia
baza gramatika strukturo.
Krome, la principo de sufiĉo ne
rajtigas onin kripligi aŭ ignori la gramatikajn regulojn de la Lingvo , skulptitaj de
Zamenhof ekde la Unua Libro
(kie jam legeblas klare la reguloj pri transitiveco kaj netransitiveco) kaj
kiuj estas ĉies observendaj, kaj de simpluloj mem (al kiuj celas la gramatiko de la lingvo, prioritate), kaj de kleruloj, ĉie kaj ĉiam.
Mi, kiu ankoraŭ ne bone regas la lingvon, ĉiam estas leganta kaj releganta la plej gravajn librojn, ĉiam klopodanta smirgi mian lingvopraktikadon, ĝis mi sukcesos, en la estonteco, plene atingi la lingvonivelon de la estinteco, de la sekura, ĉiam stabila kaj ĉies sekvenda Fundamento de Esperanto.
Mi, kiu ankoraŭ ne bone regas la lingvon, ĉiam estas leganta kaj releganta la plej gravajn librojn, ĉiam klopodanta smirgi mian lingvopraktikadon, ĝis mi sukcesos, en la estonteco, plene atingi la lingvonivelon de la estinteco, de la sekura, ĉiam stabila kaj ĉies sekvenda Fundamento de Esperanto.
Em 23-12-2014
Traduzir é a arte de não fazer
arte. A arte de não aparecer. A boa tradução não rouba a cena do escrito
original. Pelo contrário, o mesmo texto que reproduziu as imagens ou as
possibilidades de imagem entre escritor e leitor originais agora é criado, ou
melhor, recriado entre escritor original e leitor derivado, via ponte tradutorial. O tradutor que
apenas consegue recriar os mesmos ambientes imaginários da mente do escritor original, esse é o cara. [Se puder, contudo, recriar o mesmo estilo e se puder manter as mesmas estruturas frasais, melhor ainda.]
A questão muitas vezes é que o tradutor de
imagens mentais não se contenta apenas em rerrevelar as imagens originais, mas ele quer também
criar, fazer arte, melhorar as imagens idealizadas pelo escritor original.
Nesse mister de artistizar a imagem original, que já é artística em si, o
rerrevelador retoca, adultera, desvirtua, muitas vezes degenera o que foi
imaginado pelo primeiro fotógrafo de imagens palavreadas.
Mas a questão também é que o
próprio criador original das imagens mentais nem sempre consegue recriar essas suas próprias
imagens com as palavras. É aí que entra o bom tradutor-intérprete. Quando ele capta o que o autor original mal disse para
expressar o imaginado, então ele faz o serviço de clarear a imagem para
seu leitor derivado, mais e melhor do que conseguiu o escritor original para
seu leitor original. Quer dizer, se o próprio escritor original traiu com as
palavras escolhidas a própria imagem que pensou, pode caber ao tradutor corrigir
tal traição, para que o produto final do seu mister se aproxime da imagem
mental idealizada pelo escritor original, mais do que este próprio, ainda que também com o compromisso de ajustamento da linguagem ao estilo (maneira geral de dizer as coisas) da língua meta. Isso aí, sim, pode ser uma arte à parte.
Em 16-12-2014
Diferentemente
dos velhos de antes, os terceira-idade da atual subgeração plenetária têm
diante de si dois caminhos: ou o caducamento, por qualquer gradual espécie de Alzheimer,
ou a juventude mental constante, por exercícios cerebrais e por uma visão
positiva do mundo, tudo a serviço de ideais humanitários, fazendo alguma coisa
boa, incessantemente, em ajuda para os outros, usando seus antigos talentos e
conhecimentos, juntando suas experiências com a habilidade mental continuada.
No mínimo estaremos melhorando nossa qualidade de vida no presente e pré-garantindo uma melhor qualidade de morte e também de pós-morte ou de vida após a morte física.
Em 15-12-2014
Nia senĉesa amata (amatora aŭ profesia) laboro favore por Esperanto estas nia ĉefa vigla kaj energiiga fonto kaj forto.
Diference da la antaŭaj maljunuloj, la triaaĝuloj de la nuntempa planeda subgeneracio havas antaŭ si du vojojn: aŭ la kadukiĝon, per grada ia ajn speco de alzejmer-malsano, aŭ la konstantan mensan junecon, per cerboekzercado kaj pozitiva vidado de la mondo, ĉio je servo de homaramaj idealoj, farante ion bonan, senĉese, helpe por la aliaj, uzante siajn iamajn talentojn kaj konojn, kunigante siajn spertojn kun la daŭra mensa lerteco.
Esti simpla nefarema maljunulo, kiel videblis antaŭe, en la nuntempo estas eĉ danĝere; estas minimume superflue lukse. La novaj energiaj magnetaj ondoj permesas tiun trankvilan staton nur al malmultegaj privilegiitoj.
Nia avantaĝo estas, ke ni, kiuj akompanis la evoluadon de la informoj pri la mondo, ankaŭ pere de Esperanto, ĉiam estas aktualemaj homoj. Ni atestis kaj kunvivis kun kelkaj antaŭaj generacioj. Ni membris en ili, sed ankaŭ membras en la nuna. Mi jam ekkomparas min (ŝerce) kun la roboto Andrews, de Asimov, tial ke mi skribis tiun artikolon pri ĝi, komparante ĝin kun la eterne juna Esperanto:
Certe estas, ke ni, senĉesaj aktivuloj ankaŭ en la tereno de informado, akiras ian supertempan inteligentecon, kio helpas en la vigleco de nia menso.
Em 07-12-2014
Jen la “aprobita” difino de TEKSTURO en Plena Ilustrita Vortaro:
"Mikrostrukturo;
petra aŭ minerala strukturo".
Almenaŭ en la
praktika Esperanto, oni uzas la vorton teksturo-n konkrete, por paroli pri la
aspekto de la surfaco de iu objekto, plej ofte ĉu ĝi estas ekzemple glata,
malglata, dika, maldika ktp. Ekzemple, teksturo de folio, teksturo de haŭto,
teksturo de drapo...
Ŝajnas, tamen, ke TEKSTURO povas esti elaste etendita
al metafora uzo (same kiel preskaŭ ĉiuj vortoj). En sia traduko de
"1984", ekzemple, Donald Broadribb, diras: "la lingvo donis al li preskaŭ neeraripovan instrumenton, kaj la
teksturo de la vortoj, kun ilia malglata sono, kaj certa intencita malbelo, kiu
akordis kun la spirito de Engsoco, ankoraŭ pli helpis la procedon".
Ĉu li bone uzis tiun
metaforon, aŭ ĉu tio estas ekstravagancaĵo? Ĉu ĝi povas naski imitindan
precedencon? Ĉu vi samopinias, ke preskaŭ ĉiuj vortoj povas esti
transsemantikige metaforigitaj?
En 05-12-2014
En la vero, la metaforo ne transsemantikigas la
vorton, tio estas, ĝi ne donas alian sencon al la vorto, sed ĝi portas la
vorton kaj ties originan sencon al alia kunteksto, pliriĉigante, plibeligante
aŭ plimirigante ĝin. Do, se ĉiuj derivitaj legantoj (jen orientanoj, jen
okcidentanoj) komprenas la denaskan sencon de la vorto mirige metita en la
novan kuntekston, do la metaforita vorto helpas en la komprenado de la kunteksto, kaj
tiu ĉi eĉ diras multe pli per multe malpli da vortoj, pro la riĉiga ideoevokivo
de la ĉeestanta metaforaĵo. Tio okazas en la Poezio kiel komunika instrumento, ĉu ne? [Mi do
dankas al Paulo Viana pri lia luksa atentigo en nia blogo, pri la nepra
bezoneco de la metaforoj en la
Poezio.]
Jen interesa listo da PIV-aj metaforoj:
http://www.fi.muni.cz/~abrs/malovec/meta.txt
Em 06-12-2014
5 comentários:
Jes! Mi samopinias, ke cxiujn vortojn oni povas uzi metafore. Tio ricxigas nian lingvon!
[La lasta vorto de via demando devus esti en pluraro, cxu ne?]:
Ĉu vi samopinias, ke preskaŭ ĉiuj vortoj povas esti transsemantikige metaforigITAJ?
Mi amegis la vorton TEKSTURO ! Mi emas meti ghin en poemon ! ��
Gxuste, Célio! Dankon pro la atentigo pri la pluralo! Mi korektis.
Bela pensiga lingvokoncepto! Niaj lingvoj sen metaforoj perdus sian koloron. Vi trovis bonan ekzemplon, sed ekzistas multaj. Zamenhof donis la unuajn ekzemplojn. La "monto granita", "la vojo", ech "mia kor' ", chu ne? Kio estus el nia poezio sen metaforoj?
Al mi estas tre klara la artikolo pri tradukisto.
Postar um comentário